*vok/i PV
*voki
(tr)
- 1.
- Laŭtigi la voĉon por atentigi pri si, eventuale petante venon, helpon ks: al vi, ho viroj, mi vokas [1]; kaj en tiu tago la Eternulo vokis, ke oni ploru kaj kriu [2]; li promenis tra senhoma kvartalo […] kaj li tute ne imagis ke junulina voĉo povus lin voki tie ChB ; „Stef!“ vokis altkreskulo kun longa barbo ruĝbruna ChR ; senpacience ni atendis la momenton, kiam panjo vokos, ke Krist-Infano venis FSI ; ŝi vokis pli kaj pli laŭte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago [3]; mortonte li vokis […] Dio, kial vi forlasis min? KKr ; jen oni ree vokas nin, ni iru, la aviadilo ne atendos nin eterne CKv ; kiam mi serĉis aŭtobuson, tri punkuloj kun gitaroj ĉe la bordo de la strato vokis min [4].
- 2.
-
Sciigi al iu, ke li devas veni, alvoki,
inviti:
voki iun per gesto, letero;
ili vokis Loton, kaj diris al li: […] kiuj venis al vi dum la
nokto?
[5];
[li] sendis voki lian konstantan kuraciston
[6];
mia sorto min vokasZ
;
la tasko vokas min;
oni envokis la vagvendiston kun liaj komercaĵoj, sed nur por ke ili povu
amuziĝi pri li
Fab3
;
la okuloj aspektis kiel vokantaj al kompata helpo, kaj la lipoj tremetis
ChC
;
fine ni haltis, mia kondukanto manvokis min kaj ni elpaŝis
VaK
;
Zemokin mi flankenvokis sub iu preteksto por demandi lin pri la afero
VaK
;
(figure)
magistriĝo vokis, ankaŭ urba vivo post studado en la universitata vilaĝego
[7];
la morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas
PrV
;
venas kvazaŭ vokita kaj petita
PrV
(ĝustatempe);
multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj
PrV
.
venigi1
- 3.
- Telefonvoki: iam dum tiu replanado mi vokis ŝin en Italio por fari demandojn [8]; ĝis la vokita telefonnumero sin anoncos, ni legu unu Unuminutan Novelon [9].
- 4.
- (figure)
Elvoki2:
ekde kiam mi ekkonis Rikon, mi sentis ion neordinaran en li, ion, kio povus
voki krimon
ChV
;
Esperanto vokis la atenton de la internaciaj amas-komunikiloj
[10];
la dua plena albumo de Eterne Rima tuj vokas nian atenton ekde la titolo
[11].
posttiri2, provoki2
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 22:12
3. Claude Piron: Gerda malaperis, Ĉapitro 14
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Vojaĝo
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:5
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, AMO
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kontakto 50-jara
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
10. La Ondo de Esperanto, 2002, №3
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Recenzo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 22:12
3. Claude Piron: Gerda malaperis, Ĉapitro 14
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Vojaĝo
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:5
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, AMO
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kontakto 50-jara
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
10. La Ondo de Esperanto, 2002, №3
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Recenzo
- afrikanse:
- oproep
- albane:
- thirrje
- amhare:
- ይደውሉ
- angle:
- call
- arabe:
- دعوة
- armene:
- կոչ
- azerbajĝane:
- zəng edin
- beloruse:
- 1. зваць, клікаць 2. зваць, пазваць, клікаць, паклікаць, запрашаць, запрасіць 3. тэлефанаваць, званіць (па тэлефоне) 4. выклікаць, спрычыняцца
- bengale:
- কল
- birme:
- ခေါ်ဝေါ်
- bulgare:
- повиквам, повикам
- ĉeĥe:
- křičet, obeslat, volat, vyzvat, zavolat
- ĉine:
- 1. 呼叫 [hūjiào] 2. 召唤 [zhàohuàn]
- dane:
- opkald
- estone:
- üleskutse
- eŭske:
- deia
- filipine:
- tawag
- france:
- appeler
- galege:
- chamada
- germane:
- rufen 3. anrufen 4. hervorrufen
- greke:
- φωνάζω
- guĝarate:
- કૉલ
- haitie:
- apèl
- haŭse:
- kira
- hebree:
- לקרוא ל-
- hinde:
- कॉल
- hispane:
- llamar
- hungare:
- hív
- igbe:
- oku
- indonezie:
- 1. berseru, menyeru, menyerukan, menyuruh 2. memanggil 3. menelepon 4. mengakibatkan, menyebabkan
- irlande:
- glao
- islande:
- kalla
- itale:
- 1. chiamare
- japane:
- コール
- jave:
- telpon
- jide:
- רופן
- jorube:
- ipe
- kanare:
- ಕರೆ
- kartvele:
- დარეკეთ
- katalune:
- cridar
- kazaĥe:
- шақыру
- kimre:
- alwad
- kirgize:
- чакыруу
- kmere:
- ការហៅ
- koree:
- 통화
- korsike:
- d
- kose:
- umnxeba
- kroate:
- poziv
- kurde:
- bang
- latve:
- izsaukums
- laŭe:
- ໂທ
- litove:
- kvietimas
- makedone:
- повик
- malagase:
- antso
- malaje:
- panggilan
- malajalame:
- വിളി
- malte:
- sejħa
- maorie:
- karanga
- marate:
- कॉल
- monge:
- hu
- mongole:
- дуудлага
- nederlande:
- roepen
- nepale:
- कल
- njanĝe:
- kuitana
- okcidentfrise:
- belje
- okcitane:
- apelar
- panĝabe:
- ਕਾਲ ਦਾ
- paŝtue:
- غوښتنې
- pole:
- wołać, wzywać
- portugale:
- chamar
- ruande:
- hamagara
- ruse:
- 1. звать, призывать, призвать 2. звать, позвать
- samoe:
- valaʻau
- sinde:
- سڏ
- sinhale:
- ඇමතුම්
- skotgaele:
- ghairm
- slovake:
- vykríknuť, zavolať, zvolať
- slovene:
- razpis
- somale:
- wac
- ŝone:
- kufona
- sote:
- pitso
- sunde:
- nelpon
- svahile:
- simu
- taĝike:
- занг задан
- taje:
- โทร
- tamile:
- அழைப்பு
- tatare:
- шалтырату
- telugue:
- కాల్
- tibete:
- སྐད་གཏོང་
- ukraine:
- Телефонуйте
- urdue:
- کال
- uzbeke:
- chaqirish
- vjetname:
- gọi
- volapuke:
- vokön
voko
- Ago voki, rezulto de tiu ago: li ne aŭdis vian vokon; post la subiro de la suno tra la militistaro ekkuris voko: ĉiu en sian urbon, ĉiu en sian landon [12]; de ĉie aŭdiĝis vokoj pri kompato, vokoj pasiaj, obstinaj, kiuj baldaŭ ŝanĝiĝis en unu ĝeneralan krion QuV ; la sanskritaj preĝoj kaj sanktaj vokoj estas murmurataj de pastroj Ret ; voko al la dioj Ifigenio ; atendu la vokon de la reĝo Iŝtar ; li sentis la potencan vokon al tiu tasko VivZam ; sekvi la vokon de siaj deziroj Tor .
12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 22:36
- angle:
- call, calling
- beloruse:
- кліч, покліч, заклік, выклік
- ĉeĥe:
- instrukce pro vyvolání programu, volání, vyvolání
- ĉine:
- 召唤 [zhàohuàn], 召喚 [zhàohuàn], 吆喝 [yāohe]
- france:
- appel
- germane:
- Ruf, Rufen
- hispane:
- llamada
- hungare:
- hívás
- indonezie:
- panggilan, seruan
- japane:
- 呼び声 [よびごえ], 招き [まねき], 呼出音 [よびだしおん]
- katalune:
- crida
- pole:
- zawołanie, wezwanie
- ruse:
- зов, призыв, клич, вызов
- slovake:
- inštrukcia pre vyvolanie programu, volanie, vyvolanie
- ukraine:
- клич, заклик, поклик
- volapuke:
- vok
alvoki
(tr)
- 1.
-
Voki al si:
Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin
[13];
alvoku la laboristojn kaj donu al ili la salajron
[14];
Paŭlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris: konduku
ĉi tiun junulon al la
ĉefkapitano, ĉar li havas ion por diri
[15];
mi alvokis vin, por ke vi helpu min kunvoki la reprezentantojn
[16];
vin mi alvokas kiel atestantojn, ke mi metos finon al ĉi tiuj
friponaĵoj
[17];
ŝi tuj interrompis sin vidante taksion, kiun ŝi vigle alvokis
CKv
;
homo, kiu agas tiel, alvokas (altiras)
murdon al si
ChV
;
kunvoki
- 2.
-
Peti ion vokante:
la ĝenerala kunveno alvokas ĉiujn kunlaborantojn […], ĉu
partianojn, ĉu senpartiajn kamaradojn – […] helpi al la
administracio
Metrop
;
la fakaj organizaĵoj estis alvokitaj prepari proprajn konkretajn programojn
EeP
;
[per] la Rezolucio 1 […] la 53-a UK en Madrid (1968)
alvokis la Esperanto-organizaĵojn instigi siajn registarojn akcepti ĉiujn
konvenciojn rilatantajn al la Homaj Rajtoj
EeP
;
ili do ekmilitis kaj alvokis la ceterajn kantonojn al helpo
FSp
;
li alvokis la junularon sin dediĉi al internacia kunlaboro
[18].
admoni, apelacii, instigi, inviti
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 28:1
14. La Nova Testamento, Mateo 20:8
15. La Nova Testamento, La agoj 23:17
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 6
18. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Paĝoj El La Pasinteco
14. La Nova Testamento, Mateo 20:8
15. La Nova Testamento, La agoj 23:17
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 6
18. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Paĝoj El La Pasinteco
- angle:
- 1. to summon 2. to invoke
- beloruse:
- 1. зваць, клікаць, паклікаць 2. заклікаць, прасіць
- ĉeĥe:
- obeslat, přivolat, přivolávat, vyvolávat, vyzvat, vyzývat, zavolat
- ĉine:
- 拨打 [bōdǎ], 撥打 [bōdǎ], 呼叫 [hūjiào], 召唤 [zhàohuàn], 召喚 [zhàohuàn], 呼唤 [hūhuàn], 呼喚 [hūhuàn]
- france:
- appeler
- germane:
- anrufen 1. zu sich rufen, einberufen 2. aufrufen, auffordern
- hebree:
- לקרוא ל-, לבקש
- hispane:
- llamar
- hungare:
- 1. (magához) hív 2. felhív, felszólít
- indonezie:
- 1. memanggil kepada 2. meminta, memohon
- japane:
- 呼び寄せる [よびよせる], 呼びかける [よびかける]
- katalune:
- cridar, clamar, invocar
- nederlande:
- oproepen
- pole:
- 1. przywoływać 2. przyzywać
- ruse:
- 1. звать, призвать, позвать 2. призвать, призывать
- slovake:
- privolať, vyzvať, zavolať
- ukraine:
- закликати, скликати на ..
alvokiĝo
-
Destina inklino al iu grava celo, vivtasko, al iu profesio:
alta patrina alvokiĝo, kiu eĉ en tiu ĉi sia refiguraĵo purigas la koron
BdV
;
uzi esperanton, sed konstante privilegii unu kulturzonon, estas memkontraŭdira,
Esperanto havas sencon nur kiel trakondukilo […] aŭ ĝi respondos
al tiu sia alvokiĝo, aŭ ĝi mortos
BonaLingvo
;
la plej bonaj diplomitaj servis en la plej malfacilaj lokoj kiel parto de la
humanista alvokiĝo
[19];
sian tutan vivon [ŝi] malamis Esperanton, kiu por ŝia edzo estis
„kvazaŭ alvokiĝo, ia misio“
[20].
destino, konscienco, vivcelo
- angle:
- calling
- beloruse:
- прызваньне, схільнасьць, талент, прызначэньне
- ĉine:
- 上訴 [shàngsù], 上诉 [shàngsù]
- france:
- vocation
- germane:
- Berufung
- hispane:
- vocación
- hungare:
- hivatás, elhivatottság
- indonezie:
- pekerjaan, vokasi
- japane:
- 使命 [しめい], 天職 [てんしょく]
- katalune:
- vocació
- nederlande:
- roeping
- pole:
- powołanie
- ruse:
- призвание
- ukraine:
- покликання
elvoki
(tr)
- 1.
- Voki por elirigi: li elvokis Lazaron el la tombo kaj levis lin el la mortintoj [21]; unu post la alia [li] elvokis la infanojn VaK ; la kapitano pensis elvoki la markizon al duelo KPr ; per mallaŭta „bhai! bhai!“ [li] elvokis ilin el la arbaro IKr ; ne elvoku lupon el la arbaro PrV .
- 2.
- (figure)
Okazigi, estigi, kaŭzi:
tiu ĉi demando per sia naiveco elvokos
ridon[22];
trafaj formuloj elvokas entuziasmon kaj aplaŭdojn
Ret
;
modelo, por elvoki imitadon
Hamlet
;
jen Cezaro la granda falis! Antonio elvokas kompaton por Cezaro kaj koleron
kontraŭ la murdintojn
Ret
;
aranĝadi cirkludojn, elvokantajn miron pro sia lukso kaj malbona gusto
QuV
;
mi klopodis elvoki lian amon, por malfeliĉigi lin, kaj per tio servi al mia
diino
Iŝtar
;
ĉi tiu apenaŭ rimarkebla aludo elvokis fortan ruĝon sur la vangojn de la bela
virino
RBa
;
vorto […] elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj
[23].
veki.
- 3.
- (figure) Prezenti al la spirito vivan vidbildon: lia fantazio devas elvoki en lia spirito la tutan okazintaĵon kun ĉiuj […] detaloj Ret ; oni elvokas la bildon de ŝipo batata de la ondoj kaj vipata de ventego kaj pere de tiu bildo oni prezentas la danĝeron, kiu minacas Ret ; bona oratoro, al kiu ŝajnas, ke la preparita fino ne elvokus pli fortan efikon, rezignas pri ĝi Ret ; Alice, spiranta per la ribela aero, ne devus elvoki en mi tiajn idekunrilatojn Metrop ; la sprita penado mallongigi sian vojon elvokis, kiel ŝajnas, ankoraŭ pli eksterordinaran elpenson FK .
21.
La Nova Testamento, Johano 12:17
22. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 2
23. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
22. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 2
23. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
- angle:
- to evoke 1. to call forth, summon 2. to evoke, elicit
- beloruse:
- 1. клікаць, выклікаць 2. выклікаць, спрычыняцца, абуджаць 3. выклікаць, абуждаць
- ĉeĥe:
- vyvolat, vyzvat
- ĉine:
- 勾起 [gōuqǐ], 激起 [jīqǐ], 勾出 [gōuchū]
- france:
- évoquer
- germane:
- 1. heruasrufen 2. hervorrufen 3. hervorrufen
- hebree:
- להעלות, לעורר, לזמן
- hispane:
- evocar
- hungare:
- előidéz, megjelenít 1. kihív 2. kivált, előidéz
- indonezie:
- 1. membangkitkan, memanggil keluar 2. mengakibatkan, menyebabkan, menimbulkan
- japane:
- 呼び出す [よびだす], ひき起こす [ひきおこす], 想起させる [そうきさせる]
- katalune:
- cridar (per fer sortir), evocar
- nederlande:
- 1. te voorschijn roepen 2. ten gevolge hebben
- pole:
- 1. wywoływać 2. wywoływać 3. wywoływać
- ruse:
- вызвать, вызывать
- slovake:
- vyvolať
- tibete:
- སྐད་རྒྱག་
- ukraine:
- викликати
kunvoki
(tr)
- Voki al kunveno: Moseo kunvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al ili: aŭskultu, ho Izrael, la leĝojn kaj la regulojn […] [24]; mi kunvokis kontraŭ ili grandan kunvenon [25]; la mastrino […] kunvokas la tutan familion, por aŭskulti, kiel sovetia inĝeniero muzikas List’on Metrop ; noktmeze oni kunvokis urĝan partikunvenon kune kun la aktivistoj [26]; Zamenhof revis kunvoki „kongreson por neŭtrale-homa religio“ Zam .
24.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 5:1
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 5:7
26. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 5. La publika mallaŭdo.
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 5:7
26. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 5. La publika mallaŭdo.
- angle:
- to convoke, convene
- beloruse:
- склікаць
- ĉeĥe:
- svolat
- ĉine:
- 召开 [zhàokāi], 召開 [zhàokāi], 召 [zhào], 召开会议 [zhàokāihuìyì], 召開會議 [zhàokāihuìyì]
- france:
- convoquer
- germane:
- zusammenrufen
- greke:
- συγκαλώ
- hebree:
- לזמן
- hispane:
- convocar
- hungare:
- összehív
- indonezie:
- memanggil (utk berkumpul), mengadakan (sidang dsb.)
- japane:
- 召集する [しょうしゅうする], 呼び集める [よびあつめる]
- katalune:
- convocar
- nederlande:
- samenroepen
- pole:
- zwoływać
- portugale:
- convocar
- ruse:
- созвать, созывать
- slovake:
- zvolať
- ukraine:
- скликати
revoki
(tr)
- 1.
- Voki, por ke iu aŭ io revenu: grupo da laboristoj estis revokata al la hejmo InfanTorent2 ; la granda princo revokis la lojalan filon laŭ sia promeso, kaj nomis lin reganto de bela lando Iŝtar ; tri el ili, ĉiu havante glavegon, sin defendis kaj laŭeble penis revoki la ceterajn Rob ; saĝa patro lin revokis al realo for de l' revoj VivZam ; malfeliĉa maljunulo! la ĉiela Patro revokis lin (li mortis) al si [27]; (figure) la granda stacidomo revokis ĵus la feliĉan ekscitiĝon de la junaj jaroj, kiam lia plej ŝatata odoro estis tiu de la lokomotiva fumo LGA ; (figure) mi uzas la okazon por revoki en vian memoron la nomon de […] [28].
- 2.
-
Deklari, ke io antaŭe dirita, ne plu validu:
leteron, skribitan en la nomo de la reĝo kaj sigelitan per la reĝa ringo, oni ne
povas revoki
[29];
hodiaŭ estas granda tagmanĝo ĉe la urbestro, en efektiveco oni volis ĝin
revoki, sed estis por ili jam tro malfrue, la manĝo estis jam pretigita
[30];
ŝi volis revoki siajn pasintajn jarojn
HsT
;
mi ordonis sendi ilin en la kamparajn punlaborejojn […] sed tuj mi
revokos la decidon
QuV
.
fordecidi, malagnoski, revizii
27.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 8:8
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 8:8
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
- angle:
- 1. to revoke, summon back 2. withdraw
- beloruse:
- 1. адклікаць, выклікаць 2. адклікаць
- ĉeĥe:
- 1. odvolat, odvolávat, odřeknout, zrušit
- ĉine:
- 1. 召回 [zhàohuí], 撤回 [chèhuí], 吊銷 [diàoxiāo], 吊销 [diàoxiāo], 撤銷 [chèxiāo], 撤销 [chèxiāo]
- france:
- 1. rappeler 2. retirer
- germane:
- 1. zurückrufen 2. widerrufen
- hispane:
- 1. revocar
- hungare:
- 1. visszahív
- indonezie:
- 1. memanggil kembali 2. menarik kembali, mencabut (keputusan, perkataan, dsb.), membatalkan
- japane:
- 呼び返す [よびかえす], 呼び戻す [よびもどす], リコールする [りこーるする]
- katalune:
- 1. cridar (per fer tornar)
- nederlande:
- 1. terugroepen
- pole:
- 1. odwoływać
- ruse:
- 1. отозвать, вызвать (назад)
- slovake:
- 1. odrieknuť, odvolať, zrušiť
- ukraine:
- закликати вернутись, знову кликати, передзвонити (по телефону), відкликати
telefonvoki
- Altelefoni: la edzino diris, ke […] oni tuj telefonvoku la direktoron KrM ; Bruno […] lin telefonvokis petante permeson uzi kelkajn kanzonojn de li en Esperanto [31].
31.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
- angle:
- (call by) phone
- beloruse:
- тэлефанаваць, званіць (па тэлефоне)
- ĉine:
- 称为 [chēngwéi], 稱為 [chēngwéi], 召唤 [zhàohuàn], 召喚 [zhàohuàn], 呼叫 [hūjiào]
- france:
- appeler
- germane:
- anrufen (Telefon)
- indonezie:
- menelepon
- pole:
- wykonać telefon (potocznie), zadzwonić
juĝeja vokisto
- Juĝhelpanto, kiu vokas akuzitojn kaj la atestantojn al juĝeja kunsido, tenas en ĝi ordon, eventuale konsilas: en sia ofico kiel juĝeja vokisto Aapo estis brava viro [32].
32.
A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep
fratoj, 1947
- angle:
- court officer, court usher
- beloruse:
- пазывач (у судзе)
- ĉine:
- 庭丁 [tíngdīng]
- france:
- huissier-audiencier
- germane:
- Gerichtsdiener, Justizwachtmeister
- hispane:
- ujier
- pole:
- woźny sądowy
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.