*ekzempl/o PV

*ekzemplo

Aparta okazo de pli ĝenerala afero: ekzemplo de kalkulado [1].
a)
Aparta ago aŭ sinteno konsiderata kiel imiteblaĵo: vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokataĵo ĉe ĉiuj popoloj [2]; mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris [3]; jen tiajn ekzemplojn vi devas sekvi [4]; jen malofta ekzemplo de fideleco [5]; ŝia kunestado povas doni danĝeran ekzemplon por niaj laboristinoj Marta ; ekzemplo proponas, sed ne ordonas PrV .
b)
Afero prezentata kiel konfirmo por iu aserto aŭ okazo: jen vi havas […] unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo [6]; kiel ekzemplon mi rakontos al vi, kion lia ekscelenco Herhor malkovris en la provinco [7]; kiel argumentoj por sia malĝentila teorio la trezoristo citis la ekzemplon de la ĉefpastro [8]. VD:kazo 2, okazo 2
c)
LIN Tekstero, kiun oni citas por konfirmi gramatikan aŭ filologian klarigon: oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn […] kun multaj ekzemploj kaj pecoj por traduki [9]; [li] prezentas propran metrikan teorion, kun multaj ekzemploj el poemoj [10].
afrikanse:
byvoorbeeld
albane:
shembull
amhare:
ለምሳሌ
angle:
example
arabe:
مثال
armene:
օրինակ
azerbajĝane:
misal
beloruse:
прыклад
bengale:
উদাহরণ
birme:
နမူနာ
bosne:
primjer
ĉeĥe:
příklad
ĉine:
[biǎo], 範式 [fànshì], 模範 [mófàn], 例題 [lìtí], 例子 [lìzi], 例 [lì], 示例 [shìlì]
dane:
eksempel
estone:
näiteks
eŭske:
adibidez
filipine:
halimbawa
france:
exemple
galege:
exemplo
germane:
Beispiel, Muster, Vorbild
guĝarate:
ઉદાહરણ
haitie:
egzanp
haŭse:
misali
hinde:
उदाहरण
hispane:
ejemplo
igbe:
atụ
indonezie:
contoh 1.a teladan, suri teladan
irlande:
mar shampla
islande:
dæmi
japane:
[ためし]
jave:
tuladha
jide:
בייַשפּיל
jorube:
apẹẹrẹ
kanare:
ಉದಾಹರಣೆಗೆ
kartvele:
მაგალითად
katalune:
exemple
kazaĥe:
мысал
kimre:
enghraifft
kirgize:
мисал
kmere:
ឧទាហរណ៏
koree:
korsike:
esempiu
kose:
umzekelo
kroate:
primjer
kurde:
mînak
latine:
exemplum
latve:
piemērs
laŭe:
ການຍົກຕົວຢ່າງ
litove:
pavyzdys
makedone:
пример
malagase:
ohatra
malaje:
contoh
malajalame:
ഉദാഹരണം
malte:
eżempju
maorie:
tauira
marate:
उदाहरण
monge:
Piv txwv li
mongole:
жишээ нь
nederlande:
voorbeeld
nepale:
उदाहरणका
okcidentfrise:
foarbyld
panĝabe:
ਉਦਾਹਰਨ
paŝtue:
مثال په توګه
pole:
przykład
portugale:
exemplo
ruande:
urugero
rumane:
exemplu
ruse:
пример
samoe:
faataitaiga
sinde:
مثال
sinhale:
උදාහරණයක්
skotgaele:
mar eisimpleir
slovene:
primer
somale:
tusaale ahaan
ŝone:
muenzaniso
sote:
mohlala
sunde:
conto
svahile:
mfano
svede:
exempel
taĝike:
мисол
taje:
ตัวอย่างเช่น
tamile:
உதாரணமாக
tatare:
мисал
telugue:
ఉదాహరణకు
tibete:
དཔེ་
turke:
örnek
ukraine:
приклад
urdue:
مثال کے طور پر
uzbeke:
misol
vjetname:
ví dụ
zulue:
isibonelo

ekzemple

Jen kiel ekzemplo...: ekzemple jen estis iam bela juna homo […] [11]; ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron [12]; ekzemple, ni povas diri obei al la patro kaj obei la patron [13]; la sufikso „um“ ne havas difinitan signifon, […] ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [14]; mi travivis multon, – ekzemple? li demandis ŝerce [15].
angle:
for example
beloruse:
напрыклад
ĉeĥe:
ad exemplum, ku příkladu, na př., na příklad, zkr. např.
ĉine:
試舉一例 [shìjǔyīlì], 譬如 [pìrú], 比如說 [bǐrúshuō], 如 [rú], 例如 [lìrú]
france:
par exemple
germane:
zum Beispiel, beispielsweise
hebree:
לדוגמה
hispane:
por ejemplo
indonezie:
contohnya, misalnya
japane:
例えば [たとえば]
katalune:
per exemple
nederlande:
bijvoorbeeld
pole:
na przykład
ruse:
например
slovake:
na príklad
svede:
till exempel
turke:
meselâ, örneğin
ukraine:
наприклад, приміром

ekzempligi

(tr)
Prezenti ekzemplojn pri io: por klarigi mi menciis al li la kutimajn ordenojn […] kaj poste mi ekzempligis ankaŭ la poŝtmark-kolektadon [16]; bele ekzempligas ĉi-lastan trajton la tabelvorta sistemo [17]; li ekzempligas ĉi tiun argumenton per personaj spertoj pri siaj propraj verkoj [18]; tion povas ekzempligi la manio, ĉi-foje ĉefe renkontata ĉe germanlingvanoj [19]; la urbo Dundee havas apartan parolmanieron kiun oni ekzempligas per la langotordanta frazo: „Fehv pehs an an ingin yin an aa[20].
16. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
17. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo
18. Monato, Donald Broadribb: Du paroladoj de Ivo Lapenna, 2004
19. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
20. E. Robertson: La Lingvoj de Skotlando, 2005
angle:
exemplify
beloruse:
даваць прыклад, паказваць прыклад
ĉeĥe:
dávat příklad, dávat za příklad
france:
exemplifier, illustrer (par un exemple)
germane:
mit Beispielen illustrieren, an Hand von Beispielen erläutern, beispielhaft ausführen
indonezie:
mencontohkan
katalune:
exemplificar
pole:
podawać przykład, przytaczać przykład
slovake:
dávať príklad

kontraŭekzemplo

1.
Ekzemplo de la kontraŭo de tio, kion iu asertas aŭ povus kredi. la lasta trajto estas frapa kontraŭekzemplo por la Stalina tezo pri nevariema „baza leksiko“ [21]; kontraŭekzemplon prezentas la Historio „Romia“ de Amiano Marcelino: kvankam denaska greklingvano, li tamen preferis verki ĝin Latine [22].
2.
MAT (de predikato `P`) Tia objekto `x`, ke por ĝi la propozicio `P(x)` estas falsa: kontraŭekzemplojn oni ofte uzas por pruvi la falsecon de asertoj de la tipo „por ĉiu `x` veras `P(x)`“.
angle:
counterexample
beloruse:
контарпрыклад
france:
1. contre-exemple 2. contre-exemple
germane:
Gegenbeispiel
hebree:
דוגמא נגדית
indonezie:
2. contoh tandingan, contoh penyangkal
katalune:
contraexemple
nederlande:
2. tegenvoorbeeld
pole:
kontrargument
ruse:
контрпример, противоречащий пример

senekzempla

Neniam antaŭe farita aŭ okazinta, senkompara, senegala: jen senekzempla konfuzo [23]! ĉi tiu senekzempla patrina egoismo, ĉi tiu malamo, ĉi tiu postulemo Metrop ; senekzempla noveco de ideoj [24]; oni konstruis kun senekzempla rapideco grandegajn lignajn amfiteatrojn [25]; kazo iom pli malofta, sed ne senekzempla [26]; historie senekzempla katastrofo [27].
angle:
unprecedented
beloruse:
бяспрыкладны, беспрэцэдэнтны
ĉeĥe:
bezpříkladný, neslýchaný
ĉine:
无先例 [wúxiānlì], 无敌 [wúdí], 无比 [wúbǐ], 史无前例 [shǐwúqiánlì]
france:
inouï, sans exemple, sans précédent
germane:
beispiellos
hebree:
שֶׁאֵין כָּמוֹהוּ
japane:
例のない [れいのない], 前代未聞の [ぜんだいみもんの]
katalune:
inaudit, sense precedents
nederlande:
zonder weerga
pole:
bezprzykładny
ruse:
беспримерный, беспрецедентный
slovake:
bezpríkladný
ukraine:
безприкладний, нечуваний, небувалий

administraj notoj