tradukoj: be ca cs de en es fr hu id nl oc pl pt ro ru sk uk vo

*fin/i

PV

*finiTEZ

(tr)
1.TEZ
Ĉesi fari, ne daŭrigi plue ian agadon: kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon [1]; finu do, mi petasZ! ĉu vi finis? mi finis labori; li finis paroli [2] [3] [4] [5]; fini ludi, danci; fini la diskutadon, la bruon; estas tempo fini vian revadon; fini vivi; la aŭstria pentristo kaj arkitekto Friedensreich Hundertwasser finis sian vivon la 19an de februaro [6]. VD:abolicii, detrui, ekstermi, estingi, faligi, nuligi, renversi, ruinigi
2.
Komplete fari, plenumi, konduki ian aferon ĝis la punkto aŭ momento, kiam ĝi estas kompleta kaj ĉesas: mi finos la tutan libron en kvar tagoj [7]; mi finis mian laboraĵon, verkon, taskon, raporton; fini la klasojn de la gimnazioZ; de la plej maljuna li komencis kaj per la plej juna li finis [8]; la kurso, kunsido estas finita; finita pentraĵo; unu, du, tri, kvar kaj finita la far' (ĉio estas finita!)PrV; vespere mi finos la klarigojn [9]; la reston vi poste al mi finosZ (finos rakonti); fini sian sciencan verkon [10]; Johano Sebastiano Baĥo [...] ne povis fini sian lastan verkon „La arto de fugo“ [11].
Rim.: La radiko fin estas ankaŭ kunmetite pseŭdoprefikse uzata en ĉi tiu senco: finlabori, finkonstrui, finĉerpi, finpagi, finverki, vd. el 2, tute.
3.TEZ
Konsistigi la lastan parton de io: komuna kantado finis la kunvenon; tiu konkludo finas inde vian paroladan; kapitelo finas la kolonon. VD:fermi, kroni

*fino Vikipedio

1.
Ĉeso de agado: la fino de kantado; meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj [12]; meti finon al ĉiuj suspektoj kaj malĝustaj famoj [13]; (figure) (arkaismo) Cezaro havis malfeliĉan finon (morton).
2.TEZ
Lasta parto de io, en tempo aŭ spaco: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n“; [14] de unu fino de la tero ĝis la alia fino [15]; de la komenco ĝis la fino [16]; la fino de libro, de kanto; loĝi en la fino de la mondo (loĝi tre malproksime) PrV; la du finoj (ekstremaĵoj) de bastono; ŝi kunpremis en ambaŭ manoj la finojn de la tuko Marta ; la finetoj de ŝiaj piedoj [17]; venis fino al mia latino (farinte ĉion, kion mi povis, mi tamen ne povas eliri el embaraso) PrV; bona vino al la fino (plej bona venas laste) PrV; je la fino de la monato. VD:ekstremo, vespero, vosto
3.TEZ
MATPIV2=rando

finaTEZ

Finanta: la fina batoZ; la fina frapo [18]; la fina vorto apartenas al li; la finaj notoj de muzikaĵo; la finaj decidoj de la tribunaloj [19]. VD:lasta

fineTEZ

1.
Ĉe la fino (tempe aŭ loke), laste: longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos PrV unue marŝis muzikistaro, poste la urbestraro kaj fine la kongresanoj; fine, sed certe ne malplej grave [20].
2.
Post longa atendado: la infano [...] fine alvenis ĉi tien Marta ; fine vi alvenas!

fine de

(prepoziciaĵo)
1.TEZ
Dum la fina tempo de: fine de la liberiĝmilito [21].
2.TEZ
En la lasta parto, ĉe la ekstremo de: fine de la eta akvovojo [22].

finaĵoTEZ Vikipedio

1.TEZ
(arkaismo) PV=fino 2
2.TEZ
GRA Lasta parto de vorto, varianta laŭ ties gramatika rolo (deklinaciokonjugacio): la tri ĉefaj finaĵoj -o, -a, -i, kune kun siaj signifoj, difinas tri ĉefajn signifo-kategoriojn, al kiuj apartenas almenaŭ ĉiu negramatika radiko [23]; la finaĵoj havas duoblan funkcion, gramatikan kaj vortfaran [24]; la fina silabo „aŭ“ ne estas en Esperanto finaĵo, sed nur vortfino. SUP:fleksiilo

finigi

1.TEZ
(ion) Fari, ke io finiĝu: Li finigis iliajn tagojn en vanteco kaj iliajn jarojn en teruro [25].
2.TEZ
(ion de iu) Fari, ke iu finu ion: finigi la komencitan kurson (helpe) de alia instruanto.

*finiĝiTEZ

1.TEZ
Ĉesi: kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos PrV; finiĝanta vivo, ceremonio, epoko, eklipso. VD:agonii, estingiĝi, forflui, forkuri, morti, pasi, ruiniĝo, velki
2.
(per io) Havi kiel finan parton, en la tempo aŭ spaco: prepozicio, kiu finiĝas per vokalo [26]; la korpo finiĝis per fiŝa vosto [27]; per tio ne finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo EE ; la koncerto finiĝos per kantado de himno; la entrepreno finiĝis per fiasko.

*finiĝo

1.
Alveno al la fino: la finiĝo de la mondo; ĝis la finiĝo de la tempo [28];
2.TEZ
(arkaismo) GRA Finaĵo: la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortojF.

finitaTEZ

1.
Kiun oni finis, interalie tiel ke ĝi estas tute plenumita, perfekta, definitiva: ĉu la leciono jam estas finita? Marta BOT cumo estas finita floraro, en kiu la ĉefakso finiĝas per floro [29].
2.TEZ
MAT(arkaismo) [30]=finia
Rim.: Vd rimarkon sub infinita.

elfiniTEZ

(tr)
Finpretigi: grandega ondo sur kies dorso naĝis la Duponta barko, meze de ĉiuspecaj flosaĵoj, elfinis la ruinigantan laboron de l’ ondoj [31]
Rim.: Mi dubas ke tiu derivaĵo estas fakte uzata. Tamen ja estas similforma vorto en la pola. [Sergio Pokrovskij]

ĝisfineTEZ

Ĝis la fino, sen rezigno, tute, komplete: kiam vi legos ĉi tiun leteron ĝisfine, mi kredas, ke vi konfesos min prava [32].

nefinitaTEZ

1.
Kiu ne estas finita, interalie ĉar la laboro estis interrompita pro la morto de la aŭtoro: „la nefinita simfonio“; li sidigis ŝin ĉe la tablo, sur kiu restis ankoraŭ la nefinita vespermanĝo [33]; BOT spadiko estas aparta simpla nefinita floraro (sen floro en la fino) [34].
2.TEZ
MAT(arkaismo) PV=malfinia
Rim.: Vd rimarkon sub infinita.

senfinaTEZ

1.TEZ
Havanta neniun finon, en tempo aŭ spaco; senlima, senmezura: la eterna silento de tiuj senfinaj spacoj timigas min; la senfineco, la senfinaĵo; senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro Marta ; ilia lando pleniĝis de arĝento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj [35]; senfinaj kombinoj [36]. VD:eterna
2.
Tede, supermezure longa: li faras tiam senfinajn predikojn; ni ne devu sur ĉiu paŝo donadi senfinajn klarigoin Homaranismo .
3.
TEK Kies unu ekstremaĵo estas alligita al la alia, tiel ke la tuto formas flekseblan cirklon: senfina ĉeno, rimeno.

finfineTEZ

Post interaĵoj, baroj aŭ longa atendo, trankvilige: mi devis serĉi tiun ĉi lokon ... finfine mi retrovis la rojeton [37]; mi laboris kiel gazetportisto, ĝardena kaj mueleja laboristo, purigisto kaj domzorgisto, sed finfine mi trovis agrablan laboron en bibliotekoj [38].

finofaraTEZ

Lasta, definitiva, pereiga: doni la finofaran baton (al iu, t.e. mortigi, reale aŭ metafore) Prv . VD:decida

tradukoj

anglaj

~i: finish; ~o 3.: end.

belorusaj

~i: сканчаць, скончыць, закончыць, спыняць, спыніць; ~o: канец; ~a: канчатковы, канцавы, канечны, заключны, фінальны; ~e: урэшце, нарэшце; ~e de: у канцы, напрыканцы; ~aĵo 1.: канец, кончык, наканечнік; ~aĵo 2.: канчатак; ~igi: скончыць, закончыць; ~iĝi: скончыцца, закончыцца; ~ita 1.: скончаны, закончаны; ne~ita 1.: няскончаны, незакончаны; sen~a: бясконцы; ~ofara: канчатковы.

ĉeĥaj

~i: dokonat, dokončit, končit, skončit, ukončit, vyřídit, zakončit; ~o: konec, zánik, závěr; ~a: finální, koncový, konečný, závěrečný; ~e: koncem, konečně, konečně, nakonec, závěrem; ~igi: dokonat, ukončit; ~ita: dokonaný, dokončený, skončený; ne~ita: neukončený; sen~a: nekonečný, neskonalý; ~~e: koncem, konečně, nakonec, závěrem; ~ofara: závěrečný (úder| rozhodnutí).

francaj

~i: finir, achever, arrêter, terminer; ~o 3.: extrémité; ~o: fin, achèvement, arrêt; ~a: final, terminal, ultime; ~e: au final, finalement, enfin; ~e de: à la fin de, à l'issue de; ~aĵo 2.: terminaison; ~igi: mettre fin à, faire finir (qc par qn); ~iĝi: finir, s'achever, s'arrêter, cesser, se terminer; ~iĝo 1.: fin; ~iĝo 2.: terminaison; ~ita 1.: accompli, achevé; el~i: achever, parfaire; ĝis~e: jusqu'au bout; ne~ita 1.: inachevé; sen~a: infini, sans fin; ~~e: en définitive, en fin de compte, enfin !; ~ofara: final, ultime. loĝi en la ~o de la mondo: habiter au diable vauvert; bona vino al la ~o: le meilleur est pour la fin; kio komenciĝis, tio ankaŭ ~iĝos: tout a une fin; doni la ~ofaran baton: donner le coup de grâce.

germanaj

~i: beenden, abschließen, schließen; ~o 3.: Endpunkt, Intervallgrenze; ~o: Ende, Schluss, Abschluss; ~a: letzter; ~e: endlich, schließlich; ~e de: am Ende von; ~aĵo 2.: Endung; ~igi: zu Ende bringen; ~iĝi 1.: enden, zu Ende gehen; ~iĝi 2.: enden; ~iĝo 1.: Ende; ~iĝo 2.: Endung; ~ita 1.: beendet; ĝis~e: bis zum Ende; ne~ita 1.: unvollendet; sen~a: unendlich, endlos; ~~e: schlussendlich, schließlich; ~ofara: endgültig, entscheidend. meti ~on: ein Ende setzen; bona vino al la ~o: der beste Wein zum Schluß; ~ita floraro: geschlossener Blütenstand; ne~ita floraro: offener Blütenstand; doni la ~ofaran baton: (jemandem) den Rest geben, den letzten Schlag versetzen.

hispanaj

~i: finalizar; ~o: fin; ~a: final; ~e: finalmente, al fin; ~~e: finalmente, al fin y al cabo.

hungaraj

~i: befejez, (el)végez, abbahagy; ~o 3.: vég; ~o: vég, zárás, befejezés; ~a: vég-, befejező, záró; ~e: végül, végre; ~e de: vminek a végén; ~aĵo 1.: végződés; ~aĵo 2.: rag, végződés; ~igi: befejeztet, véget vettet; ~iĝi 1.: befejeződik, véget ér; ~iĝi: végződik, befejeződik; ~ita 1.: befejezett, elvégzett; ~ita 2.: véges; ne~ita 1.: befejezetlen; ne~ita 2.: végtelen; sen~a 1.: végtelen; sen~a 2.: véget nem érő; sen~a 3.: végtelenített; ~~e: végre, végre valahára; ~ofara: végső, befejező, végzetes. unu, du, tri, kvar kaj ~ita la far': egy-kettő, és kész; meti ~on: véget vet; loĝi en la ~o de la mondo: isten háta mögött lakik; venis ~o al mia latino: itt megáll a tudományom; bona vino al la ~o: vége jó, minden jó; longe ŝtelas ŝtelisto, tamen ~e li pendos: addig hány cselt a róka, amíg csávába nem kerül; kio komenciĝis, tio ankaŭ ~iĝos: aminek kezdete van, annak vége is van; doni la ~ofaran baton: megadja a kegyelemdöfést.

indoneziaj

~i: [akhir] mengakhiri, [selesai] menyelesaikan; ~o: akhir; ~a: [akhir] terakhir; ~e: akhirnya; ~aĵo 2.: akhiran; ~iĝi: [akhir] berakhir, selesai; sen~a: abadi, kekal; ~~e: akhirnya; ~ofara: final.

katalunaj

~i: acabar; ~e: al final, a la fi; ~e de: al final de, a la fi de; ~iĝi: acabar-se.

nederlandaj

~i: beëindigen; ~o: einde; ~a: laatst, ultiem; ~e: eindelijk; ~e de: op het einde van; ~aĵo 1.: einde; ~aĵo 2.: uitgang; ~igi: doen eindigen; ~iĝi 1.: eindigen; ~iĝi 2.: eindigen op, eindigen met; ~ita 1.: voltooid, beëindigd; ~ita 2.: eindig; ne~ita 1.: onvoltooid; ne~ita 2.: oneindig; sen~a: eindeloos, oneindig; ~~e: eindelijk; ~ofara: definitief, ultiem. venis ~o al mia latino: ik ben aan het einde van mijn Latijn; bona vino al la ~o: het beste voor het laatste houden; kio komenciĝis, tio ankaŭ ~iĝos: aan alles komt een einde; doni la ~ofaran baton: de genadeslag geven.

okcitanaj

~i: acabar; ~e: a la fin; ~e de: a la fin de; ~iĝi: s'acabar.

polaj

~i: kończyć; ~o 3.: koniec; ~o: koniec; ~a: końcowy; ~e: nareszcie; ~e de: w końcu; ~aĵo 1.: końcówka; ~aĵo 2.: końcówka gramatyczna; ~igi: zakończyć; ~iĝi: skończyć się; ~ita 1.: skończony; ~ita 2.: skończony; el~i : wykończyć; ne~ita 1.: nieskończony; ne~ita 2.: nieskończony; sen~a: bezgraniczny; ~~e: ostatecznie, wreszcie; ~ofara: ukończony. meti ~on: koniec; bona vino al la ~o: dobre wino na koniec.

portugalaj

~i: acabar, terminar, finalizar, encerrar, rematar.

rumanaj

~i: a încheia; ~o: sfârşit; ~e: în sfârşit; ~iĝi: a se încheia.

rusaj

~i: кончить, закончить, окончить, завершить; ~o 3.: крайняя точка; ~o: конец; ~a: заключительный, конечный, окончательный, концевой, финальный; ~e: наконец; ~e de: в конце; ~aĵo 1.: конец, окончание, наконечник; ~aĵo 2.: окончание; ~igi: закончить, завершить (посредством кого-л. другого), положить конец (чему-л.); ~iĝi: закончиться, окончиться, завершиться; ~ita 1.: законченный, оконченный; ~ita 2.: конечный; ne~ita 1.: незаконченный, незавершённый; ne~ita 2.: бесконечный; sen~a: бесконечный; ~~e: в конце концов; ~ofara: окончательный (удар и т.п.), заключительный.

slovakaj

~i: dokončiť, končiť, skončiť, zakončiť; ~o: koniec, ukončenie, zánik, záver; ~a: konečný, záverečný; ~e: konečne; ~igi: dokonať, ukončiť; ~ita: ukončený; ne~ita: neskončený, neukončený; sen~a: nekonečný; ~~e: konečne; ~ofara: ukončujúci, záverečný.

ukrajnaj

sen~a: безкінечний.

volapukaj

~o: fin.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 13:36
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 15:17
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:31
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:15
6. Monato, Evgeni Georgiev: Aŭstrio: Orfiĝinta beleco
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 44:12
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
11. Monato, Franz-Georg Rössler: Finiĝis la Bach-jaro
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
13. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:64
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:11
17. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo
18. Monato, Albisturo Kvinke: Opinio: Sobraj pensoj de sobrulo
19. Monato, Garbhan Macaoidh: Paŝoj al purigado
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
21. Turisma skabenejo de la urbo Torino: Torino, 1984
22. W. Schad: Orinoko-delto..., Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 20a
23. Aktoj de la Akademio, AdE: oficiala bulteno N°9
24. Aktoj de la Akademio, AdE: oficiala bulteno N°9
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:33
26. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:5
29. Vikipedio, Cumo
30. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
31. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
32. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X
34. Vikipedio, Spadiko
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 2:7
36. Monato, Bugra bug-insekto
37. L. Karpunina: La linko, Monato, jaro 2002a, numero 10a, p. 28a
38. A. Rantanen: -, Monato, jaro 2002a, numero 12a, p. 6a

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
el~i: Mankas dua fontindiko.
ĝis~e: Mankas dua fontindiko.
~ofara: Mankas dua fontindiko.


administraj notoj

pri ~i 2.:
Ne troviĝis la fonto de du Z-aj citaĵoj. En iu letero Z-a aperas ~i gimnazion [WD]

[^Revo] [fin.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.60 2017/05/20 18:10:13 ]