*pro
- I.
-
*pro ↝
Prepozicio montranta:- 1. ↝
-
La kaŭzon, motivon de ago:
ni venis pro serioza afero
[1];
la maro estis griza pro ŝaŭmo;
mi ridas pro lia naiveco
[2];
li amas tiun knabinon pro ŝia beleco
[3];
li demandis ŝin […] pro kio
(vd kial)
ŝi ploras
[4];
mi timas pro la urbo, li jam de longe portas koleron kontraŭ ĝi
[5];
mi trinkos pro via sano
[6];
ne, pro Dio, li ne devas tion scii
(vd per)
[7]!
oni pro provo nur ekspiru sur ĝin kaj la
ŝaŭmaj vezikoj krevos
Hamlet
;
malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo
PrV
;
pro tio, ke
[8]...
de3, pri, kaŭze de, sekve de, danke al
Rim.: La distingo inter kaŭzo kaj celo de ago ne ĉiam klaras. Tial la prepozicioj por kaj pro povas alterni en iuj frazoj. Oni ne povas diri „morti por nesingardemo“ anstataŭ „morti pro nesingardemo“; sed inter „morti por la patrujo“ kaj „morti pro la patrujo„ ekzistas nur nuanco: la unua esprimas plivole la entuziasmon, la dua la rezignemon. Same pri „pagi monon pro io“ (emfazanta elspezon) kaj „pagi monon por io“ (emfazanta akiron). En „ĉiuj Egiptoj fosis pro akvo por trinki“ Zamenhof ne skribis „por akvo“ nur por eviti ripeton, sed por tie pli konvenus. - 2. ↝
-
La objekton, kiun oni interŝanĝas je alia:
kion vi donos pro tio
[9]?
pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon [kaj]
oleon
[10];
David aĉetis la bovojn pro kvindek sikloj
[11];
manĝaĵon aĉetu de ili pro mono
[12];
ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si egalparte la monon pro ĝi
[13];
kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi
[14];
ili demandis, kiom li postulas pro la feloj
[15];
okulon pro okulo, denton pro dento
[16];
niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro
(anstataŭ) la loĝantoj de la lando
[17];
vi manĝas grenon malnovan […], kaj vi elportos la malnovan
pro (anstataŭ) la nova
[18];
ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto
[19].
kontraŭ3, je, por3, por4
1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 22:18
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:17
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 24:24
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 2:6
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:35
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 24:18
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:24
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 32:17
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:10
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 35:31- beloruse:
- 1. праз, дзеля 2. за, наўзамен
- ĉeĥe:
- kvůli, pro, z důvodu
- france:
- 1. à cause de 2. contre (en échange de), en échange de
- germane:
- ~ kio: weshalb, warum mi timas ~...: ich fürchte um die Stadt ~ via sano: auf deine Gesundheit ~ Dio: um Gottes Willen ~ tio, ke: deshalb, weil, darum, weil 1. wegen, um ... willen, vor (wegen) okulon ~ okulo, denton ~ dento: Aug' um Auge, Zahn um Zahn 2. für, statt
- hispane:
- 1. por, a causa de
- hungare:
- miatt, -ért okulon ~ okulo, denton ~ dento: szemet szemért, fogat fogért
- katalune:
- 1. a causa de
- nederlande:
- 1. wegens, dank zij 2. tegen
- okcitane:
- 1. a causa de
- portugale:
- por, por causa de, por amor de, em troca de
- ruse:
- 1. из-за 2. за (о цене), ради
- slovake:
- kvôli, pre
- svede:
- på grund av, för
- tokipone:
- tan
- volapuke:
- 1. dem
- II.
-
-
Prefikso samsenca kiel la prepozicio:
- 1.
- propeka ofero [20]; la prokulpa virŝafo [21]; propeka kapro PrV ; la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran [22]; promalĉastaj donacoj [23] (donacoj pro malĉastiĝo); niajn domojn ni donas proprunte [24] (pro prunto).
- 2.
- anĝelo proparolanta [25] (parolanta anstataŭ iu, favore por iu); li ĉiam vivas, por propeti pro ili (peti favore al ili) [26].
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:12
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:16
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 2:9
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 23:18
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 5:3
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 33:23
26. La Nova Testamento, Hebreoj 7:25- ĉeĥe:
- pro, kvůli
- hungare:
- miatti, érte való
20.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:12
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:16
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 2:9
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 23:18
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 5:3
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 33:23
26. La Nova Testamento, Hebreoj 7:25
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:16
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 2:9
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 23:18
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 5:3
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 33:23
26. La Nova Testamento, Hebreoj 7:25