*sen
- I.
-
*sen ↝
Prepozicio esprimanta iel nenormalan, neatenditan foreston, aŭ iom esceptan, penigan mankon:- 1.
- De objekto aŭ persono: li donis al mi teon kun sukero sed sen kremo [1]; ni povas uzi akuzativon sen prepozicio [2]; vi tute ne estas ĝentila, diris la feino sen kolero [3]; la generalo venis sen adjutantoB ; sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus PrV ; esti sen pano, mono, armiloj.
- 2.
-
De stato aŭ ago:
ne venas honoro sen laboro
PrV
;
tiuj fortoj devis resti por ŝi sen
uzoMarta
;
sen bezono tro multe serĉadi en la vortaro
FK
;
li ne povas subskribi […] sen elmeti sin al ia […] danĝero
BdV
;
la suno neniam leviĝas sen rigardi […]
batalojn
BdV
;
li restis du tagojn sen manĝi;
li nenion volis decidi sen demandi min;
vi ne permesas vin ofendi sen postuli
kontentigon
[4];
via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus
sin en la bruston
[5].
Rim.: Kvankam la uzado de sen antaŭ infinitivo estas neofta, ĝi estas tute korekta, ĉar logika kaj utila. La kutima dirmaniero ne ...-ante ne estas ĝuste samsenca, ĉar ĝi ne esprimas la neatenditecon aŭ la esceptecon de la foresto. Ekzemple: ne parolante (ĉar mia temo ne estas) pri la versarto, mi do ne analizos la ritmon; sen paroli (eĉ se oni ne volas paroli) pri la versarto, la tie esprimita ideo estas admirinda.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
4. Ivan Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua- angle:
- without
- beloruse:
- без
- bulgare:
- без
- ĉeĥe:
- aniž, bez (něčeho)
- france:
- sans
- germane:
- ohne
- hispane:
- sin
- hungare:
- nélkül
- itale:
- senza
- nederlande:
- zonder
- ruse:
- без
- slovake:
- bez
- II.
-
Vortero kun sama signifo: seneco, manko, malabundeco, senhaveco.
senigi ↝
- Fari, ke iu aŭ io iĝu sen io, malhavu ion: li estis senigita de sia mono; arboj senigitaj je folioj de la vento; senigi iun je la vivo; virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj [6]; li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je sia gloro [7].
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 1:5
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:20- beloruse:
- пазбаўляць
- ĉeĥe:
- obrat, oddělit, připravit o, zbavit, zprostit
- france:
- enlever, déposséder, priver de
- hungare:
- megfoszt, mentesít, megszabadít
- itale:
- privare, togliere
- nederlande:
- ontdoen, beroven
- ruse:
- лишить
- slovake:
- obrať, pripraviť o, zbaviť
seniĝi ↝
- beloruse:
- пазбыцца
- france:
- se débarrasser, se déposséder
- hungare:
- megfosztódik, mentesül, megszabadul
- itale:
- privarsi, togliersi, liberarsi (togliersi)
- ruse:
- лишиться
- III.
-
sen- ↝
Prefikso uzata:- A.
-
Por derivi el substantivoj adjektivojn signifantajn iel
nenormalan
foreston aŭ mankon de la ideo esprimata en la substantivo:
senhoma,
senvoja dezerto
[10];
senkarnaj fingroj
Marta
;
senambicia,
senbarba,
senekzempla,
senfrukta,
senfunda,
sengusta,
senkorpa,
senlima,
senmakula,
senmateria,
senpartia,
senpasia,
sensenca.
El tiaj adjektivoj regule deriviĝas adverboj kaj
substantivoj:
senlime etendiĝi;
sensencaĵo,
senpartieco,
ktp.
- 1.
- (verb.) senago, senatende, senbrila, sencela, senĉesa, sendanka (nedankema), sendefenda virinoBdV , senefika, senekzerca, senfina, senhonta, senkompata, senmorta, senmova (nemovebla), senokupa (neokupita), senpeka (nepekema), senprepara, senprofita (neprofitiga), senprokraste, senpuna, sensignifa, senzorga [11], sendependa, seninterrompa (neinterrompita), senpartoprena; senscieco [12].
- 2.
- (adj.)
senfortaPrV
,
senkulpa,
senlaca,
senpera,
senprudenta
[13],
sensperta,
sensprita,
senutila.
Rim.: Pri tiu lasta klaso, la prefikso ne estas preferinda, precipe kiam oni almetas sufiksojn al tiuj kunmetitaj adjektivoj: prefere al senerarema, sengraveco, senklereco Marta , sentaŭgeco estas konsilinde uzi neerarema, malgraveco, malklereco, netaŭgeco.
Rim.: La prefikso sen- povas esti uzata nur antaŭ substantiva radiko kaj tial ĝi neniam troviĝas en la sama vorto kune kun la sufiksoj adjektivaj ebl, em, ind. Por adjektivaj aŭ verbaj radikoj oni uzas la prefiksojn ne aŭ mal, laŭ la senco. Kp. senmantela kaj nevestita, senkora kaj malmilda.Rim.: Pro tio ke la neado per sen ŝajnas pli drasta kaj energia ol tiu per ne, kiu ofte konfuziĝas por la orelo kun la simpla nea adverbo, oni kutimiĝis almeti sen al substantivo senpere derivitaj de verbaj aŭ adjektivaj radikoj, tiom pli facile, ĉar la verbeco aŭ adjektiveco de radiko ne estas ĉiam unuavide evidenta: - B.
-
- 3.
- Por derivi el substantivoj, helpe de la sufiksoj ig kaj iĝ, verbojn signifantajn senigon de la ideo esprimata en la substantivo: senarbigi (senigi je arboj), senhomigi[14], senhaŭtigi[15], senmebligi (ig I-, D) b), senmovigiFdO , senheredigi[16], senkulpigi[17], senkuraĝigi[18] (ig I-, D) Rim. 1 kaj 2), senbriliĝi[19], senkoloriĝi[20] (iĝ I-, D) b kaj Rim.).
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 12:24
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 18:9
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 7:25
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 32:9
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 14:15
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 35:11
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
17. La Nova Testamento, Romanoj 3:9
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 32:18
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 14:6
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj- beloruse:
- ~homa: бязьлюдны ~barba: безбароды ~ekzempla: беспрыкладны ~frukta: бясплодны ~funda: бяздонны ~gusta: безгустоўны ~korpa: бесьцялесны ~lima: бязьмежны ~partia: беспартыйны ~senca: бессэнсоўны, бязглузды ~lime: бязьмежна ~sencaĵo: бязглузьдзіца ~partieco: беспартыйны ~ago: бязьдзеяньне ~cela: бязмэтны ~ĉesa: бесьперапынны, безупынны ~danka: няўдзячны ~defenda: безабаронны ~efika: марны ~fina: бясконцы ~honta: бессаромны ~kompata: бязьлітасны ~morta: неўміручы ~mova: нерухомы ~peka: бязгрэшны ~profita: беспрыбытковы ~prokraste: неадкладна ~puna: беспакараны ~signifa: бессэнсоўны ~zorga: бесклапотны ~dependa: незалежны ~interrompa: бесьперапынны, безупынны ~forta: бясьсільны ~kulpa: бязьвінны ~laca: нястомны ~pera: беспасярэдні ~prudenta: безразважны, бязглузды, шалёны ~sperta: недасьведчаны ~utila: бескарысны
- germane:
- ~lime: grenzenlos ~sencaĵo: Unsinn ~partieco: Ungeduld ~cela: ziellos ~danka: undankbar ~defenda: wehrlos ~fina: endlos ~honta: schamlos
- hungare:
- -mentes, -tlen, -tlan, -telen, -talan ~homa: néptelen ~barba: csupasz állú ~ekzempla: példátlan ~frukta: terméketlen ~funda: feneketlen ~gusta: ízléstelen, ízetlen ~korpa: testetlen ~lima: határtalan ~partia: pártatlan ~pasia: szenvtelen ~senca: értelmetlen ~lime: vételenül ~sencaĵo: értelmetlenség, ostobaság ~partieco: pártatlanság ~ago: tétlenség ~cela: céltalan ~ĉesa: szakadatlan, szüntelen ~danka: hálátlan ~defenda: védtelen ~efika: hatástalan ~fina: végtelen ~honta: szégyentelen ~kompata: könyörtelen ~morta: hallhatatlan ~mova: mozdulatlan ~peka: bűntelen ~profita: profitmentes ~prokraste: haladéktalanul ~puna: büntetlen ~signifa: jelentéktelen ~zorga: gondtalan ~dependa: független ~interrompa: szakadatlan, szüntelen ~forta: erőtlen ~kulpa: ártatlan ~laca: fáradhatatlan ~pera: közvetlen ~prudenta: óvatlan, vigyázatlan, hebehurgya ~sperta: tapasztalatlan ~utila: haszontalan
- itale:
- ~homa: spopolato, deserto (senza persone) ~karnaj: emaciato, scarno, scheletrico (fig.), scheletrito ~barba: glabro, imberbe, sbarbato ~frukta: infruttifero, infruttuoso, sterile (infruttuoso) ~gusta: insapore, insipido (senza sapore), sciapido ~korpa: immateriale, incorporale ~lima: illimitato, infinito, immenso, sconfinato, sterminato (senza limiti) ~makula: immacolato ~materia: immateriale, impalpabile (immateriale) ~partia: imparziale ~pasia: spassionato ~senca: insensato ~partieco: imparzialità ~ago: quiescenza ~brila: smorto ~ĉesa: continuo, costante, ininterrotto, perpetuo ~danka: irriconoscente, ingrato ~defenda: indifeso, inerme ~efika: inefficace ~fina: infinito, interminabile, perpetuo ~honta: impudente, sfacciato, spudorato, sfrontato ~kompata: spietato, inesorabile, implacabile, impietoso ~morta: immortale, imperituro ~mova: immobile, inanimato, statico ~peka: innocente (senza peccato), puro (morale) ~profita: disinteressato (senza lucro) ~prokraste: immediatamente ~puna: impune ~signifa: insignificante ~zorga: disattento, incurante, noncurante, spensierato ~dependa: indipendente ~interrompa: ininterrotto distaccato (fig.), distante (fig.) ~scieco: inconsapevolezza ~forta: gracile (debole), debole (senza forze), spossato, accasciato (avvilito) ~kulpa: incolpevole, innocente ~laca: instancabile ~pera: diretto, immediato ~prudenta: avventato ~sperta: inesperto (novellino) ~sprita: insulso ~utila: inutile
- nederlande:
- ~sencaĵo: onzin ~partieco: onpartijdigheid
- ruse:
- без-, бес- ~homa: безлюдный ~barba: безбородый ~ekzempla: беспримерный ~frukta: бесплодный ~funda: бездонный ~gusta: безвкусный ~korpa: бестелесный ~lima: безграничный ~partia: беспартийный ~pasia: бесстрастный ~senca: бессмысленный ~lime: безгранично ~sencaĵo: бессмыслица ~partieco: беспартийность ~ago: бездействие ~cela: бесцельный ~ĉesa: беспрерывный, беспрестанный, безостановочный, непрерывный ~danka: неблагодарный ~defenda: беззащитный ~fina: бесконечный ~honta: бесстыдный ~kompata: безжалостный ~morta: бессмертный ~mova: неподвижный ~peka: безгрешный ~prokraste: незамедлительно ~signifa: бессмысленный ~zorga: беззаботный ~dependa: независимый ~interrompa: беспрерывный, беспрестанный, безостановочный, непрерывный ~forta: бессильный ~kulpa: безвинный ~laca: неустанный ~pera: непосредственный ~prudenta: безрассудный ~utila: бесполезный 3. обез-, обес-
administraj notoj
~:
Mankas verkindiko en fonto.