tablojd/o PVEF
tablojdo
Premaĵo por
enbuŝigo, ordinare pli granda ol
pilolo, kiun oni pli
facile prenas solvante ĝin en akvo aŭ lasante
solviĝi en la buŝo:
englutinte unu tablojdon post ĉirkaŭ 15 minutoj
ŝi bonfartis
[1];
c-vitaminaj tablojdoj
[2].
kapsulo,
oblato,
pastelo,
pilolo,
premaĵo.
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru (plata) pilolo.
1.
Henri Masson: Medikamento kontraŭ migreno,
Eventoj, numero 146a, 1998-04
2. Vikipedio, artikolo „skorbuto“, 2005-10-21
2. Vikipedio, artikolo „skorbuto“, 2005-10-21
- angle:
- tabloid (pill), tablet (pill)
- beloruse:
- таблетка
- ĉeĥe:
- tableta
- ĉine:
- 药片 [yàopiàn], 藥片 [yàopiàn]
- france:
- comprimé (pharm.)
- germane:
- Tablette
- japane:
- 錠剤 [じょうざい]
- katalune:
- comprimit
- pole:
- tabletka, pastylka, lingwetka
- portugale:
- tablóide, comprimido, pastilha
- rumane:
- comprimat
- slovake:
- tabletka
- ukraine:
- таблетка