*parti/o PV

*partio

1.
Grupo, kies anoj solidaras, luktas por komuna celo aŭ sindefendo: la popolo sin dividis en du partiojn [1].
a)
POL Grupo da homoj havantaj samajn politikajn aŭ sociajn opiniojn: kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj [2]; mi timas, ke […] estos malpaco, ĵaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj […] [3]; li jam trovis en la cionistaj rondoj tro da ŝovinismo, la kontraŭa partio de la „asimilistoj“ ankaŭ ne plaĉis al li VivZam ; esperantista partio, kiu nomas sin homaranoj [4]; novaj partietoj kaj splitogrupoj gajnis konsiderindan kvanton da voĉoj, ja iuj el ili eĉ fariĝis grandetaj partioj [5]; maldekstraj partioj [6]; opozicia partio [7]; dekstrema, konservativa partio [8]; popolpartioj […] volas ligi al si laŭeble grandan nombron da civitanoj [9]. SIN:tendaro2
b)
JUR Iu el la du aŭ pluraj kontraŭstarantoj en milito, batalo, proceso, kontrakto: la korpuso de Ramzes estis la plej forta, sed ĝi havis antaŭ si preskaŭ ĉiujn libiajn fortojn, nombre ambaŭ partioj estis egalaj [10]; ili […] kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj militantaj partioj BdV .
c)
SPO Iu el la du aŭ pluraj kontraŭstarantoj en sporto. VD:taĉmento, teamo
2.
Parto de socia aranĝo:
a)
SPO de turniro; maĉo: partio de kartoj, de bilardo; ludi partion, tre malfacilan partion BdV .
b)
de edz(in)iĝo: Anna […] atendis bonan partion por sia filino [11]; ili interfianĉiĝis kaj efektive tio estis tre ĝusta partio, ambaŭ estis junaj [12]; oni devas beni la junan paron, la partio estas bona en ĉiuj rilatoj, la havo de Kirsanov estas ne malgranda, li estas la sola filo kaj lia patro estas brava homo PatrojFiloj .
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 11a
2. La Nova Testamento, La agoj 23:9
3. La Nova Testamento, II. Korintanoj 12:20
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
5. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
6. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
7. Donald Rogers: Laborema koalicio, Monato, 2000/03, p. 11
8. Paŭlo Gubbins: Reviviĝas la fantomoj -- de 1944, Monato, 1994/06, p. 11
9. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 18a
11. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 6a
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
afrikanse:
partytjie
albane:
parti
amhare:
ድግስ
angle:
1. party, side 2.a game, match
arabe:
حزب
armene:
կուսակցություն
beloruse:
партыя
bengale:
দল
birme:
ပါတီ
bosne:
stranka
bretone:
1.a kostezenn (bolitikel,...), tu (politikel,...), strollad (politikel,...) 1.b tu (prosez, sport,...) 1.c tu (prosez, sport,...) 2.a partiad
ĉeĥe:
jedna hra, partie, skupina, strana (politická)
ĉine:
1. [dǎng], 黨 [dǎng]
dane:
parti
estone:
poole
eŭske:
festa
filipine:
partido
france:
1. parti 2.a partie
galege:
festa
germane:
1.a Partei, politische Gruppierung, politische Partei 1.b Partei, Seite 1.c Mannschaft, Delegation [Olymp.Spiele] 2.a Spiel, Partie 2. Partie, Fang
guĝarate:
પક્ષ
haitie:
pati
hinde:
पार्टी
hungare:
1.a párt 1.b ellenfél 1.c ellenfél 2.a parti, játszma
igbe:
otu
indonezie:
1. partai 2.a pertandingan
irlande:
páirtí
islande:
aðila
japane:
パーティー
jave:
katelu
jide:
פּאַרטיי
jorube:
ẹnikẹta
kanare:
ಪಕ್ಷದ
kartvele:
პარტია
kazaĥe:
партия
kimre:
parti
kirgize:
партия
kmere:
គណបក្ស
koree:
파티
korsike:
partitu
kose:
iqela
kroate:
stranka
kurde:
partî
latine:
pars
latve:
puse
laŭe:
ພັກ
litove:
šalis
makedone:
партија
malagase:
antoko
malaje:
pihak
malajalame:
കക്ഷി
malte:
parti
maorie:
rᘝpᘻ
marate:
पक्ष
monge:
tog
mongole:
нам
nederlande:
partij
nepale:
पार्टी
njanĝe:
chipani
okcidentfrise:
feest
panĝabe:
ਪਾਰਟੀ ਦੇ
paŝtue:
ګوند
pole:
partia, stronnictwo
portugale:
1.a partido 1.b partido 1.c time, equipe 2.a partida, jogo
ruande:
ibirori
rumane:
partid, facțiune
ruse:
партия
samoe:
vaega
sinde:
پارٽي
sinhale:
පක්ෂ
skotgaele:
pàrtaidh
slovake:
jedna hra, partia
slovene:
zabava
somale:
xisbiga
ŝone:
pati
sote:
mokga
sunde:
pesta
svahile:
chama
taĝike:
ҳизб
taje:
บุคคลที่
tamile:
கட்சி
tatare:
кичә
telugue:
పార్టీ
tibete:
ཚོགས་པ་
ukraine:
партія
urdue:
پارٹی
uzbeke:
partiya
vjetname:
bên
zulue:
inhlangano

*partia [13]

1.
Apartenanta al partio: mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio [14]; partiaj disputoj [15]; parlamentanoj elektitaj per partia listo [16].
2.
Maljusta pro favoro al la sampartianoj: ne faru maljustaĵon en la juĝado, ne estu partia por malriĉulo kaj ne estimu potenculon [17]; farante nenion pro partieco [18]; tion ĉi malpermesas […] partia ambicio [19]; Patrino ĉia estas de naturo / Ja tre partia kaj ne povas havi / Sufiĉan severecon en la juĝo Hamlet ; senpartiaj juĝistoj [20]; liveri al la leganto historion de Esperanto liberan de partia rigardo [21]. SIN:partieca, tendencaANT:neŭtrala
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, parti'a
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
15. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 5
16. Donald Rogers: Laborema koalicio, Monato, 2000/03, p. 11
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:15
18. La Nova Testamento, I. Timoteo 5:21
19. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
20. Monato, Stefan Maul: Du mil kvar, 2004
21. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Historio sen vualo de mitoj, 2006
angle:
1. partisan
beloruse:
1. партыйны 2. старонны, перадузяты
bretone:
2. untu, untuek
ĉeĥe:
jednostranný, podjatý, předpojatý, stranický, zaujatý
ĉine:
2. 不公正 [bùgōngzhèng], 偏 [piān], 偏頗 [piānpō], 偏颇 [piānpō], 偏私 [piānsī], 偏袒 [piāntǎn], 有偏差 [yǒupiānchā], 頗 [pō], 颇 [pō]
france:
1. partisan 2. partial
germane:
1. parteilich 2. parteiisch
hungare:
1. párt- 2. pártos
japane:
党の [とうの]
nederlande:
1. partij- 2. partijdig
pole:
jednostronny, nieobiektywny, stronniczy, tendencyjny 1. partyjny
rumane:
unilateral, neobiectiv, părtinitor, subiectiv
ruse:
1. партийный 2. пристрастный
slovake:
jednostranný, stranícky, zaujatý
ukraine:
партійний, упереджений

partii

Ani en partio, subteni partion, subteni opinion: — vi eraras! — mi partias kun la cezaro QuV ; la epigramoj de Thorsen partias al la idealoj de la homara progreso [22].
22. [T.] Pumpr: Recenzo: Pluk, Zprávy, 1962-05 (10)
beloruse:
быць чальцом партыі, падтрымліваць (партыю, ідэялёгію)
france:
être pour, soutenir

partiano

Membro de partio: partiano de la Eternulo [23]; partianoj de l' dinastio […] pretaj servi al ĝi kun vera fervoro [24]; la uzado de la lingvo Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu aŭ alia ideo [25]; sampartianoj [26]; ekspartianoj [27]; pluraj lojalistoj estas murditaj de siaj iamaj kunpartianoj [28].
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 32:26
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 22a
25. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
26. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro (2), 2003
27. Monato, Bardhyl Selimi: Memore al la viktimoj, 2010
28. Garbhan MacAoidh: Bojas sovaĝa hundo, Monato, 2000/11, p. 7
angle:
partisan, advocate, party member
beloruse:
чалец партыі, партыец
bretone:
ezel eus ur strollad
ĉeĥe:
partajník, straník, člen strany
ĉine:
党人 [dǎngrén], 黨人 [dǎngrén], 党员 [dǎngyuán], 黨員 [dǎngyuán]
france:
membre de parti, partisan
germane:
Parteimitglied
hungare:
párttag
indonezie:
partisan
japane:
党員 [とういん], 仲間 [なかま], 信奉者 [しんぽうしゃ], 支持者 [しじしゃ]
nederlande:
partijganger
pole:
stronnik, zwolennik
rumane:
apărător, adept
ruse:
член партии
slovake:
straník, člen strany
ukraine:
член партії, партієць, прихильник

partianiĝi

(ntr)
Elekti partion, iĝi malneŭtrala: en la tiutempa neologisma batalo, ŝi partianiĝis al la konservativa tendaro [29]; Radio Romo vigle partianiĝis por la heroa sindefendo de malgranda Finnlando [30].
beloruse:
перайсьці на бок (у спрэчцы і да г. п.)
france:
prendre parti (pour)
pole:
stawać się stronnikiem
rumane:
deveni susținător
ukraine:
вступити в партію, прийняти чию-н. сторону

partieca

Partia2: [kiel] orientiĝi en tiu senorda amaso de partiecaj eldiroj [31].
31. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
angle:
partisan
beloruse:
старонны, перадузяты
bretone:
untu, untuek
ĉeĥe:
jednostranný, podjatý, předpojatý, stranický, zaujatý
ĉine:
不公正 [bùgōngzhèng], 偏 [piān]
france:
partial
germane:
parteiisch
hungare:
pártos
japane:
党派的な [とうはてきな], 党派色のある [とうはいろのある], 偏った [かたよった], 不公平な [ふこうへいな]
nederlande:
partijdig
pole:
stronniczy
rumane:
parțial
ruse:
пристрастный
slovake:
jednostranný, stranícky, zaujatý
ukraine:
партійний (який виявляє партійність), упереджений

eksterpartia

Apartenanta al neniu ajn partio: eksterpartia kandidato [32]; venkis la ĝisnunaj urbestroj […], subtenataj ne de partioj sed de propraj eksterpartiaj listoj [33].
32. Monato, Zlatko Tišljar: Du balotoj, du surprizoj, 2012
33. Monato, Zlatko Tišljar: Demokratio en postdemokratia socio, 2010
angle:
independent, impartial, neutral
beloruse:
беспартыйны
ĉeĥe:
bezpartijní
ĉine:
不偏不倚 [bùpiānbùyǐ], 中立 [zhōnglì]
france:
impartial (hors parti), neutre (hors parti)
germane:
parteilos
hungare:
pártonkívüli
indonezie:
independen
japane:
無党派の [むとうはの], 党外の [とうがいの]
nederlande:
onafhankelijk
pole:
bezpartyjny, neutralny
rumane:
nepartizan, imparțial
ruse:
беспартийный
slovake:
mimo stranícky
ukraine:
позапартійний, непартійний, безпартійний

plurpartiismo, multpartiismo

POL Politika sistemo, reĝimo1, permesanta funkciadon de pluraj partioj1.a en kiu la ŝtata regado povas esti gvidata de unu aŭ alia: ekde 1992, plurpartiismo estis establita, kaj kun ĝi, la flago kun komunistaj simboloj estis forĵetita; ekde tiam la nuna flago ekvalidis [34]; Togolo jam diris ne al tiu plurpartiismo; tion decidis la lasta konsilio de la unusola partio RPT, kiu okazis en majo 1990 [35]; estos multpartiismo, kiel en Sirio, estos balotoj, sed de nun, neniu baloto estos perdita de tiu kliko ĉekape de la Ŝtato [36].
beloruse:
шматпартыйнасьць, многапартыйнасьць
france:
multipartisme
pole:
wielopartyjność
rumane:
multipartitism

sampartiano

Ano de sama partio: la […] epigramo elvokis aproban ĝojon inter liaj sampartianoj kaj koleron de la kontraŭuloj [37]; demisio kaj anstataŭigo per sampartiano [38].
37. J. Kohen-Cedek: Antikva araba epigramo de Ibn-Durajd, Norda Prismo, 1958:1, p. 39a
38. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, 2011
beloruse:
аднапартыец
ĉine:
同志 [tóngzhì]
france:
camarade (de parti), membre du même parti
germane:
Parteigenosse
pole:
członek tej samej partii, swojak
rumane:
membru al aceluiași partid, compatriot

senpartia

1.
(io) Eksterpartia; objektiva, scienca: politika enmiksiĝo malhelpas la senpartian agadon de la justico [39]; espereble, iu simila honestulo kaj klarvidulo verkos senpartian kaj senpropagandan historian libron [40]; senpartie prepariĝi por la venontaj diskutoj [41]; senpartie elektita […] Lingvan Komitaton [42].
2.
(iu) Montranta neniun favoron al tiu aŭ alia partio; juste juĝanta, ne konsiderante opiniojn aŭ personojn: skriba ekzameno ĉe alesto de senpartiaj kaj konformaj atestantoj FK ; en ĉiu senpartia, sentanta homo vivas abomeno al detruado de vivo FK ; la elektitoj estu homoj prudentaj kaj senpartiaj [43]; ni do komparu liajn asertojn kun tiuj de la senpartiaj historiistoj [44].
39. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, 2011
40. Monato, Donald Broadribb: Esperanto en la soclandoj, 2004
41. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
42. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
43. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
44. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
angle:
independent, impartial, neutral
beloruse:
1. беспартыйны 2. бесстаронны, неперадузяты
bretone:
diuntuek, neptu
ĉeĥe:
bezpartijní, nestranický, nestranný, nezaujatý, objektivní
ĉine:
不偏不倚 [bùpiānbùyǐ], 公平 [gōngpíng], 不偏斜 [bùpiānxié], 中立 [zhōnglì]
france:
impartial
germane:
unparteiisch
hungare:
1. pártatlan 2. pártsemleges
indonezie:
independen
japane:
無党派の [むとうはの], 不偏不党の [ふへんふとうの], 公平な [こうへいな]
nederlande:
onpartijdig
pole:
bezpartyjny, bezstronny, neutralny
rumane:
nepartizan, neutru, imparțial
ruse:
1. беспартийный 2. беспристрастный
slovake:
bezpartajný, nestranný, nestranícky, objektívny

senpartieco

Ne aliĝemo al iu partio, nefavorado de iu aŭ alia partio; neŭtraleco: sagaca senpartieco [45].
45. E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 1909
beloruse:
беспартыйнасьць
france:
impartialité
hungare:
pártatlanság
itale:
imparzialità
nederlande:
onpartijdigheid
pole:
bezstronność
rumane:
imparțialitate
ruse:
беспартийность

transpartianiĝi

Forlasi partion kaj aniĝi en alia: venkito ordinare transpartianiĝis al venkinto [46].
46. M. Jókai, trad. J. Horvath: La du salikoj de Nagyenyed, 2002
beloruse:
зьмяніць партыю, перайсьці ў іншую партыю
france:
changer de camp
germane:
überlaufen (zur anderen Partei)
pole:
zmienić partię
rumane:
schimbă partidul

unupartiismo

POL Politika sistemo, reĝimo1, permesanta nur unu partion1.a kiu ĉiam gvidas la ŝtatan regadon: Ĉinio ne rekomendas unupartiismon al la ekstera mondo kiel okcidentaj landoj disvastigas sian politikan sistemon [47].
beloruse:
аднапартыйнасьць
france:
régime du parti unique, monopartisme, unipartisme
pole:
jednopartyjność
rumane:
monopartiții

administraj notoj