tradukoj: be bg cs de en es fr hu nl pt ru sk tr vo

*sci/i

*scii  

(tr)
1.
Koni certe kaj precize: mi scias, ke vi estas honesta; ŝi sciis, ke ŝi mem kantus pli bele [1]; mi de teruro ne sciis, kion fari [2]; havanta devon fari du aferojn mi nun ne scias, kiun el la ambaŭ elekti Hamlet ; kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras [3]; vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉo sur la tero [4]; poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra [5]; se la lernanto scius bone sian lecionon [6]... saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion PrV ; ne scii la detalojn de la regularo; neniu scias lian tombon (kie estas lia tombo) [7]; la venĝo ne devas scii (havi) limojn Hamlet ; (frazaĵo) kiom mi scias (laŭ tio, kion mi scias) BdV .
2.  
Scipovi: scii naĝi; scii ludi ŝakojn; sciu (estu kapabla) elokventi, sciu ankaŭ silenti PrV; vi sciis bone ekspluati mian situacion Marta .

scio

1.  
Sciado: scio de kelkaj ĝeneralaj principoj povas anstataŭi la scion de multaj faktoj; tio fariĝis sen mia scio; [ĉu] vi estis sen mia scio en la opera balo FK ? mia scio pri la hebrea estas magra [8]; laŭ mia scio; laŭ mia scio komunismo estas depratempa revo de la homaro pri la justa komunumo, kie inter la homoj regas frateco [9].
2.  
Sciaĵo: akiri multe da scioj [10]; kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn [11]; via buŝo tenu scion [12].

sciado  

Stato de tiu, kiu scias: sciado pri higieno estas ĉiam utila; li estis plena de saĝeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari ĉian laboron [13]; ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado DL ; nesciado de leĝo neniun pravigas PrV.

sciaĵo  

Tio, kion oni scias, informo, fakto...: unu el ili povis doni sciaĵon pri la reĝido [14]; per kia malfacila maniero oni akiras en pli malfrua aĝo la necesajn sciaĵojn FK ; nia nuna komunismo […] estas bazita sur scienca fundamento, ekipita per ĉiuflankaj teoriaj kaj praktikaj sciaĵoj [15]; simile vi devas akcepti ke sciaĵoj ne nur ŝuldas sian sciiĝon al la Bono, sed ankaŭ siajn ekziston kaj realecon [16].

sciero  

Elemento de scio, nekompleta scio; informero: legita Korano alportas scierojn, dum recitata Korano komunikas sian sekreton [17].

*sciigi  

(tr)
Fari, ke iu sciu pri io: mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi [18]; sciigu Johanon pri tio [19]; paĝio […] sciigis al li la komploton [20]; oni sciigis al la princo, ke malsupre atendas liaj infanoj [21]. SIN:komuniki1, informi

sciigo  

Tio, kion oni sciigas: hodiaŭ mi ricevis bonan sciigon; kiam Laban aŭdis la sciigon pri Jakob […] li kuris al li renkonte [22]; la popolo aŭdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris [23]; sciigoj de gazetoj FK ; komuniki al li la sciigon [24]; la sciigo pri mobilizado disportiĝis kiel fulmotondro. VD:avizo, informo, komuniko, novaĵo

*sciiĝi [25]

(ntr)
Ekscii, ricevi scion pri...: Jakob sciiĝis, ke oni vendas grenon en Egiptujo [26]; lia fratino stariĝis malproksime, por sciiĝi, kio fariĝos kun li [27]; kion ni aŭdis kaj sciiĝis [28]? la Reĝo, almetinte la okulvitrojn, ĉirkaŭrigardis por sciiĝi kiu parolas [29]; mi demandis scivole, por sciiĝi, kiel [li] progresis FK .

antaŭscii

(tr)
Anticipe scii: ĉi tion antaŭsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogiĝu per la eraro de la pekuloj [30]; la nomarĥo kun ĝemo sin ĵetis sur la plankon, kaj antaŭsciigis Mefreson, ke li estas grave malsana [31]; la unua parto [de la historio] povus resti nerakontita, ― ĝi tamen donos al ni antaŭsciigojn, kaj tiaj ĉiam estas utilaj [32]. VD:konjekti, diveni

ĉioscia

Kiu scias ĉion, aŭ tia ŝajnas pro tre vasta kompreno: homo ne povus esti tiel saĝa kaj ĉioscia [33]. Doktoro Ĉioscia [34]; la dio de abrahamaj religioj […] estas la kreanto de la mondo, eterna, ĉiopova, ĉioscia [35].

ekscii  

(tr)
1.
Ricevi aŭ akiri informon, iĝi scianta ion: ekscii la veron; ekscii pri ies intrigoj; ekscii gravan novaĵon; kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron [36]; kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar: Donu la efodon [37].
2.
Per sperto aŭ travivaĵo bone, ĝisfunde kompreni: sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo [38].

multescia, multscia  

Havanta multajn sciojn, vaste pri diversaj temoj aŭ profunde pri unu temo: Valdemaro Doe estis malhumila kaj fiera, sed ankaŭ multescia kaj sperta [39]. loĝejon, kiun [li] ekkonstruis per sia multescianta prudento FK ; li estas multscia, simpatia, trafe reaganta, foje atakanta [40].

malscio

(malofte)
Plena nescio, neinformiteco: ili tre miris pro nia malscio [41]; en feliĉa malscio Iolanta pasas la tempon inter amikinoj [42]. SIN:stulteco

scipovi  

(tr)
Kapabli fari ion danke al akiritaj scioj kaj praktika ekzercado: scipovi la hispanan lingvon; la kvinjara Ludoviko jam scipovis legi kaj skribi ruse [43]; ili scipovis konservi sufiĉe liberan komunuman aranĝon.

scivola, scivolema

Tre deziranta scii: mi estas scivola, kiel tio finiĝos [44]; la mastro […] scivola sekvis lin senbrue [45]; ŝi estis tre scivola, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro [46]; ili volis vidi, kiel iras la veturado […] ili estis tre scivolemaj [47].

scivolo, scivoleco

Deziro sciiĝi: ŝia scivolo kaj deziro estis tiel ekscititaj, ke ŝi fine diris […] [48]; la pastrino vojaĝis nokte […] por ŝirmi sin de la scivolo kaj respektemaj salutoj de la loĝantoj [49]; rifuĝinte […] de la moderna scivolemo [50]; multaj personoj aliĝas al la esperantismo pro simpla scivoleco [51]; kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco Marta ; la enketjuĝisto, male, rigardis min kun scivolo [52].

povoscii  

(tr)
(arkaismo)
Scipovi: li povosciis naĝi [53]; povoscii paroli Jude [54]; povoscii ludi harpon [55]; fari bonon ili ne povoscias [56]; ili ne hontas, eĉ ne povoscias ruĝiĝi [57]; povoscii pretigi la […] supon plej bonguste [58]; oni devas povoscii porti kaj gardi sian personan dignon Marta .

Rim.: En la moderna lingvo la formo „scipovi“ (t.e. povi per scio) estas preferata.

tradukoj

anglaj

~i: know; ~o: knowledge; ~ado: knowledge; ~aĵo: knowledge; ~igi: inform; antaŭ~i: know in advance; ĉio~a: omniscient; ek~i: learn, realize; mal~o: ignorance; ~povi: know how; ~vola, ~volema: curious; ~volo, ~voleco: curiosity; povo~i: know how.

belorusaj

~i: ведаць; ~o 1.: веданьне; ~o 2.: веда; ~ado: веданьне; ~aĵo: веда; ~igi: паведаміць; ~igo: паведамленьне; mal~o: няведаньне; ~povi: умець; ~vola, ~volema: цікаўны; povo~i: умець.

bulgaraj

~i 2.: умея; ~i: зная, знам; ~o: знание; ~ado: знание; ~aĵo: знание, факт; ~igi: уведомявам, известявам, информирам, съобщавам; ~igo: уведомление, известие, съобщение; ~iĝi : уведомявам се, информирам се; antaŭ~i: знам предварително; ĉio~a: всезнаещ; ek~i: научавам, разбирам; mal~o: незнание; ~povi: умея; ~vola, ~volema: любопитен, любознателен; ~volo, ~voleco: любопитство, любознателност; povo~i: умея.

ĉeĥaj

~i: dovést, moci (umět), umět, umět, vědět, znát; ~o: poznatek, vědomost, vědomí, vědění, znalost; ~ado: poznání, vědomost, vědění, znalosti; ~igi: dát na vědomí, informovat, oznámit, podat zprávu, sdělit, uvádět ve známost, uvědomit, vyrozumět, zpravit; ~igo: informace, informování, oznámení, sdělení, uvědomení, vyrozumění, zpravení, zpráva; ek~i: dovědět se, zvědět; zjistit; multe~a, mult~a: mnoho vědoucí, vzdělaný; mal~o: úplná neznalost; ~povi: dovést, moci (umět), umět, znát; ~vola, ~volema: zvídavý, zvědavý; ~volo, ~voleco: touha znát, zvídavost; povo~i: mít vědomosti (pro určitou práci).

francaj

~i: savoir (verbe); ~o: connaissance, savoir (subst.); ~ado: connaissance, savoir (subst.); ~aĵo: connaissance, savoir (subst.); ~ero: élément de savoir; ~igi: apprendre (faire savoir), faire part (de quelquechose), faire savoir; ~igo: annonce, avis (annonce); ~iĝi : apprendre (que); antaŭ~i: savoir d'avance; ĉio~a: omniscient; ek~i: apprendre (une nouvelle), s'apercevoir (que); multe~a, mult~a: érudit, savant (adj.); mal~o: ignorance; ~povi: savoir (une langue, nager, etc.); ~vola, ~volema: curieux; ~volo, ~voleco: curiosité. kiom mi ~as: autant que je sache; sen mia ~o: à mon insu; laŭ mia ~o: à ce que je sais; antaŭ~igi: avertir, informer; antaŭ~igo: avertissement, information préalable.

germanaj

~i 2.: können; ~i: wissen, sich auskennen; ~o: Wissen, Kenntnis; ~ado: Wissen; ~aĵo: Wissen; ~igi: mitteilen, wissen lassen, in Kenntnis setzen; ~igo: Mitteilung; ~iĝi : erfahren; antaŭ~i: vorhersehen; ĉio~a: allwissend; ek~i: erfahren; multe~a, mult~a: kenntnisreich; mal~o: Unwissen; ~povi: können; ~vola, ~volema: neugierig, wissbegierig; ~volo, ~voleco: Neugier; povo~i: können.

hispanaj

~i 1.: saber; ~i 2.: saber, conocer; ~i: saber; ~o 1.: conocimiento, el conocimiento; ~o: conocimiento; ~ado: conocimiento; ~aĵo: conocimiento; ~aĵo: conocimiento, saber (subst.), conciencia; ~igi: informar, hacer saber, notificar; ~igo: anuncio, aviso, notificación; antaŭ~i: advertir, informar con antelación; ĉio~a: omnisciente; ek~i 1.: enterarse; ek~i 2.: darse cuenta; multe~a, mult~a: erudito, científico (adj.); mal~o: ignorancia; ~povi: saber algo, conocer como; ~vola, ~volema: curioso; ~volo, ~voleco: curiosidad; povo~i: saber algo, conocer como. kiom mi ~as: hasta donde sé; ~i ludi ŝakojn: saber jugar al ajedrez; laŭ mia ~o: que yo sepa.

hungaraj

~i 1.: tud; ~i 2.: tud, képes; ~o 1.: tudás, tudomás; ~o: tudás, ismeret; ~ado: tudás (ismerés); ~aĵo: tudott dolog, ismeret; ~igi: közöl, tájékoztat, tudat, üzen; ~igo: tájékoztatás, értesítés, közlés, közlemény, üzenet; antaŭ~i: előre tud; ek~i 1.: megtud, tudomást szerez; ek~i 2.: megért; multe~a, mult~a: nagy tudású; mal~o: tudatlanság; ~povi: tud ; ~vola, ~volema: kíváncsi, tudásszomjas; povo~i: tud . ~i ludi ŝakojn: tud sakkozni; sen mia ~o: tudtom nélkül; laŭ mia ~o: tudomásom szerint; antaŭ~igi: figyelmeztet , előre tájékoztatat; antaŭ~igo: figyelmeztetés , előzetes tájékoztatás.

nederlandaj

~i 1.: weten; ~i 2.: kunnen; ~vola, ~volema: nieuwsgierig.

portugalaj

~i: saber.

rusaj

~i 2.: уметь; ~i: знать; ~o: знание; ~ado: знание; ~aĵo: знание, весть; ~igi : сообщить; ~igi: известить, уведомить, проинформировать; ~igo: известие, уведомление; antaŭ~i: заранее знать, провидеть; ek~i: узнать; mal~o: незнание; ~povi: уметь; ~vola, ~volema: любознательный, любопытный (о человеке); povo~i: уметь.

slovakaj

~i: ovládať, vedieť; ~o: informácie, oznámenie, poznatok; ~ado: poznanie, vedomosť, znalosti; ~igi: dať na vedomie, informovať, oznámiť; ~igo: chýr; upovedomenie, odkaz, správa; ek~i: dozvedieť sa; multe~a, mult~a: vzdelaný; mal~o: nevedomosť, neznalosť; ~povi: dokázať, môcť, vedieť; ~vola, ~volema: zvedavý; ~volo, ~voleco: túžba poznať, zvedavosť; povo~i: ovládať, vedieť.

turkaj

~i: bilmek; ~o: bilge, bilme; mal~o: cahillik; ~povi: bilmek; ~vola, ~volema: meraklı. laŭ mia ~o: bildiğim kadarıyla.

volapukaj

~povi: kanön; povo~i: kanön.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
3. La Nova Testamento, Johano 12:35
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 11:2
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 34:6
8. Monato, Garvan Makaj': Disleksio kaj literumado
9. Monato, Zdeněk Zavodný: Depratempa revo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:18
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:2
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:14
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
15. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), 4, la fatala saĝeco
16. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 6a
17. I. Andalusi: Enkonduko en la Koranon (3), 2009-12-07
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
19. La Nova Testamento, S. Luko 7:22
20. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 14a
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 29:13
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 33:4
24. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
25. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, sci'iĝ'
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:1
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:4
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:3
29. L. Carroll, trad. E. L. Kearney: La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910
30. La Nova Testamento, II. Petro 3:17
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 16a
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 3a
34. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Doktoro Ĉioscia
35. Vikipedio, Abrahama religio
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 4:6
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 23:9
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:17
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
40. Monato, Naziaj kruelaĵoj
41. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
42. Vikipedio, Iolanta
43. G. Berveling: La gepatra de Zamenhof (2), Monato, 2003:2, p. 8a
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
45. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tablo „kovru vin“, la orazeno kaj bastono el sako
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
48. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
49. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
50. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
51. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
52. A. Camus, trad. M. Duc Goninaz: La Fremdulo, 1993
53. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, historio el la dunoj
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 13:24
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 16:16
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:22
57. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 6:15
58. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj

~ero: Mankas dua fontindiko.
~povi: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | sci.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.37 2018/05/21 17:10:15