*impres/o

*impreso

1.
Influo, efiko, farita sur la sentumoj, la koro aŭ la spirito: senti impreson de malvarmo; oni havis la impreson kvazaŭ ĉio dormas [1]; li havis impreson, kvazaŭ li troviĝas en sia propra preĝejo, en kiu li estis baptita [2]; oni havis impreson, kvazaŭ la maro volas diri: mi ankaŭ povas aspekti malserene! [3]; mi scios ja, ke tio estas la diablo, kaj tial ĝi ne faros sur mi tian impreson [4]; mi havis la impreson, ke tiuj vortoj enhavas en si profundan doloron [5]; ŝi havis la impreson, ke la cignoj pli forte frapas per la flugiloj [6]; aperis lumoj malsupre, tio faris tian impreson, kvazaŭ oni ekbruligis pecon da papero [7]; li lasis en mia memoro la plej bonan impreson [8]; ŝi sentis, ke ŝin kaptis impreso kaj rememoroj Marta ; ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran impreson ŝia ludado faris Marta . VD:efekto, imponeco, ŝajno, sperto2
2.
FOT Fizika efiko de lumradioj sur fotografa plato: tempo de impreso; la lumo falas sur la malantaŭan parton, kie estas kreita bildo sur imprespapero [9].
beloruse:
1. уражаньне 2. узьдзеяньне (сьвятла), экспазіцыя
ĉeĥe:
 dojem, imprese, pocit, účinek
france:
1. impression (sensation), sensation (impression) 2. impression (phot.)
germane:
1. Eindruck 2. Einwirkung, Lichteinwirkung, Belichtung
hispane:
 impresión
hungare:
1. érzés (benyomás), benyomás 2. megvilágítás, exponálás
nederlande:
1. indruk, effect, impressie 2. belichting
portugale:
1. impressão (sensação) 2. impressão (fotografia, óptica)
ruse:
1. впечатление 2. экспозиция (фот.)
slovake:
 dojem, impresia, pocit
svede:
1. intryck
ukraine:
 враження

impresi

(tr)
Estigi, fari impreson al: la pastro agrable impresis lin [10]; oni povis vidi, ke la vortoj de la filo forte ŝin impresas [11]; la kisoj malagrable impresis Klaron, ĉar ŝi sciis, ke ili estas falsaj [12]; Klotildo estis provizita je tiu ensorĉanta ĉarmo, kiu tiel forte impresis [13]; kio impresas vin kiel plej stranga en ĉi tiu afero [14]? VD:gravuri, influi, sentigi
beloruse:
 уражваць, уразіць, ствараць уражаньне
ĉeĥe:
 dojímat, zapůsobit
france:
 impressionner (produire une impression), impressionner (photographiquement), donner l'impression (de)
germane:
 einwirken, beeindrucken
hispane:
 impresionar
hungare:
 benyomást tesz (valakire), megvilágít (fotó)
nederlande:
 indruk maken, indruk maken op
portugale:
 impressionar
ruse:
 произвести впечатление
slovake:
 robiť dojem, zapôsobiť
svede:
 göra intryck
ukraine:
 вражати, справляти/робити враження

impresa

Faranta fortan impreson: impresa rakonto, propagandilo; impresa kaj efika stilo [15]; ŝi prenis el ŝranketo botelon kaj provizis glason per impresa dozo da viskio [16]; post momenta, impresa paŭzo li diris grave: – [li] ne mortigis sin mem [17]; [ili] ellaboris detalajn genealogiajn tabelojn – cetere tre impresajn unuavide [18]! iom post iom plenigis lin kvieta trankvilo, ankoraŭ pli impresa kaj viva ol tiu de la dormanta tero [19]; la portantoj de tiu kulturo […] estas famaj ankaŭ pro siaj impresaj pentraĵoj en kavernoj [20].
15. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
16. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 14
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXI
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
19. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo
20. W. Fuss: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?, Monato, 2003:2, p. 20a
beloruse:
 уражальны
ĉeĥe:
 dojemný, působivý
france:
 impressionnant
germane:
 beeindruckend, eindrücklich
hispane:
 impresionante
hungare:
 hatásos
nederlande:
 indruk makend, indrukwekkend
portugale:
 impressionate
ruse:
 впечатляющий
slovake:
 dojemný, pôsobivý
ukraine:
 який справляє враження, вражаючий

impresebla, impresiĝema

1.
Povanta esti facile impresata: kiel impresebla vi estas [21]! la belforma kaj delikata linio de tiu buŝo, kiel […] okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo Marta ; viro psike nestabila, kun impresiĝema karakter’ [22]; lia animo estis tro impresebla de ĉio bela [23]; mi estas sensiva, impresiĝema homo, kaj sekve mi forte sentas kritikojn [24]. SIN:sentema
2.
FOT Preparita por ricevi la efikon de la lumradioj: impresiĝema fotografa plato.
beloruse:
1. уражлівы, уразьлівы, чульлівы, чуйны 2. адчувальны, фотаадчувальны
france:
 impressionnable
germane:
 empfindlich 1. sensibel, beeindruckbar 2. lichtempfindlich
hungare:
1. fogékony, érzékeny 2. fényérzékeny (fotográfia)
nederlande:
2. gevoelig (fot..)
portugale:
 impressionável, sensível (que se impressiona)
ruse:
1. впечатлительный 2. чувствительный, светочувствительный
ukraine:
 вразливий, чутливий, чулий, чутливий

impresismo

BELA Arta, precipe pentrarta skolo, aperinta fine de la 19a jarcento, en kiu la artisto kaptas kaj redonas ĝeneralan impreson de objektoj en ia difinita momento, vidataj sub ia difinita lumo; la nomon al la skolo donis la pentraĵo de franca pentristo C. Monet „Impreso, leviĝanta suno“, 1872; impresionismo: preskaŭ impresisma efiko [25]; impresismaj pentristoj volas redoni naturajn, lokatmosferajn, socirilatajn kaj similajn impresojn kvazaŭ nur per lumo kaj koloro [26].
25. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
26. L. C. Deij: Enkonduko al Beletro, Malgranda Revuo, 1947:3
angle:
 impressionism
beloruse:
 імпрэсіянізм
bulgare:
 импресионизъм
ĉeĥe:
 impresionizmus
france:
 impressionnisme
germane:
 Impressionismus
hispane:
 impresionismo
hungare:
 impresszionizmus
nederlande:
 impressionisme
portugale:
 impressionismo
ruse:
 импрессионизм
slovake:
 impresionizmus

malbonimpresa, misimpresa

Kiu kaŭzas malbonan impreson, ŝajnas malbona, ŝoka, neakceptebla: en la profundo staras malserenaj, malbonimpresaj domoj kun lignaj palisaroj [27]; pasintece misimpresaj ilustraĵoj [28]. VD:abomena, malbela, kaduka
france:
 de mauvais aloi, de mauvais effet
germane:
 einen schlechten Eindruck hinterlassend

administraj notoj

pri ~i:
    Aldoni ekz-on FOT. [MB]