tradukoj:
be bg cs de en es fr he hu nl pt ru sk sv
*ofer/i PV
*oferi
↝
(tr)
- 1.
↝
Rite fordonaci ion multvaloran aŭ mortigi ion vivan sur
altaro de dio, por akiri ties favoron, protekton:
la unuaj homoj oferis nur herbon;
oferi bovon, ŝafojn, kolombojn;
Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon
[1];
(figure)
al malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, estas
oferitaj la principoj plej gravaj
EE
.
konsekri
- 2.
↝
-
Fordoni multvaloraĵon por servo, uzo, utilo de io
aŭ iu:
oferi sian tempon
FK
;
oferi iom da pacienco al la afero
FK
;
mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon
[2]!
oferi sumon por la propagando;
multo da laboroj iris ofere (estis oferitaj)
por tiu ĉi ideo
EE
;
al la afero, kiun mi nun proponas al la […] publiko,
mi oferis miajn plej bonajn jarojn
[3].
dediĉi 1
- 3.
↝
-
Helpe, donace prezenti,
kontribui por iu celo publika,
filantropia ktp:
oferi monon por la malriĉuloj, por konstruado de kirko;
se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko […],
ni kiel eble pli baldaŭ subskribu
BdV
;
montru al li dankon, se pli oferi vi al li ne
povas
Ifigenio
.
donaci,
helpi,
kotizi
Rim.:
PV donis ĉe tiu ĉi senco difinon kaj ekzemplojn kiujn
mi opinias malĝustaj kaj evitindaj (pli similajn al la franca
offrir) ― mi uzus tiusence
oferti aŭ
proponi aŭ
oferi2:
oferi monon al amiko;
oferi sian ĉevalon, aŭtomobilon al invitito;
oferi sian manon al virino, sian brakon al maljunulo;
la urbo Bulonjo bonvole oferis gastamon
al nia kongreso
[4].
PIV2 tiujn ekzemplojn ne transprenis, krom la lastan
pri Bulonjo.
[Sergio Pokrovskij]
- 4.

Unuflanke fordoni por aliflanke gajni:
ili bezonos nur oferi unu aŭ kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj ŝanĝoj en la lingvo
EE
;
ŝakludanto oferas peonojn senhezite se nur tio embarasas
lian kontraŭulon
[5].
ofero
↝
- 1.
↝
-
Oferado:
kiom multe da tempo aŭ mono ĉiu el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon,
li komparu tion ĉi kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado de ĉiu lingvo natura
[6];
li fendis lignon por brulofero
[7];
la aztekoj devis prezenti solenan, grandan oferon dum la
konsekrada festotago
[8].
- 2.
↝
-
Oferaĵo:
espero postulas oferon
PrV
;
[li] alportis el la fruktoj de la tero donacoferon
[9];
lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue
paciĝu kun via frato
[10].
oferado
↝
-
Fordono de valoraĵo por partopreni en sankta aŭ iel
bona afero:
mi volas fari grandan oferadon al Baal
[11];
ni havas en la urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie
[12];
plenumado de vero kaj justeco estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado
[13];
niaj unuaj jaroj, kiam la akiro de ĉiu nova Esperantisto estis ligita kun senfina
laborado kaj oferado
[14];
la vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj
Marta
.
oferaĵo
↝
-
Tio, kion oni oferas:
ne foriru de ĉi tie, ĝis mi venos al Vi kaj alportos mian oferaĵon kaj metos antaŭ Vin
[15];
Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio
[16];
entombigitaj funebraj oferaĵoj
[17];
per magiaj vortoj kaj oferaĵoj ili provis konvinki la urson,
ke ĝi ne tuŝu ilian brutaron aŭ ilin mem
[18].
oferema
↝
-
Volonte fordonanta siajn havojn, sian agadon, sen atento al propra
profito:
tiel memoferema kaj nobla, ke ĝi kaŝis sian amon kaj tenis ĝin sekrete
BdV
;
tre ofereoferma, li donis ĉion, kion li posedis, eĉ tion, kio apartenis al la monaĥejo
[19].
malavara,
neprofitema,
sindonabrulofero
↝
Ofero per bruligo
de viktimo:
li prenis el ĉiuj puraj brutoj kaj el ĉiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro
[20];
jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero?
[21];
bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne ŝatis
[22].
buĉofero
↝
Ofero per
buĉado de viktimo:
la sango de viaj buĉoferoj estu elverŝata sur la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj la viandon vi povas
manĝi
[23];
obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj
[24];
por kio Mi bezonas vian multegon da buĉoferoj
[25]?
foroferi
(tr)
-
Memvole perdi por utilo aŭ bono de iu aŭ io iun
aŭ ion tre valoran:
foroferi siajn amikojn por sia sendanĝereco;
sin foroferi por la publika utilo;
tiu pseŭdohumanismo celas ĝuste […] ke neniu homo estu „foroferita“
[26];
la reprezentantoj de ambaŭ [stenografiaj] sistemoj ektraktis pri
unuiĝo […], Schrey devis kontraŭvole foroferi kelkajn siajn
eltrovaĵojn, pri kiuj li aparte fieris
[27].
oferbuĉi
(tr)
-
Ofere buĉi viktimon:
li oferbuĉis bovon kaj grasan ŝafon
[28];
estis por ŝi plezuro trempi siajn blankajn manojn en la varma sango de la oferbuĉita ĉevalo
[29];
vi, kaptita kaj oferbuĉota, en la pastrino trovas la fratinon
Ifigenio
.
sinofero
↝
-
Rezigno je propra komforto, necesaĵo, eĉ vivo profite
al iu aŭ io:
la aŭtoro pritraktas la eternajn temojn de bono,
malbono, perfido, lojaleco kaj sinofero
[30];
spite al tio, ke iuj ŝajnigas ne priatenti ilian fidelecon,
bonanimecon kaj sinoferon, bestoj havas multon por instrui al la homaro
[31].
verŝofero
↝
Ofero per
forverŝo de vino, oleo aŭ alia kosta fluaĵo:
pretigu […] kiel verŝoferon kvaronon de hino da vino
[32];
ni incensas al la reĝino de la ĉielo kaj
verŝas al ŝi verŝoferojn
[33].
tradukoj
anglaj
~i:
sacrifice, offer;
~ado:
sacrifice, offering;
~aĵo:
sacrifice, offering;
~ema:
self-sacrificing, self-denying, self-giving, generous;
brul~o:
burnt offering;
~buĉi:
immolate;
sin~o:
self-sacrifice.
belorusaj
~i:
ахвяраваць, прыносіць у
ахвяру;
~ado:
ахвярапрынашэньне;
~aĵo:
ахвяра;
~ema:
гатовы да
ахвяр, самаадданы;
for~i:
ахвяраваць;
sin~o:
самаахвяраваньне.
bulgaraj
~i:
жертвам, пожертвам, принасям в жертва;
brul~o:
жертвоприношение чрез изгаряне;
sin~o:
саможертва.
hispanaj
~i:
ofrendar, ofrecer ;
~o:
ofrenda;
~ema:
dadivoso, desprendido, abnegado.
rusaj
~i:
жертвовать, пожертвовать, принести в
жертву;
~o:
жертва;
~ado:
жертвоприношение;
~aĵo:
жертва;
~ema:
готовый на
жертвы, готовый на
самопожертвование, самоотверженный;
brul~o:
всесожжение;
for~i:
пожертвовать;
~buĉi:
заклать;
sin~o:
самопожертвование;
verŝ~o:
жертвенное
возлияние.
slovakaj
~i:
obetovať, oferovať;
~o:
obetovanie, obeť, žertva;
~ado:
obetovanie, obeť, žertva;
~ema:
obetavý, sebaobetavý;
brul~o:
zápalná obeť;
for~i:
obetovať;
sin~o:
samožertva, sebaobetovanie.
fontoj
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 22:132.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro3.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua
libro de la lingvo esperanto4.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto
19055.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 19786.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto
19057.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 22:38.
Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la guarbo9.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:310.
La Nova Testamento, S. Mateo 5:2411.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 10:1912.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 20:2913.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:314.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 190715.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 6:1816.
La Nova Testamento, Efesanoj 5:217.
B. Golden: Ĉina ceramika historio, Monato, 1995:8, p. 22a18.
Monato, Saliko: Praa
religia temo19.
Vikipedio, Briego20.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:2021.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 22:722.
La Nova Testamento, Hebreoj 10:623.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 12:2724.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 15:2225.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 1:1126.
Vikipedio, Demokratio kaj Kristanismo27.
Vikipedio, Ferdinand Schrey28.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 6:1329.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo30.
Familio MacGill: June, nejune, pretertempe, Monato, 1996:4, p. 24a31.
Monato, Roberto Pigro: Mankas kapro en lia kapo32.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:1233.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 44:19
ℛevo |
datumprotekto |
ofer.xml |
redakti... |
traduki... |
artikolversio:
1.35 2018/01/15 20:10:14