tradukoj: bg br cs de el en es fr he hu it ja ku la nl pl pt ru sk tp tr vo zh

*hom/o

*homoTEZ Vikipedio

ZOO Genro el familio homedoj (Homo), el kiu plu nur vivas la specio Homo sapiens, plej evoluinta vivaĵo de la tero, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligenteco kaj parolkapablo: homoj ne ĉiam racie agas; ĉiu homo amas sin mem [1]. VD:viroVD:antropologio, arto, historio, medicino, menso, religio, scienco 2, socio 1, teĥniko

homa

De homo: la homa parolo; homaj kadavroj; faritaĵo de homaj manoj [2]; la nehomaj krioj de lia edzino [3].

homaroTEZ Vikipedio

La tuta homa gento: grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo [4].
PRT:socio

homaranismoTEZ Vikipedio

ESP Doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn.

homidoTEZ

Ido de homo: ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn [5]. SIN:infano

hominoZTEZ

Ina homo. SIN:virino

ĉiuhomaTEZ

=universala

homamaTEZ

Zorganta pri la feliĉo de l' homoj. VD:humana

homevitulo

Homo, kiu malŝatas kaj evitas aliajn homojn.

multhoma, multehoma, homplena

Enhavanta multajn homojn; loĝata de multaj homoj: homplena strato; multhoma lando; li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton [6].

kavernhomo

PRA Prahomo, kiu loĝis en kavernoj.

Rim.: Prahistoriistoj unue opiniis, ke homoj en iu epoko normale loĝis en kavernoj. Tiu nocio ne validas plu en moderna prahistorio. [ĵv, 2005-08-26]

komunhoma, komunehoma

Interesanta ĉiujn homojn: ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo [7].

neĝhomo, neĝviro Vikipedio

Skulptita figuro simila al homo farita el neĝo.

pajlohomo

(frazaĵo) Homo, kiu nur ŝajne funkcias, malantaŭ kiu reale decidas aliaj homoj kaŝataj: hodiaŭaj studoj tamen pruvas, ke li estis nura pajlohomo: la vera „Ido“ estis unu el la sekretarioj mem de la Komitato, nome Louis Couturat [8]. temas pri piramideta strukturo kun pluraj pajlohomoj, ... surscenigantaj simplan farson [9].

prahomoTEZ Vikipedio

PRA Iu el la diversaj prahistoriaj, tre antikvaj homoj, ankaŭ tiuj, kiuj rase malsimilas al nuntempuloj: laŭ via logiko, vortoj ne estas utilaj, ĉar prahomoj fartis bone sene [10].

senhoma

Kie homoj ne estas, nevizitata, neloĝata: la vojo inter la ĝardenoj estas senhoma [11].

senhomejo

GEOG Loko, regiono, kie neniu homo vivas konstante: la arbaraj senhomejoj de la interna Afriko [12] ; li alvenis la regionon de la kristanoj trans la senhomejo, tra kiu laŭ homa memoro neniu andaluza armeo pasis [13].

senhomigiTEZ

(tr)
Senigi je loĝantoj: pesto kaj milito senhomigis la tutan landon. VD:dezertigi

superhomo Vikipedio

FIL Imago de nova homtipo, havanta eksterordinare superajn kvalitojn.
Rim.: La nocio venas de Henricus Müller kaj estis uzata poste de Herder, Goethe kaj Nietzsche. La nazioj misuzis la nocion por sia ideologio.

superhoma

Superanta la kapablojn de normala homo: la dioj donis al li superhoman memoron kaj la miraklan penetreman okulon [14].

tradukoj

anglaj

~o: man; neĝ~o, : snowman. ~oj: people.

bretonaj

~o: den, mab-den; ~a: -den, denel; ~aro: denelezh; ~ido: bugel; ~ino: maouez; ~ama: dengarour; ~evitulo: dengasaour; mult~a, , : poblek; sen~a: didud; sen~igi: didudañ; super~o: dreistden; super~a: dreistdenel. ~oj: tud.

bulgaraj

neĝ~o, : снежен човек.

ĉeĥaj

~o: člověk; ~a: lidský.

ĉinaj

~o: 人 [rén]; ~aro: 人类, tr. 人類 [rénlèi].

francaj

~o: être humain, homme, humain; ~a: humain; ~aro: genre humain, humanité; ~aranismo: homaranisme; ~ido: enfant, fils d'homme; ~ino: femme; ĉiu~a: universel; ~ama: philanthrope; ~evitulo: misanthrope; mult~a, , : animé, populeux; kavern~o: homme des cavernes; komun~a, : d'intérêt général; pajlo~o: homme de paille; pra~o: homme préhistorique; sen~a: désert, désertique, inhabité, inoccupé, vide; sen~ejo: désert (lieu inhabité); sen~igi: dépeupler, vider; super~o: surhomme; super~a: surhumain. ~oj: gens; ne~aj: inhumain.

germanaj

~o: Mensch; ~a: menschlich; ~aro: Menschheit; ~aranismo: Humanismus; ~ido: Menschenkind, Kind; ~ino: Frau; kavern~o: Höhlenmensch; neĝ~o, : Schneemann; pra~o: Vormensch, Urmensch; sen~a: menschenleer; sen~igi: entvölkern; super~o: Übermensch; super~a: übermenschlich. ~oj: Leute.

grekaj

~o: άνθρωπος; ~a: ανθρώπινος; ~aro: ανθρωπότητα; ~ino: γυναίκα; ĉiu~a: παγκόσμιος; ~evitulo: μισάνθρωπος.

hebreaj

~o: אדם, בן אדם, בן אנוש; ~a: אנושי; ~aro: האנושות; ~ino: בת אנוש; ~ama: אוהב בריות; ~evitulo: שונא אדם; super~a: על-אנושי.

hispanaj

~o: hombre, humano; ~a: humano; ~aro: humanidad; ~ama: filántropo; ~evitulo: misántropo; kavern~o: cavernícola; sen~a: deshabitado; sen~igi: deshabitar. ~oj: gente.

hungaraj

~o: ember; ~a: emberi; ~aro: emberiség; ~aranismo: homaranizmus; ~ido: emberfia; ~ino: asszony; ĉiu~a: emberi (egyetemes); ~ama: emberszerető; ~evitulo: emberkerülő; mult~a, , : népes, zsúfolt; kavern~o: barlanglakó; komun~a, : közös emberi, általános emberi; sen~a: néptelen, kihalt, lakatlan; sen~igi: elnéptelenít; super~o: übermensch, felsőbbrendű ember; super~a: emberfeletti. ~oj: az emberek.

italaj

~o: uomo; ~a: umano; ~aro: genere umano, umanità (genere umano); ~aranismo: homanarismo; ~ido: bambino (zool.); ~ino: donna (zool.); ĉiu~a: universale (per tutti); ~ama: filantropico; ~evitulo: misantropo; mult~a, , : popolato, popoloso; kavern~o: uomo delle caverne, cavernicolo; neĝ~o, : pupazzo di neve; pajlo~o: uomo di paglia; pra~o: uomo preistorico; sen~a: deserto (agg. - disabitato), disabitato; sen~ejo: deserto (sost. - luogo disabitato), desolazione (sost. - luogo disabitato); sen~igi: spopolare; super~o: superuomo; super~a: sovrumano (agg.). ~oj: gente.

japanaj

~o: 人 [ひと].

kurdaj

~a: mirov.

latina/sciencaj

~o : Homo; ~o : Homo sapiens.

nederlandaj

~o: mens; ~a: menselijk; ~aro: mensheid; ~ido: mensenkind; ~ino: vrouw; ~ama: menslievend; ~evitulo: misantroop; mult~a, , : dichtbevolkt; kavern~o: holbewoner; sen~a: onbewoond, onbemand; sen~igi: uitroeien, ontvolken; super~o: übermensch, superman.

polaj

~o: człowiek; ~a: człowieczy, ludzki; ~aro: ludzkość; ~aranismo: hilelism; ~ido: dziecko; ~ino: kobieta; ĉiu~a: ogólnoludzki; ~evitulo: mizantrop, odludek; mult~a, , : ludny, pełen ludzi; kavern~o: jaskiniowiec; komun~a, : wspólny wszystkim ludziom, ogólnoludzki; pajlo~o: pozorant, przykrywka; pra~o: praczłowiek, człowiek pierwotny; sen~a: bezludny; sen~ejo: bezludzie, odludzie; sen~igi: eksterminować, wyludnić; super~o: nadczłowiek, superman; super~a: nadludzki. ~oj: ludzie.

portugalaj

~o: homem; ~a: humano; ~aro: humanidade; ~ino: mulher; ĉiu~a: universal; ~evitulo: misantropo; kavern~o: homem das cavernas.

rusaj

~o: человек; ~a: человеческий; ~aro: человечество; ~aranismo: хомаранизм, гиллелизм; ~ido: ребёнок; ~ino: женщина; ĉiu~a: общечеловеческий; ~ama: человеколюбивый; ~evitulo: нелюдим, бирюк, мизантроп; mult~a, , : многолюдный; kavern~o: троглодит, пещерный человек; komun~a, : общечеловеческий; pra~o: древний человек, доисторический человек; sen~a: безлюдный; sen~igi: обезлюдить; super~o: сверхчеловек, супермен; super~a: сверхчеловеческий. ne~aj: нечеловеческий.

slovakaj

~o: človek; ~a: ľudský; ~aro: ľudstvo; ~aranismo: humanizmus; kavern~o: pračlovek; super~o: nadčlovek; super~a: nadľudský. ~oj: ľudia.

tokiponaj

~o: jan; ~a: jan.

turkaj

~a: insan, insan oğlu; ~aro: insanlık; ~ido: insan oğlu; ~ino: kadın; ĉiu~a: evrensel; ~ama: insansever; ~evitulo: insandan kaçar, mizantrop; kavern~o: mağara adamı; pra~o: tarihöncesi insanı; super~a: insanüstü.

volapukaj

~o: men; ~a: menik; ~aro: menad.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, &Psa 135:15
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 12a
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, &Psa 89:47
6. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
7. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
8. T. Carlevaro: Mondlingvaj akademioj, [vidita je 2006-06-08]
9. J. Camacho: La liturgio de l' foiro, 1999-03
10. J. Cook: Re: Demando por ĉiuj..., soc.culture.esperanto, 1997-05-27
11. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 26a, p. 273a
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
13. F. G. Bengtsson, trad. B. Nilsson: Orm la Ruĝa, ĉapitro 7a
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 2a

[^Revo] [hom.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.41 2009/09/16 16:30:34 ]