*arb/o
*arbo ↝
- 1. ↝
Ligna daŭra planto kun alta trunko supre disbranĉiĝanta: antaŭ la domo staras arbo [1]; altan arbon batas la fulmo PrV ; el post la arbo li estas bravulo PrV ; ne falas frukto malproksime de l' arbo PrV ; la arbo de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbo de sciado pri bono kaj malbono [2]; en nia ĝardeneto kreskas almenaŭ 46 specioj da arboj, inkluzive de Gingko biloba [3]; sur lia tombo kreskas arbo [4]; japanaj sakuraj arboj […] portas siajn belajn florojn dum tro mallonga tempo [5].
ĉerizujo, kverko, pino, platano, pomujo, tilio
- 2. ↝
MatVort Koneksa kaj sencikla grafeo: grafeo estas arbo, se kaj nur se du ajnajn verticojn de ĝi ligas nur unu ĉeno; arbo kun n verticoj havas n-1 eĝojn; orientita arbo ne nepre havas radikon.
subarbo.
- 3. ↝
Finia aro, en kiu unu elementon oni rigardas radiko, kaj la ceteraj formas disajn arojn (nomatajn subarboj), ĉiu el kiuj mem estas arbo: la grafeika terminaro pri la arboj estas ĉerpita el genealogio (praulo, posteulo, patro, ido, frato) kaj el botaniko (radiko, folio); en grafeiko oni apartigas orientitajn, ordajn arbojn; senradika arbo (grafeo kiu iĝas arbo se iun ĝian verticon oni deklaras radiko), radikhava arbo (proprasenca arbo kontraste al senradika);
duuma arbo, B-arbo, derivarbo, serĉarbo.
grafeo, klasifiko, hierarkio, datumstrukturo.
Rim.: Oni ofte prezentas arbon per grafeo simila al genealogia arbo; tia grafeo povas esti alradika (ekz-e genealogia arbo prezentanta la praulojn de koncerna individuo) aŭ elradika (ekz-e genealogia arbo prezentanta la posteularon de koncerna individuo).
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:9
3. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
4. Monato, Arkitekturo: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:9
3. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
4. Monato, Arkitekturo: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!
- angle:
- tree
- beloruse:
- дрэва
- bretone:
- gwezenn
- bulgare:
- дърво
- ĉeĥe:
- strom
- france:
- arbre 2. arbre (graphe)
- germane:
- Baum der Apfel fällt nicht weit vom Stamm
- greke:
- δέντρο
- hebree:
- עֵץ
- hispane:
- árbol 1. árbol 2. árbol, grafo
- hungare:
- fa
- indonezie:
- pohon
- katalune:
- arbre
- kurde:
- dar
- latine:
- arbor
- nederlande:
- boom
- norvege:
- tre
- okcidentfrise:
- beam
- okcitane:
- arbre
- perse:
- درخت 2. درخت
- pole:
- drzewo 2. drzewo (graf)
- portugale:
- árvore
- ruse:
- дерево 2. дерево (граф)
- slovake:
- strom
- slovene:
- drevo
- svede:
- träd
- tokipone:
- kasi
- turke:
- ağaç
arba

- De arbo, rilata al arbo: arba verdaĵo; arba ombro; arban frukto, kiu semas semon [6]; pomarba floraĵo, kiun la vento forpelas [7]; mi rigardis la fendojn de la arba ŝelo [8].
6.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:29
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- hispane:
- arbóreo, del árbol
arbaĵo ↝
*arbaro ↝
Areo, kie dense kreskas arboj: en somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [9]; pro multo da arboj li arbaron ne vidas PrV ; kiu timas bestaron, ne iru arbaron PrV ; iri […] en arbaron, por haki lignon [10]; gardisto de la reĝa arbaro [11]; densega arbaro FK ; apenaŭ li eniris iom en la profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ tiel perdas la vojon FK .
9.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 19:5
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 2:8
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 19:5
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 2:8
- angle:
- forest, wood
- beloruse:
- лес
- bretone:
- koad (koadeg vihan), koadeg
- bulgare:
- гора
- ĉeĥe:
- les
- france:
- forêt
- germane:
- Wald pro multo da ~oj li ~aron ne vidas: den Wald vor lauter Bäumen nicht sehen
- hebree:
- יַעַר
- hispane:
- bosque, selva virgen
- indonezie:
- hutan
- katalune:
- bosc, selva
- nederlande:
- bos, woud
- norvege:
- skog
- okcidentfrise:
- bosk, wâld
- okcitane:
- bòsc
- perse:
- جنگل
- pole:
- las, bór, knieja, matecznik, ostęp, puszcza, dąbrowa, brzeźniak, brzezina, buczyna, chojniak, olszynka
- rumane:
- pădure
- ruse:
- лес
- slovake:
- hora, les
- svede:
- skog
- turke:
- orman
arbeto ↝
- 1.
Malgranda arbo: ofte alkuradis leporo kaj saltadis pluen ĝuste trans la arbeton [12]; granata arbeto [13]; mimozo-arbetoj [14]; la „sovaĝa arbaro“ […] konsistis el multaj arbetoj: interalie kverkoj, fagoj, fraksenoj, betuloj, salikoj [15].
- 2. ↝
Arbusto aŭ arbedo: la siringarbetoj odoris kaj klinis siajn longajn verdajn branĉojn al la kviete serpentumantaj riveretoj [16]; la ĉevalo […] movetadis la longajn trunketojn de la rubusarbeto tiel ke la maturaj sukoplenaj fruktoj falis [17].
12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, abio
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
14. Monato, Seborgo: Urbeto aŭ sendependa lando?
15. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malbela anasido
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
14. Monato, Seborgo: Urbeto aŭ sendependa lando?
15. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malbela anasido
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- angle:
- 2. bush
- beloruse:
- 1. дрэўца 2. куст
- bretone:
- brousgwezenn
- ĉeĥe:
- stromek, stromeček
- france:
- arbuste
- germane:
- Strauch, Busch 1. Bäumchen 2. Strauch
- hebree:
- עץ גמדי
- hispane:
- 1. árbol 2. arbusto
- katalune:
- arbust
- nederlande:
- 1. boompje 2. struik
- norvege:
- 2. busk
- okcidentfrise:
- 1. beamke 2. strúk
- perse:
- 1. نهال 2. بوته
- pole:
- 1. drzewko 2. krzak, krzew, krzewina, kierz (dawn.)
- ruse:
- деревце, куст 1. деревце 2. куст
- slovake:
- stromček
arbetaro
Kolekto da arbetoj kune kreskantaj: li trovis arbetaron kun plej belaj folioj kaj paŝtis tie la kaprinon [18]; mirtaj arbetaroj kaŝos niajn karesojn [19]; arbetaroj el odoranta siringo [20].
18.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tablo „kovru
vin“, la orazeno kaj
bastono el sako
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
20. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
20. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
- beloruse:
- кустоў'е, хмызьняк
- bretone:
- brouskoad
- ĉeĥe:
- lesní podrost, mlází, nízký lesní porost
- france:
- taillis
- germane:
- Gebüsch
- hebree:
- שִׂיחִים
- hispane:
- monte bajo, bosquecillo, arboleda
- nederlande:
- struikgewas
- norvege:
- buskas
- perse:
- درختزار، بیشه
- pole:
- zagajnik, gaj, gaik, młodzik, przylasek
- ruse:
- кустарник
- slovake:
- skupina stromčekov
*arbetaĵo ↝
Nealta ligneca aŭ herbeca vegetaĵo, kies branĉoj aŭ tigoj disiĝas sub aŭ tuj sur la ternivelo: birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo Marta ; kaj li vidis, ke jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne forbrulas [21]; la verdaj juniperaj arbetaĵoj kaj la freŝaj kverkidoj simile al florbukedoj leviĝis el la eriko [22]; la malgranda najtingalo, kiu kantis en la tamarinda arbetaĵo, ankaŭ intencis baldaŭ forflugi norden [23]; laŭbo el belaj arbetaĵoj de kaprifolioj [24]; tio estis plej bela sambuka arbetaĵo, tuta arbo, kiu penetris eĉ en la liton kaj forŝovis flanken la kurtenojn [25]; antaŭ la pordoj atendis la juna monaĥino por peti pardonon, kaj malantaŭ arbetaĵo ŝia amiko pacience atendis ŝin [26]; malsupre la ĉasistoj pafas en arbetaĵon [27].
arbedo, arbusto, vepro
21.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:2
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sambuka virineto
26. E. Georgiev: Fantastaj rok-formitaĵoj ĉe BelogradĉikMonato
27. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, la kuraĝa tajloreto
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sambuka virineto
26. E. Georgiev: Fantastaj rok-formitaĵoj ĉe BelogradĉikMonato
27. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, la kuraĝa tajloreto
- angle:
- *shrub, *bush
- beloruse:
- лоўж
- bretone:
- bod, bodenn
- france:
- *arbrisseau, *buisson
- germane:
- *Strauch
- hebree:
- שיח
- hispane:
- arbusto, matorral, zarza
- pole:
- krzak, krzew, krzewina, kierz (dawn.)
- ruse:
- *куст
drakarbo ↝
(komune)
Genro el familio asparagacoj de tropikaj arboj kaj arbustoj el Afriko, atlantikaj insuloj, Sudameriko, kun longaj palmosimilaj folioj (Dracaena): radikoj de drakarbo [28]; la drakarbo estas ja la plej originala kaj kurioza planto de Kanarioj [29].
draceno
28.
La
mistera insulo
29. J. Régulo Pérez: dracenoj ĉe pentristoj de la 15a jarcento, norda prismo, 1957:3, p. 123-128a
29. J. Régulo Pérez: dracenoj ĉe pentristoj de la 15a jarcento, norda prismo, 1957:3, p. 123-128a
- ĉeĥe:
- dračinec obrovský
- france:
- dragonnier
- germane:
- Drachenbaum
- hispane:
- dracaena
- latinece:
- Dracaena
- perse:
- دراسنا
- pole:
- dracena, smocze drzewo (pot.)
- slovake:
- dračinec
kristnaskarbo ↝
- Arbo, ofte abio, kiun oni starigas kaj ornamas antikve dum pagana festo de vintra solstico kaj moderne okaze de kristnasko: kelkfoje la hela lumbrilo de brulanta kristnaskarbo aperis tra la fenestroj [30].
30.
T. Storm, trad. A. Bader: Imenlago, en: Du Amosentaj Noveloj, 1947
- france:
- sapin de noël
- germane:
- Weihnachtsbaum
- nederlande:
- kerstboom
- norvege:
- juletre
genealogia arbo, genealogiarbo ↝
Diagramo prezentanta la sinsekvajn generaciojn de gento kiel branĉojn disiĝantajn de komuna arbotrunko: kelkaj […] konstruas apartajn genealogiajn arbojn por gentoj de siaj edzpartneroj, patrinoj kaj avinoj [31]; ĝi estas nia genealogia arbo! diradis la gemaljunuloj Fab3 .
31.
E. T. Wojtakowski:
Gentaj nomoj de poloj, 2003
- angle:
- family tree
- beloruse:
- генэалягічнае дрэва
- bulgare:
- родословно дърво
- ĉeĥe:
- genealogický strom, strom rodokmenu
- france:
- arbre généalogique
- germane:
- Stammbaum
- hispane:
- árbol genealógico
- hungare:
- családfa
- katalune:
- arbre genealògic
- nederlande:
- stamboom
- okcidentfrise:
- stambeam
- perse:
- شجره، شجرهنامه، نسبنامه
- pole:
- genealogiczny
- portugale:
- árvore genealógica
- ruse:
- генеалогическое древо
- slovake:
- strom rodokmeňa
- turke:
- soyağacı
Nigra Arbaro ↝

- Montara regiono oriente de Rejno, inter la urboj Karlsruho kaj Bazelo: Metzger naskiĝis en 1887 en eta vilaĝo en la regiono de la Nigra Arbaro en sud-okcidenta Germanio [32]; la Nigra Arbaro havas areon de ĉirkaŭ 6000 km², ĝi longas 160 km, larĝas 15 – 60 km kaj atingas la maksimuman altecon de 1493 m [33].
- afrikanse:
- Swartwoud
- angle:
- Black Forest
- france:
- Forêt-Noire
- germane:
- Schwarzwald
- nederlande:
- Zwarte Woud
- okcidentfrise:
- Swarte Wâld
panarbo ↝
Ĉiamverda arbo el pacifikaj insuloj, kultivata en tropikaj landoj por la grandaj, verdaj fruktoj, tianomaj panfruktoj; genro el familio morusacoj (Artocarpus): ili haltigis la ĉevalojn sub granda panarbo, de kiu Kali kun Mea fortranĉis fruktojn similajn al grandegaj melonoj [34].
Rim.:
Tie ĉi oni nomas cikason de la specio Cycas revoluta
panarbo:
ĝia trunko entenas farunon, kiun la naturo liveras al ni tute
muelita – tio
estas do la panarbo? – jes!
[35].
34.
H. Sienkiewicz, trad. M. Sygnarski: Tra
dezerto kaj praarbaro, Varsovio,
1978
35. La mistera insulo, La dua parto: Forlasito, Ĉapitro IX
35. La mistera insulo, La dua parto: Forlasito, Ĉapitro IX
- ĉeĥe:
- chlebovník
- france:
- arbre à pain
- germane:
- Brotfruchtbaum
- hispane:
- árbol del pan
- katalune:
- arbre del pa
- latinece:
- Artocarpus
- pole:
- chlebowiec właściwy
- slovake:
- chlebovník
pinglarbo ↝
Konifero: brazila pino […] estas pinglarbo el sudaj landoj [36]; oni dehakis arbarojn kaj poste [plantis] pinglarbojn anstataŭ la foliarboj [37].
36.
S. Chaves:
Praktika Vortaro de Esperanto, 2006-07-31
37. Monato, Isikawa Takasi: Ursoj mortigataj, 2014
37. Monato, Isikawa Takasi: Ursoj mortigataj, 2014
- angle:
- conifer
- beloruse:
- хвойнае дрэва
- ĉeĥe:
- jehličnatý strom
- france:
- conifère
- germane:
- Nadelbaum
- hispane:
- conífera
- hungare:
- tűlevelű fa
- nederlande:
- conifeer
- pole:
- drzewo iglaste
- portugale:
- conífera
- ruse:
- хвойное дерево
- slovake:
- ihličnatý strom
pluvarbaro
Densa arbaro kun konstanta abunda pluvado kaj malsekeco: pluvarbara sovaĝejo [38]; [ili] forflugas aŭtune pli suden kaj restas en la tropika pluvarbaro, kiam en Eŭropo malvarmas [39].
38.
R. Sachs: La Krabo vivanta en Arbo, KAEST-1998
39. Monato, Walter, Renate, Irene, Stefan Klag: Birdo de la jaro, 2007
39. Monato, Walter, Renate, Irene, Stefan Klag: Birdo de la jaro, 2007
- angle:
- rainforest
- ĉeĥe:
- deštný prales
- france:
- forêt des pluies, forêt humide
- germane:
- Regenwald
- hispane:
- selva tropical, bosque húmedo
- indonezie:
- hutan hujan
- nederlande:
- regenwoud
- norvege:
- regnskog
- slovake:
- dažďový prales
senarbejo ↝
- Ene de arbaro, loko sen arboj; maldensejo: la luno estis alta, kaj brilis en la senarbejon [40].
40.
J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
- france:
- clairière
senarbigo
- 1.
Forigo de arboj de terpeco: kune kun siaj du filoj li konstruis en la arbaro tri kabanojn kiel noktloĝejojn dum la senarbigo de peco da tero [41].
- 2. ↝
- Senarbarigo: altaj deklivoj kaj montogorĝoj ĝis nun malhelpis senarbigon kaj planojn por baraĵaj projektoj [42].
41.
P. T. Justesen: Kiel bestoj kondutas, Malgranda Revuo, 1945:2, p. 16a-25a
42. A. Oberndorfer: Sovaĝa montara valo en Rumanio bezonas protekton, Esperanta Retradio, 2018-11-29
42. A. Oberndorfer: Sovaĝa montara valo en Rumanio bezonas protekton, Esperanta Retradio, 2018-11-29
- france:
- 1. essartage 2. déforestation
senarbarigo ↝
Detruo de arbaroj en vasta regiono: la tutmonda senarbarigo – ĉefe la transformiĝo de tropikaj arbaroj al agrikulturaj terenoj – malpliiĝas, tamen ĝia rolo restas signifa [43].
43.
E. Georgiev: Nekontentiga bilanco, Monato 2010
- france:
- déforestation
subarbo ↝


- angle:
- subtree
- beloruse:
- паддрэва
- bretone:
- isgwezenn
- ĉeĥe:
- vedlejší strom
- france:
- sous-arbre
- germane:
- Teilbaum
- hispane:
- subárbol, subgrafo
- perse:
- زیردرخت
- pole:
- poddrzewo
- ruse:
- поддерево
- slovake:
- podstrom, vedľajší strom
- svede:
- delträd
administraj notoj
pri
~o 3.:
kristnask~o: Mankas dua fontindiko.
sen~ejo : Mankas dua fontindiko.
sen~arigo : Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas dua fontindiko.
Mi lasis ĉi tiun redakton de Sergio, sed ĝi ne koheras kun la nuna matematika senco. La rekursia difino per radiko kaj subarboj estas interesa, sed malpli vasta ol la ĝenerale akceptita, ja la nocio "radiko" havas sencon nur en orientitaj grafeoj, kaj orientitaj arboj povas ne posedi radikon. [MB]pri ~o 3.:
La radiko ne implicas orientitecon, oni povas orienti arbon alradike aŭ elradike, aŭ tute malatenti la direktojn. La radikhavaj arboj estas la plej komunaj en komputoscienco, sen radiko la arbo perdas sian plej esencan trajton: ĝi ne plu estas hierarkio. Tiaj matematikaj arboj senradikaj apenaŭ estas interesaj aŭ utilaj. [Sergio]~aĵo: Mankas dua fontindiko.
kristnask~o: Mankas dua fontindiko.
sen~ejo : Mankas dua fontindiko.
sen~arigo : Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas dua fontindiko.