*pres/i
*presi ↝
(tr)
skribi
- 1. ↝
Reprodukti tekston, bildojn ktp, kutime grandkvante kaj ĝenerale per apliko de inko al papero aŭ alia taŭga surfaco: la papero […] venis al la presisto, kie ĉion, kio estis skribita sur ĝi, oni presis kaj kunligis en libron, eĉ en multajn centojn da libroj [1]; mi faros, kion mi povos, ke la historio venu en la gazeton […] kaj oni ĝin presis [2]; oni presos […] nigre sur blanke nian tutan historion [3]; dum 10 jaroj Vytautas Andziulis presis 23 religiajn kaj patriotismajn libretojn [4]; EU preskribas presi sur cigaredskatoloj averton pri mortorisko [5]; la libro estas tiel nete tipografie aranĝita kaj presita, ke estas agrable teni ĝin en la manoj [6]; tiuj ĉi arĥaismoj […] ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj [7]; presi floraĵojn sur ŝtofo.
stampi 1.b
- 2. ↝
printi
Rim.: Multaj lingvoj uzas unu saman vorton por presi 1 kaj printi; tamen nemalmultaj esperantistoj sentas bezonon apartigi publikigan sencon netan (presi 1) kaj la privatan, ofte malnetan kaj unuekzempleran printadon: Kiom da presitaj (publikigitaj) artikoloj vi havas? En pli frua epoko pro simila precizemo en Esperanto apartiĝis la vorto tajpi, kvankam ankaŭ ĝin multaj lingvoj ne distingigas disde presi. [Sergio Pokrovskij]

1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
4. Monato, Laimius Stražnickas: Sekretaj vortoj de kuraĝa presisto
5. MonatoS. Maul
6. Monato, B. Kolker: Revivinta Fundamento
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
4. Monato, Laimius Stražnickas: Sekretaj vortoj de kuraĝa presisto
5. MonatoS. Maul
6. Monato, B. Kolker: Revivinta Fundamento
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
- angle:
- beloruse:
- друкаваць
- ĉeĥe:
- tisknout tisknout (noviny)
- france:
- imprimer
- germane:
- drucken 2. ausdrucken
- hispane:
- imprimir
- hungare:
- nyomtat
- nederlande:
- 1. drukken 2. printen, uitprinten, uitdraaien
- pole:
- drukować, wydrukować
- portugale:
- imprimir
- ruse:
- печатать
- slovake:
- tlačiť
preso
- 1.
Presa produktado de dokumentoj: la manuskripto […] estis sendita por preso en renoma rusa revuo [8]; la (duoble) ses supersignitaj literoj de la esperanta alfabeto […] kies tajpo, preso, printo, telesendado signifas problemojn, kostojn, tempon aŭ fiaskon [9]; la bindo kaj la preso estas perfektaj, la lingvaĵo senriproĉa [10]; la libro estas teknike laŭdinda, sen preseraroj [11].
- 2. ↝
- Presaĵo: gardu ĝin de la forgeso / per parolo en la preso FK .
- 3. ↝
presarto
8.
Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en
Jasnaja
Poljana
9. Monato, Yamasaki Seikô: Reago: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?
10. Monato, Paul Peeraerts: Nostalgia reveno
11. Monato, B. Kolker: Knaba maturiĝo
9. Monato, Yamasaki Seikô: Reago: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?
10. Monato, Paul Peeraerts: Nostalgia reveno
11. Monato, B. Kolker: Knaba maturiĝo
- angle:
- ~eraro: misprint 1. printing
- beloruse:
- 1. друк
- ĉeĥe:
- tisk
- france:
- impression (d'imprimerie)
- germane:
- Druck ~eraro: Druckfehler 1. Drucken 2. Druck
- hispane:
- impreso (sustantivo)
- hungare:
- ~eraro: nyomdahiba 1. nyomtatás 3. nyomdászmesterség
- nederlande:
- ~eraro: drukfout 1. druk 3. drukkunst
- ruse:
- ~eraro: опечатка 1. печатание
- slovake:
- tlač
presa
- angle:
- press, print, printing
- beloruse:
- друкарскі, друкаваны
- ĉeĥe:
- tiskový
- france:
- imprimé (adj.), typographique
- germane:
- ~a nigraĵo: Druckerschwärze
- hispane:
- impreso (adjetivo)
- hungare:
- nyomtatott, nyomda-
- nederlande:
- druk-
- ruse:
- печатный, типографский
- slovake:
- tlačový
presaĵo ↝
Io, ia dokumento presita: per bildoj kaj presaĵoj ili tuŝis korojn de l' virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis eĉ koleron VivZam ; servanto […] donis al ĉiu el ni ekzempleron de presaĵo kun la nomo de la mortinto en nigra kadro [14]; dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la cenzuristo VivZam ; 1 600 000 presaĵoj, 8300 inkunabloj, 75 000 manuskriptoj, 100 000 ĉizaĵoj, […] kultura trezoro akumulita en la daŭro de kvin jarcentoj konsistigas […] la privatan papan bibliotekon [15]; en Usono la situacio estas simpla: presaĵoj de antaŭ 1923 estas liberaj de aŭtorrajtoj [16].
14.
Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, tombeja arabesko
15. Monato, A. Zecchin: Vatikana biblioteko
16. Monato, R. Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj
15. Monato, A. Zecchin: Vatikana biblioteko
16. Monato, R. Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj
- angle:
- printed matter, print
- beloruse:
- друкаванае выданьне
- france:
- imprimé (subst.)
- germane:
- Ausdruck, Druck
- hungare:
- nyomtatvány
- nederlande:
- drukwerk
- ruse:
- печатное издание
presarto
↝ 
La metio kaj la arto presi, la profesio de la presistoj: en la epoko de Dante ne ekzistis en Eŭropo la presarto [17]; ni permesu al ni peketojn en la presarto […] por povi ĝui la senkompare pli grandan lukson de senĝeno [18]; Gutenberg en 1439 estis la unua eŭropano kiu uzis la presmaŝinon kaj la moveblajn tipojn en Eŭropo, inter liaj multaj kontribuoj al presarto estas la jeno: la invento de procezo por amas-produktado de moveblaj tipoj, la uzado de ole-baza inko por presi librojn, alĝusteblaj muldujoj, mekanika movebla tipo, kaj la uzado de ligna presmaŝino simila al la agrikulturaj ŝraŭbaj premiloj de tiu periodo [19].
- angle:
- printing
- beloruse:
- друкарская справа, друк, кнігадрук, паліграфія
- ĉeĥe:
- umělecký tisk, umění tisku
- france:
- imprimerie (technique)
- germane:
- Druckkunst
- hungare:
- nyomdászmesterség, tipográfia
- nederlande:
- drukkunst
- ruse:
- печатное дело, книгопечатание, полиграфия
- slovake:
- tlačové umenie
presejo 
Kompanio aŭ fabriko, kie oni presas: ĵus el la presejo BdV ; mi sendu al li ĉiun venontan kajeron tuj, kiam ĝi estos preta kaj eliros el la presejo DL ; Flandra Esperanto-Ligo disponas pri propra kompostejo kaj presejo; presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, uF .
- angle:
- press, printing house
- beloruse:
- друкарня
- ĉeĥe:
- tiskárna
- france:
- imprimerie (lieu)
- germane:
- Druckerei
- hungare:
- nyomda
- nederlande:
- drukkerij
- ruse:
- типография
- slovake:
- tlačiareň
presigi
(tr)
Post pretigo komisii al presejo la produktadon de verko: de l' bopatro li ricevis monon por presigi la broŝurojn VivZam ; ŝi skribadis nomojn kaj adresojn, enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj VivZam ; vi povas en la nova eldono presigi „miljar’ post miljaro“ [20]; mi povus verki rekte en la germana lingvo kaj presigi la romanon ĉi tie Metrop .
20.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
- angle:
- print, have printed
- ĉeĥe:
- dát tisknout, nechat vytisknout
- france:
- faire imprimer
- germane:
- drucken lassen, in Druck geben
- nederlande:
- doen drukken
- ruse:
- отдать в печать
- slovake:
- dať tlačiť
presilo 
- 1.
Maŝino por presi1:
mia preta produkto iras rekte al la rotacipresilo [21].
la apero de la kompakta disko plifaciligis ilian taskon, sufiĉas ja disponi pri komputilo kun gravurilo kaj presilo por eldoni tiom, kiom oni bezonas [22];
falsaj moneroj estas amasproduktataj […] uzanta rondajn, malplenajn diskojn eltranĉitajn el latuna lameno, kaj la diskoj estas tiam stampataj per altpremaj presiloj [23].
- 2. ↝
Maŝino por presi2; printilo: principoj de funkciado de inkŝprucaj presiloj estas esplorataj ekde fino de la 19-a jarcento [24]; kion la uzanto de paĝaranĝa sistemo vidas ekrane, tion la uzanto ricevas ĉe la presilo [25]; kompare al inkŝpruca presilo, laseraj presiloj estis ĉiam tre multekostaj [26]; ĉar tiuj teknologioj estas novaj, problemoj aperas de multaj flankoj: presiloj, virusoj, spamo, ... [27].
21.
S. Maul: Estimataj
gelegantoj, Monato, 2002:08, p.
8
22. Monato, Fidilalao Henriel: Kontraŭleĝa kopiado
23. Monato, DJ Cane: Monfalsada ekonomio
24. Vikipedio, Historio de presilo
25. Vikipedio, WYSIWYG
26. Vikipedio, Lasera presilo
27. J.-S. Brilleaud: Modernaj komunikiloj, ĉu fideblaj?, Monato, 2006:4, p. 18
22. Monato, Fidilalao Henriel: Kontraŭleĝa kopiado
23. Monato, DJ Cane: Monfalsada ekonomio
24. Vikipedio, Historio de presilo
25. Vikipedio, WYSIWYG
26. Vikipedio, Lasera presilo
27. J.-S. Brilleaud: Modernaj komunikiloj, ĉu fideblaj?, Monato, 2006:4, p. 18
- angle:
- 1. printing press 2. printer
- ĉeĥe:
- tiskařský lis, tiskárna (stroj)
- germane:
- Drucker (Gerät)
- hispane:
- 2. impresora
- nederlande:
- 1. pers (drukmachine), drukmachine 2. printer, afdrukapparaat
- slovake:
- tlačiareň
presisto 
Profesiulo pri presado de dokumentoj: tio estas tre antikva nomo; li estis ja la unua dana presisto [28]! tre konata recenzisto / skribis foje en recenzon / saĝan frazon, kies sencon / fuŝkripligis la presisto [29]; ĉar tiuj ĉi literoj estas uzataj tre malofte, tial neniu presisto volos prepari por ili apartajn tipojn [30]; la presisto verŝajne volus presmaŝinon, kiu kapablas presi kvar kolorojn samtempe [31].
28.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo, 2, kio
okazis al
la jura konsilisto
29. R. Schwartz: La Stranga Butiko
30. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
31. Monato, P. Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco
29. R. Schwartz: La Stranga Butiko
30. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
31. Monato, P. Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco
- angle:
- printer
- ĉeĥe:
- tiskař, typograf
- france:
- imprimeur
- germane:
- Drucker (Beruf),
- nederlande:
- drukker
- ruse:
- печатник
- slovake:
- tlačiar
*represi
(tr)
Prese republikigi verkon sen korektoj aŭ modifoj: havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj [32]; neniu havis la ideon ĝin represi kaj diskonigi VivZam ; li diris tion ĉi ankaŭ siatempe en la gazeto „L’Espérantiste“, kiam li represis tie diversajn partojn de tiu artikolo [33].
32.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
33. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
33. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
- angle:
- reprint
- ĉeĥe:
- dotisknout, přetisknout, znovu tisknout
- france:
- réimprimer
- germane:
- neu auflegen
- hispane:
- reimprimir
- nederlande:
- herdrukken
- pole:
- przedrukować, przedrukowywać
- ruse:
- перепечатать, переиздать
- slovake:
- dotlačiť, znova tlačiť
represo
Presa republikigo de verko, eventuale en nova formato, kun neŝanĝita enhavo: epokfara traduko […] denove havebla pro ĵusa represo [34]; la intencoj de dramo, kies celo ĉiam estis, estas kaj estos: prezenti kvazaŭ spegulon de la naturo, montri al la […] responda tempo la represon de ĝia formo Hamlet ; La Nova Testamento […], eldonita de La Brita kaj alilanda Biblia Societo, jam en 1912, kun tuja represo en 1913 [35]; lia verko preskaŭ forgesita restas nun sen represoj [36].
34.
Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, tradukoj
35. Monato, Carlo Minnaja: Ankoraŭ Sanktaj Skriboj
36. Monato, Andreo Lovaniensis: Surpriza proverbaro
35. Monato, Carlo Minnaja: Ankoraŭ Sanktaj Skriboj
36. Monato, Andreo Lovaniensis: Surpriza proverbaro
- angle:
- reprint
- ĉeĥe:
- dotisk
- france:
- réimpression
- germane:
- Neuauflage, Reprint, Neufassung, Reproduktion
- hispane:
- reimpresión
- nederlande:
- herdruk
- pole:
- przedruk, reprint
- ruse:
- перепечатка, переиздание
- slovake:
- dotlač
aparta depreso
Ordinare broŝura eldono de artikolo el pli ampleksa verko, el faka gazeto aŭ simila: aparta depreso el Sciencaj Studoj 1958 [37].
37.
Szilvási L., Mészáros I.:
Fakaj libroj kaj verkoj en Esperanto, 2011
- france:
- tiré à part
fotorepreso ↝
Faksimilo de dokumento farita per fotado: oni deziras altkvalitan skanaĵon, ekzemple por fari fotorepreson [38]; La Originala Verkaro [kies] diversaj dokumentoj estis kolektataj kaj ordigataj de Johannes Dietterle kaj eldonataj de Hirt & Sohn en la jaro 1929 en Lepsiko, fotorepreso apris en 1983 en Osaka ĉe Oriental-Libro [39].
- angle:
- photocopy, scanned reprint
- france:
- facsimilé photographique
- germane:
- Fotoreproduktion
administraj notoj
aparta de~o:
Mankas dua fontindiko.