tradukoj: be cs de en es fr hu ms nl pl pt ru sk

*kromPV

I.

*krom  

(prepozicio)
Plie al, aldone al:
a)
Kongrue kun aliaj, kiel jama, evidenta aŭ memkomprenebla okazo: krom Petro, tie estis ankaŭ ĉiuj miaj fratoj [1]; per pruntedono ofte oni perdas, krom sia havo, ankaŭ la amikon Hamlet ; krom la flanko praktika [...] la esperantismo havas ankoraŭ alian flankon [...] idean [2].
Rim.: En tiu senco la uzo de ankaŭ povas evitigi dubon.
b)
(en nea frazo) Kontraste al aliaj, kiel escepto: la esperantaj vortoj, krom kelkaj tre malmultaj, ne estas arbitre elpensitaj; la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj EE ; vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn [3]; mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero Z (ol plej puran veron); kiel internacia ne povas esti elektita ia alia lingvo krom arta; la garnizono ne konas ian glavon krom la kuirejan trapikilon; ĉu ne ekzistas alia bono por la homo krom manĝi kaj trinki? [4] VD:ekskluzive, flankelasi, ol
Rim.: En tiu senco krom estas ĉiam akompanata de nea vorto. Se tio ne eblas, uzu escepte (de), ekskluzive (de).

Rim. 1: Zamenhof atentigas, ke «la vorto „krom“ povas iufoje kaŭzi neprecizecon aŭ malkompreniĝon; sed en tiaj okazoj ni devas eviti la vorton „krom“ kaj uzi anstataŭ ĝi la pli precizajn esprimojn „esceptinte“„ne sole, sed ankaŭ“» LR.
Rim. 2: PAG kaj la PIV-oj prezentas „krom“ kiel prepozicion, dum por (ekz-e) anstataŭ ili allasas la rolon konjunkcian: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon [5]; tute simila estus la frazo krom Vilhelmon Petro batis Paŭlon PMEG. Mankas ekzemploj pri Zamenhofa uzo de akuzativo post „krom“; tamen Zamenhof ne hezitis meti post ĝi aliajn semantikajn kazojn, ekz-e dativon k.a.: Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita [6]; Ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros [7]; sur la tuta tero ne ekzistas Dio krom ĉe Izrael [8]; li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manĝis [9]. Tial la gramatikoj (PAG, PMEG) agnoskas la eblon de akuzativo post „krom“ (t.e fakte, ĝian konjunkcian rolon), kaj ĝi fakte estas atestita ĉe diversaj aŭtoroj: vi scias, italoj manĝas preskaŭ nenion krom fruktojn kaj glaciaĵon [10]; krom Karlon mi vizitis kinon [11]; vi nenion donis al mi, krom suferojn Mary. [Sergio Pokrovskij]

krom ke, krom tio ke

Tamen aldone: mi nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon [12]; la kabano ... estis malplena, krom ke troviĝis malnova ligna benko [13].
II.
Vortero kun la senco de krom1.a:

kroma  

Plia: [tio] deĉenigis eksplodon, kiu dissaltigis la supran protektoplaton kun proksimuma pezo de 1000 tunoj […] post kelkaj sekundoj sekvis kroma eksplodo, kiu elĵetis fragmentojn de brulaĵo el la kerno de la reaktoro [14]; 30 kromaj ŝtatoj sankciis la kontrakton.

krome

Adverbo signifanta „krom tio“: krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon [15]; la fumego jam estigis sanproblemojn por la loĝantaro […] krome oni ne povas labori aŭ studi, ĉar la aero estas tiel danĝera, ke neniu povas iri eksteren [16].

kromaĵo  

Aldono, suplemento al memstara tuto: KOMP ĉapelisto: kromaĵo por Firefox kiu anstataŭas iksojn per taŭgaj ĉapeloj.
III.
Prefikso samsignifa:

kromfolio

Folio aldonita al libro ktp.: kromfolio de „Juna Esperantisto“ [17].

krompersono

Persono apud la precipa rilate iun aferon: posedanto ankaŭ povas prokuracii al krompersono, kiun li tiam mandatigas por la konto [18].

kromseĝo

Seĝo aldonita al ia regula, kutima nombro, en teatro, aŭlo kc.

kromedzino

Plia edzino apud la regula unua: mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke ŝi mortis [19].

kromvirino  

Neleĝa kunvivantino, kiun havas viro, krom sia leĝa edzino; konkubino: lia edzino fariĝis kromvirino de iu bankiero FK ; li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn [20].

tradukoj

anglaj

~: except, apart from.

belorusaj

~: акрамя, апроч, апрача; ~a: дадатковы; ~e: акрамя таго .

ĉeĥaj

~: kromě, mimo; ~a: další, přidružený, vedlejší, zbývající, zvláštní; ~e: kromě toho, nadto, navíc; ~folio: příloha; ~persono: nezúčastněná osoba, vedlejší osoba, vedlejší účastník; ~virino: družka, konkubína, milenka.

francaj

~ a: outre; ~ b: sauf, à part; ~ ke, : à ceci près que, sauf que; ~a: additionnel, supplémentaire; ~e: de plus, en outre; ~aĵo: annexe, appendice, plugin.

germanaj

~ a: außer, neben; ~ b: außer, mit Ausnahme von; ~e: außerdem; ~edzino : Nebenfrau.

hispanaj

~ a: además de; ~ b: excepto, salvo, aparte de; ~ ke, : excepto que, salvo que; ~a: adicional, añadido, suplementario; ~e: aparte, además de, encima (además); ~aĵo: anexo, apéndice, complemento; ~folio: hoja suplementaria, anexo; ~persono: tercera persona, (un) tercero; ~seĝo: asiento añadido; ~edzino : amante, querida, entretenida; ~virino: concubina, amante.

hungaraj

~: kívül, kivételével, mellett ; ~a: további; ~e: ezenkívül, azonkívül, emellett, amellett; ~folio : pótlap; ~folio: pót-, külön-; ~persono : kívülálló; ~seĝo: pótszék; ~virino: ágyas.

malajaj

~ a: selain.

nederlandaj

~ a: behalve; ~ b: dan; ~ ke, : behalve dat; ~a: overige; ~e: bovendien; ~folio : inlegvel; ~persono : buitenstaander; ~seĝo: bijzetstoel; ~virino: bijvrouw.

polaj

~: prócz, oprócz; ~ ke, : dodatkowo, prócz tego, oprócz tego, poza tym; ~persono : osoba postronna; ~seĝo: dostawka; ~virino: konkubina (kobieta żyjąca w nieślubnym związku z mężczyzną), kochanka (kobieta utrzymująca z mężczyzną stosunki miłosne nie w małżeństwie) , utrzymanka (kobieta utrzymywana przez kochanka), nałożnica (przestarz. kobieta żyjąca z mężczyzną bez ślubu, stojąca niżej od niego w hierarchii społecznej).

portugalaj

~: fora (além de), além de, exceto.

rusaj

~ a: кроме, сверх, вдобавок; ~ b: кроме, за исключением, не считая; ~a: дополнительный; ~e: кроме того; ~persono : посторонний; ~seĝo: дополнительный стул (напр. в театре); ~virino: любовница, другая женщина.

slovakaj

~: okrem; ~a: pridružený, vedľajší, zvláštny; ~e: navyše, okrem toho; ~folio: dodatkový list, príloha; ~persono: nepriamy účastník; ~virino: družka, konkubína, milenka.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
3. F. Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La Rabistoj, paĝo 40a
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:24
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 51a, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2a.
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:20
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 17:1
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 5:15
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:6
10. E. Orzeszkowa, trad. K. Bein: Bona sinjorino, 1909
11. H. Seppik: La tuta Esperanto, 1938
12. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
13. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „la tertremo“
14. Monato, Roberto Pigro: La akcidento de Ĉernobilo 30 jarojn poste
15. La Nova Testamento, Romanoj 5:3
16. Monato, Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana: Kiam finiĝos la fumego?
17. Vikipedio, Austin Richardson
18. Vikipedio, Spezokonto
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:5
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kkroniko 11:21

~: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~seĝo: Mankas dua fontindiko.
~seĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | krom.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.34 2018/05/08 09:10:15