*kuŝ/i PV

*kuŝi

(ntr)
1.
(iu) Esti en horizontala kaj ripoza situacio: kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla [1]; li kuŝis sur sia lito [2]; li kuŝis sur bela hara matraco FK ; esti ĉambra hundo kaj kuŝi sub la forno [3]; li kuŝis sian tagmezan kuŝadon [4]; Babelanoj venis al ŝi, por ame kuŝi kun ŝi (kp ekkoni2) [5].
2.
(io) Esti metita sur io, laŭ sia plej granda supraĵo: sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo [6]; jen kuŝas la ĉapelo de la patro [7]; blanka papero kuŝas sur la tablo [8]; meze en tiu libro kuŝas rozo, premplatigita kaj sekigita [9]; grandaj montoj, sur kiuj kuŝas eterna neĝo [10]; iliaj kadavroj kuŝas sur la strato [11]; ĉi tie kuŝas la plej granda kantisto de la tero! diris la rozo, super lia tombo mi volas bonodori [12]; (figure) io peze kuŝas sur la konscienco de li BdV ; (figure) la tuta nia afero ĝis nun kuŝas sur la ŝultroj de personoj, kiuj havas […] neniujn rimedojn; [13]. VD:sterniĝi
3.
(io) Okupi ian lokon, troviĝi, situi, esti ie: la urbo kuŝas ĉe la marbordo [14]; sur la […] delikataj lipoj kuŝis nepriskribebla esprimo Marta ; en viaj rigardoj kuŝas konfeso Hamlet ; la kaŭzo de la balbutado kuŝas ne en la lingvo, sed nur en la nesufiĉa ekzerciteco de la diritaj personoj [15]; ĉu vi volas kuŝi en la malliberejo […] kaj tie putri ĝis oni trumpetos la tagon de lasta juĝo [16]? kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas PrV ! kio post la montoj kuŝas, tio min neniom tuŝas PrV ; plej granda potenco kuŝas en la komenco PrV . VD:sidi4, situi, troviĝi1
afrikanse:
albane:
amhare:
ተኛ
angle:
recline
arabe:
وضع
armene:
դնել
beloruse:
ляжаць
bengale:
রাখা
birme:
ချထား
bosne:
ležala
bulgare:
лежа
ĉeĥe:
ležet
ĉine:
2. 平卧 [píngwò], 平臥 [píngwò], 水平地 [shuǐpíngde], 水平線上地 [shuǐpíngxiànshàngde], 水平线上地 [shuǐpíngxiànshàngde], 斜倚 [xiéyǐ]
dane:
lægge
estone:
näha
eŭske:
arautuko
filipine:
mag-ipon
france:
être couché, être étendu
galege:
lay
germane:
1. liegen ame ~i kun: beischlafen. 2. liegen 3. sein (sich befinden)
guĝarate:
મૂકે
haitie:
kouche
haŭse:
sa
hinde:
रखना
hispane:
yacer, estar tumbado, estar tendido 1. yacer, reposar acostado, estar acostado 2. reposar 3. encontrarse en el ambiente, ubicarse, estar
hungare:
honol, található, ott van 1. fekszik 2. fekszik
igbe:
dina
indonezie:
1. berbaring, rebahan 3. terletak, berlokasi
irlande:
leagan
islande:
japane:
産む [うむ]
jide:
לייגן
jorube:
dubulẹ
kanare:
ಲೇ
kartvele:
ქმნის
kazaĥe:
қою
kimre:
lleyg
kirgize:
жатты
kmere:
ដាក់
koree:
누워
korsike:
mittaraghju
kose:
beka
kroate:
ležao
kurde:
danîn
latine:
dormivitque
latve:
gulēja
laŭe:
ການຈັດວາງ
litove:
padėti
makedone:
постават
malagase:
mametraka
malaje:
meletakkan
malajalame:
കിടന്നു
malte:
jistabbilixxu
maorie:
takoto
marate:
पोवाडा
monge:
pw
mongole:
тавих
nederlande:
liggen
nepale:
सुते
njanĝe:
anagona
okcidentfrise:
lizze
panĝabe:
ਰੱਖਣਗੇ
paŝtue:
کېږدي
pole:
leżeć
portugale:
jazer, estar deitado, estar situado, ficar, estar
rumane:
sta intins, culcat, alungit, asezat orizontal fi, odihni se
ruse:
лежать
samoe:
taoto
sinde:
رکون
sinhale:
ගිහි
skotgaele:
luidh
slovene:
določiti
somale:
jiifay,
ŝone:
akarara
sote:
larileng ka
sunde:
neundeun
svahile:
kuweka
taĝike:
фидо
taje:
วาง
tamile:
போட
tatare:
ята
telugue:
లే
ukraine:
закласти
urdue:
پوشیدہ
uzbeke:
yotar
vjetname:
đặt
zulue:
walala

kuŝaĉi

Malformale, dismembre kuŝi: li en sia oficejo drinkis sola ĝis ebriiĝo, poste […] ie kuŝaĉis ĉe latbarilo – kie, li egale ne povas rememori MkM ; vi kuŝaĉas, kvazaŭ sako, suferante pro varmego [17].
17. Czin Ŝentanj (= Jin Shengtan), trad. P. Moĵajev: Dek naŭ ĝojoj de la vivo, [vidita en 2019]
beloruse:
валяцца (на ложку)
france:
se vautrer
germane:
fläzen

kuŝejo

1.
Loko, kie iu kuŝas: mi parfumis mian kuŝejon [18]; mi mem al li pretigos la kuŝejon Ifigenio ; kuŝejo farita el ŝafofeloj Iŝtar ; flegiston por li, – ordonis la kuracisto […], el la koridoro enruliĝis tabulkuŝejo (vd brankardo) sur kaŭĉukizitaj radoj, oni metis sur ĝin la kvietiĝintan Ivanon MkM ; kuŝejo de bovoj [19]; rosmar- kaj fokkuŝejoj Ĉukĉoj ; (figure) okcidente ripozis la suno en kuŝejo de purpuraj, senmovaj nubetoj Tor .
2.
GEOL Mintavolo: permesis al iu greko, kiu havas sian negocon tie, ekspluati sendeklare, do kontraŭleĝe, mineralan kuŝejon ChR ; la malapero de la bankizo povus ebligi la ekspluatadon de kuŝejoj de petrolo kaj de mineraloj (diamantoj, oro, arĝento, plumbo, kupro, zinko) [20].
3.
GEOG=fluejo
beloruse:
1. ложа, ляжанка, лежня, логавішча 2. паклад, залеж 3. рэчышча
ĉine:
1. 躺下 [tǎngxià], 床 [chuáng], 牀 [chuáng] 2. 矿源 [kuàngyuán], 礦源 [kuàngyuán] 3. 河床 [héchuáng]
france:
1. couche 2. filon 3. lit (de rivière)
germane:
1. Lager, Liegestatt tabul~ejo: Trage. 2. Lagerstätte 3. Bett (Fluss), Flussbett
hispane:
1. lecho, cama 2. filón 3. lecho (de río), cauce (de río)
hungare:
1. fekhely 2. telér, telep (ásványé), ásványréteg, lelőhely (ásványé) 3. folyóágy
indonezie:
1. sofa
japane:
寝床 [ねどこ], 鉱床 [こうしょう]
nederlande:
1. ligplaats 2. mijnader 3. bedding
pole:
1. łoże, koja, legowisko 2. złoże 3. koryto (rzeki)
rumane:
1. strat 2. strat 3. râu (râuri)
ruse:
1. ложе, лежанка, лежбище 2. залежь 3. русло
ukraine:
ложе, лігво, лігвище

kuŝema

(komune) Mallaborema, malpenema: hundoj mutaj […] dormemaj, kuŝemaj [21].
beloruse:
млявы, гультаяваты, ленаваты
ĉine:
怠惰 [dàiduò], 慢轉 [mànzhuǎn], 慢转 [mànzhuǎn], 懒蛋 [lǎndàn], 懶蛋 [lǎndàn], 澶 [dàn]
france:
flemmard
germane:
träge
hispane:
perezoso, vago
hungare:
helye, heverésző
indonezie:
senang rebahan, malas gerak
japane:
無精な [ぶしょうな], ものぐさな
nederlande:
hangerig, vadsig
pole:
leniwy
rumane:
leneș
ruse:
вялый, ленивый

kuŝigi

(tr)
Meti iun aŭ ion, tiel ke ĝi kuŝu: Doroteo ekkisis la infanon ankoraŭ unu fojon kaj volis kuŝigi ĝin ree en la lulilon FK ; la duan nokton la admiralo ne kuŝigas sin, la duan tagon turmentas lin unu sama premanta penso FK ; ŝi kuŝigis lian veston apud si [22]; antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon [23]; [ili] kolektis la koturnojn […] kaj ili diskuŝigis ilin al si ĉirkaŭ la tendaro [24]; pro plej malgranda bagatelo oni kuŝigas min sur la tero kaj batas kiel papiruson [25]. VD:sterni
beloruse:
класьці, пакласьці, укласьці
ĉine:
卧倒 [wòdào], 臥倒 [wòdào], 花大錢 [huādàiqián], 花大钱 [huādàiqián]
france:
coucher (mettre à l'horizontal)
germane:
hinlegen, niederlegen
hispane:
tumbar, acostar
hungare:
lefektet
indonezie:
membaringkan, merebahkan, menidurkan
japane:
横たえる [よこたえる], 横にする [よこにする]
nederlande:
neerleggen
pole:
położyć
rumane:
pune
ruse:
класть, положить, уложить
ukraine:
класти

kuŝiĝi

(ntr)
1.
(io) Metiĝi en kuŝa pozicio: la ŝipo kuŝiĝis sur flanko FK ; fluganta sablo kuŝiĝis sur la tomboj [26]; (figure) rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpuŝitaj per la ordono de la volo, kuŝiĝis sur la fundo de ŝia brusto ne mortinte, sed silentante Marta .
2.
(iu) Sin kuŝigi: li devis ne kuŝiĝi, nur sidi aŭ stari VivZam ; mi kuŝiĝas dormi [27].
beloruse:
класьціся, легчы, улегчыся
ĉine:
[wò], 臥 [wò], 伸开 [shēnkāi], 伸開 [shēnkāi], 躺倒 [tǎngdào], 躺 [tǎng]
france:
se coucher (s'étendre)
germane:
sich hinlegen, sich niederlegen
hispane:
tumbarse, acostarse
hungare:
lefekszik
indonezie:
terbaring, terebah
japane:
横たわる [よこたわる], 横になる [よこになる]
nederlande:
gaan liggen
pole:
położyć się, kłaść się, lec
rumane:
stai jos, culcă-te, du-te
ruse:
лечь, улечься
ukraine:
лягати

kuŝujo

GEOG Fluejo, akvofundo: la urbestraro starigis barilon el ligna trabaĵo, kiu antaŭeniris laŭ kelkaj metroj en la kuŝujon de la rivero KPr ; la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, […] ĝi leviĝos super ĉiujn siajn kuŝujojn kaj iros super ĉiujn siajn bordojn [28]; malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, // Nudiĝis la fundamentoj de la universo [29]; ŝtonoj […] obstrukcas la kuŝujon de l’ torento ChL .
beloruse:
рэчышча
ĉine:
河床 [héchuáng]
france:
lit (de rivière)
germane:
Bett, Flussbett
hispane:
lecho (de río), cauce (de río)
hungare:
folyóágy
japane:
川床 [かしょう]
nederlande:
rivierbedding
pole:
koryto (rzeki)
rumane:
râu (râuri)
ruse:
русло
ukraine:
поклад, пласт, русло (ріки)

*subkuŝi [30]

(figure) Esti submetita, koncernata de io, fali sub ies forto aŭ pezo: tiuj konceptoj estas idoj de la sama kristanismo, ĉar eĉ en la plej akraj kontrastoj ĉiam subkuŝis la distingo de la povoj, kvazaŭ ili estus pretaj pace realiĝi [31].
angle:
succumb
beloruse:
паддавацца, перапускаць, саступаць
france:
succomber
germane:
unterliegen
japane:
下にある [したにある], 土台となっている [どだいとなっている], 屈する [くっする]
pole:
podlegać
rumane:
suferi
ukraine:
знемагати, падати, поступатися, піддаватися, підлягати

subkuŝa, subkuŝanta

1.
GEOL(pri rok-tavolo) Kiu kuŝas sub alia, supra tavolo: la frostenpenetra profundo […] dependas precipe de la varmkondukta kapablo de la stratostrukturo kaj de la subkuŝanta grundo [32].
2.
Kiu estas fona, malantaŭa, malnova medio, kies influo sentiĝas: la eksciteco de la pasinta tago estis granda, sed kompare senbrua pro la profunda doloro subkuŝanta ĝin Iŝtar ; manĝado de plantoj reflektas subkuŝantan ideologion en kiu konsumado de bestoj estas konsiderata kiel neĝusta kaj neetika afero [33].
beloruse:
1. ніжэйшы (узроўнем) 2. фонавы, на заднім пляне
ĉine:
深层 [shēncéng], 深層 [shēncéng], 潛在 [qiánzài], 潜在 [qiánzài]
france:
sous-jacent
hispane:
subyacente
pole:
podległy, podlegający
rumane:
subordonat, subiect

ventrokuŝe

Kuŝante kun la ventro sube kaj la dorso supre: tiuj de sur la klifo rimarkis homon, kiu etendiĝis ventrokuŝe inter akraj ŝtonoj [34].
34. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
beloruse:
лежачы на жываце
france:
à plat-ventre
hispane:
boca abajo
indonezie:
tengkurap
pole:
leżąc na brzuchu
rumane:
culcat pe stomacul meu

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.