*renvers/i UV
*renversi
(tr)
- 1.
-
Faligi ion aŭ iun starantan,
tiel ke la supro estas malsupre:
renversi inkujon, meblon, muron;
la tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ
renversiĝos
[1];
pano ruliĝis tra […] tendo, kaj ekfrapis ĝin tiel, ke ĝi falis, kaj
renversis ĝin, kaj la tendo tute kuŝis
[2];
oni renversas montojn de ilia bazo
[3];
mi estas tute sendefenda, infano povas min renversi
[4];
ni havas gubernian madejron: ĝi ne imponas per eksteraĵo, sed eĉ elefanton ĝi
renversos
[5];
li alsendu vinon la plej bonan, alie mi renversos lian tutan kelon
[6];
el surprizo pro tiu ĉi demando [li] preskaŭ renversis la pleton de teo
BdV
;
la ludantaj delfenoj sin renversadis
FK
;
kiam la ŝipo renversiĝas, oni ne havas tempon diskuti pri la remistoj
[7].
ŝanceli1
- 2.
- (figure) Ruinigi, detrui, ekstermi: Mi ne renversos la urbon [8]; la malvirtuloj renversiĝos kaj pereos, sed la domo de virtuloj staros forte [9]; du tiaj homoj, kiel mi, ruinige renversus la tutan konstruon de la morala mondo [10]; la registaro, ricevinte […] averton pri la striko, rifuzis dialogi kaj renversi (repreni, nuligi) la decidon pri la prezaltigo [11]; tio ĉi renversas la tre vastigitan opinion FK .
- 3.
- Inversigi: renversi la ordon de listo; renversi la randon de ĉapelo; januare oni preparas la sablon por la asparago-bedoj, ilin kovrante per sunkolektaj tukegoj, kiujn frusomere oni povas renversi por protekti kontraŭ tro da suno [12]; oni povus, sen grave difekti logikon, renversi la bildon kaj difini reton, kiel […] kolekto de truoj kunligitaj per ŝnuro [13].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 7:13
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 28:9
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:21
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:7
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
11. Monato, Prince Henry Oguinye: Strikon oleumi, 2004
12. Monato, Franz-Georg Rössler: Ni fosu nian konton!, 2010
13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Blogo de observanto de kuriozaj konceptoj – Truo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 7:13
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 28:9
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:21
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:7
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
11. Monato, Prince Henry Oguinye: Strikon oleumi, 2004
12. Monato, Franz-Georg Rössler: Ni fosu nian konton!, 2010
13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Blogo de observanto de kuriozaj konceptoj – Truo
- angle:
- overturn, upset
- beloruse:
- перакуліць, перавярнуць, абярнуць 2. зрынуць, скінуць, зьвергнуць, абвергнуць (opinion)
- ĉeĥe:
- klopit, kácet, podtrhnout, překlopit, překlápět, převrhnout, převrátit, rozvrátit, skácet, svalit, zbavit moci, zvrátit
- ĉine:
- 掀翻 [xiānfān], 倾 [qīng], 傾 [qīng], 偾 [fèn], 僨 [fèn]
- france:
- basculer, renverser, retourner
- germane:
- 1. umkippen (trans.), umwerfen, kentern lassen, umstürzen 2. stürzen, umkehren (trans.), auf den Kopf stellen 3. umdrehen, umstülpen
- hungare:
- 1. felborít, feldönt, ledönt 2. felfordít 3. kifordít, megfordít
- japane:
- 逆さにする [さかさにする], 転覆させる [てんぷくさせる], ひっくり返す [ひっくりかえす], 倒す [こかす], 転倒させる [てんとうさせる], 覆す [くつがえす], 打倒する [だとうする]
- nederlande:
- omgooien, ten val brengen
- pole:
- przewracać, obalać, wywracać
- portugale:
- revirar, deitar por terra, derribar, entornar, tombar
- ruse:
- опрокинуть, перевернуть 2. ниспровергнуть
- slovake:
- obrátiť, preklopiť, prevaliť, prevrhnúť, prevrátiť
- ukraine:
- перекидати, перевертати, валити, скидати
renversaĵo

- angle:
- inversion (in a permutation)
- beloruse:
- беспарадак
- ĉine:
- 乱序 [luànxù], 亂序 [luànxù]
- france:
- inversion (dans une permutation), dérangement (dans une permutation)
- germane:
- Inversion, Derangement
- hungare:
- inverzió (permutációban), megfordítás (permutációban)
- pole:
- odwrócenie
- ruse:
- беспорядок
renversiĝi
(ntr)
- Esti renversata: la tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos [15]; li kolektas siajn fortojn kaj […] puŝas la veturilon kun tia forto, ke ĝi renversiĝas sur alian flankon FK ; lia manĝaĵo renversiĝos en liaj internaĵoj [16]; per la morto de nia kara frato renversiĝis la ordo […] en nia lando Hamlet ; ŝanceliĝanta konstruaĵo ne bezonas tertremon, por renversiĝi [17]; Petro ofte ne bone aŭdadis, la memoro senkontrola ne bone tenadis, kaj tiel la vortoj renversiĝadis kaj akceptadis diversajn sovaĝajn formojn [18].
15.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 20:14
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Pri la regulo de la akcento
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 20:14
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Pri la regulo de la akcento
- beloruse:
- перавярнуцца, перакуліцца, абярнуцца
- germane:
- umfallen, umstürzen (fallen)
- japane:
- 逆さになる [さかさになる], 転覆する [てんぷくする], ひっくり返る [ひっくりかえる]
- pole:
- odwracać się, bęcnąć
- tibete:
- མགོ་རྟིང་ལོག་
- ukraine:
- перекидатися, перевертатися, валитися
mondrenversa
- (figure) Kiu renversas la ordon de la mondo, ŝanĝas la vivkondiĉojn, revolucia: en tiu tempo filozofo nur de siaj mondrenversaj doktrinoj ne povis vivi; li bezonis laboron, kiu sekurigas al li la panon kaj la salon [19].

- beloruse:
- які мяняе сьвет, рэвалюцыйны
- ĉine:
- 革命性 [gémìngxìng]
- france:
- qui change la face du monde, révolutionnaire
- germane:
- welterschütternd, revolutionär, weltbewegend
- pole:
- zmieniający świat
ŝtatrenverso
Subita kaj perforta forigo de reĝimo, ĉu fare de militistoj per puĉo, ĉu fare de la popolo per revolucio: Tajlando havas longan tradicion de ŝtatrenversoj [20]; en la historio de Niĝerio el ĉiuj voĉdonoj rezultis krizoj kaj poste ŝtatrenverso fare de la niĝeria armeo [21].
20.
G. Gällmo: Tajlando: denove ŝtatrenverso, Raporto.info,
2006-09-20
21. Monato, Princo Henriko Oguinye: Elektoj sen elektiloj, 2007
21. Monato, Princo Henriko Oguinye: Elektoj sen elektiloj, 2007
- beloruse:
- путч, дзяржаўны пераварот
- ĉine:
- 政变 [zhèngbiàn], 政變 [zhèngbiàn]
- france:
- coup d'état, putch
- germane:
- Putsch, Staatsstreich
- hungare:
- államcsíny, puccs
- japane:
- クーデター [くーでたー], 国家転覆 [こっかてんぷく]
- nederlande:
- staatsgreep, putch
- norvege:
- kuppforsøk
- pole:
- przewrót państwowy
- portugale:
- golpe de estado
- ruse:
- путч
- ukraine:
- державний переворот
administraj notoj
~aĵo:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.