hast/i SPV

hasti  

(ntr)
Rapidigi siajn agojn, por pli baldaŭ plenumi ion; agi kun nekutima, nenormala rapideco: ne hastu fari vian taskon, vi disponas la tutan necesan tempon; je la siblo de la kugloj, li hastis al la tranĉeo; mi sciis, ke mia patrino ne liberigos min ĝis kompletigo de la tasko, do mi hastis por fini ĝin [1]; „Ne tian ilon“, Alico hastis klarigi [2]; La lingvoj en vivdanĝero hastu restigi skriban ateston pri siaj kulturaj akiraĵoj [3].
1. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, FEL, 2000
2. Lewis Carroll tr. Donald Broadribb: Trans la Spegulo, Ĉap. 12ª.
3. Elvia BELLUCO: Lingvoj formortu senproblemeMonato
angle:
rush, haste
beloruse:
сьпяшацца
bulgare:
побърза
ĉeĥe:
chvátat, hnát se, kalupírovat, kvapit, mít naspěch, spěchat
france:
se hâter, se dépêcher
germane:
hasten
hispane:
apurarse, darse prisa, apresurarse
hungare:
siet, igyekszik (siet), kapkod
itale:
affrettarsi
nederlande:
zich haasten
perse:
شتاب کردن، عجله کردن
pole:
spieszyć się
portugale:
apressar-se
rumane:
a se grăbi
ruse:
спешить, торопиться
slovake:
hnať sa, náhliť sa

hasto

Deziro, ke io estu tuj farata; senpacienca penado atingi celon: letero skribita kun hasto; ŝi sentis haston edziniĝi kaj liberiĝi el la familia atmosfero.
angle:
haste
beloruse:
сьпешка, пасьпешлівасьць
bulgare:
припряност, бързане
ĉeĥe:
chvat, kvap, netrpělivý spěch
france:
hâte
germane:
Hast
hispane:
apuramiento, prisa, apresuramiento, premura
hungare:
sietség, igyekezet
itale:
fretta
nederlande:
haast
perse:
شتاب، عجله
pole:
pośpiech
portugale:
pressa
ruse:
спешка, торопливость
slovake:
chvat, náhlenie

hasta

Tre aŭ tro rapida; farita sen matura pripenso aŭ preparo: hasta manĝo, adiaŭo, konkludo; ju pli haste, des malpli rapide.
angle:
hasty
beloruse:
пасьпешлівы
bulgare:
прибързан
ĉeĥe:
spěšně provedený, uspěchaný
france:
hâtif, précipité (hâtif), bâclé ~e: en hâte, à la hâte
germane:
hastig
hispane:
apurado, -a, apresurado, hecho, -a a la carrera, apremiado, -a
hungare:
sietős, kapkodó
itale:
affrettato
nederlande:
haastig, gejaagd, gehaasd
perse:
عجولانه، شتاب‌زده، هول‌هولکی
pole:
spieszny
portugale:
apressado
ruse:
поспешный, торопливый
slovake:
rýchlo urobený, unáhlený

hastema

Rapidema; neniam volanta perdi iom ajn da tempo.
beloruse:
пасьпешлівы (пра чалавека)
ĉeĥe:
ukvapený, uspěchaný
france:
impatient, pressé (impatient)
germane:
eilig
hispane:
apresurado, -a, ajolotado, -a
hungare:
örökké siető
itale:
frettoloso
nederlande:
jachtig
perse:
ناشکیبا، بی‌صبر، بی‌تاب، بی‌قرار
pole:
spieszący się
portugale:
apressado
ruse:
торопливый (о человеке)
slovake:
chvátajúci, ponáhľajúci sa

hastigi

Igi fari ion pli rapide: mi tute ne volas hastigi ilin pri io, kio bezonas paciencan, zorgan formulprecizigon [4]; La vera realo estas ke la metroaj kondukistoj, ĝenerale parolante, ne atendas ke la pasaĝeroj eliru kaj eniru, kaj nur por hastigi ilin, ili aŭdigas la signalon [5].
4. Probal Dasgupta: laŭ „Libera Folio
5. Viktoro: Ne eniru, ne eliru...
ruse:
торопить

malhasta  

Ne rapidema, okazanta laŭ trankvila takto: ni marŝis malhaste laŭ la bordo [6].
6. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
france:
nonchalant

administraj notoj

pri ~a:
    Klarigo bonvena por la ekzemplo: ju pli ~e...
    [MB]
  
~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ema: Mankas dua fontindiko.
~ema: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.