*potenc/o

*potenco

1.
Kapablo, povo forte efiki: la potenco de maŝino, de teleskopo; (figure) la potenco de elokventeco, de konvinkaj paroloj; mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi ĉi tiun grandan havon [1]; la maro, kies potenco rompiĝadis sur la digo [2]; la forto de la preĝo kaj la potenco de la kantoj [3]; plej granda potenco kuŝas en la komenco PrV ; laboro kaj pacienco kondukas al potenco PrV ; utiligi la potencon de novaj procesoroj [4].
2.
JURPOL Jura aŭ politika kapablo obeigi al sia volo: la organoj kaj branĉoj de la ŝtata potenco; leĝodona potenco de la parlamento; plenuma potenco de la ministroj; milita potenco; la tera potenco de la papoj; en „Julio Cezaro“ ekzistas do tensio inter, unuflanke, la nocio de regado de elito, kiu, eĉ se ĝi misuzas la potencon, tamen reprezentas kontinuecon de valoroj, kaj, aliflanke, la nocio de renverso de tiraneca reĝimo [5]; en tiu ĉi situacio vekiĝis la potencinstinkto de la kanceliero [6].
3.
POL Regno sufiĉe forta por influi la situacion en konsiderinde granda parto de la mondo: regiona, granda, monda potenco; superpotenco; la dilemo de UN estas, ke la mondorganizaĵo povas esti nur tiom forta, kiom permesas la gvidaj ŝtatoj, precipe la potencoj kun veto-rajto [7]; la eksa kolonia potenco Britio [8].
4.
BIB Kapablo, forto supernatura de Dio kaj de tiuj, kiuj agas en lia nomo, konduki la sorton, la estontecon: turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco [9]; Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas [10]. Li regas per Sia potenco eterne [11]; la tuta homamaso volis tuŝi lin, ĉar potenco eliris el li kaj sanigis ĉiujn [12]; reĝo Salomono […] havis potencon super la fortoj de la naturo kaj super potencaj spiritoj, eĉ la morto mem devis ĉiumatene prezenti al li la liston de tiuj, kiuj devis morti en tiu tago [13].
5.
MAT
a)
[14] (de reelo `x` per entjero `n`) Ĝia n-a potenco: ĉiu pozicio[j] de duuma nombroprezento […] formas vicon de potencoj de 2: 1, 2, 4, 8, 16, … [15].
b)
[16] (de pozitiva reelo `x` per reelo `y`) La eksponencialo de `y` kun bazo `x`; alidire: `e^(y*ln x)`.
c)
VD:inversigo.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!

Grafikaĵoj de diversaj potencoj
afrikanse:
mag
albane:
mund
amhare:
ይችላል
angle:
2. power leĝodona ~o: legislative power. plenuma ~o: executive power. 5. power
arabe:
قد
armene:
զորություն
azerbajĝane:
bilər
beloruse:
1. сіла, магутнасьць, моц 2. улада ŝtata ~o: дзяржаўная ўлада. leĝodona ~o: заканадаўчая ўлада. plenuma ~o: выканаўчая ўлада. 3. дзяржава (уплывовая, магутная) super~o: супэрдзяржава. 4. сіла, моц 5. ступень (матэматычная)
bengale:
হতে পারে
birme:
အစွမ်းသတ္တိ
bosne:
možda
ĉeĥe:
mocnina
ĉine:
2. [shì], 勢 [shì], 強權 [qiángquán], 强权 [qiángquán], 权力 [quánlì], 權力 [quánlì]
dane:
måske
estone:
võiks
eŭske:
agian
filipine:
lakas
france:
1. puissance 2. pouvoir 3. puissance 5. puissance (d'un nombre)
galege:
pode
germane:
1. Macht, Gewalt 2. Gewalt 3. Macht 5. Potenz
guĝarate:
કદાચ
haitie:
ta ka
haŭse:
cikakken mulki
hinde:
हो सकता है
hispane:
potencia
hungare:
1. teljesítmény, hatalom, erő laboro kaj pacienco kondukas al ~o: türelem és fáradozás meghozza a gyümölcsét. 2. hatalom ŝtata ~o: államhatalom. leĝodona ~o: törvényhozó hatalom. plenuma ~o: végrehajtó hatalom. tera ~o: földi hatalom. 3. hatalom super~o: szuperhatalom. 5. hatvány
igbe:
ike
irlande:
d’fhéadfadh
islande:
gæti
japane:
可能性がある [かのうせいがある]
jave:
bisa uga
jide:
זאל
jorube:
ki
kanare:
ಅಧಿಕಬಲ
kartvele:
შესაძლოა
kazaĥe:
лязат
kimre:
allai
kirgize:
күч
kmere:
អាច
koree:
수도
korsike:
forsi
kose:
amandla
kroate:
možda
kurde:
erk
latine:
ut
latve:
varētu
laŭe:
ອາດຈະ
makedone:
би можеле да
malagase:
mety
malaje:
mungkin
malajalame:
ശക്തി
malte:
jista
maorie:
te kaha
marate:
कदाचित
monge:
zaum
mongole:
байж болох юм
nederlande:
2. macht leĝodona ~o: wetgevende macht. plenuma ~o: uitvoerende macht. 3. macht super~o: grootmacht. 5. macht
njanĝe:
akhoza
okcidentfrise:
macht
panĝabe:
ਸ਼ਾਇਦ
paŝtue:
ښایي
pole:
1. siła, moc 2. władza ŝtata ~o: władza państwowa. leĝodona ~o: władza ustawodawcza. plenuma ~o: władza wykonawcza. 3. mocarstwo super~o: supermocarstwo. 5. potęga
portugale:
1. potência, poder
ruande:
imbaraga
rumane:
1. putere, puteri 2. autoritate ŝtata ~o: puterea statului. leĝodona ~o: putere legislativă. plenuma ~o: puterea executivă. 3. mare putere super~o: superputere. 5. forță
ruse:
1. сила, мощь 2. власть ŝtata ~o: государственная власть. leĝodona ~o: законодательная власть. plenuma ~o: исполнительная власть. tera ~o: светская власть. 3. держава 5. степень
samoe:
mᗑlosi
sinde:
شايد
sinhale:
සමහරවිට
skotgaele:
fhaodainn
slovake:
mocnina
slovene:
morda
somale:
itaal
ŝone:
simba
sote:
ka ‘na
sunde:
meureun
svahile:
nguvu
taĝike:
мабодо
taje:
อาจ
tamile:
வலிமை
tatare:
булырга мөмкин
telugue:
వాటిని
ukraine:
міць
urdue:
ہو سکتا ہے
uzbeke:
qudrat
vjetname:
might
zulue:
izikhwepha

potenca

1.
Havanta grandan efikon: potenca maŝino, rimedo; (figure) potencaj kverkoj [17] [18]; barbo potenca sed kapo sensenca PrV ; la belan peton, pli potencan ol glavo kaj lanco, vi forpuŝas Ifigenio ; li ekmigris pluen trans la altajn potencajn montojn [19].
2.
Havanta grandan politikan aŭ juran influon: potenca reĝo, regno; potenca reĝino [20]; ruinoj de potencaj urboj ĉe la larĝa Danubo [21]; la potenca reĝurbo Kopenhago [22]; riĉa potenca sinjoro [23]; la altepotenca imperiestro de Japanujo [24]; la loto decidas inter potenculoj [25]; antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo PrV .
beloruse:
моцны, магутны
ĉeĥe:
mocný
ĉine:
強勢 [qiángshì], 强势 [qiángshì], 騤 [kuí], 冲 [chòng], 衝 [chòng], 伾 [pī]
france:
puissant
germane:
mächtig, machtvoll, gewaltig
hungare:
hatalmas, nagy hatalmú, nagy teljesítményű barbo ~a sed kapo sensenca: feje, mint egy hordó, esze, mint egy dió. antaŭ tima okulo ~iĝas eĉ kulo: a megijedt ember az árnyéktól is fél.
japane:
強力な [きょうりょくな], 威力のある [いりょくのある], 有力な [ゆうりょくな], 権力のある [けんりょくのある], 強大な [きょうだいな]
nederlande:
machtig
pole:
potężny, przemożny, władny
rumane:
puternic, puternică, capacitate de putere
ruse:
сильный, мощный, могучий
slovake:
mohutný
ukraine:
владний, могутній, потужний

potenci

(tr)
1.
Havi potencon super: la tutan Mediteraneon iam potencis Romo; vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn, kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn FK ; kvardek falsistoj sendepende unu de la alia prezentis sin kiel Petro la 3-a kaj provis potenci en iuj provincoj de Rusio [26].
2.
MATPIV1 (evitinde) Potencigi: eksponento, per kiu oni devas potenci b por ekhavi a [27].
beloruse:
1. уладарыць, панаваць 2. узводзіць у ступень, вылічаць ступень
ĉine:
1. 能够自我控制 [nénggòuzìwǒkòngzhì], 能夠自我控制 [nénggòuzìwǒkòngzhì]
germane:
1. die Macht ausüben über, die Gewalt haben über, beherrschen
hispane:
potenciar
hungare:
1. ural, hatalmában tart 2. hatványoz, hatványra emel
japane:
支配する [しはいする], 権力をふるう [けんりょくをふるう]
nederlande:
macht geven 1. macht hebben
pole:
1. mieć władzę nad kimś, posiadać moc nad kimś
rumane:
1. putea, fi capabil, avea putere
ruse:
1. властвовать
slovake:
mať moc, vládnuť
ukraine:
володарювати, мати владу, панувати, підносити до степеня

potencigi

(tr)
1.
Igi pli potenca: la fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos [28].
2.
MAT (reelon `x` per entjero `n` aŭ reelo `y`) Kalkuli ĝian potencon 5.a5.b: `2^3=8` (legu: du potencigite per tri estas ok, aŭ du alt tri estas ok); divido per `p` de la entjeroj `m`-potencigitaj liveras restojn `m`-umajn [29]. VD:radikigi.
Rim.: En PIV1 kaj [30] troveblas ĉi-sence la rekta verbigo „potenci“. Tio malagrable kolizias kun la politika senco de la sama verbo, nome „havi potencon super“. Ŝajnas, ke „igi potenca“ estas pli bona metaforo por la matematika nocio, kaj cetere ĝi ekzistas de longe kaj troveblas ankaŭ en MatVort.
28. Zamenhof: La parolado antaŭ la Unua Kongreso en Boulogne sur Mer, 1905-08-05
29. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 11
30. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 43
angle:
2. raise to a power
beloruse:
1. умацоўваць, мацаваць 2. узводзіць у ступень, вылічаць ступень
ĉeĥe:
umocnit
france:
2. élever à une puissance
germane:
2. potenzieren, erheben (in eine Potenz)
hungare:
1. hatalmassá tesz, uralkodóvá tesz 2. hatványoz, hatványra emel
nederlande:
2. in de macht verheffen
pole:
1. robić potężnym, wzmacniać 2. potęgować
rumane:
1. întări 2. crește puterea
ruse:
1. укреплять 2. возводить в степень
slovake:
umocniť
ukraine:
наділяти владою, зміцнювати, посилювати, володарювати

potencigo

1.
Transdono de potenco al iu aŭ io: POL li proponis ekzilregistaron post la faligo kaj senpotencigo de Hitler [31]; MED (en homeopatio, plifortigo per diluo) pere de tiu teknika aplikado (sukusiado aŭ pistado) la kuraca povo kaŝita en la kruda substanco riveli[ĝ]as, oni ankaŭ nomas ĉi tiun teknikon „potencigo“ [32].
2.
MAT[33] Ago potencigi: oni povas fari ĉi tion per trovo de ĝia k-a potenco kiel entjero kaj tiam trovo [de] la resto post divido per p ‐ ĉi tiu procezo estas la diskreta potencigo [34].
angle:
2. raising to a power, exponentiation
beloruse:
1. наданьне паўнамоцтваў, перадача ўлады 2. узьвядзеньне ў ступень, патэнцыраваньне
france:
2. élévation à une puissance, exponentiation
germane:
1. Ermächtigung sen~igo: Entmachtung. 2. Potenzierung, Potenzerhebung
hungare:
2. hatványozás, hatványra emelés
pole:
1. wzmocnienie działania, zwiększenie zdolności 2. potęgowanie
rumane:
1. îmbunătățirea puterii, creșterea capacității de putere 2. putere
ruse:
2. возведение в степень, потенцирование
slovake:
2. umocňovanie

potenciganto

MAT[35]
La nombro, per kiu oni potencigas: enkonduko de potenco je frakcia potenciganto [36]. SIN:eksponento
angle:
exponent
beloruse:
паказьнік ступені
ĉine:
指数 [zhǐshù], 指數 [zhǐshù]
france:
exposant (math., info.)
germane:
Exponent
hungare:
hatványkitevő, exponens
pole:
wykładnik (potęgi)
rumane:
exponent (puteri)
ruse:
показатель степени

potencigato

MAT
La nombro, kiun oni potencigas. SIN:bazo de eksponencialo.
angle:
base (of exponential)
beloruse:
падстава (матэматычная)
ĉine:
[dǐ]
france:
base (d'une exponentielle)
germane:
Basis
hungare:
alap (hatványé)
pole:
podstawa (potęgi)
rumane:
baza (puteri)
ruse:
основание

potencilo

ELE(evitinde)
Elektroprovizilo: ventumiloj ofte multas en komputiloj: normale oni havas almenaŭ unu ĉe la potencilo, kiu ne plene efike konvertas elektran povon al la malalta tensio uzata de elektronikaj cirkvitoj [37]; ĝi tute ne rilatas al komputilaj retoj, do „retadaptilo” ne ŝajnas tre taŭga esperantigo ‐ ĉu estu „elektroprovizilo” aŭ „potencilo” [38]? VD:potencialo2
37. Monato, Franck Arnaud: Kvietigu tiun komputilon!
38. Monato, Edmund Grimley Evans: Distra kaj kleriga vortaro

n-a potenco

MAT
(de reelo `x`) La produto de `n` faktoroj egalaj al `x`: la `n`-an potencon de `x` oni signas per `x`; la kvina potenco de du estas tridek du: `2^5=2*2*2*2*2=32`; se n estas natura nombro, la n-a potenco de matrico en jordana normala formo estas direkta sumo de supraj triangulaj matricoj, sekve de bloka multipliko [39]. SUB:kvadrato, kubo.
Rim.: Tiu difino estas vastigebla al elementoj de ajna monoido kun multiplike signata operacio: n-a potenco de entjero, de matrico, de endomorfio (konsiderante la operacion kunligo)...
angle:
n-th power
beloruse:
n-я ступень
france:
puissance n (d'un nombre)
germane:
n-te Potenz
hungare:
n-edik hatvány
pole:
n-ta potęga (liczby)
rumane:
n-a puterea (numere)
ruse:
n-я степень

nulpotenca

MAT
(p.p. nenula elemento `x` de ringo) Tia, ke iu n-a potenco de ĝi egalas al la nulo: ĉiu nulpotenca elemento estas ankaŭ nuldivizoro; ajgeno de nulpotenca endomorfio estas nepre nula; nulpotenca matrico; la sumo de du komutiĝantaj nulpotencaj elementoj estas ankaŭ nulpotenca; kristalografia grupo povas esti kunkompakta diskreta subgrupo de nulpotenca aŭ solvebla Grupo de Lie [40]; G estas la originala grupo kaj N estas la normala subgrupo, se G estas komuta (abela), nulpotenca aŭ solvebla, do ĉi tia estas ankaŭ G/N [41]. SIN:nilpotenta.
angle:
nilpotent
beloruse:
нільпатэнтны
ĉine:
冪零元 [mìlíngyuán], 幂零元 [mìlíngyuán]
france:
nilpotent
germane:
nilpotent
hungare:
nilpotens
pole:
nilpotentny
portugale:
nilpotente
rumane:
nilpotent
ruse:
нильпотентный

administraj notoj

~igato: Mankas fontindiko.
~igato: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-a ~o: Mankas dua fontindiko.