2optimism/o PVEF

optimismo

1.
(komune) Fido, firma espero pri feliĉa estonteco, pri la sukceso de iu entrepreno ks: rigardi kun optimismo al la nova jaro [1]; li certe sukcesos, lia timo miksiĝis kun ekscito de optimismo [2]; nenio estas pli danĝera ol blinda optimismo [3]; eĉ en plej amaraj momentoj aperas optimismo [4]; vi iomete plenigis mian ofte malgajan kaj malplenan animon per ĝojo kaj optimismo [5]; rapide evidentiĝis, ke la komenca optimismo ne estis pravigita [6]. ANT:pesimismo1VD:espero, fido, sereno2
2.
FIL Doktrino, laŭ kiu la mondo harmonias kaj estas aŭ povas iĝi plejeble bona: optimismo estas, diris Kandid, la obstinego asertadi, ke ĉio estas bona, kiam oni malbone statas; Keynes elkreskis en bonhava medio karakterizata per optimismo kaj kredo ke la mondon povas ŝanĝi la intelekta elito [7]. ANT:pesimismo2
1. Monato, Stefan Maul: Problemoj ne solvataj, 2007
2. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, III.
3. Eŭgeno Lanti: Absolutismo, parolado, 1934, El Verkoj De E. Lanti, p. 75
4. C. Minnaja: Meritanta ne nur reeldonon, Monato, 2001:7a, p. 28a
5. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, IV
6. MonatoMarc Vanden Bempt
7. B. Sandelin: Makroekonomiko en la 20a jarcento, Monato, 2001:9a, p. 14a
angle:
optimism
beloruse:
аптымізм
bulgare:
оптимизъм
ĉeĥe:
optimizmus
ĉine:
乐观主义 [lèguānzhǔyì], 樂觀主義 [lèguānzhǔyì]
france:
optimisme
germane:
Optimismus 1. Zuversicht, Lebensbejahung, Aufbruchstimmung
greke:
1. αισιοδοξία
hungare:
1. derülátás, optimizmus
japane:
オプティミズム, 楽天主義 [らくてんしゅぎ], 楽観 [らっかん]
nederlande:
1. optimisme
pole:
optymizm
portugale:
1. o(p)timismo
rumane:
optimism
ruse:
оптимизм
slovake:
optimizmus
svede:
1. optimism
ukraine:
оптимізм

optimisma

Kiu volonte rigardas la situacion bona aŭ firme esperas ĝian pliboniĝon: li estas tro optimisma en tiu takso [8]; mokoj ĉe la establita lingvistiko estis la ĉefaj malamikoj de la optimismaj disĉiploj de Zamenhof [9]; la ĉefministro ne plu estas optimisma pri la tendencoj de la ekonomio [10]; temas pri optimisma poezio kaj ne hazarde oftiĝas vortoj kiel „amo“, „lumo“ [11]. VD:esperplena, fidoplena2, rozkolora, serena2
angle:
optimistic
beloruse:
аптымістычны
bulgare:
оптимистичен
ĉeĥe:
optimistický
ĉine:
乐观 [lèguān], 樂觀 [lèguān], 乐天 [lètiān], 樂天 [lètiān], 乐天派 [lètiānpài], 樂天派 [lètiānpài]
france:
optimiste (adj.)
germane:
optimistisch, zuversichtlich, lebensbejahend
japane:
楽天的な [らくてんてきな], 楽観的な [らっかんてきな]
pole:
optymistyczny
rumane:
optimist
slovake:
optimistický
tibete:
གཏན་ཁེལ་པོ་
ukraine:
оптимістичний

optimismi

(ntr)
Sinteni, paroli, pensi laŭ optimisma vidpunkto: ne tro optimismu, Stef [12]; en lando, kie ĉirkaŭ 90 % de la popolo scipovas nek legi, nek skribi, ne eblas optimismi pri la rezultoj [13]; oni ne scias, kiom longe la juda komunumo en Irlando travivos, laŭ ĉiuj indikoj oni ne povas optimismi pri ĝia estonto [14]. VD:esperi, fidi
12. C. Piron: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1979
13. Monato, Jérémie Sabiyumva: Kiam naskiĝos virinaj rajtoj?, 2009
14. Monato, Garbhan Macaoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, 2003
beloruse:
быць аптымістам, выказваць аптымізм
bulgare:
оптимистичен съм
france:
être optimiste, voir la vie en rose
germane:
optimistisch sein, zuversichtlich sein
pole:
optymistycznym być
rumane:
fi optimist

administraj notoj