tradukoj: be bg br cs de el en es fr hr hu id it ku lat nl pl pt ro ru sk sv tr vo

*okul/o PV

*okuloTEZ Vikipedio

1.TEZ
ANA Organo de la vidkapablo: bluaj, migdalformaj, lacaj, blue kadritaj, ruĝrandaj okuloj; sablero falis en mian okulonZ; doni, fari signojn per la okuloZ; grimaci per la okuloZ; postuli okulon pro okulo, denton pro dentoZ (egalan repagon); (figure) kiu tro alten rigardon direktas tiu tre baldaŭ okulojn difektas (ambiciulo malsukcesos) PrV.
2.
(figure) Tiu sama organo, konsiderata kiel ilo de atento kaj intereso: for de l' okuloj, for de la koro PrV; teni la okulojn en streĉo PrV; direkti siajn okulojn al iuZ; sekvi iun per la okulo; okulo al okulo (vizaĝo al vizaĝo, vidalvide); antaŭ, sub la okuloj de iu; verkante la regularon, mi havis antaŭ la okuloj (priatentis) la specialan situacion de la aferoZ; foriru de antaŭ miaj okuloj; ĉies okuloj kun teruro deturniĝisZ; kovri al si la okulojn kontraŭ (por ne vidi) la ekzistanta danĝeroZ; malfermi la okulojn al iu (forigi la iluziojn kaj montri la efektivan realaĵon, vualo); tio estas evidenta kaj falas al ĉiu en la okulojnZ (fali 4, frapi). subskribi ion kun fermitaj okuloj (ne kontrolante); ŝuti polvon en la okulojn (polvo) PrV; iafoje oni devas okulon fermeti (ne esti tro severa) PrV; fermu la okulojn kontraŭ negravaj plendojZ; ne kredu al orelo, kredu al okulo (ne onidiron, sed propran rimarkon) PrV; en ies okulojZ (laŭ lia vidmaniero, lia opinio); okulo de mastro (kontrolo de interesato) pli efikas ol beno de pastroZ.
3.
(figure) Tiu organo, konsiderata kiel esprimanta diversajn animajn sentojn: rigardi iun per enviema, malama, voluptema okulo; avidege ĵeti okulon alZ; tute jam sata sed okulo malsataZ; timo havas grandajn okulojn (gravigas ĉion) PrV; havi okulojn pli grandajn ol la ventroZ (preni el plado pli, ol kiom oni povas manĝi); de l' koro spegulo estas la okulo PrV; ne iru okuloj super la fruntoZ (ne fieru); ŝi plaĉis al liaj okulojZ (li ekamis ŝin); Noa akiris plaĉon en la okuloj de la EternuloZ.

okulaTEZ

Rilata al okulo: okula malsano, kuracisto, medikamento.

okuli, okulumiTEZ

(ntr)
(komune) Rigardi iel videble aŭ insiste, ekzemple pro deziro: ŝi ekfiksis la rigardon kaj malvarme okulis la knabon [1]. VD:palpebrumi

okulegi

(komune) Rigardadi per insistaj, grandigitaj okuloj: li sidis sur verando el onda lado, tenis en la dikaj fingroj glason el dika vitro kaj trinkis kaj kraĉis kaj okulegis el sub la tufaj brovoj la flavajn magrajn kokinojn [2].

okulistoTEZ Vikipedio

MED okulkuracisto VD:oftalmologo, optikisto

proprokule, propraokule

Vidante mem, ĉeestante mem: mi mem iris tien kaj proprokule vidis [3]; mi vidis propraokule la deputiton Lukavsky [4].

unuokulaTEZ

Havanta nur unu okulon, aŭ nur unu funkciantan okulon. VD:blinda, straba.

okulgloboTEZ Vikipedio

ANA Globo formita de la okulo kaj enprofundigita en la okulkavo.

okullensoTEZ

ANA Natura lenso, lokita en okulglobo kaj destinata por formi optikan bildon sur la retino.

okulmezureTEZ

Kiel oni povas mezuri sen aparatoj.

tradukoj

anglaj

~o 1.: eye; ~a: ocular; ~i, : ogle; ~isto: oculist, ophthamologist; unu~a: one-eyed; ~globo: eyeball; ~lenso: lens.

belorusaj

~o: вока; ~a: вочны; ~i, : вылупляцца, вытарэшчвацца ; ~isto: акуліст, афтальмоляг; unu~a: аднавокі.

bretonaj

~o: lagad; ~a: -lagad; ~i, : ober lagadenn; ~isto: lagadour; unu~a: born; ~lenso: gwerenn al lagad; ~mezure: a-wel-dremm.

bulgaraj

~o: око; ~isto: очен лекар.

ĉeĥaj

~o: oko, očko, pupen (rostliny); ~a: optický, očitý, oční, zrakový; ~i, : koukat, vyvalovat oči; ~egi: civ�›t; ~isto: oftalmolog, okulista, oční lékař; ~globo: oční bulva; ~lenso: oční čočka; ~mezure: od oka, odhadem.

francaj

~o: œil; ~a: oculaire; ~i, : lorgner, loucher sur, zyeuter; ~egi: zyeuter; ~isto: oculiste, ophtalmologiste; propr~e, : de ses propres yeux; unu~a: borgne; ~globo: globe oculaire; ~lenso: cristallin; ~mezure: à vue d'œil.

germanaj

~o: Auge; ~a: Augen-; ~i, : äugeln, (jmd.) Augen machen, (jmd.) schöne Augen machen; ~isto: Augenarzt; unu~a: einäugig; ~globo: Augapfel; ~lenso: Augenlinse; ~mezure: nach Augenmaß.

grekaj

~o: μάτι; ~a: οφθαλμικός; ~isto: οφθαλμίατρος.

hispanaj

~o: ojo; ~a: ocular; ~i, : ojear, echar un vistazo; ~isto: oculista, oftalmólogo; propr~e, : con los propios ojos; unu~a: tuerto; ~globo: globo ocular; ~lenso: cristalino; ~mezure: a ojo.

hungaraj

~o: szem; ~a: szem-; ~i, : kacsint, szemez; ~isto: szemész, szemorvos; propr~e, : saját szemével; unu~a: félszemű; ~globo: szemgolyó; ~lenso: szemlencse; ~mezure: szemmértékkel. ŝuti polvon en la ~ojn: port hint a szemébe; ne kredu al orelo, kredu al ~o: csak azt hidd, amit szemeddel látsz; ~o de mastro (kontrolo de interesato) pli efikas ol beno de pastro: a gazda szeme hízlalja a jószágot; de l' koro spegulo estas la ~o: a szem a lélek tükre.

indoneziaj

~o: mata.

italaj

~o: occhio; ~a: oculare, ottico (agg.), oculistico, oftalmico; ~i, : fissare (guardare), guardare (con espressione o fissamente), occhieggiare, addocchiare; ~isto: oculista; propr~e, : con i propri occhi, di persona; unu~a: monocolo (agg.), cieco da un occhio, guercio (cieco da un occhio); ~globo: globo oculare; ~lenso: cristalino; ~mezure: ad occhio.

kroataj

~o: oko.

kurdaj

~o: çav.

malnovlatinaj

~o: oculus.

nederlandaj

~o: oog; ~a: oog-; ~i, : lonken; ~isto: oogarts, opticien, oftalmoloog; propr~e, : oog: met eigen ogen; unu~a: met één oog, eenogig; ~globo: oogbal; ~lenso: ooglens; ~mezure: met het blote oog.

polaj

~o: oko; ~a: oczny; ~i, : zerkać; ~isto: okulista; unu~a: jednooki; ~globo: gałka oczna; ~mezure: na oko.

portugalaj

~o: olho; ~a: ocular; ~isto: oculista, oftalmologista; ~globo: globo ocular; ~lenso: cristalino.

rumanaj

~o: ochi; ~lenso: cristalin.

rusaj

~o: глаз, око; ~a: глазной; ~i, : глазеть, таращиться; ~isto: окулист, офтальмолог; unu~a: одноглазый; ~globo: глазное яблоко; ~lenso: хрусталик; ~mezure: на глаз.

slovakaj

~o: očko, pupeň; ~a: očný; ~i, : civieť, okáliť, vyvaľovať oči, zízať; ~egi: civieť; ~isto: očný lekár; ~globo: očná buľva; ~lenso: očná šošovka; ~mezure: od oka, podľa oka.

svedaj

~o: öga; ~isto: ögonläkare, oftalmolog; unu~a: enögd; ~mezure: med ögonmått.

turkaj

~o: göz.

volapukaj

~o: log.

fontoj

1. I. Asztalos: Kiel malfacile estas sekreti la amon, Nica Literatura Revuo, 1958-05 ĝis 06, numero 3/5, p. 180-186a
2. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro 1a
3. C. Piron: Tien, 1997
4. K. Ĉapek, trad. M. Malovec: Laŭdo de ĵurnaloj, La Ondo de Esperanto, 2000:6 (68)

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unu~a: Mankas dua fontindiko.
unu~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~globo: Mankas dua fontindiko.
~globo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~lenso: Mankas dua fontindiko.
~lenso: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~mezure: Mankas dua fontindiko.
~mezure: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [okul.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.43 2016/11/11 11:10:16 ]