*fort/a PV

*forta

1.
Kapabla venki kontraŭstaron kaj produkti grandajn efikojn materiajn aŭ moralajn: leono estas forta [1]; ne fanfaronu, mi estas same forta kiel vi, eble pli forta [2]; Grenjo per forta puŝo enigis ŝin profunde kaj riglis la feran pordon [3]; vi estas sufiĉe forta, helpu min porti la arbon [4]; la grafo salte leviĝis kaj sentante sin freŝa kaj forta dankis la maljunulinon [5]; la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni [6]; pelis la maron […] forta orienta vento [7]; forta […] pafarko [8]; fortkorulo [9]; montriĝis […] forta volo kaj obstino [10]; la celo[n… ni] atingos per la potenco de nia forta animo [11]! tro forta (drasta) esprimo [12]; ŝi ofte ĵetadis sin de la deklivo en la fortan fluon de la golfo [13]; kontraŭ forta mano la leĝo estas vana PrV ; amo estas forta, sed mono pli forta PrV . VD:efika, potenca
2.
Altgrada, intensa2; posedanta en alta grado siajn karakterizajn ecojn: forta estas la malsato en la lando [14]; ilia kolero […] estas forta [15]; aŭdiĝis tre forta sonado de korno [16]; stranga kaj forta doloro trapenetris min FdO ; la okuloj brilis de forta ekscitiĝo Marta ; [ŝi] devis solvi la demandon pri plenumiĝo […] de ŝiaj plej fortaj deziroj Marta ; ŝin kaptis forta malvarmo, […kaj] tremis sub la pelta supervesto Marta ; [ili] fumas tian fortan tabakon, ke oni ĉiam ekternas, kiam oni eniras [17]; forta izoliteco de la kastoj [18]; li demandis kun tre forta germana elparolado [19]; forta deklivo malsupren [20]; en tiaj enketoj ekzistas forta diferenco inter proksima kaj fora impreso [21]; liaj vangoj denove paliĝis en plej forta grado [22]; ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj PrV . VD:frapa, grava, impresa, severa
3.
(arkaismo) Fortika1, firma1: por la fosado ŝi povis uzi nur fortan branĉon de arbo [23]; leviĝis io simila al forta fuma kolono [24]; [tie] troviĝis forta kastelo kun remparo kaj foskavo [25]; la makzelo, la larĝaj manoj dikfingraj, la forta […] kune disradiis fizikan potencon [26]; rea manpremo, ĉifoje al granda forta dikulo [27]; fiŝkapta stango per fortaj kaŭĉukaj ligiloj [28]; laboristoj lerte […] alligis [lin] ĉirkaŭ la talion per forta ŝnuro [29]. VD:dika, fera2, rezistema, persistema, tenaca
4.
FON(pri konsonanto aŭ kvazaŭvokalo) Elparolata pli intense.
5.
POE(pri silabo) Elparolata pli intense ol la najbaraj.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 7
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 1:9
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 14:21
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:24
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 76:5
10. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
11. L. L. Zamenhof: Al la Fratoj
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:4
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:7
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 19:16
17. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
19. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
20. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 26
21. Monato, Marko Naoki Lins: Toleremo ankoraŭ ne tolerata, 2005
22. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
26. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 5
27. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 26
28. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 3
29. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 2
afrikanse:
sterk
albane:
fortë
amhare:
ጠንካራ
angle:
strong
arabe:
قوي
armene:
ուժեղ
azerbajĝane:
güclü
beloruse:
моцны, дужы
bengale:
শক্তিশালী
birme:
အားကြီးသော
bosne:
jaka
ĉeĥe:
prudký, silný
ĉine:
[qiǎng], 強壯 [qiángzhuàng], 敃 [mǐn], 刚健 [gāngjiàn], 壮 [zhuàng], 劲 [jìng], 雄健 [xióngjiàn], 坚牢 [jiānláo], 精壮 [jīngzhuàng], 重地 [zhòngdì], 硬实 [yìngshí], 壮硕 [zhuàngshuò], 坚毅地 [jiānyìde], 刚劲 [gāngjìng], 健全 [jiànquán], 遒 [qiú]
dane:
stærk
estone:
tugev
eŭske:
indartsu
filipine:
malakas
france:
fort (adj.)
galege:
forte
germane:
stark, kräftig 2. heftig 3. wuchtig
guĝarate:
મજબૂત
haitie:
haŭse:
karfi
hinde:
मजबूत
hispane:
fuerte
igbe:
ike
indonezie:
kuat
irlande:
láidir
islande:
sterk
itale:
forte
japane:
強い [こわい]
jave:
kuwat
jide:
שטאַרק
jorube:
lagbara
kanare:
ಪ್ರಬಲ
kartvele:
ძლიერი
kazaĥe:
күшті
kimre:
gryf
kirgize:
күчтүү
kmere:
យ៉ាងខ្លាំង
koree:
강한
korsike:
forti
kose:
olomeleleyo
kroate:
jak
kurde:
qewî
latine:
confortare
latve:
spēcīga
laŭe:
ທີ່ເຂັ້ມແຂງ
litove:
stiprus
makedone:
силна
malagase:
mahery
malaje:
kuat
malajalame:
ശക്തമായ
malte:
qawwija
maorie:
kaha
marate:
मजबूत
monge:
muaj zog
mongole:
хүчтэй
nederlande:
sterk
nepale:
बलियो
njanĝe:
wamphamvu
okcidentfrise:
sterk
panĝabe:
ਮਜ਼ਬੂਤ
paŝtue:
قوي
perse:
1. توانا، توانمند، نیرومند، قدرتمند، قوی 2. قوی، شدید 3. استوار، محکم، مستحکم
pole:
1. silny, mocny, krzepki 2. silny, mocny, duży, tęgi 3. mocny, potężny, krzepki
portugale:
1. forte, potente, rijo, vigoroso 2. forte, potente, intenso 3. forte, rijo, resistente 5. forte, tônico
ruande:
komera
ruse:
сильный
samoe:
malosi
sinde:
مضبوط
sinhale:
ශක්තිමත්
skotgaele:
làidir
slovake:
mocný, pevný, silný
slovene:
močna
somale:
xoog
ŝone:
simba
sote:
matla
sunde:
kuat
svahile:
nguvu
taĝike:
мустаҳкам
taje:
ที่แข็งแกร่ง
tamile:
வலுவான
tatare:
көчле
telugue:
బలమైన
tibete:
ཤུགས་ཆེན་པོ་
ukraine:
сильний
urdue:
مضبوط
uzbeke:
kuchli
vjetname:
mạnh mẽ
zulue:
oqinile

forte

1.
En forta maniero: forte premis ilin la malsato [30]; Jakob forte ekkoleris Raĥelon [31]; ŝia koro forte batas [32]; ju pli proksimiĝis la tagmezo, des pli forte bruligis la suno [33]; la duonpatrino laĉis rapide kaj tiel forte, ke al Neĝulino mankis la spiro [34]; kaptu ĝian voston kaj forte ĝin tenu [35]; nia afero staras forte [36]; kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas PrV ; forte sidas, kiu Dion fidas PrV .
2.
Multe, tre: mia vesto forte malpuriĝis [37]; ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon [38]; mi efektive forte volis sciiĝi, kiel botisto kun edzino kaj infano, perlaborante ok dolarojn semajne, povas vivi en komforto [39]; la afero forte malplaĉis al Abraham [40]; tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo Marta ; la larmoj […] forte, kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj Marta ; la helaj steloj, pri kiuj mi ĉiam tiel forte ĝojis kaj kiuj tiel belege radias [41]; ni forte dubas, ĉu iu respondos tiujn ĉi demandojn alie, ol per absoluta „ne“ [42].
angle:
strongly
beloruse:
моцна, дужа 2. вельмі, надта
ĉeĥe:
mocně, silně
france:
fortement, très
germane:
stark 1. kräftig 2. sehr
itale:
fortemente
japane:
強く [つよく], しっかりと, 激しく [はげしく], ひどく
perse:
سخت، شدیداً، قویاً
pole:
1. mocno, silnie 2. strasznie, okropnie, bardzo
ruse:
сильно 2. очень
slovake:
forte
ukraine:
сильно, міцно, форте

forto

1.
Kapablo venki kontraŭstaron kaj produkti grandajn efikojn: per ĉiuj miaj fortoj mi servis vian patron [43]; vi ne havos forton por stari antaŭ viaj malamikoj [44]; forto de bubalo [45]; perdi la fortojn [46]; per la lastaj fortoj la knabo dehakis al [la monstro] la voston [47]; per ĉiuj fortoj de la espero [48]; la oceano jam komencis furiozi en sia sovaĝa kaj blinda forto [49]; oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj ĝian uzeblecon [50]; sub la nomo „Dio“ mi komprenas tiun al mi nekompreneblan plej altan Forton, kiu regas la mondon [51]; neniaj eĉ plej bonaj teoriaj principoj havas ian forton, se ili ne estas konstante aplikataj praktike [52]; kie regas la forto, tie rajto silentas PrV ; afabla vorto pli atingas ol forto PrV . VD:efiko, influo, potenco1, povo
2.
Alta grado, intenseco: forto de febro, de vino; la forto de […] suna radio [53]; ŝia animo eble eksonos per tiel plena forto, ke ĝi supersonos la mian [54].
3.
Solideco, fortikeco, malfacila rompebleco: forto de ŝnuro, de sano; knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto PrV ; hodiaŭ forto, morgaŭ morto PrV .
4.
FIZTEK Fizika grando, esprimanta ĉian kaŭzon kapablan akceli, alidirekti aŭ transformi fizikan korpon: kalkulado de la rapido kaj de la forto de ŝtono ĵetata de ponto [55]; la dimensioj de forto estas `MLT^-2`; la kvar fundamentaj fortoj. VD:gravito, interago, neŭtono
afrikanse:
krag
albane:
fuqia
amhare:
ኃይል
angle:
strength
arabe:
قوة
armene:
իշխանություն
azerbajĝane:
güc
beloruse:
сіла, моц
bengale:
ক্ষমতা
birme:
စွမ်းအား
bosne:
snagu
ĉeĥe:
schopnost, síla, výkonnost
ĉine:
1. 力量 [lìliang], 威力 [wēilì], 救援力量 [jiùyuánlìliang], 救援队 [jiùyuánduì], 德 [dé], 強 [qiáng], 精 [jīng], 生命力 [shēngmìnglì], 元气 [yuánqì], 体气 [tǐqì] 2. 強度 [qiángdù], 明暗度 [míngàndù], 密集度 [mìjídù], 烈度 [lièdù], 強烈 [qiángliè] 3. 坚固性 [jiāngùxìng], 安定性 [āndìngxìng], 持久性 [chíjiǔxìng], 屹立不移 [yìlìbùyí], 恆久不變 [héngjiǔbùbiàn]
dane:
magt
estone:
võimsus
eŭske:
indarrean
filipine:
puwersa
france:
force
galege:
poder
germane:
1. Kraft, Stärke 2. Höhe, Stärke, Intensität 3. Festigkeit, Stabilität 4. Kraft, Wechselwirkung
guĝarate:
શક્તિ
haitie:
pouvwa
haŭse:
iko
hinde:
बिजली
hispane:
fuerza
igbe:
ike
indonezie:
1. kekuatan 4. gaya
irlande:
cumhacht
islande:
máttur
itale:
forza
japane:
パワー
jave:
daya
jide:
מאַכט
jorube:
agbara
kanare:
ವಿದ್ಯುತ್
kartvele:
ძალა
kazaĥe:
күш
kimre:
pŵer
kirgize:
кубат
kmere:
អំណាច
koree:
korsike:
lu putiri
kose:
amandla
kroate:
snaga
kurde:
erk
latine:
potestatem
latve:
jauda
laŭe:
ພະລັງງານ
litove:
galia
makedone:
моќ
malagase:
fahefana
malaje:
kuasa
malajalame:
ശക്തി
malte:
qawwa
maorie:
mana
marate:
शक्ती
monge:
hwj chim
mongole:
эрчим хүч
nederlande:
sterkte, kracht
nepale:
शक्ति
njanĝe:
mphamvu
okcidentfrise:
krêft
panĝabe:
ਬਿਜਲੀ ਦੀ
paŝtue:
قدرت
perse:
1. نیرو، قدرت، توان 2. شدت، غلظت 3. استواری، استحکام 4. نیرو
pole:
1. siła 2. siła, moc 3. moc, siła 4. siła
ruande:
imbaraga
ruse:
1. сила 2. крепость (качество), сила 3. крепость (качество) 4. сила
samoe:
mana
sinde:
قدرت
sinhale:
බලය
skotgaele:
cumhachd
slovake:
moc, schopnosť, sila
slovene:
moč
somale:
awood
ŝone:
simba
sote:
matla a
sunde:
kakuatan
svahile:
nguvu
taĝike:
ҳокимият
taje:
อำนาจ
tamile:
அதிகாரத்தை
tatare:
көче
telugue:
శక్తి
tibete:
སྟོབས་
ukraine:
потужність
urdue:
بجلی
uzbeke:
kuch
vjetname:
điện
zulue:
amandla

fortega

Tre forta; malmodere, senbride forta: fortega […] vento blovas de la fundo [56]; premata de fortega bezono Marta ; turmentata de fortega tuso [57]; la pluvego estis tiom fortega, ke oni devis rezigni, ekbruligi la fajron [58]; subite fortega tondro trafis mian dormetantan orelon [59]; [li] sentis en la dekstra ŝultro fortegan doloron [60]; skuita de per fortegaj vomaj bezonoj [61]; [li] kuiris fortegan kafon [62].
angle:
mighty
beloruse:
магутны
ĉine:
上脸 [shàngliǎn], 横 [hèng], 巨大 [jùdà]
france:
puissant
germane:
sehr stark, unbändig, ungezügelt, überwältigend
itale:
potente, possente
japane:
強力な [きょうりょくな], 強烈な [きょうれつな]
pole:
mocarny, potężny
ukraine:
могутній, потужний

fortigi, plifortigi

Igi pli forta: fortigu vin per manĝo [63]; li fortigis tiujn fortikaĵojn kaj […] aranĝis provizejojn [64]; plifortigu vian militon kontraŭ la urbo […] estu kuraĝa [65]; [lian] timon […] plifortigis ankoraŭ la okazoj de la lasta nokto QuV ; oratoro devos plifortigi siajn argumentojn ĝis li atingos aprobon Ret ; la rolo de la gestoj fortigi, kolorigi aŭ nuancigi la vorton, […] estas ankoraŭ sufiĉe grava Ret ; leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas PrV ; laboro fortigas, ripozo putrigas PrV . VD:gravigi
angle:
fortify, strengthen
beloruse:
узмацняць, умацоўваць
ĉine:
[fěi], 壮大 [zhuàngdà], 健 [jiàn], 坚强 [jiānqiáng], 加强 [jiāqiáng], 增強 [zēngqiáng], 淀粉构成 [diànfěngòuchéng], 恢复精力 [huīfùjīnglì], 使強壯 [shǐqiángzhuàng], 使精力充沛 [shǐjīnglìchōngpèi], 恢复体力 [huīfùtǐlì], 面糊 [miànhú], 浆 [jiāng]
germane:
stärken, kräftigen, verstärken
indonezie:
memperkuat
japane:
強くする [つよくする]
pole:
umocnić, zasilać
ukraine:
посилювати, зміцнювати, підсилювати

malforta

Malmulte efika, malintensa: infanoj estas malfortaj [66]; malforta piedo [67]; la kantado fariĝis ĉiam pli kaj pli [malforta] [68]; en malfortaj konturoj nur montriĝis al li plata bordo [69]; en tre malforta grado Marta ; ĉu vi estas tiel malforta en la natursciencoj [70]? malforta de maljuneco [71]; malforta biero [72]; kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta PrV . VD:febla, kaduka, malsana, pala, velka
angle:
weak
beloruse:
слабы
ĉeĥe:
slabý
ĉine:
虚弱 [xūruò], 幽微 [yōuwēi], 模糊地 [móhude], 体力不支 [tǐlìbùzhī], 疲軟 [píruǎn], 尪 [wāng], 沒勁 [méijìn], 病弱 [bìngruò], 昏厥 [hūnjué]
france:
faible
germane:
schwach, kraftlos
hispane:
débil
indonezie:
lemah
japane:
弱い [よわい], 虚弱な [きょじゃくな], 微弱な [びじゃくな], 能力の劣った [のうりょくのおとった]
nederlande:
zwak
perse:
سست، ناچیز، ناتوان، ضعیف
pole:
słaby, wątły, wycieńczony
ruse:
слабый
slovake:
slabý, vetchý
tibete:
སྐྱོ་པོ་
ukraine:
слабкий, слабий, слабосилий, кволий, немічний, підупалий

malfortaĵo, malforteco

Malforta loko, malforta flanko, malforta eco en ies karaktero: ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortaĵojn de la nefortaj [73]; mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortaĵoj [74]; ĉio en la mondo hodiaŭ ekzistas nur por esti farata tro facila, tio ĉi estas la malfortaĵo de nia tempo [75]; li havis la strangan malfortecon, ke li ne povis toleri la aspekton de sakristiano [76]; aliĝis ia stranga malforteco kaj doloro en la artikoj [77]. VD:tikla
angle:
weakness
beloruse:
слабасьць, слабое месца
ĉine:
性格軟弱 [xìnggéruǎnruò], 弱 [ruò], 弱 [ruò], 微弱 [wēiruò], 劣势 [lièshì], 性格軟弱 [xìnggéruǎnruò]
france:
faiblesse
germane:
(Charakter-) Schwäche
hispane:
debilidad
indonezie:
kelemahan
japane:
弱点 [じゃくてん], 短所 [たんしょ]
perse:
نقطهٔ ضعف، نقص، عیب
pole:
słabość, słaba strona, pięta Achillesa
ruse:
слабость, слабое место
ukraine:
слабка сторона (когось, чогось), слабке місце

malfortigi

(tr)
Igi malforta: malfortigi reziston [78]; la dormemo tiom senfortigis lin, ke li revenis per tute ŝanceliĝemaj paŝoj [79]; [tiu] kruela atako ŝin senfortigis Marta ; la karesoj de la juna virino lin tute senfortigis [80]; liberigi la popolon de la ŝarĝoj, kiuj malfortigas kaj malgrandigas la loĝantaron [81]; milda aludo […] senfortigos ĉian indignon kontraŭ ŝi [82]; la oratoro tamen sukcesas […] parte malfortigi la poziciojn de la kontraŭulo [83]. VD:konsumi, frostigi, sensangigi, subfosi
angle:
weaken
beloruse:
аслабіць, зьнясіліць
ĉeĥe:
oslabit, vysílit, vyčerpat, zbavit síly
ĉine:
弱化 [ruòhuà], 削弱 [xuēruò]
france:
affaiblir
germane:
schwächen, entkräften
hispane:
debilitar
indonezie:
melemahkan, memperlemah
japane:
弱める [よわめる], 弱くする [よわくする]
perse:
ضعیف کردن، تضعیف کردن، سست کردن، از پا انداختن
pole:
osłabiać, nadwątlać, wycieńczać
ruse:
ослабить
slovake:
oslabiť, vyčerpať
ukraine:
знесилювати, послаблювати, виснажувати

malfortiĝi, senfortiĝi

(ntr)
Iĝi malforta: la vento, la entuziasmo malfortiĝas; Noa konvinkiĝis, ke la akvo malfortiĝis sur la tero [84]; ne malfortiĝu via koro, ne timu, ne konfuziĝu [85]; mia abomeno al tiu knabino komencas malfortiĝi [86]; la korpo moliĝis, tute senfortiĝis [87]. VD:estingiĝi, kvietiĝi, laciĝi
84. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:11
85. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 20:3
86. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
87. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
angle:
weaken
beloruse:
аслабець, зьнясілець, зьнемагчы
ĉine:
衰退 [shuāituì], 衰 [shuāi], 懈气 [xièqì]
france:
s'affaiblir, baisser (faiblir), faiblir
germane:
schwach werden
hispane:
debilitarse
indonezie:
melemah
japane:
力を失う [ちからをうしなう]
perse:
ضعیف شدن، تضعیف شدن، سست شدن، از پا افتادن
pole:
słabnąć, wątleć
ruse:
ослабеть
ukraine:
знесилюватися, послаблюватися, підупадати, виснажуватися

ĉiuforte, per ĉiuj fortoj, per la tuta forto

Uzante sian tutan forton, intense provante: per ĉiuj fortoj [88]; per la tuta forto [89]; pliboniĝon ni entreprenu ĉiuforte! [90].
88. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 6:14
89. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 13:8
90. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
angle:
with maximum effort, full out, all out, flat out
beloruse:
з усёй моцы, усімі сіламі, як мага
ĉine:
全力地 [quánlìde], 不遗余力地 [bùyíyúlìde], 肆力 [sìlì], 全力以赴 [quánlìyǐfù], 拼命 [pīnmìng]
france:
de toutes ses forces
germane:
mit aller Kraft
pole:
z całej siły, ze wszystkich sił

perforti

(tr)
Per forto devigi, trudi, akiri, malfermi: vi perfortis virinon dum ŝia monataĵo [91]; la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin [92]; oni perfortas la realaĵon por kontentigi la bezonojn de siaj propraj falsaj aŭ deformitaj konceptoj [93]; vera saĝulo estas tiu, kiu vivas modeste, ne ambicias, ne perfortas [94]. Mi aŭdis kvazaŭ ŝtelistoj pefortus mian pordon. [95];
91. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 22:10
92. La Nova Testamento, Mateo 22:6
93. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
94. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
95. David Augustin de Brueys, Jean Palaprat (tr. M,-J. Evrot): Advokato Patelin, Sceno IV
angle:
assault, force
beloruse:
гвалтаваць, гвалціць
ĉeĥe:
konat násilí, znásilnit
ĉine:
奸污 [jiānwū], 违背 [wéibèi], 訴諸武力 [sùzhūwǔlì]
france:
faire violence (à), violenter, violer
germane:
gewalttätig sein gegen, vergewaltigen
hispane:
forzar
indonezie:
memaksa
japane:
暴行を加える [ぼうこうをくわえる], 強要する [きょうようする]
perse:
اعمال زور کردن، اعمال خشونت کردن، تجاوز کردن
pole:
zmuszać, gwałcić, brać siłą, zniewalać
ruse:
насиловать
slovake:
vymôcť násilím, znásilniť
ukraine:
насилувати, ґвалтувати

perforta

Trudita per forto: perforta morto; ŝi glitis sur la deklivo de la profundegaĵo, kiam perforta frapo ŝin haltigis subite [96]; post tagmanĝo, min ekkaptis perforta kapdoloro [97]; Herbeno estis ekkaptita de […] perforta tusaro, akompanita de sufoko [98]; perforta sonorilbruo eltiris la junan virinon el ŝia revado [99]; perforta batalo okazis en la animo de Leopoldo [100]; perforta amo estas plej forta malamo PrV . VD:ŝtata
angle:
violent
beloruse:
гвалтоўны, насільны
ĉeĥe:
násilný, zběsilý
ĉine:
強迫 [qiǎngpò], 用武力 [yòngwǔlì], 勍 [qíng]
france:
violent
germane:
mit Gewalt, gewalttätig
indonezie:
brutal
japane:
力づくの [りきづくの], 無理強いの [むりじいの], 暴力による [ぼうりょくによる], 乱暴な [らんぼうな]
nederlande:
met geweld, gewelddadig
perse:
به‌زور، خشونت‌آمیز، خشونت‌بار، (مرگ) غیرطبیعی
pole:
przymusowy, z musu (pot.), zgwałcony, brany siłą, zniewolony
ruse:
насильный, насильственный
slovake:
násilný
tibete:
དྲག་པོ་
ukraine:
насильний, насильницький

perforto

Uzo de korpa forto por trudi sian volon: la oficistoj […] alkondukis ilin sen perforto [101]; la deziro de krimuloj estas perforto [102]; kredeblela perforto de la frapo momente svenigis Fradekon [103]; ne vin malhonoru per perforto malinda je via karaktero [104]; Hamul milde admonis la trooficialemajn gardosoldatojn ne uzi perforton [105].
angle:
violence
beloruse:
гвалт, насільле, прымус
ĉeĥe:
násilí, znásilnění
ĉine:
上級 [shàngjí], 枢轴 [shūzhóu], 暴力 [bàolì]
france:
violence
germane:
Gewalt
indonezie:
kekerasan, paksaan
japane:
暴行 [ぼうこう], 強要 [きょうよう], 乱暴 [らんぼう]
perse:
خشونت
pole:
przymus, gwałt, zniewolenie
ruse:
насилие
slovake:
násilie, znásilnenie
ukraine:
насилля, насильство, (статеве) ґвалтування

perfortulo

Tiu, kiu uzas sian forton, sian plian povon por atako kaj detruo: Dio […] savas min de perfortulo [106]; perfortulo trabatis mian flankon per tranĉilo kaj faris vundon, kies postsignon mi ankoraŭ portas [107]; la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019, kiun adoptis la usona senato lastatempe, […] apogas radikalajn perfortulojn [108].
beloruse:
гвалтаўнік
ĉine:
兇手 [xiōngshǒu]
france:
casseur
germane:
Gewalttäter
japane:
乱暴者 [らんぼうもの]
pole:
gwałciciel

senforta

Ne havanta forton; perdinta ĉiujn fortojn: senforta, kaduka kaj malsana maljunulo [109]; Purun Bhagat falis senforta, ĉar la malvarma pluvo kaj la furioza grimpado estis por li mortigaj [110]; korporacio plej multe izolita, senforta kaj iom post iom senigita je ĉiuj civitanaj rajtoj estis la malgranda hebrea komunumo [111]; la piedoj ne leviĝis, ili svingpendis ĉe la senfortaj kruroj [112]; mi estas nun tiel senforta, ke mi perdis eĉ la regadon super mia vivo [113]; (figure) la maro ŝaŭmis […] de la senforta kolero FdO ; antaŭ lia energio estas senforta eĉ la tempo mem [114]; knabon senfortan ĉiuj batoj atingas PrV . VD:elĉerpita2, febla, malforta, svenema, velka
angle:
powerless, limp
beloruse:
бясьсільны, зьнясілены
ĉine:
疲軟 [píruǎn], 尪 [wāng], 无动力 [wúdònglì], 沒勁 [méijìn], 瘦弱 [shòuruò], 孱 [chán], 昏倒 [hūndǎo], 失去知覺 [shīqùzhījué]
germane:
kraftlos, entkräftet, ohnmächtig (kraftlos), machtlos
indonezie:
tak berdaya
japane:
無力な [むりょくな]
pole:
bezsilny, słaby

seksperforti

(tr)
Per forto trudi sekskunigon: iun kristnaskvesperon ‐ nigrigita aro kun lanternoj […] partigis la grandbienulon […] dum ebriuloj seksperfortis lian edzinon [115]; (figure) kaj kiel perdis dignon nun la morto, || la am' aspektas same io besta: || la ambrakumo ŝajnas seksperforto [116].
115. H. Pontoppidan, trad. L. B. Storm: La vaganto, Norda Prismo, 57:2
116. K. Kalocsay: En ĉi murdepoko, Tra la ŝtormo, 1939–1945
angle:
rape
beloruse:
гвалтаваць, гвалціць
ĉeĥe:
znásilnit, znásilňovat
france:
violer (sexuellement)
hispane:
violar
indonezie:
memerkosa
japane:
強姦する [ごうかんする], レイプする [れいぷする]
perse:
تجاوز (جنسی) کردن، هتک ناموس کردن
pole:
gwałcić, brać siłą, zniewalać
ruse:
изнасиловать
slovake:
znásilniť
ukraine:
ґвалтувати

superforti

(tr)
Esti pli forta ol: la Sirianoj superfortos min [117]; la vorto de la reĝo superfortis Joabon [118]; dum dudek naŭ jarcentoj oni superfortis multe da reĝaj tomboj, sed ĉi tiu restis netuŝita [119]. VD:venki, venkobati, renversi
angle:
overcome, subdue
beloruse:
перасіліць , перадужаць
ĉeĥe:
překonat silou, přemáhat
ĉine:
打敗 [dǎbài], 抶 [chì], 使人感动 [shǐréngǎndòng], 令人倾倒 [lìngrénqīngdào], 擂 [lèi], 拷 [kǎo], 拷打 [kǎodǎ], 忍 [rěn]
france:
battre (l'emporter sur), l'emporter (sur), vaincre
germane:
überwältigen, besiegen, schlagen (besiegen)
japane:
圧倒する [あっとうする], 屈服させる [くっぷくさせる]
perse:
فائق شدن (به)، پیروز آمدن (به)
pole:
być silniejszym, przewyższać siłą, przemóc
ruse:
пересилить , одолеть
slovake:
premôcť, zdolať silou
ukraine:
пересилити

superforto

1.
Avantaĝo: li kontraŭstaris, sed fine cedis al la superforto [120]; mi protestis, mi piedbatis kaj mordis, sed kontraŭ la superforto mi estis senpova [121]; la timo, ke […] unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank' al la grandega superforto, kiun ĝi ricevos super ĉiuj aliaj popoloj [122].
2.
Perforto: la neceso uzi superforton kontraŭ la pastroj estis prokrastita dek tagojn [123]; [ili] instigas la popolaĉon al la superforto [124]; ĉi tiu ago estas malhonesta superforto [125];
3.
JUR Neantaŭvidita okazo, ekzemple natura katastrofo aŭ registara decido, kiu malebligas al kontraktanto plenumon de kontrakta devigo, kaj kiu eventuale, pro siaj neantaŭvideblo kaj nesupereblo ne sekvigas sankcion: ĉe superforto, en okazo de superforto ...
angle:
1. upper hand, edge, advantage 2. force, violence 3. act of God, act of nature
beloruse:
1. перавага (у моцы) 2. гвалт, насільле 3. форс-мажор, непераадольная сіла
ĉeĥe:
vyšší moc
ĉine:
3. 人力不可抗力 [rénlìbùkěkànglì], 不可抗拒的力量 [bùkěkàngjùdelìliàng], 不可抗力 [bùkěkànglì]
france:
3. cas de force majeure
germane:
1. Übermacht, Oberhand 2. Gewalt 3. höhere Gewalt
indonezie:
3. keadaan kahar, force majeure
latinece:
3. vis major
perse:
3. قوهٔ قاهره، فورس ماژور
pole:
1. siła przewyższająca 2. przemoc 3. siła wyższa
ruse:
3. форс-мажор, непреодолимая сила
slovake:
vyššia moc
ukraine:
перевага (в силі)

elektromova forto

[126][127]
ELE Fizika grando, esprimanta ĉian kaŭzon aŭ procedon, kapablan subteni potencialan diferencon inter du punktoj de malfermita cirkvito, aŭ kurenton en fermita cirkvito: la dimensioj de elektromova forto estas M1L2T-3I-1 . VD:tensio, volto
angle:
electromotive force
beloruse:
электрарухаючая сіла
ĉeĥe:
elektrohybná síla, elektromotorická síla
france:
force électromotrice
germane:
elektromotorische Kraft, Quellenspannung
indonezie:
gaya gerak listrik
japane:
起電力 [きでんりょく]
perse:
نیروی محرکهٔ الکتریکی، محرکهٔ الکتریکی
pole:
siła elektromotoryczna
ruse:
электродвижущая сила, ЭДС
slovake:
elektromotorická sila

inertoforto PV , inercia forto PIV2

FIZ Inerteca forto.
angle:
force of inertia, inertial force
beloruse:
сіла інэрцыі
ĉine:
惯力 [guànlì], 惯性力 [guànxìnglì]
france:
force d'inertie
germane:
Trägheitskraft
hispane:
fuerza de inercia
indonezie:
inersia, kelembaman
nederlande:
inertie
perse:
نیروی ماند
pole:
siła inercji, siła bezwładu
ruse:
сила инерции

administraj notoj

pri elektromova ~o :
      Mi apenaux adaptis tiun difinacxon, prenitan de PIV1 kaj
      de francaj vortaroj, sed necesus io multe pli klara
      kaj science rigora, klariganta kial tiu grando havas
      la samajn dimensiojn kaj mezurunuojn, kiel "tensio".
      [MB]
    
elektromova ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inerto~o , inercia ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.