tradukoj: be bg cs de en es fr hu ku nl pl pt ru tr vo

*don/i

*doniTEZ

(tr)
1.TEZ
Meti en posedon aŭ je dispono de iu, ĉu provizore, ĉu definitive: doni ludilon al infano; doni al iu salajron, rekompencon; doni al iu por manĝi kaj trinki; doni doton, nomon, garantion, sian voĉon, ekzemplon, edukon, helpon, favoron, honoron, atenton, konsenton, liberecon, pruvon; doni balon, feston; la semo donos fruktojn; nur senvaloraj objektoj donis (liveris) por tiu dekoracio la materialon; doni (etendi) al iu la manonB; kolero pravecon ne donas[1]; la ĉielo donu, ke...; ĉia dono estas bono [2]. VD:disponigi, donaci, konsenti, oferi
2.
(figure) Estigi, rezultigi, fari agon: doni rezultatonZ; la semoj donis (produktis) trunketojnZ; doni (fari) signojn per la okuloj [3]; doni baton, vangofrapon; doni al iu sur la nazonZ; doni lecionon, juĝon, laŭdon, raporton, sankcion, punon, instrukcion, ordonon, komision, la tonon; doni profiton; doni bonan impreson pri; doni esperon, kontentigon, antaŭenpuŝon, karakteron de, vidon al; tiuj formoj donus grandan konfuzonZ; tiu odoro donas kapturniĝon; tia elparolado donas nenian malkompreniĝonZ; se simila lingvo eĉ povus esti finita, ĝi nenion donusZ; en la donita (difinita, tiama, konsiderata) okazoZ.

donitaĵoTEZ

1.TEZ
SCI Datumo, grando, variablo konata je la etapo de problemformulado kaj uzata por trovi serĉataĵon: la donitaĵoj de la problemo. SIN:datumoSUP:datumo
Rim.: PIV donas por tiu senco ankaŭ la formon donato; eblus diri simple donaĵo.
2.TEZ
Io akceptita aŭ konata kaj formanta bazon de esploro, rezonado aŭ konduto: akceptu tion kiel donitaĵon; prognozo bazita sur donitaĵoj kolektitaj dum 10 jaroj [4]. VD:aksiomo

*aldoniTEZ

Doni, meti, fari, diri plie, krom tio, kion oni jam donis, metis, faris, diris: nenion aldonu al via respondo; aldoni al vorto la finaĵon n; tagoj aldoniĝas al tagoj kaj la situacio ne ŝanĝiĝas; esti aldonita al iu (esti preta servi ĉiuokaze al iu). VD:aligi, alvicigi

aldono Vikipedio

1.
Aldonado, ago aldoni: la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco [5]; ĉiu regnano [...] devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn [...] en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon [6].
2.
Aldonataĵo:
a)
Kromaĵo, io kromdonata: tiu ĉi libro estas depresaĵo el la literatura aldono de la gazeto PACO, 1969 [7].
b)
Teksta krommaterialo kompletiganta aŭ modifanta la ĉeftekston: Oficialaj Aldonoj de la Akademio de Esperanto; „Aldono al la Dua Libro“; nur iam poste [...] ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel „Aldonon al la Fundamento“ [8]; temas pri la aldono al la Statuto, kiu estis akceptita ĉe la lasta balotado per 1570 voĉoj kontraŭ 192 [9].
c)TEZ
TIP Teksta krommaterialo helpanta uzi la ĉeftekston: longa kaj instrua artikolo de Daniele Vitali pri la verko kaj mentaleco de J. R. R. Tolkien, la verkisto de „La Mastro de l' Ringoj“ kun diversaj aldonoj kaj kunaĵoj

aldonitecoTEZ

Emo servi ĉiuokaze al iu. VD:sindonema

eldoniTEZ

TIP
Publikigi kaj vendigi ian ajn verkon: Esperanta Jura Asocio kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo eldonis la libron [10]. VD:aperigi, publikigi

eldonoTEZ Vikipedio

TIP Ekzempleraro de verko publikigita samtempe, prezentanta saman staton de enhavo: kvar jarojn poste aperis ĉe TK/Stafeto reviziita kaj plivastigita dua eldono [11]. SIN:versio 2

eldonisto Vikipedio

TIP Profesiulo, kiu mendas aŭ akceptas manuskriptojn, korektas ilin, planas ilian presadon kaj disvendadon: junaj legantoj de la recenzata rakonto povus danki la tradukistinon kaj la eldonistojn [12].

eldonkvanto

TIP Nombro de la ekzempleroj produktitaj por certa eldono: la broŝuro aperis en tre malgranda eldonkvanto [13].

disdoni

Doni al multaj, distribui: nobelo promesojn disdonas kampulo promesojn plenumas [14].

fordoniTEZ

Tute kaj definitive doni: li fordonis al la grupo sian tutan profiton; sin fordoni al la propagando, al sporto, al siaj pasioj; kun plena amo ŝi fordoniĝis al la objekto de sia laboradoZ. VD:dediĉi, forlasi, oferi

redoni

1.TEZ
Doni returne al la doninto ion, kion oni ricevis: li ankoraŭ ne povis redoni la pruntitan monon; redoni salutojnZ, bondezirojnZ VD:reciproki, repagi
2.TEZ
Rekompenci: redoni al ĉiu laŭ lia konduto [15]. SIN:repagi.
3.TEZ
Puni per samo pro tio, kion oni suferis: mi redonos al vi ĉiujn ofendojn viajn; tio estas justa redonoZ SIN:repagi
4.TEZ
Kopii, reprodukti: la portreto ĝuste redonas lian fizionomion; lia stilo redonas lian karakteron. SIN:speguli 2

transdoniTEZ

Doni al iu ion ricevitan de alia: transdoni hereditan bienon; leginte ĝin, vi ne hontos transdoni vian ekzempleron al amiko [16].

ludoniTEZ

(tr)
=luigi

oferdoniTEZ

Oferi, prezenti kiel oferon: neniu viro kaj neniu virino faru plue laboraĵon, por dondoni al la sanktejo. Kaj la popolo ĉesis alporti, kaj la alportitaĵo estis sufiĉa por la tuta farota laboro, kaj eĉ superflua [17]; pri centmil rubloj vi ĝin trompas, donante putran drapon, kaj poste vi dondonas dudek arŝinojn, kaj vi postulas ankoraŭ, ke oni donu al vi rekompencon por ĉi tio! [18].

oferdonoTEZ

Ofera, respekta, honoriga donaco: iuj parolis pri la templo, ke ĝi estas ornamita per belaj ŝtonoj kaj dondonoj [19]. VD:dediĉo, omaĝo

sindonaTEZ

Preta servi ĉiuokaze al iu aŭ al io, ne zorgante pri sia intereso: ofte amiko estas pli sindona ol frato [20]; sindona klopodado. SIN:sindonemaVD:diligenta

sindonoTEZ

Servemo, helpemo senatenta al propra profito aŭ plaĉo: kia sindono, kia diligento, kia pacienco [21]! VD:abnegacio

sindonemaTEZ

=sindona

tradukoj

anglaj

~i: give; ~itaĵo 1.: datum; ~itaĵo 2.: given, something taken for granted; al~i: add; al~o 1.: addition; al~o a: addition, supplement; al~o b: addition, supplement; al~o c: appendix; el~i: publish; el~o: edition; el~isto: publisher; el~kvanto: issue (publication quantity); dis~i: give out, give away, distribute; for~i: give away, give up, abandon; re~i 1.: give back, return; re~i 2.: compensate, pay back, repay; re~i 3.: retaliate, get revenge, pay back (revenge); re~i 4.: reproduce, express, render, reflect; trans~i: give over, hand over, transfer; lu~i: rent, lease; sin~a: devoted, self-sacrificing, helpful, generous, selfless; sin~o: self-sacrifice, devotion, helpfulness, generosity, selflessness; sin~ema: devoted, self-sacrificing, helpful, generous, selfless.

belorusaj

ofer~o: ахвяраваньне.

bulgaraj

~i: давам, дам.

ĉeĥaj

~i: dát.

francaj

~i: donner; ~itaĵo: donnée; al~i: ajouter; al~o 2.: ajout; al~iteco: dévouement; el~i: éditer; el~o: édition; el~isto: éditeur; el~kvanto: tirage; dis~i: distribuer, répartir; for~i: faire don (de), sacrifier; re~i: redonner, rendre, restituer, rendre la pareille, revaloir; trans~i: transmettre; lu~i: louer (donner en location); ofer~i: offrir; ofer~o: offrande; sin~a: dévoué; sin~o: dévouement, don de soi; sin~ema: dévoué. ~o: don; al~ita: attaché, dévoué.

germanaj

~i: geben; al~i: hinzufügen; al~iteco: Hingabe; el~i: herausgeben; el~o: Ausgabe, Auflage (Ausgabe); el~isto: Herausgeber, Verleger; el~kvanto: Auflage (Anzahl); dis~i: verteilen; re~i 1.: zurückgeben; re~i: wiedergeben; trans~i: übergeben; lu~i: verleihen; ofer~i: anbieten; sin~a: hingebungsvoll, selbstlos; sin~ema: hingebungsvoll, selbstlos.

hispanaj

~i: dar; ~itaĵo: dato; al~i: añadir, agregar; el~i: editar; el~o: edición; el~isto: editor; el~kvanto: tirada (número de ejemplares que componen una edición); dis~i: repartir; for~i: entregar; re~i 1.: devolver; sin~a: altruista, desinteresado (en el sentido de no pretender sacar provecho); sin~o: entrega (desinteresada de uno mismo), altruismo.

hungaraj

~i: ad, nyújt, eredményez; ~itaĵo 1.: adat, adalék; ~itaĵo 2.: adottság; al~i: hozzáad, hosszátesz, hozzáfűz; al~o 1.: hozzáadás, hozzáfűzés; al~o a: melléklet; al~o b: kiegészítés, kiegészítő; al~o c: függelék; al~iteco: odaadás; el~i: kiad ; el~o: kiadás ; el~isto: (könyv)kiadó; el~kvanto: (kiadási) példányszám; dis~i: kioszt, szétoszt, eloszt; for~i: odaad; re~i 1.: visszaad; re~i 2.: viszonoz; re~i 3.: visszafizet (átv.); re~i 4.: visszatükröz, visszaad; trans~i: átad, átnyújt; lu~i: bérbe ad, kiad; ofer~i: áldozatul ad; ofer~o: áldozati adomány; sin~a: odaadó, önzetlen; sin~o: odaadás, önzetlenség; sin~ema: odaadó természetű. ~o: adás, adomány; al~ita: odaadó.

kurdaj

~i: dayîn, dan.

nederlandaj

~i: geven; ~itaĵo: gegeven; al~i: toevoegen; al~o 1.: toevoegen; al~o 2.: bijvoegsel; al~iteco: toewijding; el~i: uitgeven; el~o: uitgave; el~isto: uitgever; el~kvanto: oplage; dis~i: uitdelen; for~i: weggeven, wegschenken; re~i 1.: teruggeven; re~i 2.: weergeven; re~i 3.: terugbetalen; re~i 4.: weergeven; trans~i: overhandigen; lu~i: verhuren; ofer~i: aanbieden; ofer~o: offergave; sin~a: dienstvaardig, opofferingsgezind; sin~o: opoffering, overgave; sin~ema: dienstvaardig, opofferingsgezind. al~ita: toegewijd.

polaj

~itaĵo 1.: dana (znana wartość); ~itaĵo 2.: dana (informacja); al~i: dodawać; al~o a: dodatek; al~o b: dodatek, dopisek, aneks; al~o 2.: przypis, aneks; al~iteco: oddanie; el~i: wydać, wydawać; el~o: wydanie; el~isto: wydawca; el~kvanto: nakład; dis~i: rozdać, rozdawać, wydzielać; for~i: oddać, oddawać; re~i 1.: oddać, oddawać, zwrócić; re~i 2.: oddać, oddawać, rewanżować się; re~i 3.: oddać, oddawać; re~i 4.: oddsać, oddawać; trans~i: przekazać, przekazywać; lu~i: dawać w najem (wynajmować) , dawać w dzierżawę (dzierżawić); ofer~i: ofiarować, złożyć ofiarę; ofer~o: ofiara, wotum; sin~a: oddany, przywiązany; sin~o: oddanie, przywiązanie; sin~ema: oddany, przywiązany. ~o: dać, dawać.

portugalaj

~i 2.: dar, entregar, aplicar, ministrar, administrar. ~o: dar, entregar.

rusaj

~i: дать, давать; ~itaĵo 1.: данное; ~itaĵo 2.: данность; al~i: добавить; al~o 1.: добавление ; al~o 2.: добавление, приложение; al~iteco: преданность; el~i: издать, издавать; el~o: издание; el~isto: издатель; el~kvanto: тираж; dis~i: раздать, раздавать; for~i: отдать; re~i 1.: отдать; re~i 2.: воздать; re~i 3.: воздать; re~i 4.: воспроизвести, отобразить, передать; trans~i: передать; lu~i: сдавать внаём, сдавать напрокат, сдавать в аренду; ofer~i: жертвовать (на что-л.); ofer~o: пожертвование; sin~a: преданный, самоотверженный; sin~o: преданность , самоотверженность; sin~ema: преданный, самоотверженный. ~o: дар.

turkaj

~i: vermek.

volapukaj

~i: givön; re~i 1.: gegivön.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:13
4. Robert Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, jaro 1997a, numero 11a, p. 12a
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 11, La Revuo, 1907, aprilo
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
7. Karel Čapek: Apokrifoj 2
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
9. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Dogmo ― Dogmiĝo
10. Roland Rotsaert: Kodo de Hamurabo, Monato, jaro 1999a, numero 8a, p. 24a
11. Paul Peeraerts: La kvin vestoj de La Robaioj (Omar Kajam: La Robajoj), Monato, jaro 1998a, numero 1a, p. 18a
12. Gudrun Pausewang: Infanoj en la arboj, Monato, jaro 1996a, numero 12a, p. 18a
13. Ulrich Lins: La danĝera lingvo, studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, Antaŭparolo de la 2a eldono
14. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 17:10
16. Donald Broadribb: Vi ne hontos transdoni vian ekzempleron (Harry Harrison, La kaptita universo), Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 25-26a
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 36:6-7
18. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 5:2
19. La Nova Testamento, S. Luko 21:5
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 18:24
21. Christian Declerck: Aŭdace honesta romano (Eli Urbanová, Hetajro dancas), Monato, jaro 1996a, numero 4a, p. 24a

[^Revo] [don.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.41 2010/04/16 16:31:33 ]