tradukoj:
be br ca cs de el en es fr hu id nl pl pt ro ru sk
*nub/o PV
*nubo
↝
- 1.
↝
Amaso da densaj akvovaporoj pendanta en la supra atmosfero kaj
kaŝanta la ĉielon:
grizaj nuboj pelitaj de la vento;
matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto
[1];
densaj nuboj, plenaj de akvo
[2];
la suno subite sin montris el la nuboj
BdV
;
la ennuba luno
BdV
;
(figure)
(frazaĵo)
Stella sidis, kiel falinta el nuboj
(tute surprizite)
FK
;
nubaro
[3]
FK
.
- 2.
- (figure)
Ia amaso, kiu malklarigas aŭ malhelpas la vidon:
nubo da polvo leviĝis sur la strato;
li elblovis grandan nubon da fumo
BdV
;
ĉirkaŭita de la nubo de l' incensoj
[4];
ĉirkaŭita de nuboj de bonodorfumo
[5];
la blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj
[6];
nuboj de anseroj, anasoj kaj cikonioj leviĝis
[7];
[ili] veturis al la sudo, kontraŭ la fluo de Nilo, ĉirkaŭitaj de nubo de ŝipoj
[8];
sanga nubo kovris liajn okulojn.
- 3.
↝
- (figure)
Ĉio, kio malserenigas, maltrankviligas, malĝojigas aŭ
malklarigas la spiriton:
tiu malkonsento metis nubon en ilian amikecon;
nubo pasis sur lia vizaĝo
[9];
ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto
Hamlet
?
nubo sur ilia feliĉo;
nubo da ĉagreno kovris lian frunton;
droni en nuboj kaj ĥimeroj
nebulo3,
ombro,
vualo.
nuba
↝
- 1.
Kovrita, plena de nuboj:
nuba ĉielo, vetero;
tago nuba kaj malluma
[10];
la vespero estis varma, sed nuba
IK
;
Rejno ruliĝas antaŭen kiel unu sola longa ondo, falegas,
estas vipata kaj aliformiĝas en neĝblankajn nubajn masojn
[11].
- 2.
↝
- (figure)
Malklara,
nebula:
nuba stilo, teorio, spirito;
ne uzu nubajn aŭ dubajn vortojn
[12].
- 3.
↝
- (figure)
Malserena, maltrankvila, malĝoja:
servistino, kiu antaŭ momento eniris malgaja kaj nuba
[13];
nubmiena.
sennuba
- 1.
↝
Sen nuboj,
serena:
mateno sennuba
[14];
(figure)
anonco, okazinta kiel fulmo en sennuba ĉielo
[15].
- 2.
↝
- (figure)
Ne perturbata, trankvila, gaja,
serena:
lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia infaneco kaj de ŝia unua juneco
Marta
;
doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon
Marta
.
tradukoj
belorusaj
~o:
воблака, хмара;
~a 1.:
воблачны, хмурны, пахмурны;
~a 2.:
няясны, туманны;
~a 3.:
хмурны, пахмурны, пануры.
bretonaj
~o:
koumoulenn;
~a:
koumoulek.
ĉeĥaj
~o:
mrak;
~a:
pokrytý mraky, zatažený.
indoneziaj
~o:
awan;
~a:
[awan] berawan, mendung.
slovakaj
~o:
mrak, mračno, oblak;
~a:
chmúrny, nejasný, zamračený.
fontoj
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 19:162.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:123.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj4.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV5.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI8.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII9.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III10.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 34:1211.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko12.
Monato, Jozefo Lejte: Militoj
kaj nuboj13.
Eliza Orzeszko, trad. Kabe: Bona sinjorino14.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 23:415.
Monato, Roberto Pigro: Troa zorgemo pri la ĝena geno
ℛevo |
datumprotekto |
nub.xml |
redakti... |
traduki... |
artikolversio:
1.30 2018/01/29 23:10:29