*lern/i PV

*lerni

(tr)
1.
PED Edukiĝadi asimilante sciojn kaj rutinojn el scienco, arto, metio, sporto ktp: bonaj infanoj lernas diligente [1]; mi lernas pentri kaj ludi gitaron [2]; lerni fremdajn lingvojn [3]; en la libro estos ankaŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti [4]; [ili] lernas la lingvon sen ia atendo [5]; lerni novan vorton (ekscii kaj parkerigi) [6]; lerni parkere parolon el dekdu ĝis dekses versoj Hamlet ; lerni de la naturo [7]; la infanoj lernas imitante la „naturajn sonojn“ [8]; kiel junulo li […] lernis dialektikon kaj juron [9]; retorikon li lernis unue de Molono el Rodio [10]; ilia timo antaŭ Mi estas nur lernita ordono de homoj [11]; lernu juna ― vi scios maljuna PrV ; lernado sen fruktoj ne restas PrV ; kiu ripetas abunde, lernas plej funde PrV .
2.
Akiri scion per sperto: Mi aŭdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min [12]; se Vi iam venos al proceso […], Vi eble lernos alie pensi [13]; lernu esti forgesita kaj tamen vivi [14]; ho patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon [15]? ili lernos la agmanieron de Mia popolo [16]; taksi la sanon ni lernas en malsano PrV ; rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo PrV ; homo lernas la tutan vivon PrV .
Rim.: En iuj lingvoj mankas vorto por ekscii (ekz-e „ekscii novaĵon“), kaj ties parolantoj uzas „lerni“ kiel surogaton. Tio nepre evitindas en Esperanto. [Sergio Pokrovskij]
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
2. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
4. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
5. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
10. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 29:13
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:10
13. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 12:16
afrikanse:
leer
albane:
mësoj
amhare:
ተማሩ
angle:
learn
arabe:
تعلم
armene:
սովորել
azerbajĝane:
öyrənmək
beloruse:
вучыцца
bengale:
শেখা
birme:
သင်ကြား
bosne:
uče
bretone:
deskiñ
bulgare:
уча
ĉeĥe:
učit se
ĉine:
学, tr. 學 [xué]
dane:
lære
estone:
õppida
eŭske:
ikasi
filipine:
malaman
france:
apprendre
galege:
aprender
germane:
lernen
greke:
μαθαίνω
guĝarate:
જાણવા
haitie:
aprann
haŭse:
koyi
hinde:
सीखना
hispane:
aprender
hungare:
tanul
igbe:
ịmụta
indonezie:
belajar, mempelajari
irlande:
foghlaim
islande:
læra
japane:
学ぶ [まなぶ]
jave:
sinau
jide:
לערנען
jorube:
ko
kanare:
ತಿಳಿಯಲು
kartvele:
ვისწავლოთ
katalune:
aprendre
kazaĥe:
үйрену
kimre:
dysgu
kirgize:
үйрөнүү
kmere:
រៀន
koree:
학습
korsike:
amparà
kose:
funda
kroate:
učiti
kurde:
fêrbûn
latine:
discant
latve:
mācīties
laŭe:
ຮຽນຮູ້
litove:
sužinoti
makedone:
научат
malagase:
mianatra
malaje:
belajar
malajalame:
പഠിക്കാൻ
malte:
jitgħallmu
maorie:
ako
marate:
जाणा
monge:
kawm
mongole:
сурах
nederlande:
leren
nepale:
सिक्न
njanĝe:
kuphunzira
okcidentfrise:
leare
okcitane:
aprene
panĝabe:
ਸਿੱਖਣ
paŝtue:
زده
pole:
uczyć się
portugale:
aprender
ruande:
wige
rumane:
învăța
ruse:
учиться (чему-л.)
samoe:
aoao
sinde:
معلوم ٿئي ٿو
sinhale:
ඉගෙන
skotgaele:
ionnsachadh
slovake:
učiť sa
slovene:
naučiti
somale:
bartaan
ŝone:
dzidza
sote:
ithuta
sunde:
diajar
svahile:
kujifunza
taĝike:
омӯхтан
taje:
เรียน
tamile:
அறிய
tatare:
өйрәнү
telugue:
తెలుసుకోవడానికి
tibete:
སློབ་
ukraine:
дізнатися
urdue:
جاننے کے
uzbeke:
o’rganish
vjetname:
học
volapuke:
lernön
zulue:
ufunde

lernaĵo

Materialo lernata aŭ lernita: lernaĵoj de geometrio [17]; tiuj dudekjaruloj […] devos kunigi la tre diversajn lernaĵojn kiujn ili lernis infanaĝe, tiel ke ili laŭorde komprenos la diversajn temojn kaj la naturon de la Realo [18].
17. Boris Telkov: Lernaĵoj de geometrio
18. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7a
beloruse:
веды (набытыя вучобай), навык, вывучанае (наз.)
ĉine:
功課 [gōngkè], 功课 [gōngkè]
germane:
(Lern-)Stoff
hispane:
material de aprendizaje
indonezie:
pelajaran
pole:
to, czego się uczy, przedmiot nauki
rumane:
ceea ce se învață, subiect de studiu
ruse:
знания (приобретённые учёбой), учебный материал
ukraine:
навчальний матеріал, завдання

lernanto

Tiu, kiu lernas: marista lernanto [19]; ĉarpentista lernanto [20]; la dua filo venis al muelisto kaj fariĝis lia lernanto [21]; lernantoj de la oka klaso [22]; [en] sia rolo de rektmetoda instruistino ŝia entuziasmo kaptis ankaŭ la lernantojn [23]; estis nemulte da metodiko en lia instruado, sed la lernantoj ĝuis, kaj atento ne mankis [24]; la bona lernanto havis tro fortan intelekton por lasi sin subigi per la lerta kaj subtila edukmaniero de siaj profesoroj [25]; sur matoj sidis kelkdeko da nudaj lernantoj kun vaksitaj tabuletoj en la manoj [26]; la ortografio en la plimulto da lingvoj prezentas veran krucon por la lernanto [27].
afrikanse:
student
albane:
studenti
amhare:
ተማሪ
arabe:
طالب
armene:
ուսանող
azerbajĝane:
tələbə
beloruse:
навучэнец, студэнт
bengale:
ছাত্র
birme:
ကျောင်းသား
bosne:
student
ĉeĥe:
učedník, žák
ĉine:
男生 [nánshēng], 中小学生 [zhōngxiǎoxuéshēng], 中小學生 [zhōngxiǎoxuéshēng], 女生 [nǔ:shēng], 学生 [xuésheng], 學生 [xuésheng], 大学二年级生 [dàxuéèrniánjíshēng], 大學二年級生 [dàxuéèrniánjíshēng], 門生 [ménshēng], 门生 [ménshēng], 女学生 [nǚxuéshēng], 女學生 [nǚxuéshēng], 女生 [nǚshēng], 小学生 [xiǎoxuéshēng], 小學生 [xiǎoxuéshēng]
dane:
studerende
estone:
õpilane
eŭske:
ikaslearen
filipine:
mag-aaral
france:
élève
galege:
estudante
germane:
Schüler, Lehrling
guĝarate:
વિદ્યાર્થી
haitie:
elèv
haŭse:
dalibi
hinde:
छात्र
hispane:
alumno, estudiante
igbe:
na-amụrụ
indonezie:
pelajar, siswa, murid
irlande:
mac léinn
islande:
nemandi
japane:
学生 [がくしょう]
jave:
mahasiswa
jide:
תּלמיד
jorube:
akeko
kanare:
ವಿದ್ಯಾರ್ಥಿ
kartvele:
სტუდენტი
kazaĥe:
студент
kimre:
myfyriwr
kirgize:
окуучу
kmere:
សិស្ស
koree:
학생
korsike:
studiente
kose:
umfundi
kroate:
student
kurde:
zankoyî
latine:
discipulo
latve:
students
laŭe:
ນັກສຶກສາ
litove:
studentas
makedone:
студент
malagase:
mpianatra
malaje:
pelajar
malajalame:
വിദ്യാർത്ഥി
malte:
istudent
maorie:
ngᗑ ᗑkonga
marate:
विद्यार्थी
monge:
me nyuam kawm ntawv
mongole:
оюутан
njanĝe:
wophunzira
okcidentfrise:
studint
panĝabe:
ਵਿਦਿਆਰਥੀ ਦੀ
paŝtue:
محصل
pole:
uczeń, sztubak, nowicjusz
ruande:
umunyeshuri
rumane:
elev
samoe:
tamaitiiti
sinde:
شاگرد
sinhale:
ශිෂ්ය
skotgaele:
oileanach
slovake:
žiak
slovene:
študent
somale:
ardaygu
ŝone:
mudzidzi
sote:
seithuti
sunde:
murid
svahile:
mwanafunzi
taĝike:
донишҷӯи
taje:
นักเรียน
tamile:
மாணவர்
tatare:
студент
telugue:
విద్యార్థి
tibete:
སློབ་ཕྲུག་
ukraine:
студент
urdue:
طالب علم
uzbeke:
talaba
vjetname:
sinh viên
zulue:
ofundayo

lernantaĉo

Mallaborema lernanto.
beloruse:
няўпраўны навучэнец
france:
cancre
hispane:
alumno vago
pole:
uczeń zły
rumane:
elev rau

lernebleco

PED Taŭgeco, facileco aŭ disponeblo de io por iĝi lernata: la testoj celis esplori la ĝeneralan lerneblecon de Esperanto kiel bazon por komparo kun aliaj lingvoj [28]; la somera universitato traktis aktualajn ĉiutagajn problemojn: pri ekonomia, kultura kaj socia vivo, lerneblecojn de junularo, lingvajn kaj naciajn problemojn [29].
28. W. Jansen: Pri Kelkaj Malfacilaĵoj en Esperanto, IPR, 2012:2, p. 26a-31a
29. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
angle:
learnability
beloruse:
здольнасьць (да навучэньня)
france:
facilité d'apprentissage
germane:
Lernangebot, Lernfähigkeit
hispane:
facilidad de aprendizaje
indonezie:
kemampuan belajar
pole:
możliwość nauczenia się, zdolności {pl}
rumane:
ocazie de aînvățafaksu, abilitate

*lernejo

1.
PED Loko destinata por lerni: instruisto de elementa lernejo [30]; Esperanto fariĝis elektebla objekto en mezgradaj lernejoj de Rio de Janeiro [31]; supera lernejo; lernejo por inĝenieroj; la domo, en kiu oni lernas, estas lernejo [32]; [ili] diskutis ĉiutage en la lernejo de Tiranos [33]; knaba lernejo [34]; infanoj […] rapidas el la lernejo [35]; [ili] vizitis la sorĉlernejon [36]; li edukis min en lernejo, mi finis kvinklasan kurson kaj fariĝis oficisto [37]; mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile progresas en la lernejo Marta ; inspektoro de lernejoj [38]; la Anatomia Lernejo [39]; la Pariza Lernejo de Belaj Artoj [40]; lernanto de la politeknika lernejo [41]; vi faris komercan lernejon kaj akiris sekretarian diplomon [42]; poste vi studis en tiu flegistina lernejo [43].
2.
(figure) Ĉio, kio donas scion kaj sperton: en la lernejo de la praktiko de vivo […] Marta estis novulino Marta ; li eĉ en la granda lernejo de la mizero restos malnoblulo [44]; li venis sur la ŝipon, estis puŝata kaj insultata, havis malmulte da dormo kaj multe da laboro, ― tio estis la lernejo de sperto, kiun li devis pasi [45].
afrikanse:
skool
albane:
shkollë
amhare:
ትምህርት ቤት
arabe:
المدرسة
armene:
դպրոց
azerbajĝane:
məktəb
beloruse:
1. школа, вучэльня, навучальная ўстанова 2. школа (перан.)
bengale:
স্কুল
birme:
ကြောငျး
bosne:
škole
bretone:
skol
bulgare:
училище
ĉeĥe:
škola
ĉine:
学校, tr. 學校 [xuéxiào]
dane:
skole
estone:
kool
eŭske:
eskola
filipine:
paaralan
france:
école
galege:
escola
germane:
Schule 2. Schule (des Lebens usw.)
greke:
σχολείο
guĝarate:
શાળા
haitie:
lekòl
haŭse:
makaranta
hinde:
स्कूल
hispane:
escuela, colegio (de escolares)
hungare:
iskola
igbe:
ụlọ akwụkwọ
indonezie:
sekolah
irlande:
scoil
islande:
skóli
japane:
学校 [がっこう]
jave:
sekolah
jide:
שולע
jorube:
ile-iwe
kanare:
ಶಾಲೆಯ
kartvele:
სკოლა
kazaĥe:
мектеп
kimre:
ysgol
kirgize:
мектеп
kmere:
សាលារៀន
koree:
학교
korsike:
la scola
kose:
isikolo
kroate:
škola
kurde:
dibistan
latine:
scholae
latve:
skola
laŭe:
ໂຮງຮຽນ
litove:
mokykla
makedone:
училиште
malagase:
am-pianarana
malaje:
sekolah
malajalame:
സ്കൂൾ
malte:
iskola
maorie:
te kura
marate:
शाळा
monge:
lub tsev kawm ntawv
mongole:
сургууль
nederlande:
school
nepale:
स्कूल
njanĝe:
sukulu
okcidentfrise:
skoalle
panĝabe:
ਸਕੂਲ ਦੇ
paŝtue:
د ښوونځي
pole:
szkoła 2. szkoła
portugale:
escola
ruande:
ishuri
rumane:
școală
ruse:
школа, училище, учебное заведение 2. школа
samoe:
ᗑʻoga
sinde:
اسڪول
sinhale:
පාසල්
skotgaele:
sgoil
slovake:
škola
slovene:
šola
somale:
dugsiga
ŝone:
chikoro
sote:
sekolong
sunde:
sakola
svahile:
shule
taĝike:
мактаб
taje:
โรงเรียน
tamile:
பள்ளி
tatare:
мәктәп
telugue:
పాఠశాల
tibete:
སླབ་གྲྭ་
ukraine:
школа
urdue:
اسکول
uzbeke:
maktab
vjetname:
trường
volapuke:
2. jul
zulue:
esikoleni

lernejano

Infano de mezlernejo: oni ekvidis [...] jen homojn el la kamparo [...] jen lernejanon kiel ni, kiu apogite al unu pordo rigardis senvorte [46]; inter la du lernejanoj kaj la du knabinetoj organiziĝis kvarope ludadoj [47].
46. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, 1976
47. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
beloruse:
школьнік, вучань
ĉeĥe:
školák, žák školy
france:
écolier
hispane:
alumno, escolar, colegial
indonezie:
anak sekolah
japane:
児童 [じどう], 生徒 [せいと]
pole:
uczeń, sztubak
rumane:
elev
ruse:
школьник
slovake:
školák

lernema

Scivolema kaj preta lerni: kiu estas kritikema pri studoj, speciale junulo […] ni ne nomus tian personon lernema aŭ scivolema [48]; malmulte lernema vi antaŭe estis, sed nun vi ŝajne trovis temon, kiu vin kaptis [49]! ŝafhundoj estas aparte lernemaj kaj kun pudeloj apartenas al la plej saĝaj hundorasoj [50]. VD:diligenta, laborema, strebema
angle:
eager to learn
beloruse:
прагны да навукі
ĉine:
好学 [hǎoxué], 好學 [hǎoxué], 求知慾強 [qiúzhīyùqiáng], 求知欲强 [qiúzhīyùqiáng], 求者若渴 [qiúzhěruòkě], 求知若渴 [qiúzhīruòkě]
germane:
lernwillig, wissbegierig, fleissig (Schüler)
indonezie:
rajin belajar
japane:
勉強好きの [べんきょうすきの], 勉強熱心な [べんきょうねっしんな]

lernigi

(tr)
1.
PED Igi ion lernata, instrui ion al iu: Moseo skribis ĉi tiun kanton […] kaj lernigis ĝin al la Izraelidoj [51]; lernigi militon al tiuj, kiuj antaŭe ne konis ĝin [52]; tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin [53]; lernigu al viaj filinoj funebran […] kantadon [54]; li al ili lernigis la naturan historion [55]; mi absolute nenion lernigis al via filino Marta ; li puŝis min en la mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ĝiajn grandajn verojn Marta .
2.
Igi iun lernanta, instrui iun pri io: la sperto lernigas; ili lernigos siajn filojn [56]; ili lernigis sian langon paroli malveron [57]. VD:eduki, ekzerci
beloruse:
1. выкладаць (штосьці камусьці) 2. вучыць (кагосьці чамусьці)
bretone:
kelenn
ĉeĥe:
učit (někoho)
ĉine:
[shòu], 授課 [shòukè], 授课 [shòukè], 教 [jiāo]
france:
enseigner
germane:
beibringen 2. lehren
greke:
διδάσκω
hispane:
enseñar, instruir, impartir docencia
hungare:
2. tanít, megtanít
indonezie:
mengajarkan
japane:
学習させる [がくしゅうさせる], 学ばせる [まなばせる]
nederlande:
1. onderwijzen 2. doen leren
pole:
nauczać 1. nauczać 2. uczyć
portugale:
ensinar, instruir
rumane:
învăța
ruse:
1. преподавать (что-л. кому-л.) 2. учить (кого-л. чему-л.)
slovake:
učiť, učiť (niekoho)
ukraine:
навчати (кого-н. чого-н.)

lernilo

Rimedo por lerni, ekzemple lernolibro, instrua programo komputila ktp: pro sia blindeco ili nur devas havigi al si lernilojn, komunikilojn kaj literaturajn trezorojn per metodoj senvidaj [58]; la ŝogrena alfabeto baziĝis sur la cirila […], en tiu alfabeto aperis pluraj libroj, lerniloj, periodaĵoj [59]; nia movado […] helpis per nutraĵoj, vestaĵoj, lerniloj, libroj, kuraciloj [60]; ni ne havas lernilon de fotado [61]; Saluton! la aŭtodidakta lernilo de Audrey Childs-Mee [62]; „Stelaro“ bezonas precipe portugallingvajn vortaretojn kaj bazajn lernilojn [63].
58. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
59. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, 2003
60. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
61. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
62. La Ondo de Esperanto, 2000, No 4 (66)
63. R. Corsetti: Tra densa mallumo, La Ondo de Esperanto, 2000:4
angle:
tutorial
beloruse:
дапапожнік (навучальны), падручнік, сродак навучаньня
ĉeĥe:
učební pomůcka
germane:
Unterrichtsmaterial
hispane:
tutorial, guía de estudio, herramienta de enseñanza
indonezie:
tutorial
japane:
教材 [きょうざい]
pole:
kurs, podręcznik
rumane:
manual, manuale școlare
ruse:
учебное пособие
slovake:
učebná pomôcka

*ellerni

(tr)
Lerni plene kaj akiri la koncernajn sciojn: la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni [64]; la malgranda knabino ellernis kanton […] pri rozoj [65]; li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando kaj enbati en sian memoron iliajn rimarkindaĵojn [66]; kun la tempo eble ŝi ellernus profiti la situacion de la princa amatino [67]; kiam li jam ellernis la metion, la majstro diris: via konduto ĉiam estis laŭdinda, rekompence mi donacos al vi neordinaran azenon [68]; dum dek jaroj inter ili […] mi ne povus ellerni iliajn komplikajn kutimojn [69].
beloruse:
вывучыць
bretone:
deskiñ da vat
ĉeĥe:
naučit se (něco), vyučit se
france:
s'approprier (un sujet), étudier à fond
germane:
erlernen, auslernen, vollständig studieren, durchstudieren
hispane:
estudiar a fondo, estudiar completamente
hungare:
megtanul
indonezie:
mempelajari (scr menyeluruh)
japane:
習熟する [しゅうじゅくする], 習得する [しゅうとくする]
pole:
nauczyć się
rumane:
invata sa
ruse:
изучить, выучить
slovake:
naučiť sa
ukraine:
вивчити

finlerni

(tr)
Plenumi lernadon (eventuale, iam komencitan kaj interrompitan) ĝis la fino: mi militservis en Acoroj kaj tie plu lernetis per mendita libro, reveninte al la civila vivo, mi finlernis per koresponda kurso [70]; ankaŭ Ĥristo Nikolov, mia kuzo Koljo kaj aliaj kamaradoj komencis lerni esperanton, sed finlernis ĝin nur Ĥristo [71]; homo neniam finlernas.
70. A. Martins–Tuválkin: Jen forpasis la versama „ĉapelsinjoro“, [2004?]
71. T. Ĥristovski, trad. N. Aleksiev: Mia vivo, 1981
beloruse:
вывучыць (дасканала, да канца)
ĉeĥe:
absolvovat
germane:
fertig lernen, auslernen
hispane:
terminar los estudios, dejar de estudiar
hungare:
végig megtanul
indonezie:
tamat belajar
japane:
習得する [しゅうとくする]
pole:
wyuczyć się
rumane:
invata
ruse:
доучить
slovake:
naučiť sa, skončiť, vychodiť kurz, školu

mallerni

(tr)
1.
Perdi kapablon aŭ scion iam lernitan: sed la objektoj mirakle malaperis en lia korpo, kaj krome, Cirilo subite mallernis la grekan lingvon [72].
2.
Forigi misan, nedezirindan, malutilan scion aŭ kutimiĝon: konvinko forlasas la menson […] laŭ onia volo, kiam oni mallernas malveraĵon [73]; kiel ajn mi klopodas mallerni, tamen […] mi jam ne povas sufiĉe perfekte forgesi [74]; de fuŝverko vi povus […] imite lerni erarojn, kiujn vi poste devos pene mallerni [75].
VD:forgesi1
72. S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1999:1 (51)
73. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Tri
74. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Honorigo
75. M. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj
beloruse:
развучыцца, адвучыцца
ĉeĥe:
zapomínat naučené
ĉine:
忘掉 [wàngdiào] 1. 淸除掉 [qīngchúdiào], 清除掉 [qīngchúdiào]
france:
désappendre
germane:
1. verlernen 2. (falsch Gelerntes) korrigieren
hispane:
desaprender
japane:
忘れる [わすれる]
pole:
oduczyć się 1. oduczyć się
rumane:
dezvăța
ruse:
1. разучиться 2. отучаться, отучиться
slovake:
zabúdať naučené
ukraine:
відучуватися (від чого-н.)

altlernejo

PED Supera lernejo por studentoj, ĉu universitato, ĉu teĥnika, arta ks: Internacia Altlernejo de Helsingør [76]; popola altlernejo [77]; la du teknikaj altlernejoj de Prago (ĉeĥa kaj germana) [78]; Rabbi Abraham en la altlernejo de Toledo sufiĉe fervore studis la Diajn leĝojn [79]; pola sonis en […] la Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj [80].
beloruse:
вышэйшая школа, высокая школа
ĉine:
学府 [xuéfǔ], 學府 [xuéfǔ], 高校 [gāoxiào], 大学 [dàxué], 大學 [dàxué], 高等学校 [gāoděngxuéxiào], 高等學校 [gāoděngxuéxiào], 学院 [xuéyuàn], 學院 [xuéyuàn]
germane:
Hochschule
indonezie:
pendidikan tinggi, sekolah tinggi, universitas
japane:
大学 [だいがく], 高等専門学校 [こうとうせんもんがっこう]
ruse:
высшая школа, высшее учебное заведение, вуз
ukraine:
вища школа, середній спеціальний заклад, повна середня школа

bazlernejo, bazgrada lernejo, elementa lernejo

PED Lernejo por infanoj 6- ĝis 10 aŭ 15-jaraj depende je la landoj, post infanĝardeno, antaŭ mezlernejo: venigi siajn infanojn al la bazlernejo [81]; mi vivis harmonie en tiu elementa lernejo kie oni aplikis novajn, modernajn instrumetodojn [82]; ni sendas la adresaron de bazgradaj lernejoj, kiuj - laŭ nia scio - en januaro de 2012 instruas Esperanton [83].
81. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 2. Ligi-oravilli.
82. Daniela: Infanoj kun lernaj problemoj, en: Vivprotokoloj, 2009
83. L. Molnár, J. Farkas: Forumo, edukado.net, 2012-02-25
beloruse:
пачатковая школа
ĉeĥe:
základní škola
ĉine:
小学 [xiǎoxué], 小學 [xiǎoxué], 国小 [guóxiǎo], 國小 [guóxiǎo]
france:
école primaire
germane:
Grundschule
hispane:
escuela de primaria, colegio de primaria
indonezie:
sekolah dasar
japane:
小学校 [しょうがっこう]
pole:
szkoła podstawowa
rumane:
școală elementară, școală primară
ruse:
начальная школа
slovake:
základná škola
ukraine:
початкова школа

loĝlernejo

PED
Lernejo disponiganta dum la studperiodo loĝejon kaj nutron al siaj lernantoj: la ekskluziva loĝlernejo de Millefeuille en Provenco [84]. SIN:internulejoVD:pensiono2
84. Le Monde diplomatique en Esperanto
angle:
boarding school
beloruse:
школа-інтэрнат
ĉine:
寄宿学校 [jìsùxuéxiào], 寄宿學校 [jìsùxuéxiào], 寄宿制学校 [jìsùzhìxuéxiào], 寄宿制學校 [jìsùzhìxuéxiào]
germane:
Internat, Stift (Erziehungsanstalt)
indonezie:
boarding school, sekolah berasrama
ruse:
школа-интернат, пансион

mezlernejo, mezgrada lernejo

PED Lernejo por junuloj 11- aŭ pli, ĝis 18-jaraj depende je la landoj, post bazlernejo: la infanoj antaŭtagmeze vizitas la mezlernejon [85]; la ministrejo pri edukado nuligis la suspendon, sed irigis la instruiston al la mezgrada lernejo, kie li laboris antaŭ 20 jaroj [86]. SUB:gimnazio, kolegio, liceo
85. Irina: De mia persona partopreno nenio dependas, en: Vivprotokoloj, 2009
86. Monato, João José Santos: Diantoj ... kaj dornoj, 2007
beloruse:
сярэдняя школа
ĉeĥe:
střední škola
ĉine:
中学 [zhōngxué], 中學 [zhōngxué], 国中 [guózhōng], 國中 [guózhōng]
france:
école secondaire
germane:
MIttelschule
hispane:
escuela secundaria
indonezie:
sekolah menengah
japane:
中学校 [ちゅうがっこう], 高校 [こうこう], 中等教育学校 [ちゅうとうきょういくがっこう]
pole:
szkoła średnia
rumane:
liceu
slovake:
stredná škola
ukraine:
середня школа

memlernanto

PED Persono lernanta meme, sen helpo de instruisto: lernolibro […] por memlernantoj [87]; la instrumaterialo bone taŭgas ankaŭ por memlernantoj [88]; tiu interna kreopovo de Esperanto […] aktivigas la studo-dinamikon de la okaza memlernanto de la lingvo [89]. SIN:aŭtodidakto
beloruse:
самавук, самавучка
ĉeĥe:
samouk
ĉine:
自主学习 [zìzhǔxuéxí], 自主學習 [zìzhǔxuéxí], 自学者 [zìxuézhě], 自學者 [zìxuézhě], 草根艺人 [cǎogēnyìrén], 草根藝人 [cǎogēnyìrén]
germane:
Autodidakt
hispane:
autodidacta
indonezie:
autodidak
pole:
samouk
rumane:
autodidact
ruse:
самоучка
slovake:
samouk
ukraine:
самоук

memlerninto

PED Persono akirinta sciojn lernante mem, sen helpo de instruisto; meminstruito: ni sukcesas, parte ĉar aperas nova generacio de memlernintoj per la retkursoj, tre kapabla kaj laborema [90]; la klerularo primokas la predikojn de tiu memlerninto kiu anoncas baldaŭan masakron je la planeda skalo [91]. SIN:aŭtodidakto
90. H. Alos i Font: La mondo estas tia, kia oni volas ĝin vidi, La Ondo de Esperanto, 2004:12 (122)
91. [Jacques]: Apokalipsa vizio, [2004]
angle:
self-taught person
beloruse:
самавук, самавучка
ĉeĥe:
samouk
ĉine:
自主学习 [zìzhǔxuéxí], 自主學習 [zìzhǔxuéxí], 自学者 [zìxuézhě], 自學者 [zìxuézhě], 草根艺人 [cǎogēnyìrén], 草根藝人 [cǎogēnyìrén]
france:
autodidacte (subst.)
germane:
Autodidakt
hispane:
autodidacta
hungare:
autodidakta
indonezie:
autodidak
japane:
独習者 [どくしゅうしゃ], 独学者 [どくがくしゃ]
nederlande:
autodidact
pole:
samouk, autodydakta
rumane:
autodidact
ruse:
самоучка
slovake:
samouk
ukraine:
самоук

memlernilo

Lernilo por memlernantoj: tiel mi unue japanigis el la rusa memlernilon de verkado por kamparanaj korespondantoj [92].
92. Kurisu Kei: DebutiMonato
angle:
teach-yourself book
beloruse:
самавучыцель
france:
livre d'autoapprentissage
hispane:
libro de autoaprendizaje
indonezie:
buku belajar mandiri
pole:
samouczek
rumane:
tutorial
ruse:
самоучитель

samlernejano

Lernanto aŭ lerninto en sama lernejo kiel alia homo: Edmond Privat, samlernejano de Hodler, transprenis la prezidon de ICK [93]; se vi parolos al iu el niaj samklasanoj aŭ samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios [tion] kaj poste la gepatroj [94]; Kate ne estas populara inter siaj samlernejanoj, ĉar ŝi ĉiam provas altrudi sian volon [95].
beloruse:
аднаклясьнік, аднакурсьнік, аднакашнік
ĉine:
同班 [tóngbān], 校友 [xiàoyǒu], 同学们 [tóngxuémen], 同學們 [tóngxuémen]
france:
ancien (de même école), camarade d'école
germane:
Mitschüler
hispane:
compañero de colegio
indonezie:
teman sekolah
pole:
kolega ze szkoły
rumane:
coleg

tutlerni

(tr)
Lerni ĉiom pri la koncerna lernobjekto, ekde la komenco ĝis la fino: por pliparto da homoj tutlerni lingvon, eĉ Esperanton, estas tre malfacila laboro.
beloruse:
вывучыць
france:
étudier à fond
germane:
ganz durchstudieren, vollständig studieren
hispane:
estudiar a fondo
hungare:
teljesen megtanul
indonezie:
mempelajari (scr menyeluruh)
pole:
wyuczyć się
rumane:
invata
ruse:
изучить, выучить
slovake:
naučiť sa

lernoservo

PED Senpaga aŭ malalte pagata servo de junulo ĉe metiisto aŭ profesiulo por lerni la metion aŭ profesion: restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto Marta .
beloruse:
стажыроўка, практыка (вучэбная)
bretone:
staj (en un embregerezh)
ĉine:
学徒的学习期 [xuétúdexuéxíqī], 學徒的學習期 [xuétúdexuéxíqī]
france:
apprentissage en entreprise, stage d'apprentissage
germane:
Lehre
hispane:
prácticas de empresa, trabajo de aprendiz
hungare:
inaskodás
indonezie:
magang
japane:
見習い [みならい], 実習 [じっしゅう], 研修 [けんしゅう]
nederlande:
leer (v.leerjongen)
pole:
terminowanie (ucznia w cechu)
rumane:
ucenicie, procesul de învățare în școală
ruse:
стажировка, практика (учебная)

administraj notoj

~antaĉo: Mankas dua fontindiko.
~antaĉo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
loĝ~ejo: Mankas verkindiko en fonto.
mem~anto: Mankas verkindiko en fonto.
tut~i: Mankas dua fontindiko.
tut~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.