*tegment/o

*tegmento

KON Supera tegaĵo de konstruaĵo, ŝirmanta kontraŭ vetero: birdo […] surflugis sur la tegmenton [1]; sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo [2]; ne maltrankviliĝu, vi trovos tegmenton, sub kiu vi povos loĝi [3]; vivi sub la sama tegmento (kune) [4]; sub la gepatra tegmento [5]; li sin firme alkroĉis per ambaŭ manoj sur la tegmentoj de du vagonoj [6]; la zinko de defluiloj kaj de tegmentoj estis vendita laŭpeze [7]; vilaĝoj kun malaltaj kabanoj, kovritaj per nigraj pajlaj tegmentoj [8]; kamentuboj superstaris la pajlajn tegmentojn [9]; hirundo […] havis sian neston sub la kana tegmento de la ĉasisto [10]; ili venis sub la ombron de mia tegmento [11]; ŝi suprenirigis ilin sur la tegmenton, kaj kaŝis ilin en la trunkoj de lino, kiuj kuŝis ĉe ŝi sur la tegmento [12]; ĉiuj loĝantoj de la urbo […] enŝlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo [13]; Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekiĝis la supraĵo de la tero [14]; ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento PrV ; en fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon PrV .
angle:
roof
beloruse:
дах, страха
ĉeĥe:
střecha
france:
toit
germane:
Dach
hispane:
tejado
hungare:
tető
japane:
屋根 [やね]
katalune:
teulada
nederlande:
dak
pole:
dach
portugale:
telhado
ruse:
крыша
slovake:
strecha
svede:
(ytter-)tak
tibete:
ཐོག་ཀ་
ukraine:
дах, покрівля

tegmenti

(tr)
1.
Kovri per tegmento: la butiko estis jam tegmentita [15]; fragmit-tegmentita domo [16]; (figure) tegmentita (supersignita) litero.
2.
(figure) Provizi komunan kadron al pluraj asocioj, temoj ks: grava estas la Agado Espero, kiun iniciatis kaj tegmentis UEA, por helpi militviktimojn [17]; mankis klerigaj aranĝoj pri interlingvistiko, literaturo, ĵurnalismo kaj aliaj, kiujn antaŭe tegmentis „Somera E-Universitato“ [18]. VD:asocii1, patroni, reprezenti
15. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
16. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, 2013
17. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
18. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
angle:
1. to roof
beloruse:
1. пакрываць дахам
ĉeĥe:
1. zastřešit
france:
1. couvrir (une maison)
germane:
1. überdachen 2. umrahmen (organisatorisch)
hungare:
1. (tetővel) fed
japane:
屋根をふく [やねをふく], 屋根をつける [やねをつける]
pole:
1. zadaszać, pokrywać dachem
ruse:
1. покрывать крышей
slovake:
1. zastrešiť
ukraine:
1. покривати, робити дах

*subtegmento, subtegmentejo

Loko kuŝanta senpere sub la tegmento, ofte uzata kiel stokejo: [li] portis lin en la subtegmenton, en kiu li loĝis [19]; homoj venis supren kaj faris esploradon en la subtegmento [20]; oni veturigis la sekan fojnon al la grandaj subtegmentejoj de la staloj [21]. VD:mansardo
Rim.: Ambaŭ formoj havas siajn misojn: „subtegmento“, formita el adjektivo propre indikas nur abstraktan lokindikon (kp grando, seko), sed ne konkrtan ĉambron; dum la sufikso „-ej“ nomas aferojn, en kiuj troviĝas la karakterizaĵo (kp densejo). Se oni volas eviti tiujn malglataĵojn, oni uzu duvortaĵon kiel „subtegmenta stokejo“.
angle:
attic
beloruse:
гара, гарышча, паддашак
ĉeĥe:
podkroví, půda
france:
grenier, soupente, combles, galetas
germane:
Dachboden, Speicher
hispane:
ático
hungare:
padlás, tetőtér
japane:
屋根裏部屋 [やねうらべや]
katalune:
àtic
nederlande:
zolder
pole:
poddasze, strych
ruse:
чердак, мансарда
slovake:
manzarda, podkrovie, podstrešie, povala, pôjd
svede:
(hus-)vind
ukraine:
піддашшя, горище

tegmentisto

KON Homo, kiu konstruas tegmenton. tegmentisto […] riparis nian ferian domon kaj poste diris, ke nun neniu muso plu povos eniri [22]; infanoj el bazlernejoj ne plu volas fariĝi […] masonisto, ĉarpentisto, […] farbisto, tegmentisto aŭ terkulturisto [23]; tegmentiston ni konsideru kiel fakulon, kiu kovras tegmenton per iu materialo protektanta domon kontraŭ pluvakvo, forkondukanta la akvon eksteren aŭ al defluiga sistemo [24]. SUB:tegolisto
22. Stefan Maul: Monato, oktobro 2003 , El mia ridpunkto. Du ne mensogis
23. Monato, Julius Hauser: Batalo por la studontoj, 2014
24. Jan Werner: Konstru-forumo nr 12 , septembro 2008; La nova temo 20-a – ladisto, zinkisto, tubisto
angle:
roofer
beloruse:
страхар, дахаўшчык, крытнік
ĉeĥe:
pokrývač
france:
couvreur
pole:
dekarz
slovake:
pokrývač strechy
ukraine:
покрівельник

tegmenta ĉambro, subtegmenta ĉambro

Ĉambro kuŝanta senpere sub la tegmento: li konstruis […] ĝis la tegmenta ĉambro [25]; mi loĝis en subtegmenta ĉambro [26]; supre en la subtegmenta ĉambreto staras duone vestita malgranda dancistino [27]. SIN:mansardo
beloruse:
паддашак, мансарда
germane:
Mansarde
pole:
poddasze, mansarda
ukraine:
піддашшя, горище, мансарда

administraj notoj