indic/o
indico
- 1.
En simbola
formulo,
preciziga kromteksto (precipe numero, literoj) lokita apud
baza simbolo supre aŭ malsupre, kaj dekstre aŭ maldekstre:
en la skribaĵoj
H2O,
a1, a2, ... an+1
ĉiu el la nombroj kaj la esprimo n+1 estas
suba indico;
en PIV-aj kapvortoj la numeron de la Oficiala Aldono
oficialiginta la vorton indikas supra indico.
- 2.
En programlingvoj, esprimo indikanta la numeron de elemento
de tabelo en la koncerna
dimensio ―
linion (horizontalon), kolumnon (vertikalon), paĝon ktp:
en C la indicoj aperas inter ortaj krampoj, kiel en
a[i,j+1].
- 3.
[1](fakula ĵargono)
(de familio,
vico,
aŭ matrico)
Elemento en ĝia fonto-aro:
vicoj estas familioj kun entjeraj indicoj;
la termoj de konstanta vico ne dependas de la indico;
la indicoj de matrico konsistas el entjeraj duopoj;
la indico de matrica elemento (la indico, kies bildo ĝi
estas).
termo.
- 4.


Nombro, plej ofte kvociento, ricevita per serio da observaĵoj,
karakterizanta substancon, procezon aŭ fenomenon:
refrakta indico
(kvociento de la sinuso de la incida angulo
per la sinuso de la refrakta angulo);
vivkosta indico.
Rim.:
Pli trafa nomo por tiu nocio estus indikilo;
tio klaras en la ekzemplo
la indico Nikkei estas barometro de la Tokia borso
,
en kiu indico kompariĝas al la indikilo de aerpremo/vetero.
[Sergio Pokrovskij]
- 5.
- (arkaismo)
Indikaĵo:
trompaj indicoj;
tiu ruĝiĝo estis la indico de lia konfuzo;
oni trovis indicojn de lia krimo.
- angle:
- suba ~o:
subscript. supra ~o:
superscript. 3. index 4. index, indicant, indator
- beloruse:
- індэкс, паказьнік
- ĉeĥe:
- faktor, index, koeficient, součinitel, ukazatel, číslo
- france:
- indice suba ~o:
indice (souscrit,
inférieur). supra ~o:
indice (supérieur). 3. indice refrakta ~o:
indice de réfraction. vivkosta ~o:
indice du coût de la vie.
- germane:
- 1. Index 2. Index 3. Index 5. Indiz, Hinweis
- hispane:
- 1. índice suba ~o:
subíndice. supra ~o:
superíndice. 2. índice 3. índice 4. índice, indicador refrakta ~o:
índice de refracción. vivkosta ~o:
índice del coste de la vida. 5. indicio
- hungare:
- 1. index (kitevő), kitevő (index) suba ~o:
alsó index. supra ~o:
felső index. 2. index 3. index 4. index, mutatószám, jelzőszám refrakta ~o:
törésmutató. vivkosta ~o:
fogyasztói árindex. 5. jel (utaló jel), utalás (jel)
- japane:
- 指数 [しすう], 率 [りつ], 添え字 [そえじ]
- nederlande:
- 3. index 4. index refrakta ~o:
index. 5. aanwijzing
- pole:
- 3. wskaźnik, indeks
- portugale:
- índice (de fórmula; física,
matemática, química)
- ruse:
- 1. индекс suba ~o:
нижний индекс. supra ~o:
верхний индекс. 2. индекс 3. индекс 4. показатель, индекс refrakta ~o:
показатель преломления. 5. признак, показатель
- slovake:
- faktor, index, koeficient, ukazovateľ, číslo
- ukraine:
- ознака, показник, індекс
administraj notoj
~o:
Mankas dua fontindiko.
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.