*part/o UV
*parto
- 1.
-
Io, kio povas esti facile apartigita de tuto aŭ per penso,
aŭ per vido, aŭ per efektiva disigo:
partoj de la korpo
[1];
li prenis tranĉilon […], distranĉis la rubandon en tri partojn
[2];
en ĉiuj partoj de la mondo la Esperantistoj festis tiun tagon
[3];
la serioza parto de la programo estis finita, oni komencis libere babili kaj
ŝerci
[4];
por parton da homoj liberigi de […] unu tre facila
regulo […] multe pli grandan parton da aliaj homoj devigi lerni
[…] multajn regulojn
[5];
pagi sian parton de la aĉetprezo
[6];
ŝiru vin en du partojn, la mondo trian
postulos
PrV
;
lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana,
enhavu ankaŭ parton
Esperantan
PrV
.
ero,
fragmento,
peco,
paĝo,
elemento,
divido - 2.
-
Io, kion iu rajtas postuli el tuto, kiun oni dividas inter
pluraj personoj:
preni sian parton
[7];
al ĉiu frato lian parton
PrV
;
la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun
donis al ili Moseo
[8];
ĉu ni havas ankoraŭ parton kaj heredon en la domo de nia patro
[9]?
la kapa parto de la lito
[10];
li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto
[11];
[li] loĝas en la suda parto de la lando
[12];
superflua pendanta parto de la tapiŝoj
[13];
lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto
[14];
vi alportos el tio la plej bonan parton
[15];
mi donas al li[…] lian parton de la akiro
[16];
metu sur lin parton de via majesto, por ke aŭskultu lin la
tuta komunumo de la
Izraelidoj
[17].
dividaĵo,
kvoto,
porcio,
partopreno
1.
La Nova Testamento, I. Korintanoj 12:23
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 25a
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
6. Roland Rotsaert: Kreditkrizo daŭras, Monato, 2008/07, p. 15
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:19
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 13:8
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:14
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:31
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:1
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 13:29
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:12
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:41
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 18:30
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 12a
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 27:20
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 25a
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
6. Roland Rotsaert: Kreditkrizo daŭras, Monato, 2008/07, p. 15
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:19
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 13:8
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:14
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:31
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:1
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 13:29
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:12
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:41
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 18:30
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 12a
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 27:20
- afrikanse:
- deel
- albane:
- pjesë
- amhare:
- ክፍል
- angle:
- part 2. portion
- arabe:
- جزء
- armene:
- մաս
- azerbajĝane:
- hissə
- beloruse:
- 1. частка 2. доля, порцыя
- bengale:
- অংশ
- birme:
- အပိုင်း
- bosne:
- dio
- ĉeĥe:
- část, díl, podíl, součástka, zlomek, částka
- ĉine:
- 部分 [bùfen], 股 [gǔ]
- dane:
- del
- estone:
- osa
- eŭske:
- part
- filipine:
- bahagi
- france:
- partie, morceau, part
- galege:
- parte
- germane:
- 1. Teil 2. Anteil
- guĝarate:
- ભાગ
- haitie:
- pati
- hinde:
- हिस्सा
- hispane:
- parte, trozo, porción, fragmento 1. parte 2. parte, cuota
- hungare:
- 1. rész 2. rész, részesedés
- igbe:
- akụkụ
- irlande:
- chuid
- islande:
- hluti
- japane:
- パート
- jide:
- טייל
- jorube:
- apakan
- kanare:
- ಭಾಗ
- kartvele:
- ნაწილი
- kazaĥe:
- бөлім
- kimre:
- rhan
- kirgize:
- бөлүк
- kmere:
- ជាផ្នែកមួយ
- koree:
- 일부
- korsike:
- parte
- kose:
- inxalenye
- kroate:
- dio
- kurde:
- par
- latine:
- pars
- latve:
- daļa
- laŭe:
- ສ່ວນ
- litove:
- dalis
- makedone:
- дел
- malagase:
- fizarana
- malaje:
- sebahagian
- malajalame:
- ഭാഗം
- malte:
- parti
- maorie:
- wāhanga
- marate:
- भाग
- monge:
- ib feem
- mongole:
- хэсэг
- nederlande:
- 1. deel 2. aandeel
- nepale:
- अंश
- njanĝe:
- gawo
- okcidentfrise:
- diel
- panĝabe:
- ਹਿੱਸਾ ਹੈ
- paŝtue:
- برخه
- pole:
- część 1. część
- portugale:
- parte
- ruande:
- igice
- rumane:
- bucată, parte, porție, piesă
- ruse:
- 1. часть 2. часть, доля
- samoe:
- vaega
- sinde:
- حصو
- sinhale:
- කොටසක්
- skotgaele:
- pàirt
- slovake:
- diel, časť, čiastka
- slovene:
- del
- somale:
- qayb ka mid
- ŝone:
- chidimbu
- sote:
- karolo
- sunde:
- bagean
- svahile:
- sehemu
- taĝike:
- қисми
- taje:
- ส่วน
- tamile:
- பகுதி
- tatare:
- өлеше
- telugue:
- భాగం
- tibete:
- ཆ་ཤས་
- ukraine:
- частина
- urdue:
- حصہ
- uzbeke:
- qism
- vjetname:
- một phần
- zulue:
- okuyingxenye
parta
- 1.
- Estanta nur parto de tuto: parta pago, eklipso; tiu parta bonstatiĝo kostis kaj plu kostas terure multe [18]; 30-jaraĝa vilniusano […] jam trairis partan operacion pri seks-ŝanĝo [19]; jam aperis almenaŭ sep esperantaj versioj, ĉu kompletaj, ĉu partaj [20]; japanaj kompanioj anstataŭigas plentempajn laboristojn per partatempaj [21].
- 2.

- a)
-
(p.p. ordo-rilato
`le`)
Tia, ke ekzistas du elementoj
`x` kaj `y`,
por kiuj veras
nek `x le y`,
nek `y le x`:
se la aro `bb E` enhavas pli ol unu
elementon,
la rilato `sub` estas parta en
`2^(bb E)`;
la rilato „`a` estas
dividebla per
`b`“ estas
parta ordo-rilato ene de la aro de entjeroj.
tuteca - b)
parta derivaĵo,
parta sumo de serio
18.
Hektor Alos i Font: Socialismo sen
masko (2), Monato, 2003/01, p. 8
19. last: Malfacilas duoble vivi, Monato, 2005/10, p. 16
20. Donald Broadribb: Klasika versa romano, Monato, 2007/03, p. 19
21. Hori Jasuo: Mankas mono, mankas sano, Monato, 2008/08, p. 16
19. last: Malfacilas duoble vivi, Monato, 2005/10, p. 16
20. Donald Broadribb: Klasika versa romano, Monato, 2007/03, p. 19
21. Hori Jasuo: Mankas mono, mankas sano, Monato, 2008/08, p. 16
- angle:
- partial 2.a partial
- beloruse:
- частковы
- ĉeĥe:
- dílný, dělený
- france:
- partiel
- germane:
- 1. teilweise 2.a Partial-(ordnung)
- hispane:
- 1. parcial ~a pago: parte del pago, pago parcial. 2.a parcial 2.b parcial
- hungare:
- 1. rész-, részleges ~a pago: részfizetés. 2.a részben-(rendezés), parciális 2.b parciális
- japane:
- 部分的な [ぶぶんてきな], 一部分の [いちぶぶんの], 分割の [ぶんかつの]
- nederlande:
- 1. deel-
- pole:
- 1. częściowy 2.a częściowy
- rumane:
- 1. parțial 2.a parțial (ordine)
- ruse:
- частичный 2.a частичный
- slovake:
- čiastkový
- ukraine:
- частковий
parte
- Ne tute: mi parte kredas tion [22]; vi ja parte prikonsentis [23]; la malsano povas konduki al komplikaĵoj, kiuj parte donas nerebonigeblajn ŝanĝojn FK ; saĝaj estas viaj vortoj […], sed nur parte mi scios respondi ilin [24]; parte el marmoro, parte el gipso [25]; la bildo ĵetis supren sur la muron longan ombron, kiu parte etendiĝis ankoraŭ sur la plafonon [26].
22.
La Nova Testamento, I. Korintanoj 11:18
23. La Nova Testamento, II. Korintanoj 1:14
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 20a
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
23. La Nova Testamento, II. Korintanoj 1:14
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 20a
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
- angle:
- partially
- beloruse:
- часткова
- france:
- partiellement
- germane:
- teilweise
- japane:
- 部分的に [ぶぶんてきに], 一部分 [いちぶぶん]
- nederlande:
- deels
- pole:
- częściowo
- rumane:
- parțial
- taje:
- ส่วนหนึ่ง
- ukraine:
- частково, почасти
partaĵo
PIV2
(malofte)
- beloruse:
- 1. частка, доля, квота 2. урывак, частка (тэксту)
- ĉine:
- 1. 佔有量 [zhànyǒuliàng], 占有量 [zhànyǒuliàng], 所佔 [suǒzhàn], 所占 [suǒzhàn], 提成費 [tíchéngfèi], 提成费 [tíchéngfèi] 2. 引出 [yǐnchū], 摘录 [zhāilù], 摘錄 [zhāilù], 節選 [jiéxuǎn], 节选 [jiéxuǎn], 片段 [piànduàn], 摘选 [zhāixuǎn], 摘選 [zhāixuǎn]
- germane:
- 1. Anteil 2. Auszug
- hispane:
- 2. parte de un texto
- japane:
- 一部 [いちぶ], 一節 [ひとふし]
- nederlande:
- 2. uittreksel
- pole:
- 1. część kwoty 2. ustęp tekstu
- rumane:
- 1. parte din suma 2. paragraf text
- ukraine:
- частина, уривок, фраґмент (тексту)
partigi
(tr)
-
Dividi en partojn:
partigi laboron VdE
;
la librobretaro ĉirkaŭe estis partigita je multaj diversaj
kategorioj, kiuj estis markitaj de ŝildoj
[30].
dispartigi,
dividi1
30.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko
- beloruse:
- дзяліць
- ĉine:
- 分摊 [fēntān], 分攤 [fēntān], 分配 [fēnpèi], 均分 [jūnfēn]
- france:
- partager, diviser
- germane:
- zerteilen
- hispane:
- repartir, dividir
- hungare:
- feloszt
- japane:
- 分ける [わける], 分割する [ぶんかつする]
- nederlande:
- verdelen
- pole:
- rozdzielić, podzielić na części
- rumane:
- diviza, împărțit în părți
- ruse:
- поделить
- taje:
- แบ่งเป็นส่วน ๆ
- ukraine:
- ділити на частини, розділяти
partumi
(tr)
- 1.
-
Kunhavi1
la samajn sentojn, ideojn, spertojn aŭ aliajn aferojn
kiel iuj aliaj homoj:
mi volas […] partumi
plezuron, doloron kun Vi
[31];
Lingva grupo estas ĉiu homa kolektivo kiu partumas saman
lingvon kaj situas en la teritoria spaco de alia lingva
komunumo, tamen sen ekvivalenta historieco
[32].
dividi4 - 2.
- Partopreni: ni ne povis trankvile resti kaj preferis tute ne partumi, ni do malaliĝis perdante aliĝkotizon [33] venis […] diversspecaj aventuremuloj […] por partumi en la evento [34].
- 3.
- (arkaismo)
partigi
- angle:
- 1. share
- beloruse:
- 1. падзяляць (погляды, пачуцьці) 2. удзельнічаць, спрычыняцца
- ĉeĥe:
- 2. participovat, účastnit se
- ĉine:
- 参预 [cānyù], 參預 [cānyù], 参与 [cānyù], 參與 [cānyù], 参 [cān], 參 [cān], 与会 [yǔhuì], 與會 [yǔhuì]
- france:
- 2. partager, diviser
- germane:
- teilnehmen
- hispane:
- 2. repartir, dividir
- hungare:
- 2. feloszt
- nederlande:
- 2. verdelen
- pole:
- 1. dzielić
- rumane:
- 1. împărtăși
- ruse:
- 1. разделять
- slovake:
- 2. participovať, účastniť sa
partumo
[35](arkaismo)
- beloruse:
- правільны дроб
- ĉeĥe:
- pravý zlomek
- ĉine:
- 参预 [cānyù], 參預 [cānyù]
- germane:
- Teilnahme
- hispane:
- fracción propia
- hungare:
- pozitív tört
- pole:
- ułamek
- rumane:
- fracție
- ruse:
- правильная дробь
- slovake:
- pravý zlomok
- ukraine:
- позитивний дріб
malparto
(malofte)
-
Tiu tuto, pri kies parto temas:
por la nocio „somero“, „sezono“ estas
supernocio, kaj „jaro“ estas malparto;
malofta escepto estas nomi Usonon per ties malparto
„Ameriko“
[37].
ujo
Rim.:
Kvankam tuto formale estas
sinonimo de malparto, tamen la gramatikaj valentoj de ĉi
tiuj vortoj estas malsamaj: „tuto de somero“ ne estas
uzebla por indiki jaron (la „malparton de somero“).
37.
S. Pokrovskij: Meksiko, s.c.e., 2009-06-29
- ĉine:
- 完整系統 [wánzhěngxìtǒng], 完整系统 [wánzhěngxìtǒng], 整体论 [zhěngtǐlùn], 整體論 [zhěngtǐlùn]
- germane:
- Ganzheit, Kompositum, Zusammensetzung, Parteronym, Holonym
- pole:
- całość
- rumane:
- întreg
*partopreni
(x)
- 1.
-
Preni sian parton de io:
partopreni en festo kaj ĝojo
[38];
partopreni festenon, la ĝojon;
vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro
[39];
la laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la
fruktoj
[40];
ĉu vi deziras ankaŭ en ĉi tiu nokto partopreni en edziĝofesto
[41];
kelkaj […] membroj eĉ partoprenis en la maldecaj
ŝercoj
[42].
dividi3 - 2.
-
Kunhelpi, kunpeni por
plenumado de io:
partopreni laboron, en iu
laboro, en komploto;
la hazardo multe partoprenis en la sukceso;
dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en
la milito
[43];
mi partoprenis ankaŭ en la laborado ĉe tiu murego
[44];
li ne partoprenis en ilia petolado
[45];
duono de la kortego partoprenis en la marŝado
[46];
Johano ilin sekvis, partoprenis en la kantado de sanktaj
kantoj
[47].
ŝtono - 3.
- (figure)
Simpatii, kompati:
ni partoprenas vian funebron;
vi partoprenis en doloro mia
Ifigenio
.
kondolenco
38.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
39. La Nova Testamento, I. Korintanoj 10:21
40. La Nova Testamento, II. Timoteo 2:6
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
42. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro 14a
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 31:27
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 5:16
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
39. La Nova Testamento, I. Korintanoj 10:21
40. La Nova Testamento, II. Timoteo 2:6
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
42. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro 14a
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 31:27
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 5:16
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
- angle:
- participate
- beloruse:
- удзельнічаць, браць удзел
- ĉeĥe:
- účastnit se
- ĉine:
- 加盟 [jiāméng], 参与 [cānyù], 參與 [cānyù], 与会 [yùhuì], 與會 [yùhuì]
- france:
- participer, partager
- germane:
- 1. teilnehmen 2. teilhaben, Anteil haben 3. Anteil nehmen, teilen
- hispane:
- participar, compartir 1. participar 2. participar, contribuir
- hungare:
- 1. részt vesz 2. részt vesz, hozzájárul 3. osztozik
- internaci-signolingve:
- japane:
- 参加する [さんかする], 協力する [きょうりょくする], 分かち合う [わかちあう]
- nederlande:
- deelnemen 1. deelnemen
- pole:
- 1. brać udział 2. współdziałać 3. współczuć
- rumane:
- 1. participa 2. colabora 3. compătimi
- ruse:
- участвовать, принять участие
- signune:
- i@16,Y@15-
- slovake:
- zúčastniť sa
- taje:
- 1. เข้าร่วม 2. มีส่วนร่วม
- tibete:
- གཞུགས་
- ukraine:
- брати участь
dispartigi
- 1.
- Disigi en partojn: dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj [48]; la doganistoj tuj eniris la aŭton kaj komencis dispartigi la malantaŭan sidlokon [49].
- 2.
Apartigi logikajn pecojn de memoro aŭ datumo, ebligante
trakti ilin samrange kiel la tuton:
dispartigi
fiksitan diskon en
subdiskojn
C: kaj D:;
dispartigi tabelon per sekcoj;
dispartigi datumbazon
laŭ valoro de ĉefŝlosilo.
48.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 33:54
49. Julian Modest: La kaptilo, Monato, 2000/09, p. 21
49. Julian Modest: La kaptilo, Monato, 2000/09, p. 21
- angle:
- 2. to partition
- beloruse:
- падзяліць, разьдзяліць, разьбіць
- ĉine:
- 分摊 [fēntān], 分攤 [fēntān], 分配 [fēnpèi], 均分 [jūnfēn]
- france:
- partager, diviser, morceler
- germane:
- 1. zerteilen, auseinander nehmen 2. partitionieren
- hispane:
- repartir, dividir, parcelar
- hungare:
- szétszed, szétdarabol, szétoszt
- japane:
- 解体する [かいたいする], 分解する [ぶんかいする]
- nederlande:
- verdelen
- pole:
- partycjonować, rozdzielać
- rumane:
- partitionarea, repartiza
- ruse:
- разделить dis~igi: разбить на разделы. dis~igi tabelon: разбить на сечения.
- ukraine:
- ділити (на частини), розділяти, розкладати (на частини), розчленовувати
dispartigo
- 1.
- Ago dispartigi; rezulto aŭ maniero de tiu ago: Serbio komencis disdividon kaj dispartigon de Kosovo [50]; infektado de homoj povis okazi […] dum dispartigo de bestkorpoj [51].
- 2.
KompLeks
(de aro E)
Tia disa
familio de
subaroj de E, ke la kunaĵo
de ĝiaj termoj egalas al E:
ĉiu dispartigo ebligas difini unikan ekvivalento-rilaton,
kies ekvivalento-klasoj estas ĝiaj termoj.
50.
Bardhyl Selimi: Kosovo kaj Serbio ĉe
vojkruciĝo, Monato, 2003/06, p. 8
51. Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, Monato, 2004/02, p. 12
51. Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, Monato, 2004/02, p. 12
- angle:
- 2. partition
- beloruse:
- 1. дзяленьне, падзел 2. разьбіўка
- france:
- 1. partition, fractionnement, morcellement 2. partition
- germane:
- 2. Zerlegung
- hispane:
- 1. división, fractionamiento, parcelación 2. división
- hungare:
- 1. szétszedés, szétdarabolás
- pole:
- 1. podział, rozdział 2. podział, rozbicie
- rumane:
- 1. divizie, împărțire 2. diviziune , pauză
- ruse:
- 1. разделение 2. разбиение
grandparte
- Je granda parto kompare kun la cetero: antaŭ pli ol unu jaro [...] li grandparte partoprenis en la fondo de la „Centra Oficejo“ [52]; tiuj argumentoj kaj kontraŭargumentoj estas grandparte ĝustaj [53]; de kie Zamenhof ĉerpis leksikan materialon por la nova lingvo? Plejparte el la latina, aŭ el la latinidaj lingvoj (precipe la franca); ankaŭ grandparte el la ĝermanaj lingvoj germana kaj angla [54]; homoj tie estas ege feliĉaj grandparte pro tio, ke ili vivas en stato de konstanta dankemo [55].
52.
L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, D-ro Emilo Javal
53. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, 1.2.2 Plia Komplikiĝo de la Problemo
54. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5.2 La leksika bazo
55. C. Piron: Tien, 1997
53. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, 1.2.2 Plia Komplikiĝo de la Problemo
54. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5.2 La leksika bazo
55. C. Piron: Tien, 1997
- angle:
- in large part, largely, significantly
- france:
- en grande partie, pour une grande part
- germane:
- großenteils
- hispane:
- en gran medida, en gran parte
- japane:
- 大きな部分では [おおきなぶぶんでは]
- nederlande:
- voor een groot deel, goeddeels
plejparte, plej parte
- Je la plej granda parto; ne tute sed precipe: malantaŭ la butika tablo ne staris multe da junaj homoj, ne, tio estis plejparte maljunaj fraŭloj [56]; la stratoj […] estis plejparte mallarĝaj, kurbaj, plenaj de kavoj [57]; la konstruaĵoj en ĉi tiu kvartalo […] estis plej parte blankaj [58]; la vizitantoj estas plejparte de laborista klaso [59]; Sudameriko, antaŭe ankaŭ krizoplena, sed nun plejparte trankvila kaj stabila [60]; ĝuste la edzoj estos laŭ ŝi la plej signifaj gastoj, eĉ se la ĉeestantaro devos esti plejparte ina [61].
56.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
57. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
58. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
59. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, ĉapitro 25
60. Stefan Maul: Afrika estonteco malpli nigra, Monato, 1998/02, p. 5
61. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, parto 8, ĉapitro 6
57. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
58. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
59. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, ĉapitro 25
60. Stefan Maul: Afrika estonteco malpli nigra, Monato, 1998/02, p. 5
61. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, parto 8, ĉapitro 6
- angle:
- mostly, for the most part, mainly, predominantly
- beloruse:
- збольшага, у большасьці, большай часткай
- ĉeĥe:
- namnoze, většinou, z větší části
- ĉine:
- 大部份 [dàbùfen], 大部分 [dàbùfen], 良多 [liángduō], 多半 [duōbàn]
- germane:
- größtenteils
- japane:
- 主に [おもに], 大部分は [だいぶぶんは]
- nederlande:
- grotendeels, merendeels, vooral, voornamelijk, hoofdzakelijk
- pole:
- przeważnie
- rumane:
- cel mai des
- slovake:
- zväčša
- ukraine:
- у більшій мірі, більшою мірою
plejparto
-
Plej granda parto kompare kun ĉiuj aliaj partoj, ofte sed ne nepre pli ol duono de la tuto:
la plej grandaj teoriaj laŭdoj sur la plejparton de la publiko ne efikas tiel fruktoporte,
kiel la rakontoj pri sukcesoj
[62];
la plejparto de la centjaruloj tute ne uzadis alkoholon
[63];
la plejparto iris, kiel oni diras, trans mian kapon
[64];
steloj produktas plejparton de la lumo de la Lakta Vojo
[65];
ŝi pasigis plejparton de sia vivo en la universitato de Dakaro
[66];
la hispanoj pasintece enkondukis la propran lingvon en la plejparton de la amerika
kontinento
[67].
plimulto
62.
L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, Pri la manieroj de vastigado.
63. Jan Janowski: Bagateloj, Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
64. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
65. Hans Michael Maitzen kaj Amri Wandel: La Lakta Vojo — nia hejmo en la universo, Internacia Kongresa Universitato 2005, Vilno, Litovio
66. P.V. Ranganayakulu: Biografio de bona samarianino, Esperanto, 2008:2
67. Maritza Gutiérrez González: Aborigena heredaĵo en la hispana lingvo de Kubo, Monato, 2017/06, p. 20
63. Jan Janowski: Bagateloj, Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
64. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
65. Hans Michael Maitzen kaj Amri Wandel: La Lakta Vojo — nia hejmo en la universo, Internacia Kongresa Universitato 2005, Vilno, Litovio
66. P.V. Ranganayakulu: Biografio de bona samarianino, Esperanto, 2008:2
67. Maritza Gutiérrez González: Aborigena heredaĵo en la hispana lingvo de Kubo, Monato, 2017/06, p. 20
- angle:
- majority, most
- beloruse:
- большая частка
- france:
- la plus grande part
- japane:
- 大半 [たいはん], 大部分 [だいぶぶん]
- nederlande:
- het grootste deel
pliparto
-
Pli granda parto kompare kun alia parto:
pasiginte pliparton de la tago ĉe la pordego
[68];
La pliparto estis mallongigo de kelkaj versoj
[69];
mi kredas ke eŭropanoj estas la pliparto sed ne la plejparto de TEJO-anoj (t.e. la
plej granda grupo, sed malpli ol duono de la tuto)
[70];
Romo brulas! pliparto de la urbo estas en flamoj!
[71].
plimulto
Rim.:
En praktiko, pliparto estas ofte uzata kiel sinonimo de plejparto. Iuj
distingas tiel, ke plejparto estas ĉiam pli ol duono, dum pliparto povas
esti malpli ol duono. Teorie, pliparto ne devas esti la plej granda parto, nur pli
granda kompare al iu alia. Ekzemple, oni povus diri „multaj el ni portas ruĝajn ĉemizojn,
sed pliparto portas bluajn ĉemizojn (t.e. pli ol ruĝajn), kaj la plejparto portas blankajn
(t.e. pli ol ĉiuj aliaj koloroj)“. Tamen, en praktiko tia uzado estas malofta.
68.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Lidia Zamenhof: ĈAPITRO XXXVI
69. La Ondo de Esperanto, William Auld: Jurgen, 2001, n-ro 5
70. Michael Boris Mandirola: EVS TEJO Voluntulo, TEJO-Komitato, 2016-06-08
71. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo VadisLidia Zamenhof
69. La Ondo de Esperanto, William Auld: Jurgen, 2001, n-ro 5
70. Michael Boris Mandirola: EVS TEJO Voluntulo, TEJO-Komitato, 2016-06-08
71. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo VadisLidia Zamenhof
- angle:
- greater part
- nederlande:
- een groter deel
senpartoprena
- Kiu ne partoprenas, ne kunagas, ne kunsentas, estas indiferenta2: lia patro estis ĉiam malvarmeca kaj senpartoprena [72]; amikinoj rigardis min senpartoprene [73].
- beloruse:
- абыякавы, які не бярэ ўдзелу
- ĉine:
- 漠 [mò], 不感兴趣 [bùgǎnxìngqù], 不感興趣 [bùgǎnxìngqù], 冷淡 [lěngdàn]
- france:
- détaché (insensible)
- germane:
- teilnahmslos, unbeteiligt
- pole:
- nieobecny
- rumane:
- absent
siaparte
-
Propraflanke, rilate al afero,
kiu koncernas ankaŭ aliajn:
nian plejbonon ankaŭ ni penos niaparte fari
[74];
Slovenio daŭre klopodis interkonsenti kun Kroatio, ke tiu
fordonu iom da sia
maro en formo de koridoro, siaparte Slovenio rezignu pri tri
neklaraj
terpecoj
[75].
siaflanke,
siavice
74.
A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep
fratoj, 1947
75. Zlatko TIŠLJAR: Malfermi pandoran skatolon, Monato, 2004/11, p. 11
75. Zlatko TIŠLJAR: Malfermi pandoran skatolon, Monato, 2004/11, p. 11
- beloruse:
- са свайго боку, у сваёй частцы
- france:
- en ce qui le concerne, pour sa part
- germane:
- seinesteils
- hispane:
- en su caso, por su parte
- pole:
- ze swojej strony
- rumane:
- din partea mea
entjera parto
[76]
- angle:
- integral part, integer part
- beloruse:
- цэлая частка
- ĉeĥe:
- celá část (reálného čísla)
- france:
- partie entière
- germane:
- ganzer Teil
- hispane:
- parte entera
- hungare:
- egészrész
- pole:
- całość, cecha, część całkowita, entier
- rumane:
- întreg (număr real), caracteristică (număr real), parte întreagă (număr real), întreg
- ruse:
- целая часть, антье
- slovake:
- celá časť
frakcia parto
[77]- (de reelo) La diferenco inter ĝi kaj ĝia entjera parto: la frakcia parto de 3,14 estas 0,14, kaj tiu de -6,758 estas 0,242.
- angle:
- fractional part
- beloruse:
- дробная частка
- ĉeĥe:
- zlomková část
- ĉine:
- 分毫 [fēnháo], 畸零 [jīlíng], 分数 [fēnshù], 分數 [fēnshù]
- france:
- partie fractionnaire
- germane:
- gebrochener Teil
- hispane:
- parte fraccionaria
- hungare:
- törtrész
- pole:
- część ułamkowa
- rumane:
- parte fracționară (număr real)
- ruse:
- дробная часть
- slovake:
- zlomková časť
imaginara parto
[78]
- angle:
- imaginary part
- beloruse:
- уяўная частка
- ĉine:
- 虚部 [xūbù], 虛部 [xūbù]
- france:
- partie imaginaire
- germane:
- Imaginärteil
- hispane:
- parte imaginaria
- hungare:
- képzetes rész
- pole:
- część urojona
- rumane:
- parte imaginară
- ruse:
- мнимая часть
ora dispartigo
[79]-
La nombro `Phi=(a+sqrt 5)//2`,
egala al la valoro
de ajna proporcio kun termoj
`(a,b,a+b,a)`:
en arto la ora dispartigo estas konsiderata aparte harmonia
proporcio.
Rim.: Tiun nombron eblas ricevi kiel pozitivan solvon de la ekvacio `x=1+x^-1` kaj ankaŭ kiel limeson de du sinsekvaj termoj de tia vico `(u_n)`, ke `u_(n+2)=u_(n+1)+u_n`.
- angle:
- golden section
- beloruse:
- залатое сячэньне, залатая прапорцыя, гарманічнае дзяленьне
- ĉeĥe:
- zlatý řez
- ĉine:
- 黃金分割 [huángjīnfēngē], 黄金分割 [huángjīnfēngē]
- france:
- nombre d'or
- germane:
- goldener Schnitt
- hispane:
- número áureo, número de oro
- hungare:
- aranymetszés
- nederlande:
- gulden snede
- pole:
- złoty podział, liczba złota
- rumane:
- secțiunea de aur, număr de aur
- ruse:
- золотое сечение
- slovake:
- zlatý rez
partuma parto
- ĉeĥe:
- díl, podíl, součástka, zlomek, část, částka
- germane:
- geborchener Teil
- pole:
- część ułamkowa
- rumane:
- fracțiune de parto
- slovake:
- diel, časť, čiastka
reela parto
[81]
- angle:
- real part
- beloruse:
- рэчаісная частка
- ĉine:
- 实部 [shíbù], 實部 [shíbù]
- france:
- partie réelle
- germane:
- Realteil
- hispane:
- parte real
- hungare:
- valósrész
- pole:
- część rzeczywista
- rumane:
- parte reală (număr complex)
- ruse:
- действительная часть
administraj notoj
pri
~umo :
frakcia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
imaginara ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ora dis~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~uma ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
reela ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Vd adm sub frakcio pri vera/propra/norma frakcio, sinonimoj
de ~umo. [MB]
pri
~opreni 3.:
Ĉi tiu senco ne plu estas en PIV1 kaj aspektas
arĥaika.[MB]
pri
dis~igi:
La senco-diferenco inter ~igi kaj dis~igi estas
esplorinda.[MB]
entjera ~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
frakcia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
imaginara ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ora dis~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~uma ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
reela ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.

