*rid/i

*ridi

1.
(ntr)
Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj esprimo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo: mi ridas je lia naiveco [1]; mi ridas pro lia naiveco [2]; oni ridis pri ili kaj mokis ilin [3]; ŝi ridis kaj ploris de ĝojo [4]; li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis [5]; ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime [6]; ŝi estis pala, kiel la morto, sed ŝi ridis pri la malbona vetero, kiu ŝajnis al ŝi ankoraŭ ne sufiĉe sovaĝa kaj ventega [7]; la malbona frato kliniĝis super ŝin kaj ridis malice, kiel nur diablo povas ridi [8]; ŝi ridis mallaŭte kaj gaje [9]; la virino ridis laŭte kaj elkore [10]; plej bone ridas, kiu laste ridas PrV .
2.
(ntr)
(figure) Montri agrablan, bonstatan, feliĉan aspekton: ĉiuj okuloj ridis [11]; ridanta pejzaĝo; bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas PrV .
3.
(tr)
(malofte) Priridi: mi ridas lian naivecon [12]; ili ridis lin pro lia peto [13]; ĉu ni ne ridis la punitan sangavidan beston, ripetante ĝiajn plendojn [14]; la knaboj ridis ŝin, ke ŝi sidas supre kiel kokineto [15].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 30:10
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 2:19
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
9. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Infana Imperiestrino
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
15. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
afrikanse:
lag
albane:
qesh
amhare:
ሳቅ
angle:
laugh 3. laugh at
arabe:
الضحك
armene:
ծիծաղել
azerbajĝane:
gülüş
beloruse:
сьмяяцца
bengale:
মজা
birme:
ရယ်မော
bulgare:
смея се
ĉeĥe:
smát se
ĉine:
dane:
grine
estone:
naer
eŭske:
barre
filipine:
patawanin
france:
rire (verbe) plej bone ~as, kiu laste ~as: rira bien qui rira le dernier. 3. moquer (tr.)
galege:
risada
germane:
lachen 3. auslachen, verlachen
guĝarate:
હસે
haitie:
ri
haŭse:
yi dariya
hinde:
हंसी
hispane:
reír plej bone ~as, kiu laste ~as: el que ríe el último ríe mejor.
hungare:
nevet plej bone ~as, kiu laste ~as: az nevet, aki utoljára nevet. bone tiu sidas, al kiu la sorto ~as: könnyű annak, akire a szerencse mosolyog.
igbe:
ochi
indonezie:
tertawa plej bone ~as, kiu laste ~as: tertawa. bone tiu sidas, al kiu la sorto ~as: mentertawakan.
irlande:
gáire
islande:
hlæja
japane:
笑い [わらい]
jave:
ngguyu
jide:
לאַכן
jorube:
yen
kanare:
ನಗು
kartvele:
სიცილი
katalune:
riure plej bone ~as, kiu laste ~as: riu bé qui riu darrer, qui riu primer plora darrer.
kazaĥe:
күлкі
kimre:
chwerthin
kirgize:
күлүү
kmere:
សើច
koree:
웃음
korsike:
prêt
kose:
hleka
kroate:
smijati
kurde:
ken
latine:
rideat
latve:
smieties
laŭe:
ຫົວຫລິ້ນ
litove:
juokas
makedone:
смеа
malagase:
nihomehy mihitsy
malaje:
ketawa
malajalame:
ചിരിക്കുക
malte:
tidħaq
maorie:
i kata
marate:
हसणे
monge:
luag
mongole:
инээд
nederlande:
lachen
nepale:
हाँसेको
njanĝe:
kuseka
okcidentfrise:
laitsje
panĝabe:
ਹੱਸ
paŝtue:
خندا
pole:
śmiać się
portugale:
rir
ruande:
aseka
ruse:
смеяться
samoe:
ata
sinde:
کلڻ
sinhale:
සිනහ
skotgaele:
gàire
slovake:
smiať sa
slovene:
smeh
somale:
qosol
ŝone:
seka
sote:
tseha
sunde:
seuri
svahile:
kucheka
svede:
skratta
taĝike:
механданд
taje:
หัวเราะ
tamile:
சிரிப்பு
tatare:
көлү
telugue:
నవ్వు
tibete:
གད་མོ་ཤོར་བ་
ukraine:
сміх
urdue:
ہنسی
uzbeke:
kulgu
vjetname:
cười
zulue:
uhleko

rido

Voĉa, senparola esprimo de subita gajo: eksonis en la ĉambro sonora infana rido [16]; oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido PrV ; rido matene ‐ ploro vespere PrV ; venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco PrV ; ŝi respondis kun gaja rido BdV ; fariĝis nokto kaj silento, interrompata nur de la nerva rido de l' virinoj [17]; li ordonis, oni ne obeis lin, lian koleron oni respondis per rido [18]; eksplodi per rido Marta Hamlet .
angle:
laugh, laughter
beloruse:
сьмех
bulgare:
смях
ĉeĥe:
smích
france:
rire (subst.)
germane:
Lachen
hispane:
risa eksplodi per ~o: troncharse de risa.
hungare:
nevetés eksplodi per ~o: nevetésbe tör ki.
indonezie:
tawa
japane:
笑い [わらい]
katalune:
riure, rialla
nederlande:
lach (zn.)
pole:
śmiech
rumane:
râs
ruse:
смех
slovake:
smiech
ukraine:
сміх

ridaĉi

Malice, triviale, malkonvene ridi: ili tro brue interparolis […] kaj tro laŭte ridaĉis [19]; iu […] ridaĉis responde Metrop .
19. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo
angle:
laugh scornfully
france:
ricaner
hispane:
reír sarcásticamente, reír maliciosamente, carcajearse
hungare:
röhög
indonezie:
tertawa mengejek
japane:
冷笑する [れいしょうする], あざ笑う [あざわらう]
katalune:
riure sarcàsticament
nederlande:
grijnzen
pole:
śmiać się złośliwie, rechotać
ruse:
ржать, гоготать, зубоскалить, ухмыляться
ukraine:
насміхатися, скалити зуби, глузувати

ridaĉo

Malĝentila, malagrabla rido: sarkasma ridaĉo [20]; vomiga ridaĉo [21]; [li] abrupte turnis la dorson al la delegito kun moka ridaĉo [22].
20. Endre Tóth: Lappar, la Antikristo
21. Merdulo absoluta
22. Luis Jorge Santos Morales: La Verda Puno
angle:
scornful laugh
france:
ricanement
hispane:
risa sarcástica
hungare:
röhögés
indonezie:
tawa ejekan
japane:
冷笑 [れいしょう], 嘲笑 [ちょうしょう]
katalune:
riure sarcàstic
nederlande:
grijnslach
pole:
rechot
ruse:
ржание, ухмылка

ridegi

(ntr)
Brue, forte ridi: subite dum du longaj minutoj li ridegis, provante sensukcese halti por klarigi, kial li tiom laŭte ridas [23]; la knabo denove ridas, ridegas senbride [24].
angle:
guffaw, roar with laughter
beloruse:
рагатаць
ĉeĥe:
chechtat se, velmi se smát
france:
rire à gorge déployée, rire aux éclats
hispane:
reír a carcajadas
hungare:
kacag
indonezie:
tertawa terbahak, terbahak-bahak, tergelak-gelak
japane:
大笑いする [おおわらいする]
katalune:
petar-se de riure, cargolar-se de riure
nederlande:
schaterlachen
pole:
brać się za boki (śmiać się)
ruse:
хохотать
slovake:
rehliť sa, rehotať sa
svede:
gapskratta
ukraine:
реготати

ridego

Tre laŭta rida voĉado: en la salono eksonis laŭta ridego [25]; kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras EE ; ĉe la tabloj kun bruego, ektondris laŭte nun ridego FK .
angle:
guffaw
beloruse:
рогат
ĉeĥe:
chechtot
france:
hilarité, rigolade
hispane:
carcajada
hungare:
kacagás
indonezie:
gelak (tawa)
japane:
大笑い [おおわらい], 爆笑 [ばくしょう]
katalune:
riallada
nederlande:
schaterlach
pole:
serdeczny śmiech
ruse:
хохот
slovake:
rehot
ukraine:
регіт

ridema

Facile ridanta, ema al amuzo kaj gajeco: ili ambaŭ havis mienojn de petolantaj infanoj, tiel ili estis gajaj kaj ridemaj IK ; [li] montris sin amikeca kaj ridema [26]; koketa, ridema virin' [27].
26. Monato, Stefan Maul: Returniĝo
27. A. Le Pera, trad. -: Pro nur unu kapo, kantaro.ikso.net, 2013
angle:
mirthful
beloruse:
сьмяшлівы
france:
rieur (adj.)
pole:
uśmiechnięty
ukraine:
сміхотливий

*rideti

(ntr)
1.
Senbrue montri sian afablecon kaj favoron per delikata streĉo de la buŝo kaj bonvola esprimo de la okuloj: ŝi […] ridetis kontente [28]; ŝi faris al ili signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke ĉio iras bone kaj feliĉe [29]; li ridetis interne (nevideble) [30]; ŝi ridetis en la dormo [31]; ŝi ridetis sub larmoj (ĉe adiaŭo) [32]; ŝi afable ridetis kaj dankis kaj ne povis kaŝi sian emocion [33]; ili denove komencis rideti, sed nun pro embaraso [34].
2.
(figure) Agrable, favore aspekti: la bela naturo ridetas al la vizitanto; ridetis al ni la aŭroro, la mateno; arĝente ridetas la luno; la sorto ridetas al li.
afrikanse:
glimlag
albane:
buzëqeshje
amhare:
ፈገግ በል
angle:
smile
arabe:
الابتسامة
armene:
ժպիտը
beloruse:
усьміхацца
bengale:
হাসি
birme:
ပွုံးရယျ
bosne:
smile
ĉeĥe:
usmívat se
ĉine:
微笑
dane:
smil
estone:
naeratus
eŭske:
irribarre
filipine:
ngiti
france:
sourire (verbe)
galege:
sorriso
germane:
lächeln
guĝarate:
સ્મિત
haitie:
souri
haŭse:
murmushi
hinde:
मुस्कान
hispane:
sonreír
hungare:
mosolyog
igbe:
ọchị
indonezie:
tersenyum
irlande:
aoibh gháire
islande:
bros
japane:
笑顔 [えがお]
jave:
eseman
jide:
שמייכל
jorube:
ẹrin
kanare:
ಸ್ಮೈಲ್
kartvele:
ღიმილი
katalune:
somriure
kazaĥe:
күлімсіреу
kimre:
gwenu
kirgize:
жылмаюу
kmere:
ស្នាមញញឹម
koree:
미소
korsike:
sorrisu
kose:
uncumo
kroate:
osmijeh
kurde:
kenn
latine:
risu
latve:
smaids
laŭe:
ຍິ້ມ
litove:
šypsena
makedone:
насмевка
malagase:
tsiky
malaje:
senyuman
malajalame:
പുഞ്ചിരി
malte:
daħka
maorie:
ataata
marate:
स्मित
monge:
luag
mongole:
инээмсэглэл
nederlande:
glimlachen
nepale:
मुस्कान
njanĝe:
kumwetulira
okcidentfrise:
laitsje
panĝabe:
ਮੁਸਕਾਨ
paŝtue:
موسکا
pole:
uśmiechać się
portugale:
sorrir, dar um ar de riso
ruande:
kumwenyura
ruse:
улыбаться
samoe:
ataʻata
sinde:
مرڪ
sinhale:
සිනහව
skotgaele:
gàire
slovake:
usmievať sa
slovene:
nasmešek
somale:
dhoola
ŝone:
nyemwerera
sote:
smile smile smile
sunde:
seuri
svahile:
tabasamu
svede:
le
taĝike:
табассум
taje:
รอยยิ้ม
tamile:
சிரிப்பு
tatare:
елмаеп кара
telugue:
చిరునవ్వు
ukraine:
усмішка
urdue:
مسکراہٹ
uzbeke:
tabassum
vjetname:
nụ cười
zulue:
emomotheka

*rideto

Emocia aŭ mimika mieno, manifestata per la okuloj kaj precipe per la distiriĝo de la buŝanguloj, ofte kun nudigo de la dentoj, esprimanta:
a)
Afablon, bonvolemon, amuziĝon: sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton [35]; virina rideto pli kaptas ol reto PrV ; rideto aperis sur ŝia buŝo kaj la sango revenis en ŝiajn vangojn [36]; malgranda knabino kun ruĝaj vangoj, kun rideto ĉirkaŭ la buŝo [37]; rideto ludis ĉirkaŭ ŝia buŝo [38]; bonkora rideto ornamis ŝiajn dikajn lipojn IK ; melankolia rideto sur la lipoj [39]; kun rideto de kompato EE ; la rideto glaciiĝis sur la duone malfermitaj lipoj [40]; la ŝerca rideto malaperis de la buŝo kaj okuloj de la nekonato IK . ANT:malrideto
b)
Mokon, ironion, sarkasmon: Pri tiuj ĉi ideoj „estas modo“ paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto [41]. VD:rikano
angle:
smile
beloruse:
усьмешка
ĉeĥe:
úsměv
france:
sourire (subst.)
germane:
Lächeln
hispane:
sonrisa
hungare:
mosoly
indonezie:
senyum(an)
japane:
ほほえみ, 微笑 [びしょう]
katalune:
somrís
nederlande:
glimlach
pole:
uśmiech
rumane:
zâmbet
ruse:
улыбка
slovake:
úsmev
ukraine:
посмішка, усмішка

ridiga

Kiu kaŭzas ridon, subite gajigas: eksterordinare saĝa spritaĵo kaj tre ridiga [42]; li estas aminda ĉarlatano: li amas trompi, kaj ĝenerale, liaj trompoj estas ne tre gravaj, efektive ridigaj [43]; lia […] slango faris la ŝercojn duoble ridigaj [44].
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
43. Donald Broadribb: Ĝuiga enhavo, neĝuiga traduko, Monato, 2000/12, p. 26
44. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La trimova ŝakproblemo
angle:
comical, funny
beloruse:
сьмешны, сьмехатлівы, забаўны
ĉeĥe:
budící smích, úsměvný
france:
amusant (qui fait rire)
hungare:
nevettető, mulatságos, nevetséges
indonezie:
jenaka, kocak, lucu
katalune:
risible, divertit
nederlande:
lachwekkend
pole:
ucieszny, śmieszny
ruse:
смешной
slovake:
úsmevný
tibete:
བསྟན་ཤིག་ཚ་པོ་
ukraine:
який викликає сміх, смішний

ridigi

(tr)
Vole aŭ nevole kaŭzi ies ridon: lia malgaja vizaĝo ridigis lian amikon [45]; la reagoj de Švejk ridigas pro la ŝajna manko de logika ligo inter burokrataj demandoj kaj liaj respondoj [46]; pri la x-sistemo li verdiktas: „tiu Esperanto-karikaturaĵo […] forte ridigas niajn kontraŭulojn kaj decidigas ilin neniam lerni lingvon tiagrade barbaran [47]. VD:amuzi, gajigi
angle:
make (someone) laugh, crack (someone) up
beloruse:
расьсьмяшыць, выклікаць сьмех
ĉeĥe:
rozesmát (někoho)
france:
faire rire
hispane:
hacer reír
hungare:
(meg)nevettet
indonezie:
mentertawakan
japane:
笑わせる [わらわせる]
katalune:
fer riure, causar risa
nederlande:
doen lachen
pole:
bawić, rozśmieszać, śmieszyć
ruse:
заставлять смеяться, вызывать смех
slovake:
rozosmiať (niekoho)
ukraine:
смішити

ridinda

Tiom mokinda, ke ĝi ridigas: de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo PrV ; sen povo kolero estas ridinda afero PrV ; ridindaĵon faris al mi Dio, ĉiu, kiu aŭdos, ridos pri mi [48]; ridinda, fireligieca spirito […] antaŭmilite ĉiam prezidis en esperantaj manifestacioj [49]; ili ekkantis alian kanton tiel ridindan kiel tiun, kiun mi ĵus plene transskribis [50].
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:6
49. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, ... Vivantigi Esperanton
50. J. R. R. Tolkien (tr. Christopher Gledhill, Patrick H. Wynne): La Hobito (Evertype, 2015), p 37
angle:
laughable, ridiculous, risible, silly, ludricous
beloruse:
сьмешны
ĉeĥe:
směšný
france:
ridicule (adj.), risible
germane:
lächerlich
hispane:
irrisorio, risible, ridículo
hungare:
nevetséges, komikus
indonezie:
konyol, menggelikan
japane:
おかしい, こっけいな, 物笑いの [ものわらいの], ばかばかしい
katalune:
irrisori, ridícul
nederlande:
belachelijk
pole:
wart śmiechu
ruse:
смешной
slovake:
smiešny
ukraine:
смішний

ridindigi

(tr)
Igi ridinda, konduki al situacio kiu kaŭzas mokojn: profitante la sennoman aperigon de l' broŝuro pri homaranismo, li ĝin ridindigis unue VivZam ; ŝi ridindigas la svatiĝantojn [51]; ĉar oni ne simpatias kun liaj politikaj ideoj […], oni deziras ofte eĉ ridindigi lian profesian laboron [52].
51. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
52. Monato, Petro De Smet': Belaj figoj post Pasko
angle:
ridicule, make a fool of
ĉeĥe:
dělat si šašky (z někoho), zesměšnit
france:
ridiculiser
hispane:
ridiculizar
indonezie:
mentertawakan
japane:
笑いものにする [わらいものにする]
pole:
ośmieszać
slovake:
zosmiešniť
tibete:
འཕྱ་ལད་རྒྱག་
ukraine:
висміювати, виставляти на посміховисько

ridindiĝi

(ntr)
Iĝi ridinda, malrespektinda: ne ridindiĝu ĉeeste de via hundo, mi petas [53].
53. D. von Liliencron, trad. C. Brosch: Al mortintino, [vidita en 2015]
angle:
make a fool of oneself, get ridiculous
france:
se ridiculiser
hispane:
ponerse en ridículo
pole:
błaźnić się (ośmieszać się)

alrideti

(tr)
Intence, signife rideti al...: ili alridetis ilin infane [54].
54. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
angle:
smile at
beloruse:
усьміхнуцца (камусьці)
france:
sourire à
germane:
anlächeln
indonezie:
tersenyum kepada
pole:
uśmiechać się

mokridi

(tr)
Moke priridi iun aŭ ion: kaj ili mokridis lin [55]; la simieto mokridis [56].
55. La Nova Testamento, S. Mateo 9:24
56. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
angle:
laugh at
beloruse:
высьмейваць
ĉeĥe:
posmívat se
france:
rire (de quelqu'un)
germane:
auslachen
hispane:
reírse de
hungare:
kinevet
indonezie:
mentertawakan
japane:
あざける, 嘲笑する [ちょうしょうする]
katalune:
riure's, burlar-se
nederlande:
uitlachen
pole:
śmiać się szyderczo
ruse:
высмеивать
slovake:
posmievať sa

priridi

(tr)
Ridi pro amuziĝo aŭ pro moko pri...; ridi 3: li ŝajnis mensogulo, kaj la parencoj priridis lin [57]; reĝido Hiacinto […] ne komprenis, ke la homoj laŭdantaj lian nazon priridas lin [58]; anstataŭ debati kaj priridi aliajn pensmanierojn […] oni trovu solvon taŭgan por ĉiuj [59].
57. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako
58. J.-M. Leprince de Beaumont, trad. D. J. Harlow: Reĝido Hiacinto kaj la kara Reĝidineto, [2007]
59. Monato, Roberto Pigro: Kiom da homoj, tiom da gustoj
angle:
laugh at, laugh about
beloruse:
насьміхацца, сьмяяцца (з чагосьці)
france:
rire de
germane:
auslachen, verlachen
indonezie:
mentertawakan
japane:
からかう, 笑いものにする [わらいものにする]
pole:
naśmiewać się, wyśmiewać

satridi

Ridi ĝis la stato en kiu oni ne plu deziras ridi: satridis la loĝantaro, sed poste ili bedaŭris sinjoron paroĥestron [60]; vi satridos, ‐ flustris la du junuloj, transpasante la ĉambron [61].
60. J. Mahen, trad. Esperantista Rondeto: La koboldo Ondra, 1921
61. J. K. Jerome, trad. G. Badash: Tri viroj en boato, 1934
angle:
laugh until it hurts
beloruse:
насьмяяцца, нарагатацца
hispane:
hartarse de reír, partirse de risa
indonezie:
tertawa sampai puas
katalune:
enfitar-se de riure
nederlande:
zich slap lachen
pole:
naśmiać się
ruse:
насмеяться, обхохотаться

subridi

Kaŝe ridi, subpremi sian ridon: Ilu-ittia subridis [62].
62. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a, pluaj insidoj
angle:
snicker
ĉeĥe:
potají se smát, smát se v duchu
france:
pouffer, rire dans sa barbe
hispane:
reír por lo bajo, reprimir la risa
hungare:
kuncog, somolyog
indonezie:
(ber)cekikikan
japane:
忍び笑いをする [しのびわらいをする], こっそり笑う [こっそりわらう]
katalune:
riure sorneguerament, riure per sota el nas
nederlande:
in zijn vuistje lachen
pole:
chichotać
ruse:
посмеиваться, усмехаться
slovake:
potajomky sa smiať
ukraine:
підсміюватися, підсміхатися

malrideti

Mieni malprobe, malkontente, kuntirante la brovojn: Unu el ili malridetis al mi, kaj mi kuris for [63].
63. Harry Harrison, tr. Edmund Grimley Evans: Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, Ĉap. 3
angle:
frown
indonezie:
bermuka masam, cemberut, merengut, memberengut
pole:
marszczyć brwi, skrzywić się
ruse:
нахмуриться, насупиться

malrideto

1.
Mieno esprimanta malkontenton, malplezuron, malparobon ktp, manifestata ekz‑e per kuntiritaj brovoj, mallevitaj buŝanguloj: Li rigardis ŝin eliri kun rideto, kiu malrapide velkis kaj iĝis malrideto kiam fermiĝis la pordo malantaŭ ŝi [64]. ANT:rideto1.a
2.
KOMP En la interretaj forumoj, ve-mieno, la mienvinjeto esprimanta malkontenton: ☹ aŭ :–(
64. Steven K. Smith: Nova vivo, Beletra almanako, №14 (2012:2). ISBN 9781595692504
angle:
1. frown, scowl 2. frowning face
pole:
1. skrzywiony uśmiech 2. zmarszczona twarz
ruse:
1. нахмуренность, насупленность 2. хмурое лицо

trudrideti

Sin devigi al rideto: „perfekte tiel“ trudridetis Ĉan [65].
65. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
angle:
smile in a forced manner
beloruse:
усьміхацца (змушана)
france:
sourire de manière forcée
indonezie:
tersenyum paksa
pole:
śmiać się w sposób wymuszony

administraj notoj

~indiĝi: Mankas dua fontindiko.
al~eti: Mankas dua fontindiko.
sub~i: Mankas dua fontindiko.
mal~eti: Mankas dua fontindiko.
mal~eto: Mankas dua fontindiko.
trud~eti: Mankas dua fontindiko.