*obe/i PV

*obei

(x)
Konformiĝi je tio, kion alia persono ordonas aŭ malpermesas; konformiĝi al regulo: la ŝipanoj devas obei la ŝipestron [1]; vi ne obeis mian konsilon [2]; [civitano] devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn [3]; Jakob obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion [4]; vi obeis la (tentan) voĉon de via edzino [5]; mi obee sekvis ŝiajn petojn, sugestojn kaj ideojn [6]; Jozef […] ne volis obei ŝin kaj kuŝiĝi kun ŝi kaj esti kun ŝi [7]; ni ne obeos al vi [8]; la pastroj obeis al la fido [9]; se via interna sento ion diras kontraŭ tio ĉi, tiam obeu al ĝi [10]; la ĉevalo obeis lin […] kaj iris la ĝustan vojon [11]; li devis obei la sorton kaj pacience sekvi [12]; obei unu el tiuj hontemaj kaj delikategaj sentoj, kiuj povas ĝermi en solaj superaj animoj [13]; en la lingvo internacia ni devas obei (observi2) sole nur la logikon [14]; respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon PrV ; feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas PrV ; deziro kaj inklino ordonon ne obeas PrV . VD:cedi, kliniĝi3, plenumi, sekvi2.c, submetiĝi
angle:
obey
beloruse:
падпарадкавацца
bretone:
sentiñ
bulgare:
подчиняват
ĉeĥe:
dbát nařízení, dodržovat, poslechnout, poslouchat, uposlechnout, zachovat
ĉine:
用命 [yòngmìng], 帖 [tiē], 听话 [tīnghuà], 聽話 [tīnghuà], 听从 [tīngcóng], 聽從 [tīngcóng], 遵守 [zūnshǒu], 服从 [fúcóng], 服從 [fúcóng], 遵从 [zūncóng], 遵從 [zūncóng]
france:
obéir
germane:
gehorchen, (einem Befehl) nachkommen, sich fügen
greke:
υπακούω
hispane:
obedecer
hungare:
engedelmeskedik
itale:
obbedire, ubbidire
japane:
従う [したがう], 服従する [ふくじゅうする]
kekĉie:
ab̕ink
nederlande:
gehoorzamen
pole:
posłusznym być, stosować się, ulegać
portugale:
obedecer
rumane:
să fii ascultător, să se aplice, să coboare
ruse:
повиноваться, подчиняться, слушаться
slovake:
podriadiť sa, poslúchať
svede:
lyda
ukraine:
коритися, слухатися, слухати, бути послушним, підкорятися

obeado

Plenumo de ies volo: [li] mokas la patron kaj malŝatas obeadon al la patrino [15]; ŝuldata obeado [16]; ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto [17]! silenta obeado [18]; homoj fleksemaj kaj kutimantaj al sklava obeado [19]; li memoras la obeadon de vi ĉiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis [20]. VD:disciplino, jugo
angle:
obedience
beloruse:
падпарадкаваньне
bretone:
sentidigezh
bulgare:
покорство
ĉeĥe:
poslouchání
ĉine:
順從 [shùncóng], 顺从 [shùncóng], 屈服 [qūfú]
france:
obéissance
germane:
Gehorsam
greke:
υπακοή
hungare:
engedelmesség
japane:
服従 [ふくじゅう], 従順 [じゅうじゅん]
nederlande:
gehoorzaamheid
pole:
ciągłe posłuszeństwo
portugale:
obediência
rumane:
ascultarea continuă
ruse:
повиновение, подчинение, послушание
slovake:
poslušnosť (činnosť)
ukraine:
покора, послух, слухняність

obeema

Facile aganta laŭ ordonoj: se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi manĝos [bone] [21]; kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado [22]; li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto [23]; ŝi venkis sian maldiligentecon: estis laborema kaj obeema [24]; mi estas via obeema servanto [25]; ĝi […] kaŭris antaŭ la knabino kiel obeema hundido [26].
beloruse:
паслухмяны, пакорлівы
ĉeĥe:
poslušný
ĉine:
听话 [tīnghuà], 聽話 [tīnghuà], 順從 [shùncóng], 顺从 [shùncóng], 叒 [ruò], 服服帖帖 [fúfutiētiē], 可順從 [kěshùncóng], 可顺从 [kěshùncóng], 容易变化 [róngyìbiànhuà], 容易變化 [róngyìbiànhuà], 易于管理 [yìyúguǎnlǐ], 易於管理 [yìyúguǎnlǐ], 温驯 [wēnxùn], 溫馴 [wēnxùn], 馴服的 [xúnfúde], 驯服的 [xúnfúde]
france:
obéissant
germane:
gehorsam, folgsam, gefügig
japane:
従順な [じゅうじゅんな], 素直な [すなおな]
pole:
potulny, uległy, posłuszny, karny
rumane:
docil, supus, ascultă, punitiv
slovake:
poslušný
ukraine:
слухняний, послушний

obeigi

(tr)
Igi obeanta: mi konas rimedojn por min obeigi [27]; li havis ekskuan tonon de supera viro, kiu scias komandi kaj sin obeigi [28]; amo ne estas ja la plej granda ĝojo kaj oni ne devas obeigi al la amo ĉiujn ceterajn sentojn Metrop ; oni obeigas tiun leĝon per armiloj [29]; li obeigas al si la ceterajn kaj devigas ilin al ĉiam pli danĝeraj ludoj [30]. VD:dikti, ordoni, regi, submeti
angle:
bring into allegiance, bring to heel, subdue, train
beloruse:
падпарадкаваць
bretone:
plegañ (lakaat da sentiñ), lakaat da sentiñ
ĉeĥe:
přinutit k poslušnosti
ĉine:
[fú]
france:
diriger (faire obéir), mener (faire obéir)
germane:
gefügig machen, unterwerfen
hungare:
engedelmességre kényszerít
japane:
従わせる [したがわせる], 服従させる [ふくじゅうさせる]
nederlande:
doen gehoorzamen
pole:
podporządkować sobie, ujarzmić, poskromić
rumane:
să ne supunem, îmblânzi, împiedică
ruse:
подчинить, заставить слушаться
slovake:
prinútiť k poslušnosti
ukraine:
змусити слухатися, коритися, підкорити собі

malobei

Kontraŭstari la ordonon de alia persono aŭ regulon: eĉ ne pensu malobei la cezaron [31]; kelkaj obstiniĝis kaj malobeis [32]; malobei la leĝojn [33]; vi malobeas al la universala saĝo [34]; vi malobeis la regularon, […] mi konas nur miajn instrukciojn [35]; ŝi ne kuraĝos malobei sian patron [36]; mi malobeas la ordonon de mia devo [37]; vi malobeis viajn karajn principojn mensogante [38]. VD:obstini, ofendi2, rezisti, spiti
ĉine:
不顧反對 [bùgùfǎnduì], 不顾反对 [bùgùfǎnduì], 冒犯 [màofàn], 拒絕 [jùjué], 拒绝 [jùjué], 违令 [wéilìng], 違令 [wéilìng], 反抗 [fǎnkàng], 抗拒 [kàngjù], 攘 [rǎng]
germane:
sich widersetzen, trotzen
japane:
反抗する [はんこうする], 逆らう [さからう]

malobeema

Kiu ne elmontras obeon, ne facile submetiĝas, spitema: malobeema tono [39]; mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon [40]; (figure) ŝiaj malobeemaj haroj ne volis glate kuŝi [41]; (figure) [li] pene provas traŝovi malobeeman kudrilon tra dika ledo Metrop ; vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo [42].
angle:
defiant, disobedient
beloruse:
непаслухмяны, непакорлівы
bulgare:
непокорен
ĉeĥe:
neposlušný, vzpurný
ĉine:
不听话 [bùtīnghuà], 不聽話 [bùtīnghuà], 不服气 [bùfúqì], 不服氣 [bùfúqì], 乖迕 [guāiwǔ], 刚愎 [gāngbì], 剛愎 [gāngbì], 刚愎自用 [gāngbìzìyòng], 剛愎自用 [gāngbìzìyòng], 坚持已见 [jiānchíyǐjiàn], 堅持已見 [jiānchíyǐjiàn], 忤 [wǔ], 拗 [niù], 有主見 [yǒuzhǔjiàn], 有主见 [yǒuzhǔjiàn], 违命 [wéimìng], 違命 [wéimìng], 难控制 [nánkòngzhì], 難控制 [nánkòngzhì]
france:
désobéissant
germane:
widerspenstig, trotzig, eigensinnig
japane:
反抗的な [はんこうてきな]
nederlande:
ongehoorzaam
pole:
krnąbrny, narowisty (o koniu), niesforny, nieposłuszny
rumane:
încăpățânat, năstase (cu un cal), nesfârșită, neascultător
slovake:
neposlušný
ukraine:
непослушний, неслухняний

obee al

(prepoziciaĵo)
Laŭ regulo de...; konforme al: obee al la dia ordono [43]; la trupo […] obee al la ordono de la ĉefo, enviciĝas kaj ekmarŝas laŭ la herba deklivo [44]. VD:laŭ2,
43. Monato, Donald Broadribb: Mezepoka nederlanda kavalirromano, 2012
44. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
у адпаведнасьці з
ĉine:
合格 [hégé], 依 [yī], 依着 [yīzhe], 依著 [yīzhe]
france:
conformément à
germane:
gemäß, entsprechend, weisungsgemäß
pole:
posłusznie
rumane:
ascultă

administraj notoj