3hierarĥi/o, 3hierarki/o

hierarĥio, hierarkio

Aranĝo de rangoj, oficoj, postenoj laŭ grada ordo: militista, eklezia, katolika hierarĥio; malofta estas la landoj, kie la militistaj oficoj estas metitaj en la hierarĥion pli malsupre ol la civilaj; kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la sorto, ŝi en la socia hierarĥio, en la regiono de la homaj laboroj, profitoj kaj honoroj stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj Marta ; se […] iu irus tien klarigi al la reĝoj iliajn erarojn en la regado kaj aranĝus nian oficistan hierarĥion, nian piramidon […] [1]; tio fine kaŭzos publikan konflikton inter la reĝo kaj la tuta hierarkio [2]; en komputilo […] diversaj hierarĥioj decidas pri via fidindeco kaj allaseblo [3]; nur post longdaŭra hierarkia kariero oni povas atingi la trian rangon, tiun de kavaliro [4]; la ĉeĥa eklezia hierarkio, kun ĉefronte la ĉefepiskopo [5]; ekleziaj hierarkiuloj preĝis kune kun junuloj [6].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 18a, maltrankvilo en la reĝa palaco
3. Monato, Petro Desmet': Surrealismo, surrealismo, 2008
4. Monato, Jomo Ipfelkofer: Monarĥo-mistero: ĉu murdo aŭ sinmortigo?, 2006
5. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
6. Laimius Stražnickas: Eŭkaristia kongreso: preĝo kaj dancoj, Monato, 2000/10, p. 21
angle:
hierarchy
beloruse:
іерархія, гіерархія
ĉine:
层级 [céngjí], 阶层 [jiēcéng], 等級制度 [děngjízhìdù], 僧侣政治 [sēnglǚzhèngzhì]
france:
hiérarchie
germane:
Hierarchie
greke:
ιεραρχία
hispane:
jerarquía
hungare:
rangsor, hierarchia
itale:
gerarchia
japane:
階級制 [かいきゅうせい], 位階制 [いかいせい], 階層 [かいそう], 階層構造 [かいそうこうぞう]
katalune:
jerarquia
nederlande:
hierarchie
perse:
سلسله‌مراتب
pole:
hierarchia
portugale:
hierarquia
ruse:
иерархия

administraj notoj