4grund/o PV

grundo

1.
AGRMIN Tero, konsiderata laŭ sia ĥemia konsisto, sia kvalito por kulturo, sia firmeco por konstruo aŭ alia uzado: sabla, malseka grundo; ŝanceliĝanta marĉa grundo [1]; la grasa nigra grundo de la marĉejo [2]; malfekunda grundo [3]; en la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de la iliaj piedoj [4]; ĝermoj rapide elkreskis el la profunda grundo [5]; grundo kvazaŭ kreita por dancado, plata kiel telero [6]; en la momento de la sunsubiro ni havu sub niaj piedoj firman grundon [7]; sur sia propra grundo, sur la grundo de la hejmo [8]; mozaika grundo el ŝtonoj, ruĝaj kiel koraloj, flavaj kiel sukceno, rondaj kiel ovoj de birdoj [9]; la geologo esploris la konsiston de la grundo; grundakvo [10]; eniri ankaŭ la subajn grundtavolojn kaj la enakvan marĉoŝlimon [11]; (figure) prepari favoran grundon por la propagando; (figure) ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala VivZam ; (figure) ni do restu sur la firma grundo de la konstatitaj faktoj. VD:fundo, tereno
2.
(arkaismo) Fono: [la] pentraĵoj sur ora grundo radiis en plena brilo [12].
afrikanse:
grond
albane:
tokës
amhare:
አፈር
arabe:
التربة
armene:
հող
azerbajĝane:
torpaq
beloruse:
1. грунт, глеба 2. тло
bengale:
মাটি
birme:
မြေဆီလွှာ
bosne:
zemljišta
ĉeĥe:
podklad nátěru, podklad obrazu
ĉine:
1. [dì], 土地 [tǔdì]
dane:
jord
estone:
pinnase
eŭske:
lurzoruaren
filipine:
lupa
france:
1. sol, terrain (sol)
galege:
solo
germane:
1. Boden (Grund), Grund (Boden), Erdboden ~akvo: Grundwasser. 2. Grund
guĝarate:
જમીન
haitie:
haŭse:
ƙasa
hinde:
मिट्टी
hispane:
1. suelo, terreno
hungare:
1. talaj, föld 2. háttér
igbe:
ala
irlande:
ithir
islande:
jarðvegi
itale:
1. suolo, terreno 2. campo (sfondo), sfondo
japane:
土壌 [どじょう]
jave:
lemah
jide:
באָדן
jorube:
ile
kanare:
ಮಣ್ಣಿನ
kartvele:
ნიადაგის
kazaĥe:
топырақ
kimre:
pridd
kirgize:
жер
kmere:
ដី
koree:
토양
kose:
umhlaba
kroate:
tlo
kurde:
erd
latine:
solum
latve:
augsne
laŭe:
ດິນ
litove:
dirvožemis
makedone:
почвата
malagase:
nofon-tany
malaje:
tanah
malajalame:
മണ്ണ്
malte:
ħamrija
maorie:
oneone
marate:
माती
monge:
av
mongole:
хөрс
nederlande:
grond ~akvo: grondwater.
nepale:
जमीन
njanĝe:
nthaka
okcidentfrise:
ierde
panĝabe:
ਮਿੱਟੀ
paŝtue:
د خاوری
portugale:
1. solo
ruande:
ubutaka
ruse:
грунт 1. почва
samoe:
eleʻele
sinde:
ڌرتيء
sinhale:
පස
skotgaele:
ùir
slovake:
dno riečne, morské
slovene:
tal
somale:
ciid
ŝone:
ivhu
sote:
mobu
sunde:
lemah
svahile:
udongo
taĝike:
хок
taje:
1. ดิน
tamile:
மண்
tatare:
туфрак
telugue:
మట్టి
ukraine:
грунту
urdue:
مٹی
uzbeke:
yer
vjetname:
đất
volapuke:
glun
zulue:
inhlabathi

subgrunda

1.
Profunda: la subgrunda akvo [13].
2.
(figure) De ia subkulturo, de marĝenuloj, kvazaŭ farita en sekreta, subgrunda kelo: mia frato […] eldonis kun aliaj la subgrundan gazeton: „La kadavrobruligisto“ [14]; Luksemburgio certe ne staras rande de tia erupcio, sed io subgrunde bolas [15].
13. Monato, Joyce Bunting: Taktiko por noveca tritiko, 2013
14. H.-G. Kaiser: Detlev Blanke pri la geavoj de Nicole, 2011-09-09
15. Monato, István Ertl: Trifoja neado, 2015
beloruse:
падземны
france:
2. underground
germane:
untergründig

subgrundo

AGRMIN Tavolo de la grundo sub la surfaco, ne atingata per ordinaraj plugiloj: la surfaca grundo enhavas la plimulton de la radikoj de la kreskantaj herboj, kaj ĝia koloro estas malpli hela ol tiu de la subgrundo [16].
16. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
angle:
subsoil, undersoil
beloruse:
падземная частка, андэрграўнд
ĉeĥe:
podloží
ĉine:
底土 [dǐtǔ], 下层土 [xiàcéngtǔ]
france:
sous-sol
germane:
Untergrund
hispane:
subsuelo
japane:
下層土 [かそうど], 心土 [しんど]
slovake:
podložie
ukraine:
підґрунтя

surgrundiĝi

AVI Tuŝi la grundon, ekripozi sur ĝi: la balono […] surgrundiĝas [17]. VD:alteriĝi
beloruse:
прызямляцца
france:
se poser (sur le sol)
germane:
aufsetzen
itale:
atterrare
ruse:
приземлиться

ĉiamfrosta grundo

MET Grundo tutjare frosta almenaŭ ekde ia profundo, trovebla en norda Kanado, Alasko, Gronlando, orienta Siberio kaj iuj altaj montaroj; permafrosto: la ĉiamfrosta grundo etendiĝas en la teran internon ĝis 1,6 kilometroj [18].
18. Scivolemo: Ĉiamfrosta grundo, 2021
angle:
permafrost
beloruse:
вечная мерзлата, грунт вечнамёрзлы
ĉine:
永久冻土 [yǒngjiǔdòngtǔ]
france:
pergélisol
japane:
永久凍土 [えいきゅうとうど]

grundoscienco

SCI Scienco pri grundoj, pri ilia viva kaj neviva konsisto, pri ilia evoluo; pedologio1: la kartografio estas esenca fako de grundoscienco [19].
19. W. F. Rolt: El la polvo de la tero, 1967
angle:
soil science
beloruse:
глебазнаўства
ĉeĥe:
pedologie, půdoznalství
ĉine:
土壤学 [tǔrǎngxué], 儿童学 [értóngxué]
france:
pédologie (étude des sols)
germane:
Bodenkunde
itale:
pedologia
ruse:
почвоведение
slovake:
pôdoznalectvo
ukraine:
ґрунтознавство

grundosciencisto

SCI Fakulo pri grundoscienco: Emil Otto Paul Bruno Ramann estis germana agrikulturkemiisto kaj grundosciencisto [20].
beloruse:
глебазнаўца
ĉeĥe:
pedolog, půdoznalec
france:
pédologiste (spécialiste des sols), pédologue (spécialiste des sols)
germane:
Bodenkundler
itale:
pedologo
ruse:
почвовед
slovake:
pôdoznalec

administraj notoj