*ŝtat/o UV

*ŝtato

1.
POL Politika formo de organizita socio kun propra teritorio kaj registaro: la soveta ŝtato [1]; multnaciaj ŝtatoj [2]; la malintegriĝo de feŭdismo kaj la paralela kreiĝo de la nacioj kaj de modemaj naciaj ŝtatoj aŭ multnaciaj federacioj [3]; en Eŭropo, landaj Esperanto-asocioj troviĝas en ĉiuj suverenaj ŝtatoj, escepte de Albanio, Turkio kaj la „liliputaj“ ŝtatoj [4].
Rim.: kontraste al regno, ŝtato ofte implicas rilaton al siaj ŝtatanoj, kaj ne nepre estas sendependa.
2.
Tiu organizo mem, en kontrasto al la individua ŝtatano: li foje diris, ke li neniam faros testamenton, tiel ke lia tuta havaĵo iros al la ŝtato [5]; en multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis [6]; dissolvi unuopajn grupojn, kies membroj agis aŭ ankoraŭ agas kontraŭ la ŝtato [7].
3.
Membroŝtato de federacio; subŝtato: usonaj ŝtatoj [8]; en Brazilo la ekzemplon de la ŝtato Sao Paulo sekvis la 14-an de oktobro 1964 la ŝtato Guanabara [9].
angle:
state
beloruse:
дзяржава, краіна
ĉeĥe:
stát
ĉine:
社稷 [shèjì], 国度 [guódù], 國度 [guódù]
france:
État
germane:
Staat
hispane:
estado
hungare:
állam
indonezie:
negara
itale:
stato (pol.)
japane:
国家 [こっか], 国 [くに], 政府 [せいふ]
katalune:
estat
nederlande:
staat
pole:
państwo, stan (państwo)
portugale:
estado
ruse:
государство
svede:
stat
turke:
devlet
ukraine:
держава

ŝtata

Apartenanta al la ŝtato, administrata de la ŝtato, rilata al la ŝtato: kelkaj grandsinjoroj polaj […] konspiris, por nuligi ĉi tiun tre liberalan ŝtatan reformon [10].
10. , Antoni Grabowski: Noto en: Sinjoro Tadeo, 1918
beloruse:
дзяржаўны
ĉine:
国营 [guóyíng], 國營 [guóyíng], 国立 [guólì], 國立 [guólì]
france:
étatique, national (étatique)
germane:
staatlich
hispane:
estatal
hungare:
állami, állam-
indonezie:
kenegaraan
itale:
statale
japane:
国家の [こっかの], 国の [こくの], 国立の [こくりつの], 国有の [こくゆうの]
katalune:
estatal
nederlande:
staats-
pole:
państwowy
portugale:
estatal
ruse:
государственный
svede:
statlig
ukraine:
державний

ŝtatano

Ano de ŝtato: ne ĉiu ŝtatano estas plenrajta civitano; ĉu ekzistas ia ajn pli deca destino por angla ŝtatano, ol marŝadi sub la standardo de Lia Majesta Moŝto [11]; poemoj de Eugeniusz Matkowski (antaŭe: Matwiejczuk), Ukrajnano, nun pollanda ŝtatano [12]. VD:regato
beloruse:
грамадзянін, падданы
ĉine:
国民 [guómín], 國民 [guómín], 公民 [gōngmín]
france:
citoyen, ressortissant
germane:
Staatsbürger, Staatsangehöriger
hungare:
állampolgár
indonezie:
warga negara
itale:
cittadino (di stato)
katalune:
ciutadà, súbdit
nederlande:
staatsburger, burger
pole:
obywatel
ruse:
подданный, гражданин
ukraine:
громадянин

ŝtateto

1.
Malgranda ŝtato, laŭ teritorio aŭ loĝantaro: 25 kvadrataj kilometroj, 11 000 loĝantoj, 12 parlamentanoj, kvinpersona registaro ‐ jen la ciferoj, kiuj priskribas tiun ŝtateton [Tuvalo], kiu estas inter la plej malgrandaj de la mondo kiel Vatikano, Andoro, Monako aŭ Liĥtenŝtejno [13]; „mikroŝtatoj“ ‐ per tiu termino mi celas la sepdekon da ŝtatetoj, kies areo estas malpli ol milo da kvadrataj kilometroj [14]; SIN:mikroŝtato
2.
Subŝtato: svisaj kantonoj estas ŝtatetoj (vd subŝtato) [15]; Skotlando, Kimrio, Manksinsulo (kiu jam delonge havas propran antikvan parlamenton), kaj Manikaj (Anglonormandaj) Insuloj, […] estas kvazaŭ feŭdaj ŝtatetoj ene de la brita regno [16].
13. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
14. Garvan Makaj': Viziti mikroŝtatojn, Monato, 2008/11, p. 19
15. Mireille Grosjean: Respondo malprudenta, Monato, 2010/10, p. 8
16. IRL: Ĉu paŝoj al paco?, Monato, 2000/06, p. 7
angle:
1. microstate
beloruse:
штат (у дзяржаве) 1. карлікавая дзяржава
france:
1. micro-État
germane:
Gliedstaat 1. Mikrostaat
indonezie:
1. negara mikro, negara mini 2. daerah tingkat 1
pole:
małe państwo, państewko
portugale:
1. microestado

ŝtatismo

EKON Emo multigi la administrajn kaj ekonomiajn taskojn plenumotajn de la ŝtata organizaĵo. ANT:liberalismo
beloruse:
этатызм, дзяржаўніцтва
ĉine:
中央集权主义 [zhōngyāngjíquánzhǔyì], 中央集權主義 [zhōngyāngjíquánzhǔyì]
france:
étatisme
germane:
Etatismus
hungare:
etatizmus
indonezie:
etatisme, statisme
itale:
statalismo
japane:
国家主義 [こっかしゅぎ], 国家統制主義 [こっかとうせいしゅぎ]
katalune:
estatisme
pole:
etatyzm
portugale:
estatismo
ruse:
этатизм
ukraine:
етатизм, участь держави в управлінні економікою

ŝtatisto

POL Ŝtatreganto, precipa aŭ iu el la precipaj estroj de ŝtato: prezidanto, ĉefministro...: vi estas samtempe ŝtatisto kaj budha sacerdoto. Ĉu vi opinias, ke religio kaj ŝtato devas kaj povas esti institucie kunligitaj? [17].
17. D. Pilić, S. Dalmacija: Intervjuo: Profesoro Samdhong Rinpoche, Partio transpartio Radikala, 2004-11-06
angle:
statesman
beloruse:
дзяржаўнік
ĉine:
政治家 [zhèngzhìjiā]
france:
homme d'État
indonezie:
negarawan, ahli kenegaraan
japane:
政治家 [せいじか], 国家主義者 [こっかしゅぎしゃ]
katalune:
estadista
pole:
polityk
portugale:
estadista
ukraine:
прихильник етатизму, державний муж

alŝtatigo

POL Transmeto de io el privata en ŝtatan posedon aŭ administradon: en 1929, dum alŝtatigo de la kolektoj de akad. N.P. Liĥaĉov, prof. A.S. Orlov erare klasis pergamenan psalmaron etiopan kiel manuskripton glagolican [18]. ANT:deŝtatigo
18. Sergio Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1998:12 kaj 1999:1–4
angle:
nationalization
beloruse:
нацыяналізацыя, адзяржаўленьне
ĉine:
国有化 [guóyǒuhuà], 國有化 [guóyǒuhuà]
france:
nationalisation
germane:
Verstaatlichung
hispane:
nacionalización
hungare:
államosít
indonezie:
penasionalan, nasionalisasi
itale:
nazionalizzazione
katalune:
estatització
nederlande:
nationalisatie
pole:
nacjonalizacja
portugale:
estatização, nacionalização
ruse:
национализация, огосударствление

deŝtatigo

POL Rezigno fare de ŝtato posedi aŭ administri ion: deŝtatigo de la Eklezio. ANT:alŝtatigo
angle:
privatization
beloruse:
дэнацыяналізацыя, разьдзяржаўленьне, прыватызацыя
ĉine:
私有化 [sīyǒuhuà], 民營化 [mínyínghuà], 民营化 [mínyínghuà]
france:
privatisation
germane:
Privatisierung
hispane:
privatización
hungare:
magánosítás, privatizálás de~igo de la Eklezio: az állam és az egyház szétválasztása.
indonezie:
penswastaan, swastanisasi, denasionalisasi, privatisasi
itale:
privatizzazione (di beni dello stato)
japane:
非国有化 [ひこくゆうか]
katalune:
privatitzar de~igo de la Eklezio: desamortització de l'església.
nederlande:
denationalisatie
pole:
denacjonalizacja, prywatyzacja
portugale:
privatização
ruse:
денационализация, разгосударствление de~igo de la Eklezio: отделение церкви от государства.

interŝtata

Rilata al pluraj ŝtatoj, al iliaj rilatoj: la stranga fremdulo pli koncernas la juglandan heredrajton ol la interŝtatan pacon [19]; distingu inter simpla „kontrakto“ (interkonsento pri konkrete plenumeblaj aŭ plenumendaj aferoj) kaj „traktato“ (interŝtata interkonsento); ekzemple la „Traktato de Maastricht“. [20].
19. G. MacAoidh: La paco ne facile subteniĝas, Monato, 2000/01, p. 17
20. S. Maul: Inter-Monato, 2000/01
angle:
international
beloruse:
міждзяржаўны, міжнародны
ĉine:
国际性 [guójìxìng], 國際性 [guójìxìng], 国际 [guójì], 國際 [guójì], 国际上 [guójìshàng], 國際上 [guójìshàng]
france:
international
germane:
zwischenstaatlich, international
hungare:
államközi
indonezie:
internasional, antarbangsa
itale:
sovranazionale, internazionale
japane:
国家間の [こっかかんの]
katalune:
interestatal, internacional
nederlande:
internationaal
pole:
międzypaństwowy
ruse:
межгосударственный, международный

senŝtatulo, senŝtatano(evitinde)

POL Tiu, kiu ne havas ŝtatanecon, ne estas rajtigita civitano de iu ŝtato: la ordeno celas honori la rusojn, alilandanojn kaj senŝtatulojn kiuj faris kontribuon al la Granda Patriota Milito de Sovetunio [21]; esti senŝtatano ofte signifas, ke vi ne povas malfermi bankkonton, registri posedaĵon, geedziĝi, registri infanon en lernejo [22].
VD:senpasportulo
21. Xie Ruifeng: Rusio honoris 32 ĉinojn per la Ordeno de la Granda Patriota Milito, China.org.cn, 2015-04-16
22. A. Pestova, trad. H. Dekeŭnink: Kiam ne ekzistas patrio: senŝtatanoj de la eksa Sovetunio, Global Voices, 2024-11-07
beloruse:
асоба без грамадзянства
france:
apatride (subst.)
indonezie:
orang tanpa kewarganergaraan, apatride
portugale:
apátrida

subŝtato

POL Membra ŝtato en federa ŝtato: la Karioka Esperantista Junulara Organizo […] agados kiel sekcio de BEJO en la subŝtato Rio-de-Ĵanejro [23]; Nord-Osetio restis en Rusio kiel plenrajta subŝtato [24]; la decido de la registaro de la sudbarata subŝtato Karnatako enkonduki la konkanan lingvon […] rebruligis la debaton pri la konkana skribo [25].
23. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo Kun Tejo-sekcio (bejo)
24. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, 2003
25. Monato, A. Giridhar Rao: La konkana skribdisputo, 2006
beloruse:
штат
ĉine:
德国联邦州 [déguóliánbāngzhōu], 德國聯邦州 [déguóliánbāngzhōu], 联邦州 [liánbāngzhōu], 聯邦州 [liánbāngzhōu]
france:
État (d'une fédération)
germane:
Teilstaat, Bundesland
hungare:
szövetségi állam
indonezie:
daerah tingkat 1
itale:
stato (di confederazione)
japane:
[す]
katalune:
estat federat
pole:
stan
portugale:
ente federativo
ruse:
штат

bufroŝtato

POL Ŝtato kuŝanta inter pli grandaj ŝtatoj, evitanta malamikaĵojn inter ili: tiam, Belgio estis fondata kiel bufroŝtato inter la batalemaj najbaraj landoj: Nederlando, Germanio kaj Francio [26].
angle:
buffer state
beloruse:
буфэрная дзяржава
france:
État tampon
indonezie:
negara penyangga
itale:
stato cuscinetto
japane:
緩衝国 [かんしょうこく]
katalune:
estat coixí
pole:
państwo buforowe
portugale:
estado-tampão
ruse:
буферное государство

membroŝtato

POL Ŝtato, kiu anas en internacia organizaĵo: la Unuiĝintaj Nacioj [ne] kuraĝis forigi la danĝeran suverenecon de la membroŝtatoj, kaj fariĝi vera unuiĝo federala [27]; membroŝtato de NATO [28]; la Konsilio de Eŭropo malpermesas al la membroŝtatoj puni per morto [29]; post atribuo de la patento, necesas traduko al la oficialaj lingvoj de la membro-ŝtatoj en kiuj la patento estu valida [30]. VD:aliancano, federacia lando, subŝtato
27. Edmond Privat: Federala Sperto, Enkonduko
28. Monato, Stefan Maul: Trompitaj dizertintoj
29. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Mortpuno – Falas la nombro de la ekzekutoj
30. R. Rotsaert: Eŭropa Patent-Organizaĵo, Monato, 2000/11, p. 11
angle:
member state
beloruse:
дзяржава-ўдзельніца, краіна-ўдзельніца
ĉine:
成员国 [chéngyuánguó], 成員國 [chéngyuánguó], 会员国 [huìyuánguó], 會員國 [huìyuánguó]
france:
État membre (d'une organisation)
germane:
Mitgliedsstaat
hungare:
tagállam
indonezie:
negara anggota
japane:
加盟国 [かめいこく]
katalune:
estat membre
nederlande:
lidstaat
pole:
państwo członkowskie
portugale:
estado-membro
ruse:
страна-участница, государство-член

urboŝtato, urbŝtato

HISPOL Civito: la pragrekaj urboŝtatoj estis demokratiaj (escepte de virinoj kaj sklavoj!), sed ili konstante intermilitis [31]; ekde la epoko de la italaj urboŝtatoj komence de la moderna erao, okcidenta Eŭropo ŝajnas esti ĉiam kapabla […] de komercaj ennovigoj [32]; aperas „protodemokratiaj“ reĝimoj ĉe la sojlo de la moderna epoko, ekzemple la islanda parlamento ekde la jaro 930, la italaj, germanaj aŭ svisaj urboŝtatoj [33]; Tiam estris reĝoj de urbŝtatoj, sendependaj unu de alia, ekzemple Uruk, Ur, Ŝuruppak, Lagaŝ ktp, ĝis proksimume 2400 a.K. [34].
31. Jens S. Larsen: Belas malgrando (2), Monato, 2011/07, p. 6
32. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La Naskiĝo De La Moderna Mondo, 1780-1914
33. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, La ĝenerala voĉdonado, konkero daŭre ne finita ‐ Pereemaj demokratioj
34. Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?, Monato, 2014
angle:
polis, city-state
beloruse:
поліс, горад-дзяржава
france:
polis
germane:
Stadtstaat, Polis
indonezie:
polis, negara kota
pole:
miasto-państwo
portugale:
cidade-estado
ruse:
по́лис

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
de~igo: Mankas dua fontindiko.
de~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.