tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

2kompat/i PV

*kompatiTEZ Vikipedio

(x)
Senti kortuŝon pro ies malfeliĉo kaj deziron ĝin malakrigi: kompati iunZ, al iu, ies doloron; pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata PrV; virtulo kompatas (indulgas, ŝparas) la vivon de sia bruto [1]; ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj [2]. VD:kondolenci.

kompata

Montranta kompaton, rilata al kompato: vidante ... tiujn vizaĝojn, mizerajn de malsato, denove mi spertis kvazaŭ kompatan senton [3]; mi ne toleras, se knabo kompate min rigardas [4].

kompatoTEZ Vikipedio

Sento de kompatanto: mi ne volas baton, mi ne volas kompaton PrV; eksenti kompaton al iuZ; granda kompato moligis ilian koron; (figure) rideto de kompatoZ (afable malestima); li do aliris, unu post alia, la personojn, pri kies sinteno li dubis, proponante al ili siajn fruktojn, laŭ la sama plenda, kompatveka maniero [5]; Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin [, ĉar] Mi laciĝis de kompatado [6]; VD:koro2

kompatecoTEZ

(arkaismo)
=kompatemo Dio, estante riĉa en kompateco, [...] nin vivigis en Kristo [7].

kompatema, kompatplenaTEZ

Inklina al kompato, bonkora: nia Sinjoro ... vi estas la Kompatema, la Pardonema [8]; (figure) ŝi iris al la homo, kies kompatema mano jam donis al ŝi unu fojon laboron Marta; kompatplena Dio! donu Vi al ŝi la tomban ripozon, kiun mi ne povis havigi al ŝi! [9].

kompatemo, kompatemecoTEZ

Eco de iu kompatema, kompateco: la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li [10]; li komencis konsideri, ĉu efektive tiu boneco kaj kompatemo de la kristanoj ne pruvas maltaŭgecon de iliaj animoj [11]; laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn [12].

kompatigiTEZ

(tr)
Fari, ke iu kompatu al vi: pli bone estas enviigi ol kompatigi PrV. VD:plendi

kompatindaTEZ

Inda je kompato: miaj kompatindaj floroj tute forvelkis! [13]; kiu vidis la vizaĝon de Afrodito, ne estas kompatinda [14]. VD:malfeliĉa

kompatindaĵo

Malfeliĉiga okazo, kiu instigas al kompato al la trafito: ĝi estas vera kompatindaĵoZ.

kompatindulo

Homo, kiun oni emas kompati: kion do ŝi volas ankoraŭ de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Marta; li eĉ ne divenas, kompatindulo, ke li estas jam pli ombro ol homo [15].

ekkompati

(tr)
Eksenti kompaton: la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj reloĝigos ilin en ilia lando [16]; sekiĝu la mano de tiu, kiu kurus helpi lin, ekkompatinte lian mizeron [17].

malkompataTEZ

(malofte)
=senkompata morta danĝero minacas lin de malkompataj malamikoj [18].

memkompato

Kompato al si mem: li estis plena je memkompato kaj alte taksis la okazon malkovri ĉion al aŭskultanto [19].

senkompata, malkompatemaTEZ

Ne inklina al kompato, senkora, kruela, severa; malkompata: ĉiam la infanaj buŝoj parolis senkompatajn vortojn pri ŝi [20]; (figure) lian kapon, surŝutitan per la cindro, senkompate bruligis la suno [21]; sen iu azilo, en kiu mi povintus forsavi min de miaj malkompatemaj persekutantoj [22].

senkompateco, malkompatemo

Eco de iu senkompata: (figure) la rigida kolumo de la ĉemizo kun ordinara senkompateco sin apogis je razita mentono [23]; en [la diskutoj] oni notas la vivkarecon, senlaborecon, malkompatemon de la entreprenistoj [24].

tradukoj

anglaj

~i: pity, have compassion for, feel compassion for, have pity for, have mercy on, be sorry for, commiserate with; ~o: compassion, mercy, pity, sympathy; ~ema, : compassionate, sympathetic, tenderhearted; ~igi: move to compassion, incite to pity; ~inda: deplorable, miserable, piteable, poor; sen~a, : hard-hearted, hard, harsh, implacable, merciless, pitiless, ruthless, uncompassionate, unfeeling.

belorusaj

~i: шкадаваць, спагадаць, спачуваць; ~o: жаль, спагада, спачуваньне; ~ema, : жаласьлівы, спагадлівы, спачувальны; ~inda: жаласны, варты жалю, бедны; sen~a, : бязьлітасны, сіберны, жорсткі.

ĉeĥaj

~i: mít soucit s někým, mít soustrast s někým, politovat někoho, slitovat se nad někým; ~a: vyjadřující lítost, vyjadřující politování; ~o: lítost, slitování, smilování, soucit; ~eco: soucitnost, útrpnost; ~emo, : lítostivost (povaha); ~inda: politováníhodný, ubohý; ~indulo: chudák, ubožák; mal~a: nelítostný; mem~o: sebelítost; sen~a, : bezcitný, krutý, nelítostný, nemilosrdný, neúprosný.

francaj

~i: plaindre, s'apitoyer (de, sur), s'attendrir (sur), avoir de la compassion (pour), compatir (à), avoir pitié (de); ~a: humain, pitoyable, secourable; ~o: compassion, apitoiement, attendrissement, commisération, pitié, sympathie; ~eco: miséricorde, commisération; ~ema, : compatissant, bienveillant, miséricordieux; ~emo, : compassion, pitié, sympathie; ~igi: faire pitié (à), apitoyer, attendrir, émouvoir, toucher; ~inda: pauvre, affligeant, infortuné, lamentable, malheureux, misérable, piteux, qui inspire pitié, pitoyable, à plaindre; ~indaĵo: désolation (incitant à la pitié); ~indulo: pauvre, pauvre hère, malheureux, misérable; ek~i: s'apitoyer (de, sur), s'attendrir (sur), prendre en pitié; mal~a: implacable, intraitable; mem~o: apitoiement sur soi; sen~a, : impitoyable, qui ne se laisse pas apitoyer, inflexible, intransigeant, sans pitié; sen~eco, : absence de pitié, absence de compassion, inflexibilité, implacabilité, intransigeance. eksenti ~on al: s'apitoyer (de, sur), s'attendrir (sur), prendre pitié (de); rideto de ~o: sourire condescendant; ~veka: plaintif, attendrissant, geignard, touchant; pli bone estas enviigi ol ~igi: mieux vaut l'envie que la pitié; sen~e: impitoyablement, implacablement, sans pitié.

germanaj

~i: bemitleiden, bedauern, Mitleid haben; ~o: Mitleid, Erbarmen; ~ema, : mitleidig, barmherzig; mem~o: Selbstmitleid.

hispanaj

~i: compadecer; ~o: compasión.

hungaraj

~i: megszán, sajnál; ~a: szánakozó, sajnálkozó; ~o: szánalom, könyörület, sajnálat, szánakozás; ~eco: könyörületesség, irgalmasság; ~ema, : könyörületes, irgalmas, szánakozó; ~emo, : könyörületesség, irgalmasság; ~inda: sajnálatra méltó, szánandó, szerencsétlen, szegény ; ~indulo: szerencsétlen ember, sajnálatra méltó ember; ek~i: megsajnál, megszán, megkönyörül; mal~a: irgalmatlan, kegyetlen; mem~o: önsajnálat; sen~a, : könyörtelen, kíméletlen, szívtelen, irgalmatlan; sen~eco, : könyörtelenség, irgalmatlanság, kíméletlenség, szívtelenség. pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso ~ata: jobb száz irigy, mint egy szánó; eksenti ~on al: megszán; rideto de ~o: szánakozó mosoly; ~veka: szánalomgerjesztő; pli bone estas enviigi ol ~igi: inkább irigyeljenek, mint sajnáljanak; sen~e: könyörtelenül, kíméletlenül.

nederlandaj

~i: medelijden hebben met, compassie hebben met; ~a: deelnemend, meewarig; ~o: medelijden, compassie; ~eco: compassie, medelijden; ~ema, : barmhartig, genadig, goedertieren; ~emo, : barmhartigheid; ~igi: medelijden opwekken, vertederen, vermurwen; ~inda: beklagenswaardig; ~indulo: stakker; ek~i: medelijden krijgen met; mal~a: onbarmhartig; mem~o: zelfbeklag; sen~a, : onbarmhartig; sen~eco, : onbarmhartigheid. eksenti ~on al: medelijden voelen; rideto de ~o: minachtende glimlach; ~veka: aandoenlijk, roerend; sen~e: onbarmhartig.

polaj

~i: litować się, współczuć; ~a: współczujący, litujący się; ~o: litość, współczucie; ~eco: litość, współczucie; ~ema, : litościwy; ~emo, : litość, współczucie; ~igi: wbudzać litość; ~inda: biedny, żałosny; sen~a, : bezlitosny.

portugalaj

~i: compadecer-se, lastimar, ter compaixão, apiedar-se de, condoer-se de.

rusaj

~i: жалеть (кого-л.), сочувствовать; ~a: сочувствующий, сочувственный, сострадательный; ~o: жалость, сожаление, сострадание, сочувствие; ~eco: сожаление, сострадание, сочувствие; ~ema, : сострадательный, жалостливый, сочувственный, милосердный; ~emo, : сочувствие, милосердие, сострадание; ~igi: разжалобить, тронуть; ~inda: жалкий, бедный, достойный сочувствия; ek~i: пожалеть (кого-л.); mal~a: безжалостный; mem~o: жалость к себе; sen~a, : безжалостный; sen~eco, : безжалостность.

slovakaj

~i: mať súcit, zmilovať sa, zľutovať sa; ~a: vyjadrujúci ľútosť; ~o: súcit, ľútosť; ~eco: súcitnosť; ~emo, : ľútostivosť; ~inda: poľutovaniahodný, úbohý; ~indulo: chudák, úbožiak; mal~a: bezcitný, neľútostný; mem~o: sebaľútosť; sen~a, : bezcitný, nemilosrdný, neľútostný.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:10
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 109:12
3. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 28
4. trad. K. Bein: Internacia Krestomatio, Patro
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 14
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 15:6
7. La Nova Testamento, Al la Efesanoj 2:4
8. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 9:9
11. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 29
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 51:1
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
14. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 50
15. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 15
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 14:1
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 25
18. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 14
19. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 2
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino kiu paŝis sur panon
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 21
22. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Tria promenado
23. I. Turgenjev, trad. K. Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 5
24. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 3

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~indaĵo: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri ~igi:
    Kontroli la ekz-on en PrV. Laux mia elektronika versio
    temas pri "enviigxi" k "kompatigxi".
    [MB]
  
pri kompat/i :
  Koherigi oficialecojn: radiko (2a OA), ~i (F)!
  [MB]

[^Revo] [kompat.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.25 2015/07/04 08:37:37 ]