*muel/i PV
*mueli
(tr)
- 1.
-
Pisti aŭ pecetigi per ilo grenon,
grajnojn, fruktojn, malmolajn materialojn:
mueli kafon
InfanTorent2
;
prenu manan muelilon kaj muelu farunon
[1];
por prepari paston oni muelas maizon por havi farunon
[2];
mi muelis la kafograjnojn
[3];
muelita viando
[4];
slovakoj ŝatas muelitan ŝaffromaĝon
[5];
kiu pli frue venas, pli frue muelas
PrV
.
dento
- 2.
- (figure)
Senenergiigi, premi:
li sidiĝis teren, en la mezo de la salono, muelita kaj disrompita de la tia
danca ekzercado
DKM
;
la senfrukta penado vere muelis mian cerbon
VaK
.
elĉerpi, turmenti
- 3.
- (figure)
Senhalte ripetadi:
babilas, muelas, kion lango elpelas
PrV
;
senĉese kaj nehaltigeble la pensoj mueladis en lia kapo, kvazaŭ ili volus
polvigi ĉiun ĝojon
Tor
;
la propralanda radio muelis ĉiam la samajn aferojn [kaj oni]
tediĝis pro la monotonaj insultoj kontraŭ la najbara lando
LGA
.
gurdi2
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 47:2
2. Monato, Gbeglo Koffi: Fornoj kaj formoj, 2006
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: La saĝo de Salomono kaj salamo, 2014
4. Monato, Hori Jasuo: Veneno frostigita, 2008
5. Monato, Julius Hauser: Oro blanka, 2013
2. Monato, Gbeglo Koffi: Fornoj kaj formoj, 2006
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: La saĝo de Salomono kaj salamo, 2014
4. Monato, Hori Jasuo: Veneno frostigita, 2008
5. Monato, Julius Hauser: Oro blanka, 2013
- angle:
- grind
- beloruse:
- малоць, драбіць, таўчы
- ĉeĥe:
- mlít, rozemlít
- ĉine:
- 磨 [mò], 碾磨 [niǎnmó], 砻 [lóng], 礱 [lóng]
- france:
- 1. moudre 3. mouliner
- germane:
- 1. mahlen, zermahlen, ausmahlen 2. zerrütten, ausquetschen (Kräfte), zermartern 3. wiederkäuen (Worte), herunterleiern, im Kreis drehen (Gedanken)
- hispane:
- 1. moler
- japane:
- 挽く [ひく], 粉にする [こなにする], 細かく砕く [こまかくくだく], 押しつぶす [おしつぶす]
- nederlande:
- 1. malen 2. kwellen, verlammen 3. herhalen (tot vervelens toe)
- pole:
- mleć 1. mielić, mleć
- portugale:
- moer
- ruse:
- 1. молоть, дробить, толочь 2. раздавить (перен.) 3. молоть, талдычить
- slovake:
- vymlieť (obilie)
- svede:
- mala
- ukraine:
- молоти, дробити, товкти
muelejo
Konstruaĵo destinita por mueli: la filo dungiĝis en muelejo [6]; la rivereto […] turnadis radon de muelejo BdV .
6.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo „kovru vin“, la orazeno kaj
bastono el sako
- beloruse:
- млын (будынак), вятрак (ветраны млын)
- ĉeĥe:
- mlýn, mlýnice
- ĉine:
- 碾磨厂 [niǎnmòchǎng], 碾磨廠 [niǎnmòchǎng], 磨坊 [mòfáng], 磨房 [mòfáng]
- france:
- moulin (bâtiment)
- germane:
- Mühle, Mühlhaus
- hispane:
- molino
- japane:
- 製粉場 [せいふんじょう], 風車小屋 [ふうしゃごや], 水車小屋 [すいしゃごや]
- nederlande:
- molen (gebouw)
- pole:
- młyn
- portugale:
- moinho (construção)
- ruse:
- мельница (здание)
- slovake:
- mlyn
- ukraine:
- млин (приміщення, споруда)
muelilo
-
Aparato por mueli:
la sklavoj en kelkcento da mueliloj kaj pistiloj preparis la farunon
[7];
ĝi estas akvo al lia muelilo
(profita afero por li)
PrV
.
- a)
Maŝino per kiu oni faras el greno grion aŭ farunon: oni aŭdis bone la krakadon de la mueliloj, la kantadon de la servistoj kaj servistinoj, kaj oni vidis iliajn kamparajn dancojn [8]; la aloj de mueliloj ŝajnis gigantaj brakoj DKM .
- b)
Malgranda kuireja aparato per kiu oni muelas grajnojn, spicojn kaj similajn: jen vi vidas antaŭ ĉio muelilon, kiu kostas al mi 10 ŝilingojn FK ; ŝiaj viglaj okuloj jam observis muelilon kaj kafujon sur breto, kaj en la posta momento ŝi sidis kun la muelilo inter la genuoj HsT .
7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
- beloruse:
- млын (мэханізм), драбілка
- ĉeĥe:
- mlýnek
- ĉine:
- 碾磨机 [niǎnmòjī], 碾磨機 [niǎnmòjī], 磨粉机 [mófěnjī], 磨粉機 [mófěnjī]
- france:
- moulin (appareil)
- germane:
- Mühle, Mühlwerk
- hispane:
- molino
- japane:
- 製粉機 [せいふんき], ひきうす
- nederlande:
- molen (werktuig)
- pole:
- młyn, młynek
- portugale:
- moinho (equipamento)
- ruse:
- мельница (механизм)
- slovake:
- mlecí stroj, mlyn
- ukraine:
- млин (механізм)
muelisto
Metiisto, kiu muelas, precipe tiu, kiu muelas grenon: la dua filo venis al muelisto kaj fariĝis lia lernanto [9]; muelilo haltas, muelisto eksaltas PrV ; Oreko-la-muelisto povis mueli tritikon por la kamparanoj pli malmultekoste ol iu ajn alia muelisto [10].
9.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
10. D. K. Jordan: La Avara Muelisto, La Fabeloj de Jordan, [vidita en 2006]
10. D. K. Jordan: La Avara Muelisto, La Fabeloj de Jordan, [vidita en 2006]
- beloruse:
- млынар, мельнік, мукамол
- ĉeĥe:
- mlynář
- ĉine:
- 磨坊主 [mòfángzhǔ], 面粉师 [miànfěnshī], 麵粉師 [miànfěnshī]
- france:
- meunier
- germane:
- Müller
- japane:
- 製粉業者 [せいふんぎょうしゃ]
- pole:
- młynarz
- portugale:
- moleiro
- slovake:
- mlynár
- ukraine:
- мельник, мірошник
akvomuelilo, akva muelejo
- Muelilo kies meĥanismon pelas trog-rado turnata de rivera fluo: lia metiejo troviĝis tute apude de unu el la malnovaj ŝtonaj pontoj, sub kiu staris senĉese bruanta malalta akva muelejo [11]; la loĝantoj de la regiono nomis la riveron Młynówka […] pro multaj akvomueliloj troviĝantaj ĉe ĝiaj bordoj [12].
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
12. -: Kolbuszowa, Pola Radio, 2006-03-26
12. -: Kolbuszowa, Pola Radio, 2006-03-26
- beloruse:
- вадзяны млын
- france:
- moulin à aube
- germane:
- Wassermühle
- japane:
- 水車 [すいしゃ]
- ruse:
- водяная мельница
kafmuelilo
- Aparato por prepari kafpulvoron el rostitaj kafofaboj: la koboldo metis la parolilon sur la kafmuelilon, ha, kiel ĝi komencis krakadi [13]!
13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
- beloruse:
- кавамолка, млынок для кавы
- ĉeĥe:
- kávomlýnek, mlýnek na kávu
- ĉine:
- 研磨咖啡 [yánmókāfēi], 硏磨咖啡 [yánmókāfēi]
- france:
- moulin à café
- germane:
- Kaffeemühle
- hispane:
- molinillo de café
- japane:
- コーヒーミル, コーヒーひき器 [こーひーひきうつわ]
- pole:
- młynek do kawy
- portugale:
- moedor de café
- ruse:
- кофемолка
- slovake:
- mlynček na kávu
- ukraine:
- млинок для кави
ventmuelilo
14.
Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
- beloruse:
- вятрак (млын)
- france:
- moulin à vent
- germane:
- Windmühle
- japane:
- 風車 [ふうしゃ]
- portugale:
- moinho de vento
- ruse:
- ветряная мельница
- tibete:
- རླུང་མཆིག་
- ukraine:
- вітряк (млин)
vortmueli
15.
S. Johansson:
Anonime kaj nekonkrete, [2004?]
- beloruse:
- малоць языком
- ĉine:
- 唠叨 [láodao], 嘮叨 [láodao], 喋 [dié], 唠 [láo], 嘮 [láo], 唠唠叨叨 [láolaodāodāo], 嘮嘮叨叨 [láolaodāodāo]
- france:
- caqueter (bavarder), jacasser (bavarder)
- germane:
- Worte wiederkäuen
- pole:
- mleć językiem