tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl ru

*sent/i [1]

*senti

(tr)
1.TEZ
Ricevi per iu el la kvin tiucelaj organoj impreson, kiu sciigas nin pri la ekzisto kaj la ecoj de la eksteraj objektoj: mi sentas agrablan odoron; oni sentas neniun bloveton de l' vento; ĉiuj internaciaj organizaĵoj sentas tute klare la lingvajn barojn.
2.
Konscii pri io, kion oni ne precize imagas aŭ konceptas: vi ĉiuj sentas, ke la verda standardo estas io pli ol simpla signo de lingvoZ; ni sentas nin kiel samgentanojZ.
3.
Ricevi agrablan aŭ malagrablan korpan aŭ spiritan impreson: ili batis min, sed mi ne sentisZ; senti doloron, suferon, turmenton, ĝuon, volupton. senti ĝojon, plezuron, feliĉon, enuon, ĝenon, kordoloron; senti la bezonon de ioZ; eksenti timonB; senti sin bonegeZ, senti kvazaŭ hejme; li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita [2]; vi sentigis al via popolo pezan sortonZ.

senta Vikipedio

Rilata al la sentoj: vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj [3]. senta esprimo.

sentoTEZ Vikipedio

1.
Kapablo senti korpe aŭ morale; sentokapablo ĝenerala: Esperanto estas filo ne de logika spirito, sed de agema sento.
2.TEZ
Agrabla aŭ malagrabla stato de la konscio, estigita de fizikaj kaŭzoj SUB:doloro, ĝuo, plezuro, sufero, volupto
3.TEZ
Agrabla aŭ malagrabla stato de la konscio, estigita de nemateriaj moralaj kaŭzoj (ĝojo, malĝojo, enuo, moko, honto, fiereco, surprizo, timo, bedaŭro, admiro, amo, malamo ktp.); sentimento 1: maldolĉa sento de neplenumita esperoZ; li deziris komuniki al ĉiuj la sentojn, kiuj plenigis lian animon; tiam strangaj sentoj enigas nian animon; liaj sentoj elŝprucas en lia parolmaniero; li estas tre sinretena en la esprimo de siaj sentoj; iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentojZ VD:afekcio, emocio, vibri
4.TEZ
Ama aŭ malama inklino al iu; korsento: esprimi al iu la sentojn, kiujn oni havas por liZ VD:koro 2, pasio, simpatio

sentaĵoTEZ

=sentumaĵo li asertis, ke tio estis la plej terura nokto de lia vivo; por la plej granda sumo da mono li ne volus ankoraŭ unu fojon havi tian sentaĵon [4].

sentebla

Sufiĉe intensa, klara por esti sentata: atako kontraŭ la elektronikaj ŝaltcentraloj de ŝtato efikas multe pli dramajn kaj pli longe senteblajn rezultojn [5].

senteble

Sufiĉe intense, rapide por ke oni rimarku: ŝajnas al mi, ke dum la nuna jarcento senteble komenciĝis kriza dekadenco de la angla lingvo [6].

sentemaTEZ

Facile impresebla: tiuj misteraj sonoj, ne aŭdeblaj por la orelo, estas senteblaj por ĉiu animo sentemaZ.

sentemoTEZ

Emo sperti situaciojn kun sentoj, emocioj: eĉ viktorianoj – neniel notindaj pro sia sentemo – postulis, ke tia nehumana, sendigna enkarcerigo ĉesu [7].

sentigi

(tr)
Kaŭzi al iu senton: la ruĝeta sunlumo sur brunaj trunkoj kaj verdaj branĉoj sentigis la vesperiĝon [8].

sentiĝi

(ntr)
Iĝi rimarkebla, sentebla al homa konscio: en iliaj okuloj sentiĝis decidemo kaj certeco pri la estonto [9]; elirante el la klubejo, li sentiĝis kontenta [10]; Johano sentiĝis nelerte, senhelpe [11].

sentilo

1.TEZ
TEK Aranĝaĵo transformanta fizikan grandon en aparate aŭ komputile trakteblan signalon: la sentiloj de roboto; la printila bloko posedas sentilon testantan, ĉu finiĝis la paperfolio; senta forto; lumsentilo. sensilo VD:indikilo
2.
BIO Nervaj ĉeloj kies funkcio estas reagi al ekstera efiko per signalo transmetata al la centra nervosistemo.

sentumoTEZ Vikipedio

Ĉiu el la kvin sentorganoj, per kiuj la konscio ricevas la efikon de la eksteraj fenomenoj. SIN:senso

sentumaĵoTEZ

Elementa konscia fenomeno senpere kaŭzata de ia modifo en iu sentumo. SIN:sensacio 2, sentaĵo

antaŭsentiTEZ

(tr)
Havi intuan, malklaran ideon pri estontaĵo: mi antaŭsentis, ke vi hodiaŭ vespere venos [12]; post horo li estos en la vilaĝo kaj jam antaŭsentis la plezuron de la ripozo [13]. VD:antaŭvidi, prognozi, supozi

devosento

Interna sento pri devoj, pri morale necesaj sintenoj kaj agoj: la devosento ĉiam dum la vivo estis por mi ia fetiĉo [14].

kunsentiTEZ

(tr)
Senti akorde kun alia persono: mi kunsentas kun vi en viaj afliktoj [15]; ili verkis libron pri siaj lingvistikaj esploroj, esperante ke ni kunsentos ilian fasciniĝon pri lingva tempoekskurso [16]. VD:konsenti

kulposento

Interna dolora sento pri propraj malbonaj agoj: pro la kulposento de sia konscienco ŝi timis, ke oni spionas ĉiun ŝian iron [17].

kunsentoTEZ

Sentado akorda kun tiu de alia persono: ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin [18]. VD:simpatio

kunsentemoTEZ

PSI Kapablo diveni kaj proprigi sentojn de aliaj homoj: kompatemo kaj kunsentemo estas pli humanaj ol senanima ... ignorado [19]. VD:intuicio

lingvosento

LIN Intuo de parolanto pri la ĝusteco, konveneco de parolmaniero: ĉar ĉiuj menciitaj formoj estas bona Esperanto, oni uzu ilin laŭ sia lingvosento [20].

nesenteble

Tiom malforte, diskrete aŭ grade, ke oni apenaŭ sentas: aŭgusto forpasis nesenteble [21].

samsentecoTEZ

Stato de personoj same sentantaj. VD:akordo

sensentaTEZ

Ne havanta senton, indiferenta, morna:
a)
Ne havanta senton emocian aŭ animan: ĉu la multaj zorgoj jam faris ŝin sensenta kaj pri doloro kaj pri ĝojo? [22].
b)
Ne havanta senton korpan: miaj fingroj estis sensentaj, kaj mia nazo gutis pro la malvarmo [23].

sensentecoTEZ

Foresto de sentoj animaj aŭ korpaj: multaj eĉ riproĉas al li la severecon de lia karaktero kaj vidas en ĝi signon de fiereco aŭ de sensenteco [24].
VD:indiferenteco, sendoloreco, sveno

sensentigiTEZ

(tr)
Senigi momente aŭ daŭre je sentopovo: pliparton de tiuj homoj regis unu penso ..., kiu jam dum la vivo sensentigis ilin al ĉio, kio okazis ĉirkaŭ ili [25].
VD:anestezi

tradukoj

anglaj

~i: feel; ~ilo 1.: sensor, sensing device, pickup, transducer; ~ilo 2.: sensory receptor.

belorusaj

~i: адчуваць; ~a: пачуцьцёвы, адчувальны; ~o: пачуцьцё, адчуваньне, эмоцыя, перажываньне ; ~aĵo: адчуваньне ; ~ebla: адчувальны ; ~eble: адчувальна ; ~ema: чульлівы, чулы, уразьлівы; ~emo: чульлівасьць, чуласьць, уразьлівасьць; ~igi: даць адчуць; ~iĝi: адчувацца; ~ilo 1.: датчык, сэнсар; ~ilo 2.: рэцэптар; ~umo: пачуцьцё; ~umaĵo: адчуваньне; antaŭ~i: прадчуваць; kun~i: спачуваць, спагадаць; kun~o: спачуваньне, спагада; ne~eble: неадчувальна.

ĉeĥaj

~i: cítit.

francaj

~i: éprouver, sentir; ~a: sensible (relevant des sens), sentimental (relevant des sentiments); ~o: sentiment; ~aĵo: sensation; ~ebla: perceptible, sensible (perceptible); ~eble: sensiblement; ~ema: impressionnable (sensible), sensible (capable de sentir); ~emo: sensibilité; ~igi: infliger, faire sentir; ~iĝi: se manifester, devenir sensible, se faire sentir; ~ilo 1.: capteur, senseur; ~umo: sens (perceptif); ~umaĵo: sensation; antaŭ~i: pressentir; devo~o: sens du devoir; kun~i: ressentir (partager les sentiments), partager les sentiments; kulpo~o: mauvaise conscience, sentiment de culpabilité; kun~o: empathie, sympathie (empathie); kun~emo: empathie; lingvo~o: sentiment linguistique; ne~eble: insensiblement; sen~a: insensible (qui ne sent pas); sen~eco: insensibilité; sen~igi: couper toute émotion à, insensibiliser.

germanaj

~i: fühlen; ~o: Gefühl; ~ilo 1.: Gebergerät, Fühler; kun~o: Mitgefühl; lingvo~o: Sprachgefühl.

hispanaj

~i: sentir; ~a: sensitivo, sentido; ~o: sentimiento, sensación; ~aĵo: sensación; ~ebla: sensible; ~eble: sensiblemente; ~ema: sensible; ~emo: sensibilidad; ~iĝi: hacerse sentir; ~ilo 1.: sensor; ~umo: sentido; antaŭ~i: presentir; kun~o: consentimiento; ne~eble: imperceptible; sen~a: insensible; sen~eco: insensibilidad; sen~igi: insensibilizar.

hungaraj

~i: (meg)érez; ~a: érzés-, érzelmi, érzékelő-; ~o 2.: érzékelés; ~o: érzés, érzelem; ~aĵo: érzet; ~ebla: érezhető, érzékelhető; ~eble: érezhetően, érzékelhetően; ~ema: érzékeny; ~emo: érzékenység; ~igi: éreztet, érzékeltet; ~iĝi: érződik; ~ilo 1.: érzékelő, szenzor; ~ilo 2.: érzékelőideg; ~umo: érzék(szerv); ~umaĵo: érzet; antaŭ~i: megérez; kun~i: együtt érez; kun~o: együttérzés; lingvo~o: nyelvérzék; ne~eble: nem érzékelhetően. lum~ilo: fényérzékelő.

nederlandaj

~i: voelen; ~a: gevoels-; ~o: gevoel; ~aĵo: zintuiglijke waarneming; ~ema: gevoelig; ~umo: zintuig; ~umaĵo: zintuiglijke waarneming; antaŭ~i: een voorgevoel hebben; kun~o: medeleven.

polaj

~i: czuć, odczuwać; ~a: odczuwalny; ~o 1.: czucie; ~o 2.: odczucie, poczucie; ~o 3.: czucie, uczucie, odczucie, poczucie; ~o 4.: odczucie, poczucie; ~aĵo: czucie; ~ebla: odczuwalny, wyczuwalny; ~eble: odczuwalnie, wyczuwalnie; ~ema: czuły, wyczulony, wrażliwy, uczuciowy; ~emo: czułość, wyczulenie, wrażliwość; ~igi: dawać odczuć; ~iĝi: dawać się odczuć; ~ilo 1.: czujnik, sensor, receptor; ~ilo 2.: receptor, komórka czuciowa, komórka zmysłowa; ~umo: dotyk, czucie (zmysł); ~umaĵo: czucie, odczucie, uczucie; antaŭ~i: przeczuwać; kun~i: współczuć; kun~o: współczucie; kun~emo: empatia, współodczuwanie (nieformalnie); lingvo~o: wyczucie języka, zdolności językowe; ne~eble: niewyczuwalnie, nieodczuwalnie.

rusaj

~i: чувствовать, ощущать; ~a: чувственный; ~o 2.: ощущение; ~o 3.: эмоция, переживание ; ~o: чувство; ~aĵo: ощущение; ~ebla: ощутимый; ~eble: ощутимо; ~ema: чувствительный; ~emo: чувствительность; ~igi: дать почувствовать; ~iĝi: ощущаться, чувствоваться; ~ilo 1.: датчик, щуп, сенсор; ~ilo 2.: рецептор; ~umo: чувство (способность восприятия: слух, зрение и т.п.); ~umaĵo: ощущение; antaŭ~i: предчувствовать; kun~i: сочувствовать; kun~o: сочувствие; lingvo~o: чувство языка, языковая интуиция; ne~eble: неощутимо, нечувствительно.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝtono de la saĝuloj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo, 3, aventuro de la gardisto
5. S. Maul: Militado sen bataliloj, Monato, 2001:1, p. 6a
6. W. Auld: Dekadenco de lingvo, Monato, 1996:2, p. 21a
7. P. Gubbins: Ŝipo de la pasinteco, Monato, 1997:6, p. 11a
8. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 2a
9. B. Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001:1, p. 26a
10. R. Daŝo: Ne-atenditaj sekvoj, Monato, 1999:8, p. 17a
11. R. Daŝo: Ne-atenditaj sekvoj, Monato, 1999:8, p. 17a
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, sub la saliko
13. J. Modest: La ikono, Monato, 2001:12, p. 23a
14. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 1a, renkonto
16. S. Derevjanniĥ: Atrakcio por lingvoŝatantoj?, Monato, 2001:11, p. 30a
17. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 42:11
19. U. Matthias: Fajron sentas mi interne, Pro Esperanto, 1990
20. D. Besseghini: Re- Nur eta korekto, soc.culture.esperanto, 1993-05-07
21. J. Modest: En la ombro de la silento, Monato, 1997:3, p. 14a
22. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
23. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
24. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
25. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933

[^Revo] [sent.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.35 2014/01/09 02:10:24 ]