*lamp/o UV

*lampo

Lumigilo produktanta lumon per transformado de energio: fiŝolea lampo [1]; fulganta petrola lampo [2]; elektra, minista lampo; la malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si [3]; tie brulas lampo en la ununura ĉambro kaj ĵetas siajn flavajn striojn tra la fenestroj [4]; pendanta granda vitra rozokolora globo, kiu entenis en si lampon Marta ; en la klasĉambro la lampoj lumis de mateno ĝis vespero [5]; oni sciis nenion pri la ekzisto de acetilenaj lampoj, lampoj de fabrikita gaso, gazolinlanternoj, alkoholaj lampoj [6]; eta karbonfadena lampo mizere prilumis la vastan, terure malzorgitan antaŭĉambron [7]; la lumo de la ankoraŭ ne malŝaltitaj ŝoseaj lampoj estis jam senutila [8]; (figure) la luno estis grandega nokta lampo [9]. VD:ampolo2, kandelo, lanterno1, lucerno
angle:
lamp
beloruse:
лямпа
bretone:
lamp
bulgare:
лампа
ĉeĥe:
lampa, svítilna
ĉine:
照亮 [zhàoliàng]
france:
lampe
germane:
Lampe, Leuchte
greke:
λάμπα
hispane:
lámpara
hungare:
lámpa
indonezie:
lampu
japane:
ランプ, 灯火 [ともしび], 電灯 [でんとう]
katalune:
làmpada
nederlande:
lamp
pole:
lampa
portugale:
lâmpada
ruse:
лампа
slovake:
lampa
svede:
lampa
tibete:
བཞུ་མར་
ukraine:
лампа, ліхтар

lampingo

1.
Objekto, sur kiu oni starigas aŭ fiksas lampon: ĉu lampo enportiĝas, por esti metita sub grenmezurilon aŭ sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo [10]? VD:lumingo
2.
ELE Objekto, en kiun oni fiksas elektran lampon kaj per kiu ĝi ricevas elektron; ampolingo: depreni el lampingo restojn de rompita ampolo [11].
10. La Nova Testamento, S. Marko 4:21
11. Mia laboro en Bona Espero, Esperanto en Gliwice, raportoj
angle:
lamp holder
beloruse:
патрон (для лямпы)
ĉeĥe:
objímka lampy
france:
chandelier, support de lampe
germane:
1. Lampenhalter 2. Lampenfassung
hungare:
lámpafoglalat
japane:
ソケット
katalune:
suport, base
nederlande:
lamphouder, fitting
pole:
klosz
slovake:
objímka lampy
ukraine:
патрон (електричної лампочки)

halogenlampo, halogena lampo

Elektrolampo kun ampoleto entenanta halogenon, kiu konservas la filamenton: malgranda hejtilo kun halogenaj lampoj [12].
12. Vastalto: Akvosfero, Halogena hejtilo, 2006-01-04
angle:
halogen lamp
beloruse:
галягенавая лямпа
ĉine:
卤素灯 [lǔsùdēng], 滷素燈 [lǔsùdēng], 鎢絲滷素燈 [wūsīlǔsùdēng], 钨丝卤素灯 [wūsīlǔsùdēng]
france:
halogène (lampe), lampe à halogène
germane:
Halogenlampe
indonezie:
lampu halogen
japane:
ハロゲンランプ
katalune:
làmpada d'halogen
nederlande:
halogeenlamp
pole:
lampa halogenowa

neonlampo

Elektrolampo funkcianta per neono: ĝia neonlampo kun skarlataj literoj melankolie prilumas la straton [13].
13. Ueyama M.: Pardonon!, l' omnibuso, 1970
angle:
neon lamp
beloruse:
нэонавая лямпа, нэонавы ліхтар
ĉeĥe:
neonová lampa, neonová zářivka
ĉine:
霓虹灯 [níhóngdēng], 霓虹燈 [níhóngdēng]
france:
néon (lampe)
germane:
Leuchtröhre, Neonlampe
indonezie:
lampu neon
japane:
ネオンランプ
katalune:
làmpada de neó
nederlande:
neonlamp
pole:
lampa neonow, neonówka, neon
slovake:
neónová žiarivka
ukraine:
неонова лампа

olelampo, oleolampo

Lampo kun meĉo ĉerpanta brulaĵon el olea rezervujo: olelampoj estas la komunaj lumigiloj de romianoj; por kompletigi niajn preparojn, ni bezonas malgrandan oleolampon, sankta pastro [14].
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 20a, Lemuel faras eltrovon
angle:
oil lamp
beloruse:
алейная лямпа, алейная сьвяцільня
ĉine:
油灯 [yóudēng], 油燈 [yóudēng], 灯盏 [dēngzhǎn], 燈盞 [dēngzhǎn], 釭 [gāng]
france:
lampe à huile
germane:
Öllampe
indonezie:
lampu minyak, lampu tempel, lampu teplok
katalune:
llàntia
nederlande:
olielamp
pole:
lampa olejowa, sztormówka

poŝlampo

Malgranda, facile kunportebla lampo: du akre brilaj poŝlampoj celis al mi [15]. VD:torĉo
angle:
flashlight, torch (electric), pocket lamp
beloruse:
ліхтарык (кішэнны)
ĉine:
手电 [shǒudiàn], 手電 [shǒudiàn], 手电筒 [shǒudiàntǒng], 手電筒 [shǒudiàntǒng], 爝 [jué]
france:
lampe de poche
germane:
Taschenlampe
indonezie:
senter
japane:
懐中電灯 [かいちゅうでんとう]
katalune:
llanterna, faró
nederlande:
zaklamp
pole:
latarka
ukraine:
кишеньковий ліхтар

stratlampo

Lampo prilumanta urban straton dum la nokto: ĉe stratlampo staris maljunulino etendante sian manon, sed kaŝante la vizaĝon [16].
angle:
street light, street lamp
beloruse:
вулічны ліхтар
ĉeĥe:
pouliční svítilna
ĉine:
路灯 [lùdēng], 路燈 [lùdēng], 街灯 [jiēdēng], 街燈 [jiēdēng]
france:
éclairage public (réverbère), réverbère
germane:
Straßenlaterne
indonezie:
lampu jalan
katalune:
fanal
nederlande:
straatlantaarn
pole:
latarnia uliczna
slovake:
pouličná lampa

tablolampo

Surtabla lampo prilumanta la tablan surfacon: la tablolampo estas envolvita en la ruĝa ŝtofo, lasante nur mallarĝan strion de la radioj, falantaj rekte la manuskripton Metrop .
angle:
table lamp
beloruse:
настольная лямпа
ĉeĥe:
stolní lampa
ĉine:
台灯 [táidēng], 檯燈 [táidēng]
france:
lampe de bureau
germane:
Tischlampe
indonezie:
lampu meja
katalune:
làmpada de taula
nederlande:
bureaulamp
pole:
lampa biurkowa
portugale:
lâmpada de mesa
slovake:
stolná lampa

administraj notoj