*sub

I.

*sub

(prepozicio)
Prepozicio montranta:
1.
a)
Pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas pli alte aŭ ene de iu supraĵo, kaj tuŝas ĝin: junulo […] portis […] anseron sub la brako [1]; [li] tenis sub la brako grandajn librojn Marta ; la ŝtupo de la balkono […] ekŝanceliĝis sub lia pezo IK ; viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto Marta ; la floroj […] mortadis sub la paŝoj de la amantoj [2]. ANT:sur
b)
Pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas pli alte sed ne tuŝas ĝin: muso […] kuras sub la lito [3]; la ministro pasigis la nokton sub libera ĉielo [4]; la preĝejo […] sur la monto sub la potencaj kverkoj [5]; pli malsupre ol 171 klaftoj sub la supraĵo de la akvo FK ; ekzistas nenio nova sub la suno [6]; sub Lia ombro ni vivos inter la nacioj [7]; kiam la suno aperas sub la stelo Sirius [8]. ANT:super
Rim.: Pri uzo de sub kun akuzativo, vd sub ...-n, al sub.
2.
Eksteran ŝajnon: ŝi aperis sub la formo de maljunulino; la veraj ordonoj religiaj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco VivZam ; projektoj […] proponitaj […] sub laŭta […] nomo FK ; sub „lingvo internacia“ oni povas egale bone kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn [9].
3.
Dependecon: sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu PrV ; [tio] estis sub lia disponado [10]; David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab [11]; sub vian protekton mi transdonas la sanktejojn [12]; la viroj ekzerciĝu […] sub la direkto de la oficiroj [13]; Asirio devas preni nin sub sian regadon [14]; sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn Marta ; ni fine dancis ambaŭ sub la muziko de Alfred BdV ; tiu skribis sur ĝi sub la diktado de Jeremia [15].
beloruse:
пад
ĉeĥe:
pod (samostatně kombinovatelný morfém)
france:
sous
germane:
unter
hispane:
debajo
hungare:
alatt
indonezie:
di bawah
nederlande:
onder
ruse:
под
slovake:
pod
svede:
under
volapuke:
dis

sub ...-n, al sub

Al loko situanta sub: li falis sub la radojn de veturanta vagonaro [16]; el sub la kanapo la muso kuris sub la liton [17]; piedirantoj ekrapidis, por veni sub tegmenton [18]; la gasto […] sub la kapon metis la sakon kiel kusenon [19]; li metis la manon sub la kusenon [20]; sub la tablon antaŭ siajn piedojn li estis metinta la sakon [21]; (figure) Moab humiliĝis sub la manojn de la Izraelidoj [22]; (figure) li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn [23].
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
germane:
darunter
hispane:
abajo
hungare:
alá
indonezie:
ke bawah
ruse:
под (куда)
svede:
in under

de sub, desub

De 1,2 loko situanta sub: Dio diris: kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo [24]; se vi ne havos per kio pagi, oni ja prenos vian litaĵon de sub vi [25]; li mallevis la kapon kaj de sub la palpebroj observis la movojn de la atakantoj [26]; delikata oreleto […] provoke montris sin desub la oraj bukloj [27]; ĉu vi reviviĝis de sub la rado [28]?
ĉeĥe:
zdola
germane:
von unten
hispane:
desde abajo
hungare:
alól
indonezie:
dari bawah
ruse:
из-под
slovake:
zdola
svede:
från under

el sub

El loko situanta sub: el sub la kanapo la muso kuris sub la liton [29]; vi ekstermos ilian nomon el sub la ĉielo [30]; vi parolos malalte el sub la tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn [31]; mallerte tuŝante la klavojn, […] erara tono […] eliras el sub ŝiaj fingroj Marta ; (figure) la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj Marta ; li trafis el sub pluvo en riveron PrV ; eĉ el sub la tero aperas la vero PrV .
ĉeĥe:
zespod
germane:
la starejo elŝoviĝas el ~ ŝiaj piedoj: ihr wird der Boden unter Füßen weggezogen
hispane:
de debajo
hungare:
alól
indonezie:
dari bawah
ruse:
из-под
slovake:
zospodu
svede:
från under
II.
Vortero kun la samaj signifoj:

suba

Estanta sub io aŭ iu: fortika kiel suba muelŝtono [32]; suba kaj supra vesto [33]; suba ĝenerala ĉefmilitestro [34]; oni konstruis en la suba etaĝo rondajn fenestrojn [35]; la suba korpo harmoniiĝu kun la ĉevalo, la supra – okuloj, brakoj, manoj – koncentriĝu pri la celo, la arko, la sagoj [36]; la aŭtoro de la suba artikolo [37]; MAT suba indico en variablo; MAT suba baro.
angle:
under
ĉeĥe:
dolní, spodní
france:
inférieur (adj.)
germane:
unterhalb
hispane:
inferior (adj.)
hungare:
alsó
nederlande:
onderste
ruse:
нижний
slovake:
spodný
svede:
undre
tokipone:
anpa

sube

En suba loko: sidiĝu sube apud mia piedbenketo [38]; sur la malfortan ŝipon premas de ĉiuj flankoj montoj da glacio, sube estas maro kaj nenio pli FK ; nuda sube de l' genu' [39]; vidu sube [40]; ĉi-sube vi trovas superrigardon de la plej gravaj belgaj bierspecoj [41]. SIN:malsupre.
38. La Nova Testamento, Jakobo 2:3
39. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ĉastemulino
40. Monato, Eŭropo: Ĉu protekti murdistojn?
41. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
beloruse:
унізе, ніжэй
ĉeĥe:
dole, vespod
france:
dessous
germane:
darunter
hispane:
debajo (adv.)
hungare:
lent, lenn, alul
nederlande:
beneden
ruse:
внизу, ниже
slovake:
dole, naspodku, poniže

subaĵo

Suba parto de aĵo; bazo, kiun oni subŝovas ktp: li metis [la telefonon] ĉe la orelo kun la subaĵo supre kaj diris nenion [42]; la subaj partoj montras similan distribuadon kiel ĉe la Mandarenanaso, nome blanka subaĵo, brusto pli bruna, ventroflankoj pli helaj [43].
a)
Grundo, fono: la neĝo kraketis […], la korvoj […] faradis bonan efekton sur la blanka subaĵo [44].
b)
TEKS=subŝtofo
beloruse:
1.a фон 1.b падкладка, падшэўка, падбіўка
france:
dessous (subst.) 1.a fond (arrière-plan) 1.b dessous (vêtement de dessous)
germane:
Unterseite 1.a Untergrund 1.b Unterstoff, Futter (Stoff)
hispane:
1.a parte inferior, fondo 1.b ropa interior
hungare:
1.a aljzat, háttér 1.b bélés
indonezie:
1.b bawahan (pakaian)
nederlande:
1.a ondergrond 1.b voering
ruse:
1.a фон 1.b подкладка

subigi

(tr)
Cedigi antaŭ io aŭ iu, obeigi, submeti: [ili] per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco [45]; la langon neniu povas subigi [46]; en la gaŭla milito tiu parto estis subigita al la romia regado sub Cezaro [47]. VD:klini, venki.
45. La Nova Testamento, Hebreoj 2:15
46. La Nova Testamento, Jakobo 3:8
47. Monato, Lucette Échappé: Vizito al Nanto, 2013
beloruse:
падначаліць, падпарадкаваць
ĉeĥe:
podrobit, přemoci, přemáhat
france:
soumettre
germane:
darunter legen, unterlegen, unterdrücken
hispane:
someter, esclavizar, humillar
hungare:
alátesz, alárak, alávet, leigáz, megaláz
indonezie:
serahmenyerahkan
nederlande:
onderdrukken, onderwerpen
ruse:
подчинить
slovake:
podmaniť, podriadiť

subiĝi

(ntr)
1.
Moviĝi sub io: la suno subiĝis [48]; la virineto de maro ektimis kaj subiĝis sub la akvon [49].
2.
Cedi, ne rezisti, obei: subiĝi al la cirkonstancoj; ili ne subiĝis al la justeco de Dio [50].
france:
se soumettre
germane:
1. untergehen (Sonne) 2. unterwerfen

subiĝo

Ago subiĝi: post la subiĝo de l' suno [51]; la subiĝo al la eŭropa regularo baldaŭ kaŭzos kreskon de pliaj prezoj [52]; stranga konsolo pro la komuna subiĝo sub doloro [53].
51. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
52. Monato, Last: Eŭropaj prezoj minacas, 2004
53. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro IV, 1930
france:
soumission
germane:
Untergang (Sonne), Unterwerfung

subiĝema

Facile subiĝanta, obeema, neribelema: forlasu ĉiujn pensojn pri la memo kaj penu nur esti obea kaj subiĝema al la Volo de Dio [54].
54. 'Abdu'l-Bahá, trad. Lidia Zamenhof: Parizaj Paroladoj, [1932]
france:
docile, malléable (docile)
germane:
unterwürfig

subulo

Homo dependanta de alia, de superulo: potenculoj sendas siajn subulojn [55]; Ezeĥiel […] batas per bastono unu el siaj subuloj [56]; kiel estro mi ne ordonis al miaj subuloj labori super iliaj fortoj [57].
beloruse:
падначалены (наз.)
ĉeĥe:
podřízený čl.
france:
inférieur (personne), subalterne (personne), subordonné (personne)
germane:
Untergebener
hispane:
inferior (persona), subalterno (persona), subordinado (persona)
hungare:
alárendelt, beosztott
indonezie:
bawahan (orang)
nederlande:
ondergeschikte
ruse:
подчинённый (сущ.)
slovake:
podriadený človek

ĉi-suba

TIP Ĉi-malsupra: la ĉi-suba hipotezo estas bazita sur faktoj [58]; ĉi-sube vi povas legi pri originala metodo por reuzi forĵetaĵojn [59]; skribu tuj al la ĉi-suba adreso [60].
france:
ci-dessous (adj.)
germane:
hierunter
hispane:
abajo (adj.), debajo (adj.)
indonezie:
di bawah ini

desubismo

ESPPOL Politiko provanta influi socion desube, tio estas tra la amaso de ordinaraj homoj, kontraste al desuprismo: oni povas celi la ĝeneralan enkondukon de Esperanto laŭ la desubisma vojo, do pere de la kreskigo de la Esperanto-parolantaro [61]. VD:premgrupo
61. L. Wunsch-Rolshoven: [prelego] Eblaj prioritatoj de la strategio..., 2008
france:
stratégie par le bas
hispane:
estrategia para influir en la sociedad desde su base

nesubigebla

Kiun oni ne povas subigi, kiu ne cedos, kiu ĉiam rezistos: nesubigeblaj batalantoj [62].
62. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
france:
irréductible

nesubiĝema

Ne aŭ malfacile subiĝanta, protestema aŭ malobeema: li […] senĝene uzis la juran sistemon por malliberigi la plej nesubiĝemajn grandentreprenulojn [63].
63. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
france:
indocile, rétif
germane:
widerspenstig, stolz
III.

sub-

(prefikso)
1.
En suba loko rilate al alia objekto: subtera; subjupo, subtegmento; subvesto; subporti; subteni (teni estante sube); subskribi (skribi sube); subiri; subkuŝi (kuŝi sube de io); submeti; subordigi; subakvigi.
2.
En suba loko rilate al aliaj homoj pli altrangaj: subleŭtenanto, suboficiro; submeti ribelantojn. VD:vic-1.
3.
En malsufiĉa kvanto, sub la atendata nivelo: subtaksi; subnutrado.
4.
Per kaŝita, sekreta aŭ hipokrita ago: subaŭskulti, subdiri, subkompreni; subkrii (detene krieti); subpremi ridon; subridiZ (kaŝe ridi); multvoĉa subridado [64]; malvirtulo subrigardas (spionas) virtulon, kaj celas mortigi lin [65]; subvoĉe.
5.
MAT Inkluzivita en alia samstruktura objekto, aŭ iel malpli vasta. VD:subaro, subarbo, subbildigo, subgrafeo, subgrupo, subkorpo, submodulo, subringo, afina subspaco, vektora subspaco, topologia subspaco, subvico.
64. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
65. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 37:32
beloruse:
пад- ~tera: падземны ~skribi: падпісваць ~aŭskulti: падслухаць, падслухоўваць
france:
sous-, sub-
germane:
Unter-
hispane:
sub- ~tera: subterráneo ~jupo: enagua ~skribi: suscribir (firmar debajo) ~meti: reprimir, someter ~ordigi: subyugar, subordinar 1. sub- ~leŭtenanto: alférez (jerarquía militar) ~oficiro: brigada, suboficial (jerarquía militar) 2. sub- ~aŭskulti: escuchar, oir ~diri: susurrar ~kompreni: sobreentender ~premi: reprimir ~ridi: reír por lo bajo ~rigardas: mirar de soslayo ~voĉe: susurrar
hungare:
~tera: föld alatti, földalatti ~jupo: alsószoknya ~skribi: aláír ~meti: alátesz, alárak, aláhelyez ~ordigi: alárendel 1. alá- ~leŭtenanto: alhadnagy ~oficiro: tiszthelyettes, altiszt 2. al- ~aŭskulti: hallgatózik, kihallgat (rejtve) ~diri: sugall, megsúg ~kompreni: beleért, hozzágondol ~premi: elnyom, elfojt ~ridi: kuncog ~rigardas: les ~voĉe: suttogva, sottovoce 5. rész-
indonezie:
sub-
ruse:
под- ~tera: подземный ~jupo: нижняя юбка ~skribi: подписывать, подписать ~meti: подкладывать, подложить, подчинять, подчинить ~ordigi: подчинить, подчинять ~leŭtenanto: младший лейтенант ~oficiro: унтер-офицер ~aŭskulti: подслушивать, подслушать ~diri: подсказать ~kompreni: подразумевать ~premi: подавить, подавлять ~ridi: подсмеиваться ~rigardas: подглядывать ~voĉe: вполголоса

administraj notoj

~iĝema: Mankas dua fontindiko.
de~ismo: Mankas dua fontindiko.
ne~igebla : Mankas dua fontindiko.
ne~iĝema: Mankas dua fontindiko.
~-: Mankas verkindiko en fonto.