tradukoj: be bg cs de en es fr he hu it nl pl pt ru sk

*senc/o PV

*senco

1.TEZ
Ideo pri tio, kion esprimas vorto aŭ frazo: tiun vorton mi uzos ordinare en la senco deZ; la senco de ambaŭ vortoj estas malsamaZ; sen la akuzativo la senco ofte estas neklaraZ; kelkaj verboj havas duoblan senconZ; la senco diras al ni, ke la sufikso estas necesaZ; la senco ne montras al ni, kian prepozicion uziZ; la akuzativo dependas nur de la sencoZ; propra senco; metafora senco; dub(a)senca. VD:signifo
2.
Komprenebleco, memevidento: la tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoronZ.
3.TEZ
(evitinde) PIV1=sencumo

sencumoTEZ

PIV2
Ĉiu el la du manieroj, en kiuj io povas moviĝi laŭlonge de linio.
Rim.: Tiu ĉi vorto apenaŭ estas uzata, sed estis saĝe ĝin enkonduki, por ke ĝi anstataŭu sencon 3, kiu estis logike nepravigebla, ĉar kvankam la fundamentaj tradukoj per „sens“, „sense“, „Sinn“ ĝin pravigas, la tradukoj per „смысл“ kaj „znaczenie, sens“ ĉi tion ne allasas. Ja la rusa kaj la pola preferas uzi ĉi-sence vorton signifantan „direkto“, kiu ne plene kontentigas, ĉar de matematika vidpunkto estas du manieroj moviĝi laŭ rekto, sed rekto havas nur unu direkton.

iusenceTEZ

Iel rigardate, laŭ iu vidpunkto: iusence animpuriga muziko [1].

kontraŭsenceTEZ

En mala senco3: mi tiurilate sentas min tute kontraŭsence de la aliaj homoj [2].

kunsenco, kromsencoTEZ

LIN Senco flanka, kroma aŭ kiu aperas depende je la cirkonstancoj aŭ la kunteksto; konotacio: „kredo“ ja havas tro da gnoseologiaj kunsencoj; ĉe Paŭlo temas pri la „fido“ [3]; [la vorto] „mamook“ akiris maldecan kromsencon [4].

plursencaĵoTEZ

LIN Vorto, esprimo, signo, kiu havas plurajn eblajn sencojn; polisemo: sintaksa plursencaĵo estas nur unu speco de plursencaĵo [5].

plursencecoTEZ

LIN(pri signo, diro...) Havo de pluraj distingeblaj sencoj; polisemio: la diferenco inter plursenceco kaj malprecizo ofte estas konfuza [6].

samsencaĵoTEZ Vikipedio

LIN=sinonimo en tiu lingvo ekzistas [...] vortoj, kiuj ne havas samsencaĵon en la franca [7].

samsencecoTEZ

LIN=sinonimeco internacia simileco kaj samsenceco de trafiksignoj gravas en internacia trafiko [8].

sensencaTEZ

1.
(io) Havanta nenian sencon: sensence, nek al temo, nek al celoZ.
2.
(io) Malsaĝa: Trajan konvinkiĝis, ke ĉio estas sensenca kaj freneza [9].

sensencaĵo

Aserto, okazaĵo, situacio, kiu ŝajne ne havas sencon, ne estas komprenebla: devigi min sekvi arbitrajn sensencaĵojn [10]

tradukoj

anglaj

~o 1.: sense, meaning; ~o 2.: sense, meaning; iu~e: in some sense; kun~o, : connotation; sam~aĵo: synonym; sen~a 1.: senseless, nonsensical; sen~a 2.: senseless, absurd; sen~aĵo: nonsense, senselessness, absurdity.

belorusaj

~o 1.: сэнс; ~o 2.: сэнс; sam~aĵo: сынонім; sen~a: бессэнсоўны.

bulgaraj

sen~aĵo: глупост.

ĉeĥaj

~o 1.: smysl (čeho); ~o 2.: smysl (čeho); ~o: smysl, směr, význam; ~umo: smysl, směr; sen~a: absurdní, nesmyslný.

francaj

~o 1.: sens; ~o 2.: sens; ~umo: sens; iu~e: dans un certain sens; kontraŭ~e: à l'envers, à rebours; kun~o, : connotation; plur~aĵo: polysème; plur~eco: polysémie; sam~aĵo: synonyme; sam~eco: synonymie; sen~a: absurde; sen~aĵo: absurdité.

germanaj

~o 1.: Sinn; ~o 2.: Sinn; iu~e: in gewissem Sinne; sam~aĵo: Synonym; sen~a: sinnlos; sen~aĵo: Unsinn.

hebreaj

~o 1.: פירוש, מובן; ~o 1.: משמעות; ~o 2.: משמעות; iu~e: באיזשהו מובן; kun~o, : קונוטציה, משמשעות לוואי; sam~aĵo: מילה נרדפת; sen~a 1.: חסר משמעות; sen~a 2.: חסר הגיון; sen~aĵo: שטות.

hispanaj

~o 1.: sentido; ~o 2.: sentido; ~umo: sentido; iu~e: en cierto sentido; kun~o, : connotación; sam~aĵo: sinónimo; sen~a 1.: sin sentido; sen~a 2.: sinsentido, absurdo; sen~a: absurdo; sen~aĵo: sinsentido, absurdo.

hungaraj

~o 1.: jelentés; ~o 2.: értelem; ~umo: irány; iu~e: bizonyos értelemben; kontraŭ~e: ellentétes értelemben; kun~o, : jelentésárnyalat, konnotáció; sam~aĵo: rokon értelmű szó, szinonima; sen~a 1.: értelmetlen, képtelen; sen~a 2.: ostoba, abszurd; sen~aĵo: értelmetlenség, képtelenség, ostobaság.

italaj

~o: senso; ~umo: senso (verso, direzione); iu~e: in un certo senso; kontraŭ~e: contrariamente (dissentire); kun~o, : connotazione; sam~aĵo: sinonimo; sen~a: insensato, assurdo; sen~aĵo: assurdità.

nederlandaj

~o 1.: zin, betekenis; ~o 2.: zin, betekenis; sam~aĵo: synoniem; sen~a: zinloos.

polaj

~o 1.: sens, znaczenie; ~o 2.: sens, znaczenie; ~o: kierunek (ruchu); ~umo: kierunek (ruchu); iu~e: w pewnym sensie; kontraŭ~e: w przeciwnym kierunku, pod prąd; kun~o, : podtekst, zapis między wierszami; sam~aĵo: synonim; sen~a 1.: bezsensowny, absurdalny, nonsensowny; sen~a 2.: durny, głupi, bzdurny, chory, poroniony; sen~aĵo: nonsens, absurd, andron, banialuka, bzdura, głupota.

portugalaj

~o 1.: sentido.

rusaj

~o 1.: смысл; ~o 2.: смысл; iu~e: в каком-то смысле, в определённом смысле; kun~o, : подтекст, скрытый смысл, коннотация; sam~aĵo: синоним; sen~a: бессмысленный; sen~aĵo: бессмыслица, вздор, нелепость.

slovakaj

~o: smer, význam, zmysel; ~umo: smer, zmysel; sen~a: absurdný, nezmyselný.

fontoj

1. J. Zajdman, P. Moĵajev: Ege riĉaj harmonie, Monato, 2002:11, p. 24a
2. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
3. G. Berveling: Pri kelkaj radikoj de la kristana kontraŭjudismo, Monato, 2001:10, p. 25a
4. Vikipedio, ĉinuka piĝino, 2012-08-31
5. I. Fantom: PRI: Internacia lingvo, 1997-03-04
6. E. Grimley-Evans: Re: Gender in Esperanto, soc.culture.esperanto, 1996-08-30
7. Claude Piron: La bona lingvo, p. 11a
8. P. Aitai: blogo, 2006-12-30
9. J. Modest: La ikono, Monato, 2001:12, p. 23a
10. Claude Piron: La bona lingvo, p. 29a

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~umo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [senc.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.32 2015/07/04 08:37:43 ]