*skurĝ/o UV
*skurĝo
-
Vipo kun mallonga tenilo
kaj mallonga rimeno por punbati iun:
li sentigos sian skurĝon, li kraĉos al vi en la vizaĝon, kiam li renkontos vin
[1];
ĉu vi ricevis la skurĝopunon
[2]?
Väinämöinen vipis la ĉevalon
verge, svingis per perlita skurĝo
[3].
knuto
1.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XII
3. trad. J. E. Leppäkoski: Kalevala, 1964
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XII
3. trad. J. E. Leppäkoski: Kalevala, 1964
- angle:
- *scourge, whip, lash
- beloruse:
- бізун, н*агайка
- ĉine:
- 皮鞭 [píbiān], 棰 [chuí]
- france:
- *fouet
- germane:
- *Geißel, Peitsche
- hungare:
- korbács
- japane:
- むち
- katalune:
- flagell, assot
- nederlande:
- gesel
- pole:
- *bicz, *nachajka
- ruse:
- плеть, плётка, нагайка
- ukraine:
- батіг, канчук, нагайка, бич, кішка (батіг з декількома хвостами)
skurĝi
(tr)
- 1.
- Bati per skurĝo a.s. forte kaj dolorige: ili transdonos vin al sinedrioj, kaj […] vin skurĝos [4]; la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian [5]; (figure) hajleroj […] skurĝis lian vizaĝon [6]; (figure) nacioj skurĝitaj de malsanoj, epidemioj kaj katastrofoj [7].
- 2.
- (figure)
Akre insulti, satire kritiki:
pro tiuj vortoj, kiuj lin skurĝis en plena vizaĝo, la nekonatulo eksaltegis,
kaj faris geston por survangi la insultanton
[8];
iam recenzistoj tro forte „skurĝis“ lin kaj finfine Simenon eĉ rezignis pri
verkado
[9].
vipi3
4.
La Nova Testamento, Mateo 10:17
5. La Nova Testamento, Mateo 21:35
6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
9. La Ondo de Esperanto, 2003, № 6 (104)
5. La Nova Testamento, Mateo 21:35
6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
9. La Ondo de Esperanto, 2003, № 6 (104)
- angle:
- scourge, whip, lash
- beloruse:
- хвастаць, біць бізуном, сьцебануць
- ĉine:
- 鞭 [biān], 棰 [chuí]
- france:
- fouetter
- germane:
- geißeln 1. auspeitschen
- hungare:
- megkorbácsol 2. ostoroz
- japane:
- むち打つ [むちうつ], 激しく非難する [はげしくひなんする]
- katalune:
- flagel·lar, assotar
- nederlande:
- geselen
- pole:
- biczować, okładać biczem, lać nachajką
- ruse:
- хлестать, стегать (плетью)
- ukraine:
- бити батогом/канчуком/нагайкою/бичем, бичувати