*ter/o
*tero

- 1. ↝
-
La planedo,
sur kiu la homoj loĝas:
de atendo kaj espero pereis multaj sur la tero
PrV
;
la tero ne estas la plej paca planedo
[1].
(♁)
terglobo
mondo
- 2.
- Ekstera firma tavolo de ĉi tiu planedo: super la tero sin trovas aero [2]; eĉ el sub la tero aperas la vero PrV ; kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero PrV ; sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro PrV ; li ĵetis min sur la teron [3]; ili ĵetiĝis vizaĝaltere [4]; helhaŭtuloj rabadis de aborigenoj la teron [5]; ĉiu terpeco estas prilaborata de la kamparanoj, kiuj kultivas ĉion disponeblan [6].
- 3. ↝
-
Substanco el kiu konsistas tiu tavolo:
argila, sabla, seka, kulturebla tero;
terkulturo;
pot' el tero
PrV
;
el sama tero devenas, saman sukon entenas
PrV
.
argilo, grundo
- 4.
- Solida grundo kontraste al akvo ekzemple rivera aŭ mara: atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero PrV ; ne moku riveron, ne atinginte la teron PrV ; ankaŭ sur la maro, kiel sur la tero, la sorto daŭrigas metadi al li malhelpojn [7]; laŭdu la maron, sed restu sur tero PrV .
1.
Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007070.html
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
3. Monato, Robert Robertson: Reago: Metempsikozo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:45
5. Monato, Igarasi Takeo: Torĉo de hipokriteco
6. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, De Eube el Odeso
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
3. Monato, Robert Robertson: Reago: Metempsikozo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:45
5. Monato, Igarasi Takeo: Torĉo de hipokriteco
6. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, De Eube el Odeso
- angle:
- earth
- beloruse:
- зямля 1. Зямля
- bulgare:
- 1. Земя
- ĉeĥe:
- půda, zem, zemina, země
- ĉine:
- 土 [tǔ] 1. 地球 [dìqiú]
- france:
- terre
- galege:
- terra 1. Terra
- germane:
- Erde
- hebree:
- ארץ 1. כדור הארץ 2. קרקע 3. אדמה
- hispane:
- tierra 1. Tierra
- hungare:
- 1. Föld 2. föld 3. föld, agyag
- indonezie:
- 1. bumi 3. tanah
- itale:
- terra 1. Terra
- kurde:
- 3. ax
- nederlande:
- 1. aarde, aardbol 2. grond, land 3. aarde, grond
- pole:
- 1. Ziemia 2. ziemia, skorupa ziemska 3. ziemia 4. ziemia, ląd
- portugale:
- terra 1. Terra
- ruse:
- земля 1. Земля
- slovake:
- pôda, zem
- tokipone:
- ma
- turke:
- 1. dünya, Yer 2. yeryüzü, dünya 3. toprak
- volapuke:
- 2. glun 3. glun
tera 
- 1.
- Apartenanta al la planedo tero: la tera supraĵo; la tera diametro; la teraj polusoj [8]; teraj regnoj [9]; la tuta tera globo [10]; nenia tera okulo povis vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn [11]; en la tera nokto ni rigardas supren al la steloj [12].
- 2. ↝
-
El la substanco de la tero:
tera poto;
arĝento, purigita en tera fandujo
[13].
argila
8.
Monato, Kaj
la Suno Haltis... , 93/11
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 12:8
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 12:6
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 12:8
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 12:6
- angle:
- 1. terrestrial, earthly, telluric 2. earthen
- beloruse:
- 1. зямны 2. земляны
- ĉeĥe:
- pozemský, půdní, zemní
- france:
- en terre, terrestre
- galege:
- 1. terrestre, telúrico 2. térreo, terroso
- germane:
- 1. irdisch 2. irden, erdig
- hebree:
- 1. ארצי
- hispane:
- 1. terrestre, telúrico, terreo 2. terrenal, térreo, terroso
- hungare:
- 1. földi, föld- 2. földes, föld-, agyag-
- itale:
- terrestre 2. terreo
- nederlande:
- 1. aard- 2. aarden
- pole:
- 1. ziemski 2. ziemny
- portugale:
- terrestre 1. telúrico
- ruse:
- 1. земной 2. земляной
- slovake:
- zemský
alteriĝi, surteriĝi ↝
(ntr)
-
Alveni al la tera surfaco.
- a)
Atingi teron post surakva veturo: La 6-an de junio, 1944, la koalicia armeo komencis alteriĝi en Normandio en suda parto de Francio [14]; la terbordo estis sur deklivo, tiel ke ne estis loko por surteriĝi [15].
- b)
Surgrundiĝi post flugo: lia aviadilo malfruis, kaj alia ne povis ĝuste alteriĝi pro la nebulo [16]; ni flugas dek mil futojn alte, dekstre vi vidas la Alpojn, maldekstre insuleton; post dekdu minutoj ni surteriĝos en Bervalo [17].
deteriĝi1
14.
-:
Alteriĝo en Normandio
, Ĉina Radio Internacia, 2005
15. D. Defo, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, 1908
16. J. Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
17. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
15. D. Defo, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, 1908
16. J. Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
17. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
- angle:
- to land, go ashore
- beloruse:
- прызямліцца
- france:
- atterrir
- galege:
- aterrar (aterraxe)
- germane:
- landen
- hebree:
- לנחות \נחת\
- hispane:
- aterrizar
- hungare:
- földet ér, landol
- itale:
- atterrare (atterraggio)
- nederlande:
- landen
- pole:
- lądować, przybijać do lądu
- portugale:
- aterrissar
- rumane:
- ateriza
- ruse:
- приземлиться
ĉeftero ↝
Pli granda terpeco, kontinento aŭ granda insulo kontraste al pli malgranda: ekde la 19a jarcento oni eltiras graniton en ŝtonminejo en la nordo de la insulo, transportas ĝin […] per ŝipo al la ĉeftero [18]; la insulanoj finfine devis rezigni pri sia konstanta batalo kontraŭ malfavoraj kondiĉoj kaj malvolonte translokiĝis al la irlanda ĉeftero [19]; antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj, leviĝo de la marnivelo disigis la insulon de la aŭstralia ĉeftero [20].
18.
Monato, Garbhan Macaoidh: Mistera
insulo Ailsa Craig, 2004
19. Monato, Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj, 2007
20. M. Furness: Kanguru-insulo, edukado.net, 2008-01-29
19. Monato, Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj, 2007
20. M. Furness: Kanguru-insulo, edukado.net, 2008-01-29
- angle:
- mainland
- france:
- continent (subst.), ile principale
- germane:
- Hauptinsel, Festland
deteriĝi ↝
(ntr)
Ekflugi de sur la tero: la aviadilo tute ne fervoris por deteriĝi [21]; la flugmaŝino komencis deteriĝi kaj kraŝis en alian flugmaŝinon, kiu tre malfeliĉe hazarde ankoraŭ baris la vojon [22].
alteriĝi1.b
- france:
- décoller du sol
- germane:
- abheben starten
eksterterano
↝ 
- Supozata vivulo pli-malpli homsimila, kiu ne venus de la planedo tero: eksterterano invitis la ĵurnaliston al sia fluganta telero [23]; eĉ se vi estus eksterterano vi rajtus kritiki la malbonaĵojn de la tero [24].
23.
Monato, last: Verdaj
vizitontoj, 2009
24. E. Fabian: R: Kie estas la stranguloj?, soc.culture.esperanto, 2002-05-25
24. E. Fabian: R: Kie estas la stranguloj?, soc.culture.esperanto, 2002-05-25
- angle:
- extraterrestrial
- ĉeĥe:
- mimozemšťan
- france:
- extra-terrestre (subst.)
- galege:
- extraterrestre
- germane:
- Außerirdischer
- hispane:
- extraterrestre
- itale:
- extraterrestre, alieno
- pole:
- istota pozaziemska, ufoludek, marsjanin
- portugale:
- extraterrestre
- ruse:
- инопланетянин
- slovake:
- mimozemšťan
*enterigi ↝
- 1.
- Meti en la teron: enterigi trezoron, markoton; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj PrV .
- 2. ↝
- Sepulti metante la korpon de mortinto en subteran tombon: permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron [25]; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon [26]; kiu eltrinkos la pokalojn […] povos uzi la glavon, kiu estas enterigita antaŭ la sojlo [27].
- 3.
- (figure) Forgesigi, vanigi, neniigi: se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de lingvo internacia jam delonge estus tute senkreditigita kaj enterigita [28]; ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita EE .
25.
La Nova Testamento, S. Luko 9:59
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:6
27. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, du fratoj
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:6
27. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, du fratoj
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
- angle:
- to bury
- beloruse:
- 1. закапаць, зарыць 2. пахаваць, хаваць 3. пахаваць
- ĉeĥe:
- pohřbívat, uložit do země, zakopávat
- france:
- enterrer
- galege:
- enterrar, soterrar 2. inhumar, sepultar
- germane:
- 1. eingraben 2. begraben 3. begraben
- hebree:
- 1. לטמון \טמן\, להטמין \טמן\ 2. לקבור \קבר\
- hispane:
- enterrar, soterrar 2. inhumar, sepultar
- hungare:
- 1. elás, földbe ás 2. eltemet, elhantol 3. eltemet
- itale:
- seppellire, sotterrare, inumare, interrare
- nederlande:
- 1. ingraven 2. begraven 3. begraven
- pole:
- 1. zakopywać 2. pochować 3. zakopywać, pochować
- portugale:
- enterrar, soterrar 2. inumar, sepultar
- ruse:
- 1. закопать, зарыть 2. хоронить, похоронить, захоронить 3. похоронить
- slovake:
- pochovať, zahrabať do zeme, zakopať
elterigi
- Eltiri el la tero: mi nur elterigis tion, pri kio iom forgesis la postaj generacioj [29]; arkeologoj elterigis kaj transdonis al la loka muzeo kvanton da gravaj objektoj, kiuj laŭ noto en historia libro estas aĵoj de antaŭ pli ol 2000 jaroj [30]; elterigado de ercoj [31].
29.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
30. Monato, Mu Binghua: Senmonaj muzeoj, 2005
31. J. Mendl: Konsekvencoj de ekonomiaj transformoj, Monato, 2002:12, p. 10a
30. Monato, Mu Binghua: Senmonaj muzeoj, 2005
31. J. Mendl: Konsekvencoj de ekonomiaj transformoj, Monato, 2002:12, p. 10a
- angle:
- to unearth
- beloruse:
- выкапаць, адкапаць, раскапаць
- ĉeĥe:
- vykopat ze země
- france:
- déterrer
- galege:
- desenterrar, exhumar
- germane:
- ausgraben
- hispane:
- desenterrar, exhumar
- hungare:
- kiás, kihantol
- itale:
- dissotterrare, esumare, disseppellire
- nederlande:
- opgraven
- pole:
- odkopywać
- portugale:
- desenterrar, exumar
- ruse:
- откопать, раскопать
- slovake:
- vybrať, vyhrabať
Novtero
↝ 
- angle:
- Newfoundland
- ĉeĥe:
- Nová Země
- france:
- Terre-Neuve
- galege:
- illa de Terra Nova, Terra Nova
- germane:
- Neufundlan
- hispane:
- isla de Terranova, Terranova
- itale:
- Terranova
- portugale:
- ilha da Terra Nova, Terra Nova
- slovake:
- Nová Zem
subteraĵo ↝
-
Natura aŭ artfarita spaco sub la tero:
ili iris malsupren en la subteraĵojn de la templo de
Ptah kaj baldaŭ atingis vastan kelon
[34];
en la subteraĵoj de liaj turoj oni regaladu vin per akvo kaj
pano tiel longe,
ĝis viaj haroj elkreskos kiel aglaj plumoj
[35];
la subteraĵoj de Palermo
[36].
kelo, tunelo
34.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 14a
35. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
36. Monato, Roberto Pigro: En Palermo subtere, 2014
35. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
36. Monato, Roberto Pigro: En Palermo subtere, 2014
- angle:
- subterrane
- beloruse:
- падвал, падзямельле , склеп, сутарэньне
- france:
- souterrain (subst.)
- germane:
- Verlies, Keller
- hebree:
- מנהרה
- hungare:
- föld alatti járat, föld alatti építmény
- nederlande:
- onderaardse gang
- pole:
- podziemie
- ruse:
- подземелье, подвал
surtera
- Okazanta aŭ vivanta sur la tero: surteraj bestoj [37]; surtera loĝejo [38]; enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj [39]; en la loĝejo de la surtera etaĝo li demetis la pulvoplenajn vestojn [40]; li diris adiaŭ al la mondo surtera (mortis) PrV .
37.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:24
38. La Nova Testamento, II. Korintanoj 5:1
39. La Nova Testamento, Filipianoj 2:10
40. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
38. La Nova Testamento, II. Korintanoj 5:1
39. La Nova Testamento, Filipianoj 2:10
40. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
- angle:
- terrestrial
- beloruse:
- наземны, зямны
- ĉeĥe:
- pozemní, pozemský, vezdejší
- france:
- terrestre
- germane:
- irdisch, oberirdisch
- hungare:
- földi
- nederlande:
- bovenaards, bovengronds
- pole:
- naziemny
- ruse:
- наземный, земной
- slovake:
- pozemný, pozemský
surterigo
- angle:
- landing
- bulgare:
- кацане
- germane:
- Landung
terglobo
↝ 
- Tero1: tergloba varmiĝo [43]; la estigita tertremo estis mezurebla sur la tuta terglobo [44]; la gripviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn, kiuj povas endanĝerigi la tutan terglobon [45]; pli vasta ol la terglobo [46].
43.
Monato, Stefan MacGill: Dudirekta instruo
kaj influo, 2005
44. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
45. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
46. Monato, Hose Marques: Argentino: Vojaĝo al la provinco Tukumano
44. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
45. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
46. Monato, Hose Marques: Argentino: Vojaĝo al la provinco Tukumano
- angle:
- globe
- beloruse:
- Зямля, зямны шар, зямная куля
- ĉeĥe:
- zeměkoule
- ĉine:
- 地球 [dìqiú]
- france:
- globe terrestre
- germane:
- Erdkugel
- hebree:
- כדור הארץ
- hispane:
- globo terráqueo
- hungare:
- földgolyó
- nederlande:
- aardbol, aarde
- pole:
- kula ziemska, glob ziemski, Ziemia
- ruse:
- Земля, земной шар
- slovake:
- zemeguľa
terkapo
↝ 
- angle:
- cape, promontory
- beloruse:
- мыс
- ĉeĥe:
- mys
- france:
- cap, promontoire
- germane:
- Kap, Landspitze
- hispane:
- cabo
- hungare:
- fok (tengerbe nyúló), hegyfok
- nederlande:
- kaap, voorgebergte
- pole:
- cypel, przylądek
- rumane:
- cap, promontoriu
- slovake:
- mys, zemský výbežok do mora
- svede:
- udde
- turke:
- burun
terkonekto ↝
Tiu konekto per drato inter elektra aparato kaj la tero, kiun oni faras por utiligi la tersurfacon kiel unu platon de granda kondensatoro, kies alia plato povas esti la anteno.
- angle:
- ground (electrical)
- beloruse:
- зазямленьне
- ĉeĥe:
- uzemnění
- france:
- terre (électricité)
- germane:
- Erde (Elektr.)
- hebree:
- הארקה
- hungare:
- földelés
- nederlande:
- aarding
- pole:
- uziom, uziemnienie
- ruse:
- заземление
- slovake:
- uzemnenie
terkontakto ↝
Okaza kontakto de elektra kondukilo kun la tero, kien elfluas kaj perdiĝas parto de la kurento de la cirkvito.
liki
- angle:
- ground
- beloruse:
- замыканьне на зямлю
- ĉeĥe:
- uzemnění
- hebree:
- הארקה
- hungare:
- földrövidzárlat
- nederlande:
- aarding
- pole:
- przebicie do ziemi
- ruse:
- замыкание на землю
- slovake:
- zemný kontakt, zvod
terlaboristo
Salajrulo, kiu prilaboras la teron: Kain fariĝis terlaboristo [49]; la estro de la terlaboristoj estas Hebreo [50].
49.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:2
50. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
50. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
- angle:
- agricultural worker, farm hand
- ĉeĥe:
- zemědělský dělník
- france:
- ouvrier agricole
- germane:
- Feldarbeiter, Ackerbauer
- hebree:
- עובד אדמה, חקלאי
- hungare:
- béres, mezőgazdasági munkás, mezei munkás
- nederlande:
- landbouwer
- pole:
- robotnik do prac ziemnych
- ruse:
- сельскохозяйственный рабочий
- slovake:
- poľnohospodársky robotník
terlango
↝ 
Longa, mallarĝa strio de tero, kiu etendiĝas en maron, lagon aŭ riveron: la kurŝa terlango, dividita inter Litovio kaj Rusio [51]; kelkaj rokplatoj kuŝis kiel malgrandaj terlangoj en la neprofunda akvo [52].
terkapo
51.
Monato, Laimius Straznickas: Terlango
‐ natura valoro
52. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 2a
52. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 2a
- angle:
- spit
- beloruse:
- каса (геагр.)
- ĉeĥe:
- kosa
- france:
- cap, langue de terre
- germane:
- Landzunge
- hebree:
- לשון יבשה
- hispane:
- cordón litoral
- hungare:
- földnyelv
- itale:
- lingua di terra
- nederlande:
- landtong
- pole:
- cypel, mierzeja
- portugale:
- cordão litoral
- ruse:
- коса (геогр.)
- slovake:
- mys, zemský výbežok
termezurado 
Mezurado de la surfaco de agro, arbaro, herbejo, dislimi ilin ktp: la malnova termezura stango [53]; inĝeniaj instrumentoj por termezurado kaj vojkonstruo [54].
53.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, kuristoj
54. Monato, Garbhan Macaoidh: Kampoj de Soria Antonio Machado, universala poeto, 2004
54. Monato, Garbhan Macaoidh: Kampoj de Soria Antonio Machado, universala poeto, 2004
- angle:
- to survey land
- ĉeĥe:
- měřit v terénu
- france:
- arpenter (mesurer les surf.)
- germane:
- Landvermessung
- hungare:
- felmér (földet)
- nederlande:
- landmeten
- ruse:
- межевать
- slovake:
- zameriavať zemské plochy
termezuristo ↝
Tiu kies profesio estas termezurado: termezuristo laborema kaj modesta VivZam ; en samajn figurojn estas ja dividataj niaj kampoj, kaj la ŝtataj termezuristoj lernas ilin en la lernejoj [55]; lia kariero ĉi tie estis termezuristo [56].
55.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 2
56. Monato, Elson B. Snow: Kapitano Postnikov, 2005
56. Monato, Elson B. Snow: Kapitano Postnikov, 2005
- angle:
- land surveyor
- beloruse:
- каморнік, землямер
- ĉeĥe:
- zeměměřič
- france:
- arpenteur
- galege:
- agrimensor
- germane:
- Landvermesser, Geodät
- hispane:
- agrimensor
- hungare:
- földmérő
- itale:
- agrimensore
- nederlande:
- landmeter
- pole:
- mierniczy
- portugale:
- agrimensor
- ruse:
- землемер
- slovake:
- zememerač
ternukso 
- 1. ↝
Specio de arakido, herbo, kies semgrajnoj maturiĝantaj en subtera guŝo estas manĝeblaj, kaj liveras oleon kaj grasan butersimilan ŝmiraĵon.
- 2. ↝
La guŝo aŭ unu el la ordinare du enaj semgrajnoj de ternukso1: la asteroido havas formon similan al ternukso [57]; okcident-Afrika plado de ternukso, viando, tomato, cepo, ajlo [58].
57.
Astronomio
58. Maafe
59. H. Zell, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Arachis_hypogaea_004.JPG
58. Maafe
59. H. Zell, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Arachis_hypogaea_004.JPG
- angle:
- peanut
- ĉeĥe:
- arašíd, arašídový oříšek, podzemnice olejná
- france:
- cacahouète
- galege:
- cacahuete
- germane:
- Erdnuss
- hebree:
- בוטן
- hispane:
- cacahuate, cacahuete, maní
- hungare:
- amerikai mogyoró, földimogyoró, búrmogyoró
- indonezie:
- kacang tanah
- itale:
- arachide 2. nocciolina, nocciolina americana, bagigi, seme di arachide, spagnoletta
- nederlande:
- aardnoot
- pole:
- orzeszek ziemny, arachid
- ruse:
- арахис, земляной орех
- slovake:
- arašid, podzemnica olejná
terparto ↝
Mondoparto: Kaj tamen, malgraŭ tio, P. partoprenis en la disvolvigo de E plej aktive kaj donis ekde la unuaj tempoj al la mondo la plej eminentajn E-istojn. La gazetaro eliranta en unu terparto estis legata en la dua... [60].
- angle:
- landmass, continent
- beloruse:
- частка сьвету
- ĉeĥe:
- kontinent, světadíl
- france:
- région du monde
- germane:
- Erdteil
- hungare:
- földrész
- nederlande:
- werelddeel
- pole:
- kontynent
- ruse:
- часть света
- slovake:
- kontinent, svetadiel
terpeco ↝
-
Pli-malpli granda peco de tero:
la tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraŭ
dudek kvin
mil (mezurstangoj)
[61];
ĉi tie […] ĉiu terpeco estas historia
[62];
sur la sama terpeco oni konstruis belan domon
[63];
replugita kampo, kie la verdaĵo elvidiĝas el la renversitaj
terpecoj
[64].
parcelo
61.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 48:20
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ligo de amikeco
63. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malnova domo
64. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo (Legendo)
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ligo de amikeco
63. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malnova domo
64. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo (Legendo)
- angle:
- plot, lot
- beloruse:
- палетак, пляц
- ĉeĥe:
- parcela, pozemek
- france:
- terrain
- germane:
- Scholle (Acker), Stück Land, Ackerscholle, Erdscholle, Ackerfläche, Grundstück
- hebree:
- פיסת קרקע
- hungare:
- földdarab
- nederlande:
- landgoed
- pole:
- skrawek ziemi
- ruse:
- участок земли
- slovake:
- kus zeme, pozemok
*terpomo
↝ 
Manĝebla radikotubero de la terpomujo, vaste uzata kiel legomo kaj por produkti amelon: vi ricevos de mi sakon da terpomoj [65]; kelke da rostitaj terpomoj kaj bongustan grasan pecon da ŝinko ŝi ricevis [66]; terpoma kampo [67]; terpomŝelo [68]; senŝeligi terpomon [69]; frititaj terpomoj [70]; terpomkaĉo [71].
65.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
67. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
68. Monato, Boris Kolker: Edukemaj bestoj
69. Monato, Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo, 2009
70. Monato, Petro Desmet': Jubile, jubilade, gargantuece palatkareseme, 2006
71. Monato, S. Maul: Kiel savi la germanan kulturon
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
67. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
68. Monato, Boris Kolker: Edukemaj bestoj
69. Monato, Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo, 2009
70. Monato, Petro Desmet': Jubile, jubilade, gargantuece palatkareseme, 2006
71. Monato, S. Maul: Kiel savi la germanan kulturon
- angle:
- potato
- beloruse:
- бульба
- bulgare:
- картоф
- ĉeĥe:
- brambora
- france:
- pomme de terre
- galege:
- pataca, baloca, castaña, castaña da terra
- germane:
- Kartoffel ~pomŝelo: Kartoffelschale frititaj ~pomoj: Bratkartoffeln ~pomkaĉo: Kartoffelbrei
- hebree:
- תפוח אדמה
- hinde:
- आलू [ālū]
- hispane:
- papa, patata
- hungare:
- burgonya (termés), krumpli (termés)
- indonezie:
- kentang
- itale:
- patata
- nederlande:
- aardappel (vrucht)
- pole:
- ziemniak, kartofel
- portugale:
- batata, semilha
- ruse:
- картофель
- slovake:
- zemiak
- turke:
- patates
*terpomujo
↝ 
- angle:
- potato (plant)
- beloruse:
- бульбятнік
- ĉeĥe:
- brambora
- france:
- pomme de terre (plante)
- germane:
- Kartoffel (-pflanze)
- hispane:
- patata, papa
- hungare:
- burgonya (növény), krumpli (növény)
- itale:
- patata
- latinece:
- Solanum tuberosum
- nederlande:
- aardappel (plant)
- portugale:
- batata
- ruse:
- картофель (растение)
- slovake:
- zemiak
- turke:
- patates
terpomfloko
↝ 
HejmVort
Ĉipso: saketoj enhavantaj, ekzemple, ĉokoladojn, nuksojn aŭ terpomflokojn [72]; japanoj pli kaj pli dikiĝis pro usonstilaj vivmaniero kaj manĝaĵoj kiel hamburgeroj, terpomflokoj kaj Koka-kolao [73].
72.
Monato, John Gobourne: Tiam ...
kaj nun, 2012
73. Monato, Hori Yasuo: Dikuloj maldikiĝu!, 2009
74. Rainer Zenz : https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Kartoffelchips-1.jpg
73. Monato, Hori Yasuo: Dikuloj maldikiĝu!, 2009
74. Rainer Zenz : https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Kartoffelchips-1.jpg
- angle:
- potato chip (usone), crisp (brite)
- france:
- chips
- germane:
- Kartoffelchip
- hispane:
- papas fritas (plural)
- hungare:
- burgonyaszirom, csipsz
- nederlande:
- chip (aardappelchip)
- pole:
- chips, chrupka ziemniaczana, chrupka kartoflana
- ruse:
- чипсы (plurale)
terpomfingro
↝ 
HejmVort
Frito: hamburgeroj kaj terpomfingroj en rapidmanĝejo [75]; keĉupo […] por trempi en ĝi frititajn terpomfingrojn [76].
75.
Vikipedio, Rapidmanĝejo
76. Vikipedio, Keĉupo
77. Lupus in Saxonia, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:%2BPommes_Rot_-_Bild_001.jpg
76. Vikipedio, Keĉupo
77. Lupus in Saxonia, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:%2BPommes_Rot_-_Bild_001.jpg
- angle:
- French fry (usone), potato chip (brite)
- france:
- frite
- germane:
- Pommes frites, Fritten
- hebree:
- טוℷן, צ'יפס (אחד)
- hispane:
- papas a la francesa (plural)
- hungare:
- hasábburgonya
- nederlande:
- friet, frites, patat (frites)
- pole:
- frytka
- ruse:
- картофель во фритюре, картофель жареный соломкой
terskuo ↝
- angle:
- seismic tremor, wave, shock
- beloruse:
- штуршок (падчас землятруса)
- ĉeĥe:
- otřes půdy, seizmický otřes
- france:
- secousse tellurique
- hungare:
- földlökés
- nederlande:
- aardtrilling
- pole:
- ruch tektoniczny
- ruse:
- толчок (при землетрясении)
- slovake:
- záchvev zeme
tertremo
↝ 
Grava movo de la terkrusto, ordinare okaziganta domfalojn ktp: jen okazis granda tertremo [79]; fariĝis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuiĝis [80]. en la tertremo mortis sep mil homoj [81]; tertremo kaŭzita supozeble de vulkana aktivado [82]; tsunamo[n] kaŭzis la submara tertremo pro la eksplodo de la kratero [83].
79.
La Nova Testamento, Mateo 28:2
80. La Nova Testamento, La agoj 16:26
81. La Nova Testamento, Apokalipso 11:13
82. Monato, Hori Jasuo: Erupcias maltrankvilo
83. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
80. La Nova Testamento, La agoj 16:26
81. La Nova Testamento, Apokalipso 11:13
82. Monato, Hori Jasuo: Erupcias maltrankvilo
83. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
- angle:
- earthquake
- beloruse:
- землятрус
- bulgare:
- земетресение
- ĉeĥe:
- otřes půdy, seizmický otřes
- france:
- séisme, tremblement de terre
- galege:
- terremoto, sismo, tremor, tremor de terra
- germane:
- Erdbeben
- hispane:
- temblor, terremoto, seísmo, sismo, temblor de tierra, movimiento telúrico
- hungare:
- földrengés
- indonezie:
- gempa
- itale:
- terremoto, scossa tellurica, sismo
- nederlande:
- aardbeving
- pole:
- trzęsienie ziemi
- portugale:
- sismo, terremoto, tremor de terra, terramoto, abalo sísmico
- ruse:
- землетрясение
- slovake:
- záchvev zeme
terzono
- 1.
- Mallarĝa areo de tero: Evian kuŝas sur mallarĝa terzono enŝlosita inter la Alpoj kaj la lago [84].
- 2.
Ĉiu el la kvin grandaj dividoj de la terglobo, inter la tropikoj kaj la polusoj: varmega, mezvarma, glacia terzono.
84.
Monato, Claude Piron: Francio
invitas, Svislando suferas, 2003
- angle:
- geographical zone
- beloruse:
- кліматычная зона
- ĉeĥe:
- zemské pásmo, zeměpisné pásmo, zóna
- germane:
- 1. Landstrich 2. Klimazone
- hungare:
- égtáj
- nederlande:
- aardgordel
- pole:
- strefa (klimatyczna)
- ruse:
- климатический пояс
- slovake:
- zemský pás (klimatický)
administraj notoj
pri
sub~aĵo :
~konekto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~kontakto: Mankas fontindiko.
~kontakto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~nukso: Mankas verkindiko en fonto.
~parto: Mankas dua fontindiko.
~pomujo: Mankas dua fontindiko.
~pomujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~pomfloko: Mankas verkindiko en fonto.
~pomfingro: Mankas verkindiko en fonto.
~skuo: Mankas dua fontindiko.
~zono: Mankas dua fontindiko.
Mi ĝeneraligis la difinon, kiu ampleksis nur "galerion fositan". La tradukoj eble ne plu tute ĝustas. [ĵv]~konekto: Mankas fontindiko.
~konekto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~kontakto: Mankas fontindiko.
~kontakto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~nukso: Mankas verkindiko en fonto.
~parto: Mankas dua fontindiko.
~pomujo: Mankas dua fontindiko.
~pomujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~pomfloko: Mankas verkindiko en fonto.
~pomfingro: Mankas verkindiko en fonto.
~skuo: Mankas dua fontindiko.
~zono: Mankas dua fontindiko.