*influ/i PV

*influi

(x)
Morale aŭ materie efiki al iu aŭ io, iagrade modifi ĝian funkciadon: la varioj de vetero influas al la nervoj; la malsano influis lian humoron; mi volas neniel influi vin; bonaj ekzemploj pli forte influas ol admonojB ; tiu argumento tre forte influos sur mia(n) decido(n); influi la sorton de la landoB ; li estas ĉiam influata de sia pliaĝa frato; tiuj gramatikaj formoj influas unu la alian; la homa volo senĉese influas sur la lingvaj(n) aferoj(n); oni kredis iam, ke la astroj influas super la sorto.
angle:
affect, influence
beloruse:
уплываць
ĉeĥe:
mít vliv, ovlivnit, ovlivňovat, působit na něco, účinkovat na něco
ĉine:
影响 [yǐngxiǎng], 感染 [gǎnrǎn], 熏陶 [xūntáo], 牵动 [qiāndòng], 說服 [shuōfú]
france:
influencer
germane:
beeinflussen
hispane:
influir
hungare:
befolyásol, hat rá
japane:
影響を与える [えいきょうをあたえる], 感化する [かんかする], 左右する [さゆうする]
katalune:
influir, influenciar
nederlande:
beïnvloeden
portugale:
influir
ruse:
влиять
slovake:
mať vplyv, účinkovať na niečo
ukraine:
впливати (на що-н., кого-н.)

influa, influhava

Havanta influon: influa oratoro.
angle:
influential
beloruse:
уплывовы
ĉeĥe:
vlivný
ĉine:
有影响 [yǒuyǐngxiǎng], 举足轻重 [jǔzúqīngzhòng], 显达 [xiǎndá], 佔上風 [zhànshàngfēng], 佔優勢 [zhànyòushì], 很有影响 [hěnyǒuyǐngxiǎng]
france:
influent
germane:
einflussreich
hispane:
influyente
hungare:
befolyásos, hatásos
japane:
影響力のある [えいきょうちからのある]
katalune:
influent
nederlande:
invloedrijk
portugale:
influente
ruse:
влиятельный
slovake:
vplyvný
ukraine:
впливовий

influo

Efiko al iu aŭ io: la influo de la majstro super liaj disĉiploj; havi influon sur iunZ ; sub la influo de agitantojnZ . influo de la puno al la kulpinto; posedi grandan politikan influon; ĝui grandan influon ĉe la ministro; la influo de la luno al la tajdoj; influo de varmo kaj pluvo sur la rikoltoj; influo de tro brila lumo sur la okulo.
angle:
influence
beloruse:
уплыў
ĉeĥe:
influence, působení, vliv
ĉine:
影响 [yǐngxiǎng], 感染 [gǎnrǎn], 影响力 [yǐngxiǎnglì], 熏陶 [xūntáo], 权势 [quánshì], 威势 [wēishì]
france:
influence
germane:
Einfluss
hispane:
influencia
hungare:
befolyás, ráhatás
japane:
影響 [えいきょう], 感化 [かんか], 影響力 [えいきょうりょく], 勢力 [せいりょく]
katalune:
influència
nederlande:
invloed
portugale:
influência
ruse:
влияние
slovake:
vplyv
ukraine:
вплив

influebla

Kiu iel povas suferi influon: facile influebla homo; la elektron-metalo tute ne estas influebla de alkaloj kaj lesivoj [1].
1. tr: Elektron-metalo, Esperanto Triumfonta, 1920:1, p. 7a
beloruse:
на якога лёгка ўплываць, слабавольны
france:
influençable
japane:
影響されやすい [えいきょうされやすい]
ukraine:
який піддається впливу

influiĝi

(ntr)
Ricevi influon de...: li influiĝas sole de kalkulo pri eventualaj perdoj aŭ gajnoj financaj [2].
2. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
быць пад уплывам
france:
être influencé par

kontraŭinfluo

Influo kun mala efiko kompare kun alia influo: ĉar mankis ŝia kontraŭinfluo, lia frenezo ... grade forpelis la klientojn [3].
3. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
уплыў у адваротны бок, процідзеяньне
ĉine:
感化 [gǎnhuà], 抗衡 [kànghéng]
france:
contre-influence

seninflua

Kiu ne influas, ne pezas, ne efikas: seninflueco de la gramatiko sur la vortaron [4]; eĉ se seninfluaj, ni estas almenaŭ propagandemaj [5].
4. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 6
5. R. F. Vaughan: La Malaja Lingvo, The British Esperantist, 1914-10 (118), p. 200a
beloruse:
неўплывовы, нядзейсны
ĉine:
中性 [zhōngxìng], 中立 [zhōnglì], 小可 [xiǎokě]
france:
neutre (sans influence), sans influence
japane:
影響力のない [えいきょうちからのない], 勢力を持たない [せいりょくをもたない]
ukraine:
який не має впливу, невпливовий

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a, ~hava: Mankas dua fontindiko.
~a, ~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas verkindiko en fonto.