*spegul/o

*spegulo

1.
Glata brila surfaco, resendanta la lumon kaj la bildojn de la objektoj: ne tuŝu la spegulon [1]! li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo [2]; la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo [3]; li venis en spegulĉambron, [kie] la speguloj ĉion pligrandigadis en nekredebla proporcio [4]; la branĉoj kisas la klaran spegulon de la akvo [5]; la maro estas glata kiel spegulo [6]; [la] vaksumita planko brilis kiel spegulo [7]; stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo PrV ; ne helpas spegulo al malbelulo PrV . VD:glataĵo, reflektoro
2.
(figure) Reprezentaĵo, similaĵo, signo: akceptu ilin bone, ĉar ili estas la spegulo kaj mallongigita kroniko de la tempo [8]; nia teatro povas esti bona spegulo pri nia mikrosocio [9]; oni konsideras romanon spegulo de la vivo [10]; liaj leteroj estas ne nur spegulo de la tempoj kaj de la unuaj kontrastoj inter la kristanoj [11]; Eŭropa kulturo en la spegulo de la monaĥejoj [12]; homgrupoj, kiuj prenas sin mem tro serioze kaj, blindigitaj de siaj veroj, ne povas vidi sin en la spegulo de la konscio [13]; de l' koro spegulo estas la okulo PrV . VD:kalejdoskopo, mozaiko
angle:
mirror
beloruse:
люстра, люстэрка
bulgare:
огледало
ĉeĥe:
zrcadlo, zrcátko
ĉine:
[jìng], 镜 [jìng], 鏡子 [jìngzi], 镜子 [jìngzi], 照鏡子 [zhàojìngzi], 照镜子 [zhàojìngzi]
france:
miroir, glace
germane:
Spiegel
hispane:
espejo
hungare:
tükör
indonezie:
cermin
japane:
[かがみ], 姿見 [すがたみ], 反映 [はんえい]
nederlande:
spiegel
pole:
lustro, zwierciadło
ruse:
зеркало
slovake:
zrkadlo
svede:
spegel
tibete:
མེ་ལོང་
ukraine:
дзеркало

speguli, respeguli

(tr)
1.
Resendi la bildon de io: la trembrilan lumeton spegulis […] monoklo [14]; kolĉenoj, braceletoj, ringoj, horloĝĉeneroj, kalvoj – ĉio brilas, ĉio respegulas […] fajrojn de lustroj, lanternetoj kaj surmuraj brak-lampoj Metrop ; SIN:reflekti2
2.
(figure) Vidigi, esti la signo de io: lia fizionomio spegulis lian animon [15]; ŝiaj okuloj spegulis ŝian internan amon al [li], kiu faradis ĉion, por ŝin ĝojigi [16]; la lingvo, estante pure socia fenomeno, ĉiam fidele respegulis kaj respegulas la socian vivon en ĉiuj ĝiaj aspektoj [17]; eble oni povus trovi ian matematikan mezon, kiu iamaniere respegulus la kvalitan tutecon de la publiko [18]; la tuta universo fandiĝis por vi nur en lin solan, lin solan ĝi spegulis, pri li sola ĝi sonis al vi [19]; liaj viglaj trajtoj spegulis antaŭe ĉiaman timon kaj malcertecon [20]; la ekstero ne ĉiam spegulas la internon [21]; ne sciante, kiel reagi, la sekretario decidis speguli la Pilatan rikanon [22]; ĉi tiun grizkoloran tonon respegulas ankaŭ liaj ampoemoj [23]; malgraŭ la tuta absurdeco […] la lasta formulo respegulas tre idealan sistemon [24]; tiuj nombroj ne spegulas la realon [25]; pliaj analizoj kaj interpretadoj spegulas harmoniigitan komunan pozicion [26]. SIN:redoni4, reflekti1VD:ekvivalenti, imiti, kapti3, kopii, reprodukti2, skribi
beloruse:
адлюстроўваць, адбіваць (у люстэрку)
ĉeĥe:
zrcadlit
ĉine:
反映 [fǎnyìng], 鉴 [jiàn], 鑒 [jiàn], 反射 [fǎnshè], 映照 [yìngzhào], 映 [yìng], 暎 [yìng]
france:
refléter
germane:
widerspiegeln 1. spiegeln
hispane:
reflejar
hungare:
tükröz, visszatükröz
japane:
うつす, 反映する [はんえいする]
nederlande:
weerspiegelen
pole:
odzwierciedlać, odbić
ruse:
отражать
slovake:
odzrkadliť, zrkadliť
svede:
(åter)spegla
ukraine:
відбивати, віддзеркалювати

speguliĝi, speguli sin

Esti videbla kiel spegulbildo, reflektiĝi en iu surfaco: en la akvo vizaĝo speguliĝas al vizaĝo [27]; se la vento ne movus la branĉojn kaj la arbetaĵojn, oni povus preskaŭ kredi, ke ili estas pentritaj sur la fundo, tiel klare tie speguliĝis ĉiu folio [28]; la tagiĝo spegulis sin en rosgutoj, tremantaj sur la folioj [29]; senfina vico de palacoj kaj portikoj, kies kolonoj dum belvetero spegulas sin en la akvo [30]; la Vintra palaco spegulas siajn longajn flavajn murojn en l’ akvo de l’ Neva [31]; rigardante la vesperan ĉielruĝon, kies lastaj briloj spegulis sin en iliaj okuloj [32]; (figure) en tiuj larmoj speguliĝis la milforma malĝojo de mia propra popolo [33].
beloruse:
адбівацца (у люстэрку), аюлюстроўвацца
ĉine:
[zhào]
germane:
sich spiegeln
japane:
うつる, 反映する [はんえいする]
pole:
odzwierciedlać się, odbić się

administraj notoj