*ŝir/i PV

*ŝiri

(tr)
1.
Disigi en partojn ion per forta tirado: fera stango ŝiras al ni la haŭton [1]; li preskaŭ falis sur la pladon, […] ŝiris la panon, la molan freŝan panon kaj manĝis ĝin avide [2]; ŝia piedo […] ŝiris la tro malfortikan ŝu-materialon [3]; [li] ŝiris la ĵurnalon kaj ĝin perdigis neceseje [4]; ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos PrV ; spesmilo superflua poŝon ne ŝiras PrV .
2.
Forigi forte tirante: [li] ŝiris al ili la harojn [5]; neniu ŝiras pecon el nova vesto kaj alkudras ĝin sur malnovan veston [6]; per siaj delikataj manoj ŝi komencis ŝiri la abomenindan urtikon [7]; la linon oni ŝiris kaj rompis, sekigis kaj preparis [8]; la vento furioze ŝiris vilojn de la nigra fumo Metrop ; de mia kolo la vestaĵon mi ŝiris per unu tiro [9]; (figure) neatendita morto ŝiris (rabis) lin el nia rondo; ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos PrV .
3.
Malfacile tiri, por liberigi k.a.: la ĉevaloj […] sin ŝiris el la manoj de la ĉevalistoj [10]; mi luktis kontraŭ la monstro […], ŝiris per la dentoj, frakasis per la kapo FdO ; (figure) Ĉiutage dum noktmezo ⫽ Brute sen kompato ⫽ Ŝiras min el sana dormo ⫽ Bruo sur la strato [11].
4.
(figure) Kaŭzi akran doloron: akraj kriadoj ŝiris la orelon [12]; kolero kaj maltrankvilo ŝiris la koron de la faraono [13]; turmenta ploro videble ŝiris la internon de ĉi tiu virino Marta ; malsato ŝiris iliajn stomakojn [14]. VD:dolorigi
angle:
tear, rip
beloruse:
рваць, зрываць, зьдзіраць sin ~is el: рвацца, вырывацца.
ĉine:
撕碎 [sīsuì], 攋 [là], 扯破 [chěpò], 撕破 [sīpò], 撕 [sī], 撕扯 [sīchě]
france:
arracher, déchirer
germane:
reißen (tr.), abreißen, zerreißen
hebree:
לקרוע \קרע\, לתלוש \תלש\, לקטוף \קטף\
hispane:
rasgar, desgarrar 1. desgarrar 3. arrancar 4. herir
hungare:
tép, szakít sin ~is el: kitépi magát, kiszakítja magát.
itale:
strappare, lacerare, cogliere (di fiori)
japane:
ちぎる, 破る [やぶる], 裂く [さく], 摘む [つまむ], 引き離す [ひきはなす], 引き裂く [ひきさく], かきむしる
nederlande:
scheuren
pole:
3. drzeć, rwać sin ~is el: wyrywać się (komuś). 4. rozrywać
portugale:
1. rasgar 3. arancar
ruse:
рвать sin ~is el: рваться, вырываться, вырваться.
svede:
1. riva itu, dra sönder 3. slita
ukraine:
рвати, зривати, виривати, дерти, драти, роздирати

ŝiriĝi

1.
Disiĝi pro forta tirado: liaj fingroj nur prenis la noktan veston el maldika tolaĵo, kiu ŝiriĝis [15]; la veloj ŝiriĝis, la ŝnuroj implikiĝis, la ferdekoj pleniĝis per akvo [16]; (figure) de tempo al tempo ŝiriĝis la akorda akompano, malklariĝis […] kaj diskuris [17]; (figure) bravege li ligis la fadenon! mensogas, mensogas ― kaj nenie ĝi ŝiriĝas [18]! ŝiriĝis fadeno sur la bobeno PrV ; de fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo PrV .
2.
Forte tiriĝi: la vagono akre ŝiriĝis for de la loko Metrop ; (figure) je la oka oni ŝiriĝas el la dormo: „matenmanĝo!“ [19].
3.
(figure) Akre dolori: ŝia koro ŝiriĝis de maltrankvilo [20].
angle:
tear, rip
beloruse:
рвацца, разрывацца
germane:
reißen (intr.)
hispane:
desgarrarse, rasgarse, romperse
japane:
ちぎれる, 破れる [やぶれる], 裂ける [さける]
pole:
drzeć się, rwać się
ukraine:
рватися, розриватися, дертися

ŝiriĝema

Kiu facile ŝiriĝas, ne firme rezistas eltiradon: araneaĵ' […] ŝiriĝema [21].
21. K. Kaloscay: Maldolĉa kanto, en Mondo kaj Koro, 1921
angle:
delicate, easily torn
beloruse:
ломкі, крохкі
ĉine:
娇嫩 [jiāonen], 嬌嫩 [jiāonen], 娇 [jiāo], 嬌 [jiāo]
france:
fragile (qui se détache, se déchire facilement)
germane:
empfindlich (Stoff usw.), fragil
hispane:
frágil (que se rompe fácilmente)

deŝiri

(tr)
Ŝire depreni, disigi de tuto: oni ja por tio vivas, ke oni deŝiru por si la florojn de la plezuro [22]; vi povas deŝiri spikojn per viaj manoj [23]; unu el la armitaj viroj deŝiris la tukon de liaj okuloj [24]; li deŝiris de l' frunto la bandaĝon [25]; (figure) murmureto sin deŝiris de iliaj paliĝintaj lipoj [26]; (figure) la bela trankvila vizaĝo de Emil logis ŝin kaj Ros ne povis deŝiri rigardon de li [27]; de unu bovo oni du felojn ne deŝiras PrV . VD:pluki
angle:
tear off, rip off, pick (flower, fruit)
beloruse:
адарваць, садраць, сарваць
ĉine:
脫掉 [tuōdiào], 脱掉 [tuōdiào], 拆 [chāi]
france:
détacher, cueillir
germane:
abreißen
hispane:
arrancar (una flor, rama, hoja, botón), coger (una fruta)
hungare:
letép, leszakít
itale:
strappare, staccare, cogliere (di fiori)
japane:
ちぎり取る [ちぎりとる], 摘み取る [つみとる], 無理に引き離す [むりにひきはなす]
pole:
odrywać, oddzierać
ruse:
оторвать, отрывать, сорвать (что-л. с чего-л.), срывать (что-л. с чего-л.)
ukraine:
відривати, віддирати, зривати, здирати

*disŝiri

(tr)
Disrompi, difekti per multaj ŝiroj: mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro [28]; la virŝafojn […] sovaĝaj bestoj disŝiris [29]; la uragano disŝiradis la ĝardenon [30]; la dornoj disŝiris al li la vestojn [31]; li trastrekis kaj disŝiris, ― tamen ĝis la mateno li elverkis leteron [32]. VD:taŭzi 1.a
angle:
tear apart, rip apart, tear up, rip up
beloruse:
разарваць (на кавалкі)
ĉine:
撕碎 [sīsuì], 撕破 [sīpò], 捩 [liè], 撕扯 [sīchě]
france:
déchirer en morceaux
germane:
zerreißen
hispane:
desgajar, hacer jirones, lacerar, arpar, despedazar
hungare:
széttép, szétszakít
itale:
dilaniare, stracciare, squarciare, sbrindellare
japane:
引き裂く [ひきさく], 引きちぎる [ひきちぎる]
pole:
rozdzierać, rozrywać
ruse:
разорвать, разрывать
svede:
riva sönder
ukraine:
розривати, роздирати

elŝiri

(tr)
1.
Ŝire eligi, elpreni: elŝiri malsanan denton [33]; kiam mi aŭdis tion, […] mi elŝiris harojn de mia kapo [34]; [li] elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco [35]; mi elŝiros ĉiujn viajn florojn [36]; elŝiri al ili la okulojn estas por ili plezuro [37]; (figure) el la malagrablaj meditoj elŝiris lin la voĉo de la ĉefpastro [38]; (figure) en tiu momento el ŝiaj revoj elŝiris ŝin granda bruo [39]; (figure) ŝanĝiĝintaj kondiĉoj de la vivo elŝiros tiun idealon el ilia brusto [40]. VD:ekradikigi
2.
(figure) Pene liberigi: ŝi ĉirkaŭpremis liajn piedojn, li sin elŝiris, forkuris kelke da paŝoj [41]; batita, mi min elŝiris el iliaj manoj [42]; tiuj homoj […] ne povis elŝiri sin el la malfacilaĵoj [43]; el la turmentitaj koroj sin elŝiris petega, saturita de larmoj kanto [44]; ĉu ĝi elŝiros nin el tiu ĉi malbenita situacio, tio, kion vi volas riski [45]?
angle:
tear away, rip away, tear out, rip out
beloruse:
вырваць
ĉine:
撕掉 [sīdiào], 拔掉 [bádiào]
france:
arracher, extirper
germane:
ausreißen
hispane:
arrancar, extirpar, desgajar, mesar (cabellos o barba)
hungare:
kitép, kiszakít
itale:
divellere, sradicare
japane:
引き抜く [ひきぬく], ちぎり取る [ちぎりとる]
pole:
wydzierać, wyrywać
ruse:
вырвать
ukraine:
виривати, видирати

forŝiri

(tr)
1.
Perforte, rabe, ŝire preni de iu aŭ io: li forŝiris ĝin el miaj manoj kaj forkuris [46]; Mi forŝiros de vi la regnon kaj donos ĝin al via servanto [47]; la vento forŝiris la pontojn […] tiel, ke ili flugadis tra la aero [48]; ĉiu tenis siajn vestojn alpremite ĉirkaŭ ĝi, sed la aliaj forŝiris ilin kaj kriis [49]; la kamparanon […] ne povante forŝiri […] de la piedoj de l' ministro, [li] alvokis soldatojn [50]; la princo penis sin forŝiri de la virinoj, kiuj ĉirkaŭprenis liajn manojn [51]; (figure) la ribelo forŝiras la homojn de la laboro [52]; [li] forŝiris la bandaĝon de ŝia frunto [53]; amase falanta akvo forŝiris la supran tavolon de l’ tero [54]; brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon Marta .
2.
(figure) Dolorige senigi: mi esprimas funebran saluton al […] niaj karaj kamaradoj, kiujn […] forŝiris de ni la morto [55]; celado tro granda povas forŝiri de ni la celon pli malgrandan [56]; ŝi ne forŝiris do de mi ĉiun esperon! ho, bela ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo Marta .
angle:
tear away, rip away
beloruse:
адарваць
ĉine:
撕掉 [sīdiào]
france:
emporter (arracher)
germane:
entreißen
hispane:
llevarse (a alguien o algo)
hungare:
elszakít (vhonnan)
itale:
strappare (rubare, rapinare)
japane:
もぎ取る [もぎとる], 無理やり取り上げる [むりやりとりあげる]
pole:
wydzierać, wyrywać
ruse:
оторвать, отрывать
ukraine:
відривати, видирати

orelŝira

(frazaĵo)
Laŭtega, surdiga: eligi orelŝirajn kriojn de teruro [57]; el inter la grizverdaj stretaj lipoj […] elsiblis orelŝira melodio [58]; nun en la arbustar' orelŝire ĉirpas cikadoj [59]; ni verŝajne ne konas la sonobtuzigajn potojn, kiuj eĉ la plej orelŝiran bruegon mallaŭtigas ĝis tolerebla [60]; orelŝira vekriado de la torturata sklavo regas nun la tutan spacon [61].
angle:
ear-splitting, deafening
beloruse:
пранізьлівы, рэзкі (гук)
ĉine:
震耳 [zhèněr], 震耳欲聋 [zhèněryùlóng], 震耳欲聾 [zhèněryùlóng], 聒耳 [guōěr]
france:
tonitruant
germane:
ohrenbetäubend, markerschütternd, ohrenzerreißend, durchdringend
hispane:
atronador, estridente, ensordecedor
pole:
rozdzierający uszy

administraj notoj