tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl oc pl pt ru

*feliĉ/a

*feliĉaTEZ

1.TEZ
(iu) Sentanta animan plenkontentecon: feliĉa homo; mi estas feliĉa vin renkonti; havi feliĉan mienonB. VD:ĝoja, beata. VD:ĉielo.
2.TEZ
(iu) Favorata de la sorto; sukcesanta, bonŝanca: feliĉa en siaj entreprenoj; feliĉa je monludo; al feliĉulo eĉ koko donas ovojn. PrV VD:ridi.
3.TEZ
(io) Plenkontentiganta la animon: feliĉa vivo; deziri al iu feliĉan feston; feliĉa karaktero. VD:ĉarma, rava. VD:paradizo.
4.TEZ
(io) Favora, sukcesa, bonokaza: feliĉa renkonto, situacio, cirkonstanco; feliĉa akuŝo; la operacio havis feliĉan sekvon; alkonduki aferon al feliĉa finoZ; kelkaj feliĉaj ideoj kuraĝigis minZ. VD:prospera.

feliĉoTEZ Vikipedio

1.
Sento, stato de plenkontenteco: ne estas sur la tero senmanka feliĉo; nemiksita feliĉoZ; feliĉo de koroZ; la naskiĝo de filo estis por li granda feliĉo; ebria de feliĉoZ; mi sopiras je mia perdita feliĉo [1].
2.TEZ
Bonŝanco: la feliĉo lin akompanas; havi feliĉon ĉe virinojZ; ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormasPrV. VD:veziko.
3.
Feliĉa okazaĵo: feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas; PrV ne ĉiu havas egalan feliĉonPrV; malfeliĉo malofte venas solePrV; erareco en la nacia traduko de vorto ne prezentas grandan malfeliĉon [2].

feliĉe

1.
En feliĉa maniero: feliĉe vivi; feliĉe solvi la problemojn; la naĝanto feliĉe atingis la bordon.
2.TEZ
Bonŝance, malbedaŭrinde, maldomaĝe: feliĉe tiu periodo daŭris ne longeZ; feliĉe la entrepreno ne sukcesisZ; feliĉe la akcidento ne estis grava; feliĉe estas, ke...

feliĉigiTEZ

Fari iun feliĉa: lia edziĝo, liaj infanoj, liaj sukcesoj tute feliĉigis lin.

feliĉegoTEZ

Ekstrema feliĉo: la ĉiela feliĉego de la dioj.

malfeliĉaTEZ

ANT:feliĉaVD:mizera, kompatinda, venenita, ĉagrena.

malfeliĉeTEZ

En malfeliĉa maniero: malfeliĉe estas, ke vi rompis al vi la brakon; vorto malfeliĉe kreitaZ. VD:bedaŭrinde, domaĝe, malbonŝance.

tradukoj

anglaj

~a 1.: happy; ~a 2.: fortunate, lucky, favored, happy; ~a 3.: happy; ~a 4.: fortunate, happy, lucky; ~o 1.: happiness; ~o 2.: luck; ~o 3.: fortune, luck; ~e 1.: happily; ~e 2.: luckily, fortunately; ~igi: to make happy, please, gladden; ~ego: bliss, felicity; mal~a: unhappy, sad; mal~e: unfortunately, unluckily.

belorusaj

~a: шчасьлівы; ~o: шчасьце, удача; ~e 1.: шчасьліва; ~e 2.: удала, на шчасьце; ~igi: ашчасьціць, ашчасьлівіць; mal~a: няшчасны, нешчасьлівы; mal~e: на няшчасьце, нешчасьліва.

ĉeĥaj

~a: šťastný.

francaj

~a: heureux, avantageux, chanceux, content, opportun, propice; ~o: bonheur, chance, veine, satisfaction; ~e: heureusement, avec bonheur, d'heureuse manière, par bonheur, par chance; ~igi: rendre heureux, satisfaire; ~ego: félicité; mal~a: malheureux, infortuné, fâcheux, malencontreux, malchanceux, regrettable; mal~e: malheureusement, malencontreusement, par malheur. ~ulo: chanceux; mal~o: malheur, déveine, malchance; tute ~igi: combler.

germanaj

~a 2.: Glück habend; ~a 3.: froh, erfolgreich; ~a 4.: froh, zufrieden; ~a: glücklich; ~igi: glücklich machen, beglücken; mal~a: unglücklich; mal~e: unglücklich.

hispanaj

~a: feliz; ~o: felicidad; ~e: felizmente.

hungaraj

~a: boldog, szerencsés; ~o: boldogság, szerencse; ~e: boldogan, szerencsésen; ~igi: boldogít, boldoggá tesz; ~ego: örömmámor; mal~a: boldogtalan, szerencsétlen; mal~e: boldogtalanul, szerencsétlenül.

katalunaj

~a 4.: feliç; ~e: afortunadament, per sort.

nederlandaj

~a: gelukkig; ~o: geluk; ~e: gelukkig; ~igi: gelukkig maken; mal~a: ongelukkig; mal~e: ongelukkig, jammer genoeg.

okcitanaj

~a: aürós; ~e: aürosament.

polaj

~a: szczęśliwy; ~o: szczęście; ~e: szczęśliwie, na szczęście; ~igi: uszczęśliwiać; ~ego: błogość, błogostan; mal~a: nieszczęśliwy; mal~e: nieszczęśliwie, na nieszczęście.

portugalaj

~a: feliz; ~o: felicidade; ~e: felizmente; mal~a: infeliz; mal~e: infelizmente.

rusaj

~a: счастливый; ~o 1.: счастье; ~o 2.: удача; ~o 3.: счастье, удача; ~e 1.: счастливо; ~e 2.: удачно, к счастью, по счастью; ~igi: осчастливить; ~ego: блаженство; mal~a: несчастный, несчастливый; mal~e: к несчастью, несчастливо.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ego: Mankas fontindiko.
~ego: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas fontindiko.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~e: Mankas dua fontindiko.
mal~e: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [felicx.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.23 2016/09/30 13:10:12 ]