- I.
-
*sur
- 1.
-
Prepozicio; uzate kun nominativo indikas fizikan aŭ
metaforan pozicion, karakterizatan per kontakto de
ekstere, kaj precipe de supre; pli speciale:
- a)
-
(Kun nominativo:) Prepozicio indikanta pozicion de aĵo aŭ
ulo rilate al iu alia (kiun la prepozicio enkondukas), kiu
estas pli malalte kaj ĝin tuŝas:
sur la tero kuŝas ŝtono
[1];
sidi sur seĝo, sur altaĵoZ
;
ripozi sur kuŝejoZ
;
teni la piedojn sur benketoZ
;
meti la botelojn prete sur la tabloZ
;
sur ĉevalo de najbaro la ŝarĝo ne
pezasZ
;
bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado estas
plumingoZ
;
havi sur si ĉifonaĵojnZ
;
eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vestoZ
;
la pordo turniĝas sur sia hokoZ
;
sur la sojlo;
vi estas la plej feliĉa homo sur la tero;
pakaĵo mia estas sur la ŝipoZ
;
la pastro bruligu tion sur la altaroZ
;
spikoj rostitaj sur fajroZ
;
sur kruta ŝtuparo li levis sin al la
tegmentoZ
;
kiu estis sur la fundo de tiu koro?B
;
(figure)
mizero sur (aldone al) mizero
PrV
.
- b)
-
(Kun nominativo:) Prepozicio indikanta surfacon (supran
aŭ alian) de objekto, realan aŭ ŝajnan, kiu estas loko
kie io aperas, videblas aŭ okazas:
sur la ĉielo staras la bela sunoZ
;
la suno hele lumis sur la serena ĉieloZ
;
sur la horizonto;
sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan ridetonZ
;
ankoraŭ ĉiam nuboj sur la fruntoZ
;
pentraĵo pendas sur muroB
;
sur salikoj ni pendigis niajn harpojnZ
;
skribi sur papero;
floroj broditaj sur glata fono.
- c)
-
(Kun nominativo:) Prepozicio indikanta supraĵon de loko
nefermita, senkonstrua aŭ senkovra, kie okazas la
priparolata ago:
pasi sur la placoZ
;
sur tiuj herboriĉaj kampoj paŝtas sin
brutarojZ
;
sur la korto staras kokoZ
;
Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la
dorso
[2];
promenante sur la strato mi falisZ
;
sur la bordo de la maro staris amaso da
homojZ
;
ili loĝas, vojaĝas sur la kamparo;
mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de
Jeruzalem la sonojn de ĝojoZ
;
mi loĝas sur (en) la strato X;
mi irigos vin sur rekta vojstrekoZ
;
(figure)
tiuj provoj estis fonditaj sur naiva esperoZ
.
- d)
-
(Kun nominativo:) Prepozicio, indikanta lokon de io ĝenerale:
sur la dekstra flanko;
sur la flanko de sunleviĝoZ
;
li tie falis kaj mortis sur la sama lokoZ
;
se mi estus sur ŝia loko, mi ne farus tionZ
;
li havas la kapon sur ĝusta loko
PrV
;
sur ĉiu loko estas la okuloj de DioZ
;
sur ĉiu paŝo ni renkontis barojnZ
;
la vorto estis preta sur miaj lipojZ
;
bonkora instruo estas sur ŝia langoZ
.
- e)
- (figure)
(Kun nominativo:) Prepozicio, enkondukanta komplementon
kiu indikas portanton, posedanton aŭ suferanton de
efiko, influo aŭ eco:
beno estas sur lia kapoZ
;
Mia spirito estas sur viZ
;
li portis sur si la pekon de multajZ
.
- 2.
-
Prepozicio; uzate kun akuzativo, indikas direkton per
finpozicio, t.e. fizikan aŭ metaforan supraĵon, kien io
moviĝas, celas, strebas, efikas:
- a)
-
(Kun akuzativo:) Indikas lokon,
sur1.a kiu situas la celo aŭ
finpozicio de la movo:
ŝi ĵetis en la koton la panon por paŝi sur ĝin
kaj transiri kun sekaj piedoj
[3];
aliaj funebrantaj gastoj ... prenis ilin
sur sian veturilon
[4];
malsupreniri sur la kortonZ
;
tra la fenestro la vaporo iras sur la kortonZ
;
senviva li falis sur la teronZ
;
meti sin sur la genuojnZ
;
ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke ŝi
falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la
frunton kaj diris al si: mi ne povas!
Marta
;
li ... rigardis la pepantajn birdojn, kiuj
vigle saltadis de branĉo sur branĉon
[5].
- b)
-
(Kun akuzativo:) Indikas tion, sur1.b
kion efikas, celas, trafas la ago:
al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu
PrV
;
trafis falĉilo sur ŝtonon
PrV
;
brogita eĉ sur akvon blovas
PrV
;
li rigardis sur mian vizaĝonZ
;
direkti sian rigardon sur iunZ
;
la forĝisto blovas fajron sur karbojZ
;
mi metos sur min zibelan peltonZ
;
verŝi akvon sur florojn;
li rigardas malsupren sur la kamponZ
;
rigardi sur la maron kaj sur la multajn
ŝipojnZ
;
ili sin ĵetis kvinope sur minZ
;
ĵeti sin sur la kolon de iuZ
;
la malamiko etendis siajn manojn sur ĉiujn ŝiajn
grandvaloraĵojnZ
;
Inger metis sur sin sian plej bonan veston kaj
siajn novajn ŝuojn
[6].
- c)
-
(Kun akuzativo:) Prepozicio indikanta movon kies celo estas
loko
nefermita, senkonstrua aŭ senkovra (kp sur1.c):
fine li tamen rimarkis nefermitan pordeton kaj venis
tra ĝi sur nian Novan Bazaron
[7];
bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur
rondoforman herbotapiŝe kovritan korton
Marta
.
- d)
- (figure)
(Kun akuzativo:) Prepozicio, enkondukanta komplementon
kiu indikas ricevanton, trafaton, akceptanton de efiko,
influo aŭ ago:
nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi
ian influon sur ĝian sorton
[8];
honestaj homoj, kiuj ... prenis sur sin la
malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi
[9];
sur vin falas la malbenoZ
;
mi prenus sur min la respondeconZ
;
ŝi prenis sur sin la formon de malriĉa
virinoZ
;
havi influon sur iun, sur ion
(influi);
sur la danan tronon mi havas rajtonZ
;
la reĝo ne metis atenton sur la raporton de
la komisioZ
.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 62.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko3.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur
panon4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo8.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 8a9.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
- afrikanse:
- op
- albane:
- në
- amhare:
- ላይ
- angle:
- 1. on 2. onto
- arabe:
- في
- armene:
- – ին
- beloruse:
- на
- bengale:
- উপর
- birme:
- အပေါ်
- bosne:
- na
- ĉeĥe:
- na
- dane:
- på
- estone:
- kohta
- eŭske:
- an
- filipine:
- sa
- france:
- sur
- galege:
- en
- germane:
- auf
- guĝarate:
- પર
- haitie:
- sou
- haŭse:
- a kan
- hinde:
- पर
- hispane:
- sobre
- hungare:
- 1. -on, -en, -ön 2. -ra, -re
- igbe:
- ụfọdụ
- indonezie:
- ke atas 1. di atas
- irlande:
- ar
- islande:
- á
- itale:
- su
- japane:
- 上の
- jave:
- ing
- jide:
- אויף
- jorube:
- lori
- kanare:
- ಮೇಲೆ
- kartvele:
- წელი
- katalune:
- 2. sobre [en, a]
- kazaĥe:
- бойынша
- kimre:
- ar
- kirgize:
- боюнча
- kmere:
- នៅលើ
- koree:
- 에
- korsike:
- nantu
- kose:
- phezu
- kroate:
- na
- kurde:
- li
- latine:
- in
- latve:
- gada
- laŭe:
- ສຸດ
- litove:
- nuo
- makedone:
- на
- malagase:
- amin’ny
- malaje:
- pada
- malajalame:
- മേല്
- malte:
- fuq
- maorie:
- runga i
- marate:
- वर
- mongole:
- дээр
- nederlande:
- op
- nepale:
- मा
- njanĝe:
- pa
- okcidentfrise:
- binne
- panĝabe:
- ‘ਤੇ
- paŝtue:
- په
- ruande:
- ku
- ruse:
- на
- samoe:
- i
- sinde:
- تي
- sinhale:
- මත
- skotgaele:
- air
- slovake:
- na
- slovene:
- o
- ŝone:
- pamusoro
- sote:
- ka
- sunde:
- dina
- svahile:
- juu ya
- svede:
- på
- taĝike:
- ба
- taje:
- บน
- tamile:
- ம்
- tatare:
- өстендә
- telugue:
- న
- tibete:
- སྒང་ལ་
- tokipone:
- lon
- ukraine:
- на
- urdue:
- پر
- uzbeke:
- bo’yicha
- vjetname:
- trên
- volapuke:
- su
al sur
(malofte)
-
Al loko situanta
sur1.a.
Rim.:
Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al,
vidu rimarkon sub
al ĉe.
de sur, desur
-
De
1,2
loko situanta
sur:
ekstermi ilin de sur la tero
[10];
kia fulmado kaj krakado desur la remparoj de Antverpeno
[11].
- ĉeĥe:
- s povrchu
- france:
- de dessus
- hispane:
- encima de
- hungare:
- -ról (felületről), -ről (felületről)
- indonezie:
- dari atas
- slovake:
- z povrchu
- II.
-
Prefikso samsignifa:
surflugi sur tegmentonZ;
suriri montonZ;
surmeti veston;
surverŝi oleon sur altaronZ.
administraj notoj
~:
Mankas verkindiko en fonto.
al ~:
Mankas dua fontindiko.
al ~:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.