noci/o

nocio

SCI
Unuo de pensado, kutime esprimata per vorto, terminosimbolo: kaj se estas permesite korektadi la nociojn laŭ la objektoj mem, kial ne estu permesite adapti la lingvon, por ke ĝi esprimu pli bone la korektitajn nociojn? [1]; enhavo de nocio [2] (sumo de la karakterizaj trajtoj konsistigantaj nocion); amplekso de nocio estas aro, klaso de ĉiuj objektoj, al kiuj la nocio rilatas [3]; termino estas nomo de nocio difinita kaj lokita en la nocisistemo de koncerna scienca fako. VD:komprenaĵo, koncepto
1. El la saĝo de Komenio, kompilis kaj tradukis Miroslav Malovec.
2. Jan Werner: Terminologia Kurso, Roudnice nad Labem, 1986.. §2.6.
3. Jan Werner: Terminologia Kurso, Roudnice nad Labem, 1986. §2.7.
beloruse:
паняцьце
ĉeĥe:
pojem, ponětí
ĉine:
概念 [gàiniàn]
france:
notion
germane:
Notion, Begriff, klar definierte Idee
hungare:
fogalom enhavo de ~o: fogalom tartalma. amplekso de ~o: fogalom terjedelme.
japane:
概念 [がいねん], 観念 [かんねん], 知識 [ちしき]
nederlande:
begrip
pole:
pojęcie (filozof.), koncept
portugale:
noção
rumane:
concept (filosof.), noțiune
ruse:
понятие enhavo de ~o: содержание понятия. amplekso de ~o: объём понятия.
slovake:
pojem
ukraine:
поняття

nociaro

SCI
Sistemo da nocioj de iu fako, teorio, verko ktp: la Ĉina Anarĥi[i]sma tradicio ... parto de [kies] nociaro estis la elimino de etna, rasa, kaj nacia identecoj favore al internaciisma identeco [4]. VD:klasifiko, terminologio1
beloruse:
сыстэма паняцьцяў
germane:
Begriffssystem
hungare:
fogalomrendszer
pole:
siatka pojęciowa
rumane:
rețeaua conceptuală
ruse:
система понятий

subnocio

SCI
En hierarkia sistemo da nocioj, nocio kies enhavo konsistas el ĉiuj karakterizaj trajtoj de alia nocio (ties supernocio), plus iuj kromaj trajtoj: „robo“ kaj „pantalono“ estas subnocioj rilate al la nocio „vesto“; kompreneble ne necesas ke ĉiu nocio estu dividata ekzakte en dek subnociojn [5]. VD:subspecoANT:supernocio
5. Rudolf Haferkorn: La Dekuma Klasado, Scienca Revuo. vol. 1, №1
angle:
subnotion
beloruse:
падпаняцьце
germane:
Unterbegriff
hungare:
alárendelt fogalom
nederlande:
hyponiem
pole:
hiponim, wyraz podrzędny, podpojęcie
rumane:
hiponimă, expresia subordonată, conexiunea
ruse:
подпонятие, гипоним

supernocio

SCI
En hierarkia sistemo da nocioj, nocio kies enhavo konsistas el karakterizaj trajtoj komunaj al ĉiuj ĝiaj subnocioj: „vesto“ estas supernocio rilate al la nocioj „robo“ kaj „pantalono“. VD:kategorio, superspeco
angle:
supernotion
beloruse:
надпаняцьце, родавае паняцьце
ĉine:
术语 [shùyǔ], 術語 [shùyǔ]
germane:
Oberbegriff
hungare:
fölérendelt fogalom
nederlande:
hyperoniem
pole:
hiperonim, wyraz nadrzędny, superpomysł
rumane:
hiperonimă, termen generic, expresia supremă, superidee
ruse:
накрывающее понятие, гипероним, надпонятие, родовое понятие

administraj notoj

~aro: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas dua fontindiko.
super~o: Mankas fontindiko.
super~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.