*kviet/a FK
*kvieta ↝
- 1. ↝
- (io) Ne ekscitanta la sentumojn, senmova, ebliganta facilan ripozon, paciga: duonhela kvieta lumo sin vastigis tra la tuta ĉambro FK ; la sanktej' kvieta de l' diino Ifigenio ; larĝa kvieta rivero [1]; kvieta nokto en la dezerto [2]; en la kvieta aero delikate murmuris la arboj IK ; branĉoj kaj floroj klare speguliĝis en la kvieta akvo [3]; venis la kvieta horo, en kiu la naturo […] preparis sin ekdormi [4]; tiuj marbluaj akvospeguloj, […] tiu kvieta akvo kun la profunda fundo! [5]; diamanto, en [k]ies kvieta fajro kuŝis mira sorĉo FK .
- 2. ↝
- (iu)
Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian kaj pacan aspekton aŭ karakteron:
ŝi leviĝis kun trankvila
vizaĝo […] kaj komencis per kvieta voĉo
rakonti ŝian amatan fabelon
Marta
;
rigardinte pli atente la fizionomiojn de ĉi tiuj strangaj soldatoj,
[li] rimarkis en ili inteligentecon kaj kvietan energion
[6];
longe mi silentis, estis kvieta kaj detenis min
[7];
kviete ili laboru kaj manĝu sian propran panon
[8];
lia menso fariĝis kvieta
[9];
lia vizaĝo esprimis kvietan malĝojon
[10];
sur lia kvieta vizaĝo aperis signoj de profunda doloro
[11];
kvieta ŝafo
[12];
kviete humura ironio
[13];
kvietanime
[14].
dolĉa3, milda, pia, pacema
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
4. Monato, de Julian Modest
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 42:14
8. La Nova Testamento, II. Tesalonikanoj 3:12
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
13. Monato, Boris Kolker: Knaba maturiĝo
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina

- beloruse:
- спакойны, ціхі, ціхамірны, рахманы
- bulgare:
- тих, мирен
- ĉeĥe:
- klidný, kvietní, pokojný, umírněný
- france:
- calme (adj.)
- germane:
- 1. ruhig, friedlich, still 2. ruhig, ausgeglichen, gelassen, friedlich
- hispane:
- 1. tranquilo, apacible, sereno 2. quieto, pacífico, tranquilo, calmado
- hungare:
- 1. nyugodt, csendes 2. nyugodt, kiegyensúlyozott
- nederlande:
- rustig, stil (rustig)
- pole:
- cichy, łagodny, spokojny
- portugale:
- quieto, calmo, sereno(adj.), sossegado, manso, pacato, quedo, calmoso, chão (adj., o mar)
- rumane:
- încet, blând, calm
- ruse:
- спокойный, тихий, безмятежный
- slovake:
- pokojný, tichý, umiernený
kvieto, kvieteco
- 1. ↝
- Stato de io aŭ iu kvieta, paca: mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon, trafis min kolero [15]; tia kvieto trankviligas kaj igas sonĝi IK ; mia tuta pasinteco estis kvieto, amo kaj amuziĝo Marta ; en kvieteco kaj fido estus via forto [16]; meditiga kvieteco [17]; veran animan kvietecon li ne atingis, ĉar nun venis la malnovaj rememoroj [18].
- 2.
Stato de objekto, kiam ĝi havas nulan rapidon rilate al iu bazo: kvietmaso (maso de objekto en stato de kvieto) [19].
15.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 3:26
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:15
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
19. Vikipedio, Diraka ekvacio

- angle:
- ~maso: rest mass 2. rest
- beloruse:
- спакой, супакой
- ĉeĥe:
- klid, klidnost, poklid, usmířenost
- france:
- 1. calme (subst.) 2. repos (immobilité)
- germane:
- 1. Ruhe, Gemütsruhe, Gelassenheit ~maso: Ruhemasse 2. Ruhe, Bewegungslosigkeit
- hispane:
- 1. quietud, sosiego, tranquilidad 2. reposo (estado de)
- hungare:
- nyugalom, nyugalmi állapot
- nederlande:
- 1. rust, kalmte 2. rust, bewegingloosheid, roerloosheid, stilstand
- pole:
- bezruch, cichość, spokój
- rumane:
- imobilizat, liniște, seninătate
- ruse:
- 1. спокойствие, покой ~maso: масса покоя 2. покой, состояние покоя
- slovake:
- pokoj (stav duše)
kvietigi ↝
(tr)
-
Igi iun aŭ ion kvieta:
kvietigi la malsaton aŭ soifon
[20];
du gardistoj […] kvietigis la malkonsentojn inter la malriĉaj
fremduloj
[21];
pacienculo kvietigas disputon
[22];
milda respondo kvietigas koleron
[23];
ŝia spirito, kvietigita de trankvileco kaj vigligita
de espero, fortigis la […] korpon
Marta
.
malsovaĝigi
20.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:18
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:1

- супакойваць, наталяць, здавальняць
- ĉeĥe:
- konejšit, mírnit (napětí), uklidňovat, utišovat, zmírnit
- france:
- calmer
- germane:
- besänftigen, befrieden, beruhigen
- hispane:
- calmar, aquietar, quietar, sosegar
- hungare:
- nyugtat, csillapít
- nederlande:
- temmen, dresseren kalmeren, stillen
- pole:
- gasić, głuszyć, łagodzić, udobruchać, ugłaskać, ukoić, uspokajać, uśmierzać
- rumane:
- stinge, îneca, potoli, alina
- ruse:
- унять, утолить, успокоить
- slovake:
- upokojiť, utíšiť
kvietiĝi ↝
(ntr)
- Iĝi malpli vigla, malpli impeta, pelema aŭ ekscitita: la akvo kvietiĝis [24]; kvietiĝos la furiozo de via frato [25]; mia doloro ne kvietiĝos [26]; la ventoj kvietiĝis, kvazaŭ ili volus dormi [27].
24.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:1
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:44
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 16:6
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:44
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 16:6
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
- france:
- se calmer
- hispane:
- calmarse, aquietarse, quietarse, sosegarse
- pole:
- ochłonąć, wyciszać się, zelżeć, zesłabnąć
- rumane:
- restabili, mutul, linişti
kvietismo
↝ 
Mistikismo, kiu celas neniigon de sia volo en Dion, kaj vivon de pasiva medito, precipe tia kristana movado de la 17a jarcento: sinjorino Guyon estis franca mistikulino kaj ĉefa priparolanto de kvietismo [28].
- ĉeĥe:
- kvietizmus
- france:
- quiétisme
- germane:
- Quietismus
- hispane:
- quietismo
- hungare:
- kvietizmus
- nederlande:
- quietisme
- pole:
- kwietyzm
- rumane:
- chietism
- ruse:
- квиетизм
- slovake:
- kvietizmus
malkvieta ↝
- Ekscitita, moviĝema, malmodera, kolerema: la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviliĝi [29]; malkvieta vento [30]; la maro estas iom malkvieta kaj la fiŝkaptistoj direktas sin kun siaj ŝipoj hejmen [31].
29.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:20
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 1:4
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 1:4
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- beloruse:
- неспакойны, трывожны
- ĉeĥe:
- neklidný
- france:
- agité, troublé
- germane:
- unruhig, aufgeregt, aufgewühlt
- hispane:
- inquieto, excitado, intranquilo, perturbado
- hungare:
- nyugtalan, izgatott, háborgó
- nederlande:
- onrustig
- pole:
- niespokojny
- rumane:
- agitată, neliniștit
- ruse:
- беспокойный, тревожный
- slovake:
- nepokojný