*supr/e

*supre

En alta loko, en la plej alta loko: li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon [1]; jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre [2]; el ĉio supre dirita vi povus konkludi, ke […]; hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre PrV .
angle:
above
beloruse:
наверсе, уверсе
ĉeĥe:
nahoře (zcela)
france:
en haut, au dessus
germane:
oben, oberhalb
hispane:
arriba
hungare:
fent, fent, felül
itale:
sopra
japane:
高く [たかく], 上方に [じょうほうに], 頂上に [ちょうじょうに]
katalune:
a dalt
nederlande:
boven (bijwoord)
okcitane:
amont
pole:
na górze, ponad, u góry, wyżej
ruse:
наверху, вверху
slovake:
hore, navrchu
taje:
ด้านบน, ข้างบน
tibete:
ཐོག་ཁ་
ukraine:
нагорі, угорі, зверху, наверху, на одній з попередніх сторінок, раніше, перед тим, на небі, во вишніх

supra

Estanta supre: supra parto de ŝtuparo Marta ; la supraj ĉambroj FK ; en la plej supra parto de alta domo Marta ; supra ĵurasio [3]; (figure) snoboj, kiuj klopodas imiti la supran tavolon [4].
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, 2008
4. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
angle:
upper
beloruse:
верхні
ĉeĥe:
horní, nadřazený, vrchní
france:
supérieur
germane:
oberer
hispane:
superior (adj.)
itale:
superiore
japane:
上方の [じょうほうの]
nederlande:
bovenste
pole:
górny, wierzchni
ruse:
верхний
slovake:
horný, vyšný
taje:
ด้านบน, ข้างบน
ukraine:
верхній, горішній

*supro

1.
Supra parto, plej alta ekstremo de io: montriĝis la suproj de la montoj [5]; kiel dormanto sur la supro de masto [6]; li deziris suriri la supron de l' turo [7]; la suno kliniĝis […] kaj montaj suproj flame brulis [8]; la arboj […] interplektis siajn foliriĉajn suprojn [9]; (figure) sur la supro de Olimpo [10]. SUB:firsto, kresto, kulmino, pinto, verto
2.
(figure) Plej alta grado: [tiam] la entuziasmo atingis la supron [11]; la supro de miaj ĝojoj [12]. VD:apogeo, egeco, kulmino
afrikanse:
top
albane:
top
amhare:
ከላይ
angle:
summit, top
arabe:
أعلى
armene:
Վերեւ
azerbajĝane:
üst
beloruse:
верх, вярхушка, вяршыня
bengale:
শীর্ষ
birme:
ထိပ်တန်း
ĉeĥe:
horní část, hořejšek, svrchní část
dane:
top
estone:
top
filipine:
tuktok
france:
dessus (substantif), sommet
galege:
arriba
germane:
1. Gipfel, Kuppe, Spitze 2. Gipfel, Höhepunkt
guĝarate:
ટોચ
haitie:
tèt
hinde:
शीर्ष
hispane:
arriba, cima, cumbre 1. superior (subst.) 2. culmen (fig.)
hungare:
1. tető (teteje) 2. csúcs (teteje)
irlande:
barr
islande:
efst
itale:
1. sopra (sostantivato) 2. culmine (fig.)
japane:
トップ
jave:
ndhuwur
jide:
שפּיץ
jorube:
oke
kanare:
ಟಾಪ್
kartvele:
დაბრუნება
kazaĥe:
үстінен
kirgize:
жогорку
kmere:
កំពូល
koree:
최고
korsike:
cima
kose:
umphezulu
kroate:
vrh
kurde:
lûtik
latve:
tops
laŭe:
ທາງເທີງ
litove:
viršus
makedone:
врвот
malagase:
ambony
malaje:
atas
malajalame:
മുകളിൽ
maorie:
runga
marate:
टॉप
monge:
sab saum toj
mongole:
дээд
nepale:
शीर्ष
njanĝe:
pamwamba
panĝabe:
ਚੋਟੀ ਦੇ
paŝtue:
سر
pole:
góra, wierzch, grzbiet
ruande:
hejuru
ruse:
верхушка, вершина
samoe:
tumutumu
sinde:
مٿي
sinhale:
ඉහළ
skotgaele:
mullach
slovake:
vrch, vrchná časť
slovene:
na vrh
somale:
sare ee
ŝone:
pamusoro
sote:
holimo
sunde:
puncak
svahile:
juu
taĝike:
боло
taje:
พื้นที่ด้านบน, ด้านบน, ข้างบน
tamile:
மேல்
tatare:
өстә
telugue:
టాప్
tokipone:
sewi
ukraine:
кращих
urdue:
سب سے اوپر
uzbeke:
eng yaxshi
vjetname:
đầu
zulue:
phezulu

supren

1.
Al alta loko: la vojo de la vivo por saĝulo iras supren [13]; li tenas la nazon supren PrV ; pilonoj kun muroj mallarĝiĝantaj supren [14].
2.
Prefikso kun la sama signifo: ili povas supreniri sur la monton [15]; suprenŝovi la kadavron de la filino en la kamentubon [16]; suprenfaldi la manikojn [17].
angle:
upwards
beloruse:
уверх, угару, дагары, вышэй
germane:
nach oben
japane:
高く [たかく], 上方へ [じょうほうへ]
pole:
do góry, na górę, w górę, wzwyż

supraĵa

1.
Koncernanta nur la eksteran flankon de io materia: du tre gravaj antigenoj (proteinaj substancoj) en la supraĵa kovrilo de la gripviruso [18].
2.
(figure) Malprofunde kaj malprecize pensanta aŭ pensata: plej supraĵa konatiĝo FK ; supraĵa konado de la arto Marta ; li faris al ili supraĵan kapsignon [19]; la scienculoj rapide skizis per supraĵaj konturoj la historion de la du princinoj [20]; senatenta supraĵa prijuĝo [21]; [ili] juĝas pri ĉio supraĵe sen ia logika pripenso EE .
beloruse:
1. паверхневы 2. легкадумны
france:
superficiel
germane:
oberflächlich
hispane:
superficial 1. superficie
hungare:
1. felszíni, felületi 2. felületes
itale:
superficiale
japane:
表面的な [ひょうめんてきな], 上っつらの [のぼっつらの], うわべの
nederlande:
oppervlakkig
pole:
powierzchowny, pobieżny
ruse:
поверхностный
taje:
สิ่งที่อยู่ด้านบน, พื้นผิว
ukraine:
поверхневий

*supraĵo

1.
La supra, ekstera parto de iu korpo; alidire: ĝia supra surfaco: la tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj [22]; nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero [23]; la arkeo naĝis sur la supraĵo de la akvo [24]; sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata […] kiel prujno [25]; la spegula supraĵo de la arbaraj lagoj krispiĝis [26]; la interna varmo de la tero ne havas influon sur ĝian supraĵon FK .
2.
MAT(arkaismo) VdE Surfaco: la kubo havas ses ebenajn supraĵojn.
angle:
surface
beloruse:
1. паверхня 2. паверхня
france:
1. surface
germane:
Oberfläche
hispane:
superficie 1. superficie
hungare:
felület, felszín
itale:
superficie
japane:
表面 [ひょうめん], 上っつら [のぼっつら]
nederlande:
1. oppervlak
pole:
1. powierzchnia, płaszczyzna 2. powierzchnia
ruse:
1. поверхность
ukraine:
поверхня

alsupri

(x)
Supreniri: la strato, kiu alsupris ĝis milducent metroj super la marnivelo, realvalas enirante vastan arbaron [27]; li malsaniĝis de malario kaj en la daŭro de malmultaj tagoj alsupris ĉe la Plejaltulon [28].
27. C. kaj A. Gacond: Nia feria migrado en Alpoj, Radioprelego, 1975-09-03
28. zampa - Vikivortaro
beloruse:
паднімацца, падымацца, уссоўвацца, ісьці ўгору
france:
monter
germane:
heraufgehen, hinaufgehen
hispane:
subir
hungare:
felmegy
japane:
登る [のぼる]
pole:
iść w górę
portugale:
subir, ascender
ruse:
подняться (на что-л.), взобраться, взойти

ĉi-malsupra

TIP Tie ĉi malsupra; ĉi-suba: legu la ĉi-malsupran averton [29]. VD:ĉi-apuda, ĉi-supra
29. Biblioteko Butler: eble vi jam konas nin, 2008-08-05
beloruse:
вышэйзгаданы, вышэйпамянёны, папярэдні
france:
ci-dessous (adj.)
germane:
hierunter
hispane:
más abajo (adj.)
pole:
poniższy

ĉi-supra

TIP Tie ĉi supra: en ĉi supra foto videbliĝas du kajoj [30]; vidu, venas iu alia ĉi supren [31]. VD:ĉi-apuda, ĉi-malsupra
30. ryonryon: Blogo de Ryonryon en Esperanto, 2007-06-30
31. Monato, Trevor Steele: Tridek jarojn poste, 2015
beloruse:
ніжэйзгаданы, ніжэйпамянёны, наступны
france:
ci-dessus (adj.)
germane:
hier oben
hispane:
más arriba (adj.)
pole:
powyższy

desupri

(x)
Malsupreniri: la karakterizaj tonripetoj en la kontinua baso desupras trans du oktavoj [32].
beloruse:
зьніжацца, сыходзіць (уніз), спускацца
france:
descendre
germane:
hinuntergehen, heruntergehen
hispane:
descender
hungare:
lemegy
japane:
下る [くだる]
pole:
zejść
portugale:
descer
ruse:
спускаться, спуститься

desuprismo

ESPPOL Provado influi socion de supre, tio estas tra decidantoj, oficialuloj, altranguloj, kontraste al desubismo: oni povas celi la ĝeneralan enkondukon de Esperanto laŭ la desuprisma vojo, do pere de politikistaj decidoj [33]; la desuprismo estas la kredo, ke oni povas atingi la ĝeneralan enkondukon de Esperanto per konvinkado de politikistoj, per leĝa enkonduko […], ĝi kontrastas kun la desubismo, kiu volas disvastigi Esperanton inter individuoj [34]. VD:elitismo
33. L. Wunsch-Rolshoven: [prelego] Eblaj prioritatoj de la strategio..., 2008
34. Aktiva Esperanto: Desuprismo kaj desubismo
france:
stratégie par le haut
hispane:
estrategia para influir desde lo alto
itale:
strategia dall'alto, istituzionismo (esperantista)
pole:
wprowadzanie odgórnie

malsupra

Estanta malsupre: la malsupra parto de la parko [35]; enirejo al la malsupraj lokoj sub la alta ŝtuparo [36]; io, kio staras en la malsupra parto de la gazetoj kaj estas detranĉata [37].
beloruse:
ніжні
ĉeĥe:
méněcenný, nižší, podřadný, spodní
france:
inférieur
germane:
unterer
hispane:
inferior
hungare:
alsó, lenti
japane:
下方の [かほうの], 下部の [かぶの]
pole:
dolny, spodni
slovake:
menejcenný, nižší, podradný, spodný
taje:
ด้านล่าง, ข้างล่าง
tokipone:
anpa
ukraine:
нижній

malsupre

En malalta loko, en la plej malalta loko: ombra aleo kondukis de malsupre al la pordego [38]; kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo [39]; malsupre de la tero [40]; (figure) la franca estas kunpremata de du frontoj: de supre ĝi estas barata de la angla, de malsupre de la regionaj lingvoj [41].
beloruse:
унізе
ĉeĥe:
dole, vespod
france:
en bas, en dessous
germane:
unten
hispane:
debajo
japane:
下方に [かほうに], 下部に [かぶに]
katalune:
a baix
okcitane:
aval
pole:
niżej, na spodzie
slovake:
dolu, naspodku
taje:
ด้านล่าง, ข้างล่าง
tibete:
ཤོད་
ukraine:
внизу

*malsupren

1.
Al malalta loko: li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon [42]; per la kapo malsupren PrV ; ĵeti iun malsupren de la ŝtuparo.
2.
Prefikso kun la sama senco kiel la adverbo: malsupreniri en la valon [43]; Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto [44]; la Levidoj malsuprenprenis la keston de la Eternulo [45].
Rim.: Tiu prefiksa uzo ŝajnas gramatikstile iom dubinda rilate al normala adverba uzo. Iuj eble sentas nuancon inter „malsupren iri“ (efektive ĝis malsupre) kaj „malsupreniri“ (iri en malsupra direkto). Sed Z. uzis ambaŭ formoj samsence, kiel montras tiu ĉi ekzemplo: ŝi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian kruĉon kaj iris supren [46]. Do simple ŝajnas stila rimedo por koncizigi la frazon, metante la adverbon antaŭ la verbon kaj tiel rapidigante la elparoladon.
afrikanse:
af
albane:
poshtë
amhare:
ታች
arabe:
إلى
armene:
ներքեւ
azerbajĝane:
aşağı
beloruse:
уніз, долу
bengale:
নিচে
birme:
ဆင်း
dane:
ned
estone:
alla
eŭske:
behera
filipine:
pababa
france:
1. vers le bas, en bas (avec mouvement)
galege:
abaixo
germane:
nach unten, herab
guĝarate:
નીચે
haitie:
desann
hinde:
नीचे
igbe:
ala
irlande:
síos
islande:
niður
japane:
ダウン
jave:
mudhun
jide:
אַראָפּ
jorube:
si isalẹ
kanare:
ಕೆಳಗೆ
kartvele:
ქვემოთ
kazaĥe:
төмен
kimre:
i lawr
kirgize:
төмөн
kmere:
ចុះ
koree:
아래로
korsike:
falà
kose:
phantsi
kroate:
prema dolje
kurde:
jêr
latine:
descendit
latve:
leju
laŭe:
ລົງ
litove:
žemyn
makedone:
надолу
malagase:
midina
malaje:
turun
malajalame:
ഇറങ്ങി
malte:
isfel
maorie:
ki raro
marate:
खाली
mongole:
доош нь
njanĝe:
pansi
okcidentfrise:
omleech
panĝabe:
ਡਾਊਨ
paŝtue:
ښکته
pole:
w dół
ruande:
hasi
samoe:
ifo
sinde:
نازل
sinhale:
වසා
skotgaele:
sìos
slovene:
navzdol
somale:
hoos
ŝone:
pasi
sote:
fatše
sunde:
turun
svahile:
chini
taĝike:
поён
taje:
ลงไปยังด้านล่าง
tamile:
கீழே
tatare:
аста
telugue:
డౌన్
tibete:
མར་
ukraine:
вниз
urdue:
نیچے
uzbeke:
pastga
vjetname:
xuống
zulue:
phasi

supren kaj malsupren, supremalsupren

Alterne altiĝante kaj malaltiĝante: la movoj de la gruoj supren kaj malsupren [47]; supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren, tio estas la sorto de la plejmulto [48]; li […] murmuris por si mem paŝante sur la supremalsupren ondanta vojo [49].
47. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
49. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
уверх-уніз
ĉeĥe:
nahoru
france:
de haut en bas et de bas en haut
hispane:
de arriba a abajo y de abajo hacia arriba
pole:
w górę i w dół
slovake:
nahor
taje:
เคลื่นที่ขึ้นลงสลับกันไป

administraj notoj

ĉi-mal~a: Mankas dua fontindiko.
de~i: Mankas dua fontindiko.