*grad/o UV
*grado
- 1.
- Mezuro de kvalito, forto, intenso: la grado de lia bonstato [1]; fajro ekflamadis […] en tiel forta grado, ke io simila neniam estis [2]; la juĝisto ordonu kuŝigi lin kaj bati lin […] laŭ la grado de lia kulpeco [3]; ĉiufoje kiam mi pensas la kanto estas finita, mi ĝuste leviĝas al grado multe pli alta [4]; li sciis ĉion, kion homo povas scii, kiel ajn altan gradon de klereco li povas atingi [5]; unu rigardo instruos vin, kia grado estas precizaj la raportoj [6]; la miro de la policestro ŝajnis atingi la plej altan gradon [7]; mi devas scii la gradon de via artisma klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon Marta ; pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias ĝin en tre malforta grado Marta ; la gradoj de komparo (pozitivo, komparativo, superlativo) [8]; grado post grado (iom post iom). nuanco
- 2.
- Ŝtupo de hierarĥio, rango: tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo [9]; li povis doni pruvon nur pri sepdek unu gradoj da nobeleco [10]; la ordeno de Vladimiro de kvara grado [11]; atendante ĉiutage sian elekton al la komandanta grado [12]; kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu pli altan, […] mia lango engluiĝas [13]; kuzo je la tria grado PIV1 ; preparseminario por la ekzameno de la tria grado [14]. distingo2
- 3.
- Ĉiu el la egalaj dividoj de skalo, termometro, kc: la hormontra ombro iru antaŭen je dek gradoj [15]; en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo [16]; en la kamparo […] frostis ankoraŭ kelke da gradoj pli ol en la urbo [17]. difino2
- 4.
- a)
- VdE Komunuza mezurunuo de ebena angulo, egala al la 180a parto de streĉita angulo; simb. ˚: grado egalas al `pi//180` radianoj.
- b)
- [18] (de polinomo) La plej granda indico de ĝiaj termoj: la grado de konstanta polinomo estas 0.
- c)
- [19] (de algebra ekvacio) La grado 4.b de la polinomo ĝin difinanta.
- d)
- [20] (de korpo `bb K′` rilate al subkorpo `bb K`) Dimensio de `bb K′`, konsiderata kiel vektora spaco super `bb K`: la gradon de `bb K′` rilate al `bb K` oni signas per `[bb K′:bb K]`; la grado de la korpo de kompleksoj rilate al tiu de reeloj estas 2.
- e)
- KompLeks (de vertico `v` de grafeo) Nombro de eĝoj incidaj al ĝi; simb. `"grad"(v)`: la grado de izolita vertico estas nulo; la grado de vertico egalas al la sumo de ĝiaj elira kaj enira duongradoj. elira duongrado, enira duongrado.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 14:30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:24
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 25:2
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 18a
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 16a
8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
9. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:13
10. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro 1a
11. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
12. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro kvara
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
14. La Ondo de Esperanto, 2004:4 (114)
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 20:9
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
18. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §342
19. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 18
20. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §342
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:24
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 25:2
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 18a
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 16a
8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
9. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:13
10. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro 1a
11. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
12. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro kvara
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
14. La Ondo de Esperanto, 2004:4 (114)
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 20:9
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
18. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §342
19. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 18
20. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §342
- afrikanse:
- graad
- albane:
- shkallë
- amhare:
- ዲግሪ
- angle:
- 4. degree
- arabe:
- درجة
- armene:
- աստիճան
- azerbajĝane:
- dərəcə
- beloruse:
- 1. ступень 2. ступень, ранг, узровень, градус 3. градус 4. градус
- bengale:
- ডিগ্রী
- birme:
- ဒီဂရီ
- bosne:
- stupanj
- ĉeĥe:
- stupeň
- ĉine:
- 1. 咖 [kā], 等級 [děngjí], 品 [pǐn]
- dane:
- grad
- estone:
- aste
- eŭske:
- maila
- filipine:
- digri
- france:
- degré
- galege:
- grao
- germane:
- 1. Grad [m], Umfang, Stufe, Intensität 2. Stufe, Rang 3. Grad[n] (Celsius, Fahrenheit, Reaumur) 4.a Winkelgrad 4.b Grad [n] (eines Polynoms) 4.c Grad [n] (einer Gleichung) 4.e Grad, Knotengrad, Valenz
- guĝarate:
- ડિગ્રી
- haitie:
- degre
- haŭse:
- digiri
- hinde:
- डिग्री
- hispane:
- 1. grado, proporción, coeficiente 3. nivel, rango 4. grado
- hungare:
- 1. fok, fokozat, mérték 3. fok 4. fok
- igbe:
- n’ókè
- indonezie:
- derajat
- irlande:
- céim
- islande:
- gráðu
- japane:
- 度 [ど]
- jave:
- sarjana
- jide:
- דיפּלאָם
- jorube:
- ìyí
- kanare:
- ಪದವಿ
- kartvele:
- ხარისხი
- kazaĥe:
- градус
- kimre:
- gradd
- kirgize:
- даражасы
- kmere:
- សញ្ញាប័ត្រ
- koree:
- 도
- kose:
- iqondo
- kroate:
- stepen
- kurde:
- derece
- latine:
- gradum
- latve:
- pakāpe
- laŭe:
- ລະດັບ
- litove:
- laipsnis
- makedone:
- степен
- malagase:
- diplaoma
- malaje:
- ijazah
- malajalame:
- ബിരുദം
- malte:
- grad
- maorie:
- tohu
- marate:
- पदवी
- mongole:
- зэрэг
- nederlande:
- graad, trap
- nepale:
- तह
- njanĝe:
- digiri
- okcidentfrise:
- graad
- panĝabe:
- ਦੀ ਡਿਗਰੀ
- paŝtue:
- درجو
- pole:
- 1. stopień 2. ranga 3. stopień 4.a stopień 4. stopień
- portugale:
- grau
- ruande:
- impamyabumenyi
- ruse:
- степень 1. степень 3. градус (температуры) , деление (шкалы) 4.a градус (угла)
- samoe:
- tikerī
- sinde:
- وڏا
- sinhale:
- උපාධිය
- skotgaele:
- ceum
- slovake:
- stupeň
- slovene:
- stopnja
- ŝone:
- dhigirii
- sote:
- tekanyo e
- sunde:
- darajat
- svahile:
- shahada ya
- taĝike:
- дараҷаи
- taje:
- องศา
- tamile:
- பட்டம்
- tatare:
- дәрәҗәсе
- telugue:
- డిగ్రీ
- tibete:
- དྲོད་ཚད་
- turke:
- 1. derece
- ukraine:
- ступінь
- urdue:
- ڈگری
- uzbeke:
- gradus
- vjetname:
- mức độ
- zulue:
- ibanga
grada
- 1.
- Rilata al grado: estas nur grada diferenco (la diferenco ne tuŝas la esencon de la afero, sed ĝian gradon) inter la komunumoj de eble 100 mil esperantistoj kaj 500 idistoj (la precizaj ciferoj ne gravas) [21]; la manlaboraj aktivaĵoj […] postulis alt-gradan aŭskult- kaj kompren-kapablon [22]; la Katedro rajtas aranĝi kursojn por komencantoj (1a-gradajn), por progresintoj (2a-gradajn) kaj por instruontoj (3a-gradajn) [23].
- 2.
- Iompostioma, maldrasta, malabrupta: la pastro […] ordonis estingi la torĉojn kaj lasi nur la bruletantan ŝnuron, kiu […] montris la horojn per sia grada brulado [24]; la trovita substanco – ĥalkomfalino – […] agas en la daŭro de tri, kvar horoj per malfortigo kaj fina paralizo de la kardia muskolo, kun grada endormigo [25]; oni rimarkis en li gradan ŝanĝiĝon PIV1 . progresiva2
21.
La Ondo de Esperanto, 2001, №11
22. La Ondo de Esperanto, 2000:8-9
23. La Ondo de Esperanto, 2002:5
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 19a
25. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 13
22. La Ondo de Esperanto, 2000:8-9
23. La Ondo de Esperanto, 2002:5
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 19a
25. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 13
- beloruse:
- 1. градусны, колькасны 2. паступовы
- ĉeĥe:
- stupňovitý, stupňový
- france:
- 1. quantitatif, de degré 2. graduel, progressif
- germane:
- graduell 2. allmählich, schrittweise, nach und nach
- hispane:
- 1. gradual 2. paulatino, progresivo
- hungare:
- 1. fokozati, mértékbeli 2. fokozatos
- indonezie:
- 2. gradual, progresif
- japane:
- 段階的な [だんかいてきな], 程度の [ていどの]
- nederlande:
- gradueel
- pole:
- stopniowy
- portugale:
- 1. gradual 2. paulatino (gradual)
- ruse:
- 1. градусный, степенной 2. постепенный
- slovake:
- stupňovitý, stupňový
- turke:
- 2. dereceli, kerteli
- ukraine:
- ступеневий, ґрадусний, бальний
gradaro
- Sistemo de mezuraj aŭ rangaj gradoj; skalo2: la suno retiriĝis je dek gradoj laŭ la gradaro, laŭ kiu ĝi malsupriĝis [26]; kiam mi vizitis la lernejon, ni ricevis atestojn laŭ kvingrada gradaro [27]; [ŝi] ricevis la universitatan gradon de kandidato pri kulturologio (laŭ la okcidenta universitata gradaro ĝi similas al la doktora) [28]. eskalo2
26.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 38:8
27. L. Ganman: Kvadrata kufa skribo, 2013
28. La Ondo de Esperanto, 2000, No 11
27. L. Ganman: Kvadrata kufa skribo, 2013
28. La Ondo de Esperanto, 2000, No 11
- beloruse:
- градацыя, шкала
- ĉeĥe:
- dělený kruh
- ĉine:
- 增减 [zēngjiǎn]
- france:
- échelle (de mesure), graduation
- germane:
- Graduierung, Gradeinteilung, Abstufung, Gradation
- hispane:
- escala (de medida), graduación
- indonezie:
- skala
- japane:
- 目盛 [めもり]
- pole:
- skala stopniowa
- slovake:
- delený kruh
- ukraine:
- поділки
gradigi
- 1.
- Distribui laŭ la gradoj de io: Andreo Cseh, do, ordigis la instruitajn gramatikaĵojn en sistema gradigita sinsekvo [29]; la juĝisto gradigis siajn kulpigrimedojn, li konservis por la fino sian plej bonan argumenton [30]; li pli ŝatis gradigi la dozojn kaj nur veki sian sciemon, ne intervenante tro peze [31]; provu anstataŭ „fama“ la malpli absolutan „konata“, […] tiel eblas gradigi la famon [32]. dozi, nuanci, klasigi, vicigi
- 2.
- Dividi per gradoj, marki gradojn sur io: gradigita skalo kompletigas termometron kaj ebligas kontroli temperaturon [33].
29.
La Ondo de Esperanto, 2003, № 4 (102)
30. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
31. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
32. Monato, Paul Gubbins: Fama? Ne, dankon., 2013
33. Monato, Roberto Pigro: Dilatiĝo, kuntiriĝo ... kaj eksperimento por infana amuziĝo, 2014
30. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
31. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
32. Monato, Paul Gubbins: Fama? Ne, dankon., 2013
33. Monato, Roberto Pigro: Dilatiĝo, kuntiriĝo ... kaj eksperimento por infana amuziĝo, 2014
- beloruse:
- 1. упарадкаваць (паводле велічыні, ступені) 2. градуяваць
- ĉeĥe:
- gradovat, odstupňovat, stupňovat, zesilovat, zvětšovat
- france:
- graduer
- germane:
- abstufen, gradieren, einteilen (abstufen), staffeln
- hispane:
- graduar, escalonar
- hungare:
- 1. fokoz, fokozatokra oszt 2. fokokra oszt
- japane:
- 序列をつけて並べる [じょれつをつけてならべる], 目盛をつける [めもりをつける]
- nederlande:
- 1. graderen 2. gradueren (schaalverdeling)
- pole:
- 1. stopniować 2. cechować, miarować
- portugale:
- graduar
- ruse:
- 1. располагать в порядке увеличения (напр. трудности) 2. градуировать
- slovake:
- gradovať, stupňovať, zosilňovať
- turke:
- derecelemek, kerte kerte yükseltmek
- ukraine:
- поступово посилювати, збільшувати дію, послідовно розміщувати, ґрадуювати, ділити на ґрадуси
laŭgrade
- Iom post iom; laŭŝtupe: lia gusto edukiĝis kaj firmiĝis poste, laŭgrade [34]; la infanoj laŭgrade transformas spontanajn emociajn reagojn en konsciajn parolsonojn kaj gestojn [35]; lia populareco laŭgrade malaltiĝis pro diversaj kialoj [36].
34.
Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
35. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
36. Monato, Ŝandor Monostori: Venkas la sportemulo, 2013
35. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
36. Monato, Ŝandor Monostori: Venkas la sportemulo, 2013
- angle:
- gradually
- beloruse:
- паступова
- france:
- petit à petit
- germane:
- nach und nach
- pole:
- stopniowo
elira duongrado
KompLeks
- (de vertico `v` de orientita grafeo) Nombro de eĝoj, kies komenca rando estas la koncerna vertico; simb. `"grad"^+(v)`.
- angle:
- out-degree, demi-degree outward
- ĉeĥe:
- výchozí polostupeň
- france:
- demi-degré extérieur
- germane:
- Ausgangsgrad
- hispane:
- semigrado exterior
- hungare:
- kifok
- indonezie:
- derajat luar
- pole:
- stopień wyjściowy
- ruse:
- полустепень исхода
- slovake:
- východiskový polostupeň
enira duongrado
KompLeks
- (de vertico `v` de orientita grafeo) Nombro de eĝoj, kies fina rando estas la koncerna vertico; simb. `"grad"^(-)(v)`.
- angle:
- in-degree, demi-degree inward
- france:
- demi-degré intérieur
- germane:
- Eingangsgrad
- hispane:
- semigrado interior
- hungare:
- befok
- indonezie:
- derajat dalam
- pole:
- stopień wejściowy
- ruse:
- полустепень захода
iagrade, certagrade
- Ĝis ia grado, parte, iom: mi estis kontenta iagrade liberiĝi je ŝi [37]; lin baris diversaj faktoroj, la konkurenco, iagrade ankaŭ antaŭjuĝoj [38]; la pensoj duoniĝis kaj certagrade li jam sentis sin eksterlande Metrop ; kiu ne povas esti honesta homo, tiu certagrade devas esti fripono, kaj al kiu estas pli malfacile iĝi honesta, ol al fripono [39]? la plej eminentaj viroj rilate al virto kaj talento estis devigitaj iagrade alĝustigi siajn principojn al sia rango [40]. iom
37.
Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 14
38. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
39. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV
40. Nabíl, trad. R. Orloff Stone: La Herooj de la Nova Tagiĝo, [vidita en 2011]
38. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
39. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV
40. Nabíl, trad. R. Orloff Stone: La Herooj de la Nova Tagiĝo, [vidita en 2011]
- beloruse:
- у пэўнай ступені, у пэўнай меры
- france:
- jusqu'à un certain point, pour une part
- germane:
- in gewissem Maße, etwas
- hispane:
- hasta un cierto punto, por una parte
- japane:
- ある程度 [あるていど]
- pole:
- w jakimś stopniu, do pewnego stopnia
laŭgrade kiel
- En proporcio kun tio ke..., laŭmezure kiel...: Vinicius fikse rigardis la gracian figuron de Ligia, kiu, laŭgrade kiel la matenlumo kreskis, iĝadis ĉiam pli arĝenta [41]; laŭgrade kiel la agrikulturo progresis, oni sukcesis kulturi plantojn for de ilia natura hejmloko [42]. ju, kiom
41.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro 21a
42. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
42. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
- beloruse:
- у той ступені, што…
- france:
- à mesure que
- germane:
- im gleichen Maße wie
- hispane:
- a medida que
- pole:
- stopniowo, w miarę jak
n-a-grada
[43]
- angle:
- n-th-degree, of the n-th degree
- beloruse:
- n-ай ступені
- ĉeĥe:
- n- tého stupně
- france:
- (équation, polynôme) du n-ième degré
- germane:
- (Polynom, Gleichung) n-ten Grades
- hispane:
- de grado n
- hungare:
- n-ed-fokú
- pole:
- (równanie, wielomian) n-tego stopnia
- portugale:
- de grau n
- ruse:
- n-ой степени
- slovake:
- n-tého stupňa
sufiĉagrade, en sufiĉa grado
- Sufiĉe, en sufiĉa kvanto, kun sufiĉa forto, intenso...: mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi […] la necesajn modelojn Marta ; ĉi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, ŝajnis al mi, verdire, sufiĉagrade terura [44].
44.
Wilhelm Hauff, trad. J. W. Eggleton:
La Karavano, 1921
- beloruse:
- у дастатковай ступені, дастаткова
- ĉine:
- 彀 [gòu], 够数 [gòushù]
- france:
- dans une mesure suffisante
- germane:
- in ausreichendem Maße, hinreichend, ziemlich
- pole:
- w wystarczającym stopniu
tiagrade ke, ĝisgrade ke(malofte)
(dependiga konjunkcio)
- beloruse:
- у той ступені..., да той ступені...
- france:
- à tel point que
administraj notoj
elira duon~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
enira duon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-a-~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
enira duon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-a-~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.