*ŝtof/o

*ŝtofo

1.
TEKS Fibra materialo el kiu oni faras vestojn, tukojn, litkovrilojn, velojn ktp: kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn [1]; alfortikigu ĝin per laĉo el blua ŝtofo [2]; li faris la kurtenon el ŝtofo blua, purpura, kaj ruĝa, kaj el bisino [3]; reĝa vesto el blua kaj blanka ŝtofo [4]; ŝi […] distranĉis grandan pecon da silka ŝtofo kaj kudris malgrandan beletan saketon [5]; ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj […] kudradis per kudriloj [6]; sur la reĝan veluro kaj purpuro fluadis malsupren ŝiaj maldolĉaj larmoj, kiel brilantaj diamantoj ili kuŝis sur tiuj ŝtofoj [7]; lana, silka, kotona ŝtofo; (figure) tio estas plumoj, viva vesta ŝtofo [8]; ili estis vestitaj simple, per plej maldelikata ŝtofo, sed ilia tolaĵo estis blindige blanka [9]; sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn, similajn al pomoj [10]; la pezaj faldoj de la punca ŝtofo Marta ; ĉu vi konsentus stari en magazeno, mezuradi ŝtofon Marta ; disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj virinoj unu el la blokoj da ŝtofo Marta ; ili […] imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj Marta ; la regionaj krudmaterialoj, precipe ligno, metalo, ledo, ŝtofo, ŝtono [11].
2.
(arkaismo) Substanco1: la ŝtofo, el kiu estas farataj la sonĝoj; la kreskaĵo enhavas en si multe da amelo kaj aliaj nutraj ŝtofoj FK ; ankoraŭ estas grandaj mankoj en nia scio pri la konsisto de la plantoj, kaj pri la kemiaj ŝtofŝanĝoj, kiuj okazas dum iliaj vivprocezoj [12].
angle:
material 1. cloth, fabric, textile
beloruse:
1. матэрыя, тканіна 2. матар’ял
france:
étoffe 1. étoffe
germane:
Stoff 1. Kleidungsstoff, Textilmaterial 2. Materie, Material, Substanz
greke:
1. ύφασμα
hispane:
1. tela
hungare:
anyag (szövet), szövet
itale:
1. stoffa, tessuto (tess.) 2. stoffa (fig.), tessuto (fig.)
japane:
反物 [たんもの], 織物 [おりもの], 布地 [ぬのじ]
katalune:
1. tela, teixit 2. material
nederlande:
stof (weefsel), weefsel
perse:
1. پارچه
pole:
materiał, tkanina
portugale:
1. estofo, pano, tecido
ruse:
1. материал (ткань), материя (ткань) 2. материал
svede:
1. tyg
tokipone:
len
ukraine:
матерія, тканина

subŝtofo

TEKS Ŝtofo uzata sur la interna flanko de vesto: la sapisto elŝiris el la subŝtofo de sia malnova jako ruĝan ĉifonon [13]; multekostaj manteloj, subŝtofitaj per sciuraj feloj [14]; mi frotus vin ĉiujn al faruno kaj al la diablo mi donus vin ĉiujn por subŝtofo [15]!
angle:
lining
beloruse:
падшыцьцё, падшэўка
bulgare:
подплата, хастар
france:
doublure (de vêtement)
germane:
Futter (Stoff)
itale:
fodera (interno di vestito o sim.)
japane:
裏地 [うらじ]
katalune:
revestiment, folre interior
perse:
آستر
pole:
bielizna
ukraine:
підкладка, хутряна підкладка

administraj notoj